Post B6w8mrSg8Kgn4ubRQm by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B6vCFbR8ti4yTrJyGO by tirifto@jam.xwx.moe
       1 likes, 0 repeats
       
       Se mi forgesus ĉiom de mia pasinteco kaj ĉiom de miaj konataj personoj, kaj eble ankaŭ min mem, mi scivolas, kia persono mi iĝus, kaj kia mia vivo estus. :gutkato_pensas:#lang_eo #pensoj #vivo
       
 (DIR) Post #B6vJsQOwYnmREAkeHI by kotlovecrafta@fabrykajabo.li
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Dum venontaj 7 jaroj, ĉiu ĉelo en via korpo mortos kaj estos anstataŭita per nova ĉelo. Ĉu vi tiam estos la sama persono, aŭ ĉu vi iĝus iun alian?
       
 (DIR) Post #B6vK5jvPHcwrXlHiuu by tirifto@jam.xwx.moe
       0 likes, 0 repeats
       
       @kotlovecrafta Mi estos sama, sed ŝanĝiĝinta. Same kiel morgaŭ kompare al hodiaŭ. Sed miajn memorojn mi verŝajne plu portos kun mi, ĉu bone aŭ ĉu malbone. :gutkato_flucerba:
       
 (DIR) Post #B6vf4JranAOhSlfH3Q by korren@polyglot.city
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @kotlovecrafta Mi ofte sentas, ke mi ekzistas en almenaŭ tri parallelaj universoj, kaj eĉ scias, kiu mi estas tie...
       
 (DIR) Post #B6w8mrSg8Kgn4ubRQm by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Verdire, ne estas la sama sperto, la sama eksperimento, sed ĉu vi jam legis "Lernante esti mi" aŭ "Kialoj por esti gaja" de Greg Egan ?
       
 (DIR) Post #B6w9SPPCpqWeE6n2em by tirifto@jam.xwx.moe
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakisto Ne, sed Vikipedio nomas ilin mallongaj, do eble mi legos! :gutkato_libro:
       
 (DIR) Post #B6wCxfuTp1BEFn1DVY by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Niaj spertoj influas nian kondukon. Do, se vi forgesas ĉion, vi verŝajne estos malsama persono. Sed por imagi kiel vi estos, vi bezonas scii, kiuj estos viaj futuraj rilatoj kaj spertoj, kaj kiel vi kreos pasintajn personajn historion kaj memoron por plenigi la mankon. Ĉu eblas scii niajn pasintajn kaj futurajn vojojn eĉ kiam oni ne plu scias, kiu oni estas ?