Post B6vi1649vvj3fIhJuy by jubiloEO@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by jubiloEO@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B6vi1649vvj3fIhJuy by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Mi havas kvin arojn de #Mahjong. Multaj okcidentanoj kredas, ke maĝango estas tiu ludo de malkonstruado de tiu piramido de kaheloj... sed ne, ĝi estas ludo simila al Rummy-o... kaj jen miaj kahelaroj, la unu de bambuo estas birdo, la sepaj de la tri serioj, unu oriento kaj du drakoj. La nigra estas japana variaĵo, kiu anstataŭ floroj havas ruĝajn kvinojn. En la lasta bildo videblas la komparaj grandecoj, tiu kun "latinaj" ciferoj estis la unua, kiun mi aĉetis.