Post B66AZNq8ZYsXlkbsKu by Irizanjo@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by Irizanjo@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B66AZMxBrqvV1Ktzgu by Irizanjo@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi prilaboris mian prelegon pri Esperanto-Stenotipado. Mi daŭre laboras la teorion (la regulojn/sistemon). Mi antaŭe elpensis sistemon por tajpi la korelativojn per unu klavofrapo, kaj ege firas pri tio.
(DIR) Post #B66AZNKwRXvQD00xiC by Irizanjo@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Tamen, ja estas konflikto inter ’-an-’, la sufikso, kaj la akuzativo de ’kian’. Same pri ’-uj’ kaj ’kiuj’, kaj un/on/en ktp.Mi daŭre bezonas cerbumi pri tio...Ja estas interese defio trovi bonan solvon por tio, kiu ankaŭ sekvas la regulecon de Esperanto mem.
(DIR) Post #B66AZNq8ZYsXlkbsKu by Irizanjo@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Kaj eble mi freneziĝis ĉar anstataŭ ’AOEU’ mi uzas ’AOEI’, ĉar laŭ mi ’i’ pli oftas ol ’u’ en Esperanto.
(DIR) Post #B66AZOALMR2emQ40pc by Mahxiac@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@Irizanjo vi pravas i pli oftas ol u. Aparte kiam temas pri finaĵoj -i estas pli ofte bezonata por verboj ol u.
(DIR) Post #B66AZOVG6flvpHqiQq by Irizanjo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@Mahxiac mi sekvas la usonan sistemon ĉar estas pli facile trovi lernfontojn de tio. Tamen, en la angla la vokalojn havas multajn sonojn kaj oni uzas EU por ’I’ kaj mi pensis ke tajpi du klavojn ĉiufoj kiam oni volas tajpi ’i’ estus tro. Mi bezonis fari multajn de tiaj decidoj, kaj hodiaŭ ŝanĝis ion sufiĉe grandan do feliĉe mi ankoraŭ ne bone lernis ĝin 🤣
(DIR) Post #B66AZOposEDcr3T8To by Mahxiac@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@Irizanjo vi povus fari sufiĉe longan libron pri via vojaĝo tra la tiuj decidoj
(DIR) Post #B66AZP3e2pHHXvwB1s by Irizanjo@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@Mahxiac nu, mi fakte havos prelegon baldaŭ!