Posts by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B6Z6DzjWEz26gotiZk by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi ✋🏻 Mi ankaŭ povas sendi kaj ricevi manskribitajn leterojn !
       
 (DIR) Post #B6b8kA9lbvYeVZYs7s by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Hieraŭ, dum mia trejnado, mi glitis kaj falis sur la kahela grundo. Mi havas du hematomojn sur la kokso kaj la ŝultro, kiuj doloras. Mi estas nun en la parko kaj ripozas. La vetero estas varma, sed agrabla ĉe la sunsubiro. #taglibro #Kazablanko #lang_eo
       
 (DIR) Post #B6cHUIeDMnu0xHH2Js by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @korren Dankon kara amiko
       
 (DIR) Post #B6dBPstImZGbLZnmvg by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi Dankon Persi ! Bonŝance, estas nur hematomoj !
       
 (DIR) Post #B6dBxKk8FYGZHjSka0 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @korren Feliĉan naskiĝtagon kun iom da malfruo !
       
 (DIR) Post #B6dE9RFQ5j0OqGzsps by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ estis la unua tago de la jaro, kiam mi uzis mian jogan hamakon en la teraso. Mi ne praktikis jogon, nur legadon kaj dormeton en la hamako ! Nuntempe, mi legas "Harry Potter kaj la metodoj de Racio" de Eliezer Yudkowsky. Ĉu iu ĉi-tie iam legis tiun libron ? Mi tre ĝuas ĝin, ĉar ĝi havas kelkajn bonajn konsilojn pri la vivo ĝenerale. Mi legas ĝin kiel ilon por persona plibonigado. #taglibro #legado #lang_eo
       
 (DIR) Post #B6itVJKHlogrv2N5E0 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi Harry Potter kaj la metodoj de racio (HPMOR en la angla akronimo) estas fanatikfikcio. Do la rakonto okazas en la mondo de Harry Potter, la lernejo Hogwarts, ktp. Oni sekvas la aventurojn de la ĉefaj roluloj : Harry, Hermione, Draco. Pluraj detaloj estas malsamaj. Sed ili estas bonaj por krei novan kaj originalan rakonton pri la uzo de scienca metodo en magia universo. Plie, estas pripensoj pri filozofio, moralo, psikologio. Mi rekomendas tiun libron kaj ŝatus esti leginta ĝin pli frue.
       
 (DIR) Post #B6iwjt65s2akmHNLea by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Laŭ mi, via vidpunkto estas valida. La situacio de la mondo kaj de la homaro ne estas mirinda. Mi laboras kun infanoj kaj neplenkreskuloj, kiuj plejparte ne fartas bone. Mi imagas min el iliaj vidpunktoj. La mondo ne funkcias sufiĉe bone. Sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj kondiĉoj kaj lernejaj sistemoj estigas multajn suferojn. Do, mi ne havas alian elekton krom jesi al vi. Aliflanke, mi kredas en nia rolo por plibonigi la situacion en nia persona medio. 1/2
       
 (DIR) Post #B6iwkCz1w0pESADzQ8 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       La nunaj tempoj estas malhelaj, sed ni povas sendi iom da lumo kaj amo en la mondo. Kredi tion ne estas optimismo laŭ mi. Estas kiel la elekto de la filozofo Pascal. Mi preferas kredi tion ol ne kredi tion. Por konkludi, mi ne scias se la mondo sufiĉas aŭ ne. Estas tre persona vidpunkto. Sed ne revpensi estas racia penso. 2/2#lang_eo #enketo #enketoj #filozofio  @tirifto
       
 (DIR) Post #B6jG1D4mk0PUnEjkf2 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist @persi Mi neniam aŭdis pri TESCREAL sekto. Mi legis en la vikipedia paĝo, ke Yudkowsky kaj Nick Bostrom estas priskribitaj kiel ĉefoj de la movado. Mi havas intereson pri la pripensoj de Yudkowsky kaj Bostrom. Do, mi estas surprizita pri tio. Mi dankas vin pro via atento, kaj mi analizos iliajn tekstojn kun pli granda prudento.
       
 (DIR) Post #B6jGAzvuSgymvUFjbE by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Dankon, kara !
       
 (DIR) Post #B6tqnqyNFVxSMQpd6e by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @ksenik_eo Bonan kuraĝon al vi !
       
 (DIR) Post #B6usnM2qdGWFVRm3rE by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Ĉu iu ĉi-tie jam faris la demandon pri Esperanta Civitano ? Ĉu vi konas tiun organizon ?https://kulturservo.esperantio.net/form/civitaneco #Esperanto #civitano #lang_eo
       
 (DIR) Post #B6utjNu3shMM47Kqgq by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @OtapErganiv Fakte. Estas tikla afero !
       
 (DIR) Post #B6uyx7k9G9rRlt4Lvk by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @tuga Ĉu vi povas klarigi al mi kial ?
       
 (DIR) Post #B6vWo3wlP1IVpdowim by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @Tjeri Dankon pro la konsilo kaj la klarigo
       
 (DIR) Post #B6vWrlb5ZGcc51Rsrw by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @tuga Dankon pro via respondo
       
 (DIR) Post #B6w8mrSg8Kgn4ubRQm by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Verdire, ne estas la sama sperto, la sama eksperimento, sed ĉu vi jam legis "Lernante esti mi" aŭ "Kialoj por esti gaja" de Greg Egan ?
       
 (DIR) Post #B6wCxfuTp1BEFn1DVY by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Niaj spertoj influas nian kondukon. Do, se vi forgesas ĉion, vi verŝajne estos malsama persono. Sed por imagi kiel vi estos, vi bezonas scii, kiuj estos viaj futuraj rilatoj kaj spertoj, kaj kiel vi kreos pasintajn personajn historion kaj memoron por plenigi la mankon. Ĉu eblas scii niajn pasintajn kaj futurajn vojojn eĉ kiam oni ne plu scias, kiu oni estas ?
       
 (DIR) Post #B6wEEredVdwVYVMtUW by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @korren @persi Multan dankon al ĉiuj pro viaj respondoj. Mi ankaŭ havis mesaĝon de @jsv pri tiu artikolo : https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/01/27/la-esperanta-civito-estas-sensencajo/