Post B6dE9RFQ5j0OqGzsps by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B6dE9RFQ5j0OqGzsps by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Hodiaŭ estis la unua tago de la jaro, kiam mi uzis mian jogan hamakon en la teraso. Mi ne praktikis jogon, nur legadon kaj dormeton en la hamako ! Nuntempe, mi legas "Harry Potter kaj la metodoj de Racio" de Eliezer Yudkowsky. Ĉu iu ĉi-tie iam legis tiun libron ? Mi tre ĝuas ĝin, ĉar ĝi havas kelkajn bonajn konsilojn pri la vivo ĝenerale. Mi legas ĝin kiel ilon por persona plibonigado. #taglibro #legado #lang_eo
(DIR) Post #B6f4kWsRzYRD9byHVg by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto mi ne konas tiun libron. Kiel ĝi rilatas al Harry Potter?
(DIR) Post #B6itVJKHlogrv2N5E0 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@persi Harry Potter kaj la metodoj de racio (HPMOR en la angla akronimo) estas fanatikfikcio. Do la rakonto okazas en la mondo de Harry Potter, la lernejo Hogwarts, ktp. Oni sekvas la aventurojn de la ĉefaj roluloj : Harry, Hermione, Draco. Pluraj detaloj estas malsamaj. Sed ili estas bonaj por krei novan kaj originalan rakonton pri la uzo de scienca metodo en magia universo. Plie, estas pripensoj pri filozofio, moralo, psikologio. Mi rekomendas tiun libron kaj ŝatus esti leginta ĝin pli frue.
(DIR) Post #B6jA0X9U0yzH2hEF4C by sorchist@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto @persi mi tre malamas la tielnomatan "TESCREAL" sekton, kies sankta skribo estas tiu libro.
(DIR) Post #B6jG1D4mk0PUnEjkf2 by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@sorchist @persi Mi neniam aŭdis pri TESCREAL sekto. Mi legis en la vikipedia paĝo, ke Yudkowsky kaj Nick Bostrom estas priskribitaj kiel ĉefoj de la movado. Mi havas intereson pri la pripensoj de Yudkowsky kaj Bostrom. Do, mi estas surprizita pri tio. Mi dankas vin pro via atento, kaj mi analizos iliajn tekstojn kun pli granda prudento.
(DIR) Post #B6jH6eBlSrGoHd9rVY by sorchist@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto @persi mi ne povus postuli pli ol tio! dankon!
(DIR) Post #B6nRQ5q6f0DHiTmKsC by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto ho, mi sciis nenion pri tio!
(DIR) Post #B6nRTFiQOiWpDPgy6y by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@sorchist @TurfalkoHakisto ĉu? 😱
(DIR) Post #B6nTycnooJbRhhInPk by sorchist@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@persi @TurfalkoHakisto vere, la verkisto Eliezar Yudkowsky estas la gvidisto de efektiva sekto en la Silicia Valo. Ili estas, lau mi, vere frenezaj.Multaj en Silicia Valo kredas. pli au malpli, je la dogmaro de Yudkowski.Sekvantoj de Yudkowsky kredas je dia estonta AI-o, kiu povas iel puni tiujn, kiuj ne helpas krei ghin. Tiu kredo nomighas "Roko's Basilisk".Kelkaj farighas murdistoj (la "Zizians") au provas murdi (tiuj, kiuj provas murdi Sam Altman).
(DIR) Post #B6nV9rzWmM9Tx0hlc8 by jsv@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@sorchist @persi @TurfalkoHakisto Sufiĉas memori, ke raciista komunumo ne estas racia, efika altruismo ne estas altruisma, kaj tiu “MalpliMalprava” estas ankoraŭ treege malprava. 😃
(DIR) Post #B6nbHAxBHAfGVrTSQy by sorchist@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@jsv @persi @TurfalkoHakisto TRAFE