Posts by jubiloEO@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B68IICZAQGSDpZuUPg by jubiloEO@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
La censo, kiam mi estis juna en Meksiko, estis farita de intervjuisto, kiu vizitis la domojn... hodiaŭ en Kanado oni sendas leteron kun kodo kaj vi respondas rete.
(DIR) Post #B6AAGUDVPsUug2MwvQ by jubiloEO@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
En Meksiko, en Kanado, en pluraj partoj de Eŭropo hodiaŭ estas la «Tago de la Patrinoj», kiu, kiel multaj aliaj festoj, havas historiajn kaj kulturajn ŝarĝojn, rilatajn al sociaj roloj... malkiel la «tago de la virino» kie videblas mesaĝoj kiel “Gratulon al la reĝinoj de la hejmo”.. kiel oni legas/aŭdas nuntempe la esprimon «Feliĉan tagon de la patrinoj»? ... mi supozas, ke ĝi devus esti tago por certigi la socian teksaĵon, kiu ebligas patrinecon kongruan kun la bezonoj de la nuna vivo.
(DIR) Post #B6AUfNOju63dqrllmC by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Tri grupoj de demandoj en la #Kanada #Censo ... sufiĉe multe pri kie mi naskiĝis.. kaj miaj gepatroj... kaj kian civitanecon mi havas... alia pri seksa orientiĝo, sekso kaj religio.. kaj alia grupo pri lingvoj kiujn mi konas, uzas hejme.. Mi demandas min, kiom da homoj aldonis #Esperanto -n kiel respondon.
(DIR) Post #B6BjHfa2LOXJlOARjU by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@OtapErganiv eble ne ĉiam unusola homo respondas... eble en hejmo kun du familio... aŭ du studentoj loĝante kune... ne estas klara homo kiu respondas pro ĉiuj loĝantoj.. estas unu demandaro per domo.
(DIR) Post #B6CBsoQxBfiweYPzsW by jubiloEO@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Mia biciklado dum la lastaj tricent sesdek kaj kvin tagoj.... mi ne ŝatas tiujn rutojn je la supra dekstra flanko ke ne estas konektitaj..
(DIR) Post #B6CCNwBmP4MHgOA8B6 by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@klymilark 🀄️ #Richii for the win!
(DIR) Post #B6Duxw54sBBuuhxlnE by jubiloEO@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Mi povas senti en mia nazo ke antaŭ 30 minutoj mi hakis kapsikon
(DIR) Post #B6WeLIchDk2EGoTtpI by jubiloEO@esperanto.masto.host
1 likes, 1 repeats
RE: https://mastodon.ie/@spellingmistakescostlives/116611777114655359"Jes, ni konstruis komputilon tiun kiu povas diri al junulo mortigu vin mem, tamen ankaŭ povas helpi kun lia lernejaj farindaĵoj"RT: https://mastodon.ie/users/spellingmistakescostlives/statuses/116611777114655359
(DIR) Post #B6Wessyf4qh2Zqlq7M by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@ellenor2000 plibonigita, dankon.
(DIR) Post #B6WhsOUCk6cLsAyvWS by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Pro la proksimiĝantaj matĉoj de la #MondaPokalo, fariĝas evidente, ke la stadiono de #Vankuvero ĉe la urbocentro ĉirkaŭita de konstruaĵoj, ne estas nature preparita por ricevi amason de la Monda Pokalo; kutime oni povas atingi la pordon de la stadiono sen trapasi aliajn barilojn, sed hieraŭ ili komencis starigi provizorajn barilojn... mia oficejo estas en la sama dombloko, ili uzos korton de la konstruaĵo por akrediti raportistojn... mi ne scias, ĉu mi volas labori dum tiuj semajnoj.
(DIR) Post #B6Wl2z6vjBUUDipx0C by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@korren Mi estis is Meksikurbo kiam 1986.. ni havis lernejan feriojn... sed se mi memoras bone mian patro laboris kiel kutime... mi demandis kaj ni povas labori hejme.. tamen la teamo de homa-resursoj diris "provu veni, provu ĝui"
(DIR) Post #B6WrjzewAD0c6AdQEC by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@tennoseremel kiam miaj birdoj volas semojn... ili flugas supre mian seĝon kiel mi laboras
(DIR) Post #B6Wv5FcQK0F9XWHrKy by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@tennoseremel mi povis fari videon
(DIR) Post #B6Zow9dv9b4u9I98wS by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Mi ĉiam sentas ke mi devas esta en la flughaveno kiam la flugilo surterigas.... sed la flugantoj devas iri tra migrado kaj dogano...
(DIR) Post #B6aiuRL7ytADtA7D4C by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@korren jes, oficejon. se mi ne pensas pri amaso de homoj.. mi ĝuas iri po 2 fojoj semajne... eble po 3.. sed ne 5.. kaj mi ne volas bezoni eliri metroo kun miloj da homoj...
(DIR) Post #B6asGFbNCbpbRUBmDo by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@korren ne. estas sufiĉe malproksima.. mia biciklado estas por ekzercado ĉirkaŭ mia hejmo
(DIR) Post #B6hG9ziNOof1dxWZSS by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Dum la semajnfino mi ludis #Finspan, variaĵon de la birda ludo #Wingspan sed iom malpli kompleksan... oni havas tabulon kun 21 lokoj por meti fiŝojn, kaj la fiŝoj havas limoj pri kiom proksime al la marbordo kaj/aŭ kiom profunde ili povas vivi... kiu ajn plej bone plenigas siajn lokojn, tiu venkas. Mi venkis ĉi-foje.#tabloludoj #tabloludo #tabulaludo #tabulludo
(DIR) Post #B6pW74UAMFxo6PBXKi by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Ĵaŭde mi frue forlasis la laboron por konekti kelkajn biciklajn vojoj en la urbocentro de #Vankuvero (mi loĝas en #NewWestminster kie troviĝas la plej multaj el miaj linioj) ... kaj nun ĉiuj miaj vojoj de la lastaj 365 tagoj estas konektitaj.. mi dormis pli bone.. iuj diros ke tio estis pro la 26 km kiujn mi biciklis en varma tago.. mi diras ke tio estas mensa paco.
(DIR) Post #B6vi1649vvj3fIhJuy by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Mi havas kvin arojn de #Mahjong. Multaj okcidentanoj kredas, ke maĝango estas tiu ludo de malkonstruado de tiu piramido de kaheloj... sed ne, ĝi estas ludo simila al Rummy-o... kaj jen miaj kahelaroj, la unu de bambuo estas birdo, la sepaj de la tri serioj, unu oriento kaj du drakoj. La nigra estas japana variaĵo, kiu anstataŭ floroj havas ruĝajn kvinojn. En la lasta bildo videblas la komparaj grandecoj, tiu kun "latinaj" ciferoj estis la unua, kiun mi aĉetis.
(DIR) Post #B6zWHOkrXYqbPNJpoW by jubiloEO@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Laŭvorte, mia oficeja konstruaĵo estos subluata kiel akreditcentro por la #FIFA #MondaPokalo en #Vankuvero ... Mi ne volas iri al laboro tiujn semajnojn