Posts by Irizanjo@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B5rGlikWLJFsRnql4y by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Mi trovis la anglan #bloomscrolling kaj mi ŝatas vidi pli da belaj kaj ĝojaj aferoj. Ne ĉar mi volas forpuŝi la malbonajn aferojn kiuj okazas en la mondo, sed ĉar mi bezonas havi balancon, kiel eble plej multe.Do eble mi ŝatus vidi #ĝojrulumado aŭ ion tiel.
       
 (DIR) Post #B5rGlk57ODKEZyUip6 by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       La hodiaŭa #ĝojrulumadoBlankaj tulipoj!
       
 (DIR) Post #B5xUcIDACo3dqFPCrI by Irizanjo@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi kunhavas halon kun najbarojn kaj hodiaŭ mi eksteriris kaj aŭdis miaŭadon. Kato aperis kaj forte miaŭis al mi. Mi kredis ke ĝi apertenis al najbaro do mi sonoris ĉe la pordo. Ŝajne la kato eskapis kaj tuj eniris 😸#ĝojrulumado #katoj
       
 (DIR) Post #B66AZMxBrqvV1Ktzgu by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ mi prilaboris mian prelegon pri Esperanto-Stenotipado. Mi daŭre laboras la teorion (la regulojn/sistemon). Mi antaŭe elpensis sistemon por tajpi la korelativojn per unu klavofrapo, kaj ege firas pri tio.
       
 (DIR) Post #B66AZNKwRXvQD00xiC by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Tamen, ja estas konflikto inter ’-an-’, la sufikso, kaj la akuzativo de ’kian’. Same pri ’-uj’ kaj ’kiuj’, kaj un/on/en ktp.Mi daŭre bezonas cerbumi pri tio...Ja estas interese defio trovi bonan solvon por tio, kiu ankaŭ sekvas la regulecon de Esperanto mem.
       
 (DIR) Post #B66AZNq8ZYsXlkbsKu by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Kaj eble mi freneziĝis ĉar anstataŭ ’AOEU’ mi uzas ’AOEI’, ĉar laŭ mi ’i’ pli oftas ol ’u’ en Esperanto.
       
 (DIR) Post #B6CSIORk1pKOqo0TC4 by Irizanjo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Miaj klavaroj, kiujn mi uzas sur la SOFo. Klare, la vorto 'sofo' ankoraŭ ne ekzistas en mia vortaro. Mi uzas la liston de facilaj vortoj de UEA. Ŝajne, ne estas grava vorto!#Ĝojrulumado
       
 (DIR) Post #B6CSIPIuq7rXVisw4m by Irizanjo@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Kaj jes, mi uzis la stenoklavaron por tajpi ĉi tion.
       
 (DIR) Post #B6V0sz3cHWOS6pcWDQ by Irizanjo@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @InigoMontoya jes, mi ludis ĝin!