Post B41qNQIkj8Gwc08xAe by jsv@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by jsv@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B3qLnLfPLXU6Rv3yYy by niko@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@jsv @hejli Jes, kaj averaĝa realviva kontraŭcionisto (almenaŭ kie vivas mi: en Eŭskio) konsideras Hamason, Hizbolon ktp. liberigmovadoj. "Vivu la rezistado" (kelkfoje eĉ "vivu la akso de rezistado", kiu inkluzivas la reĝimon de Irano) kriadas la imbeciloj. Nek la ĉitieajn "feministojn" ĝenis la amasa seksperfortado kaj buĉado de la 7a de Oktobro.
(DIR) Post #B41qM7qzpUXF6kXeng by hejli@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@jsv Ĉu distingi inter judmalamantaj memnome-“kontraŭ-Cionismanoj” kaj veraj kontraŭ-Cionismanoj estas pli malfacila ol inter judmalamo kaj kontraŭ-Cionismo?
(DIR) Post #B41qM82h7ztPh2102C by jsv@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@hejli Nu, kiu nun rekte diras “Mi malamas judojn, mortigu ilin”?Ĉiuj ja diras “mi kondamnas militkrimojn de Israelo”. Kaj bone ja, tiuj estas kondamnindaj. Sed vi legas iomete kaj vidas, ke la ulo ne agnoskas la rajtojn de judoj: 1) havi ŝtaton; 2) defendi sin kontraŭ mortigo; 3) ekzisti ĝenerale. Vi legas ankoraŭ iomete kaj vidas, ke la ulo ankaŭ pensas ke ĉiuj problemoj en la mondo estas kaŭzitaj de judoj kaj judaj agentoj. Do vi blokas la ulon kaj tuj venas alia, kiu montriĝos tute sama.
(DIR) Post #B41qMdWY53C1KbDmN6 by hejli@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@jsv Israelanoj havas la rajton de defendi Israelon, sed ne de invadade plivastigi Israelon.
(DIR) Post #B41qNPm8gOBUyqsuKu by jsv@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@hejli Mi neniom pravigas Israelan registaron, ĝi aĉas. Israelo suferis de abomena terorista atako je la 7a de oktobro, kaj iel sukcesis reagi eĉ pli abomene, tiel ke grandparto de tiuj, kiuj subtenis Israelon, nun kondamnas ĝin. Nura judmalamo pri tio ja ne kulpas.Samtempe, ja ekzistas longa tradicio de judmalamo, aparte en la “malnova mondo”, do oponantoj de Israelo ja estu singardaj pri tio, kun kiu ili alianciĝas, kaj kiun subtenas.
(DIR) Post #B41qNQIkj8Gwc08xAe by jsv@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@hejli Krome, bonvenon al jardekoj de senĉesa militado.Mi loĝas en la limo inter Rusio kaj Ukrainio, kaj do jen, mi havas militon hejme. Kiam ĝi komenciĝis, la situacio estis proksimume tiel nigro-blanka, kiel oni rajtas atendi de ajna milito. Jen klara agresoro, jen klara viktimo, jen senduba memdefendo. Post nur kvar jaroj ĝi jam estas multe pli griza. Ĉiuj mensogas, ĉiuj faris militkrimojn, ĉiuj mortigis civilulojn. Ankoraŭ eblas memori, kiu kulpas pri la tuta afero, sed ĝi malfaciliĝas…
(DIR) Post #B41qNQtGXNTmRFE75E by jsv@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@hejli Tio ĉirkaŭ Israelo daŭras pli ol sepdek jarojn. Ĉiuj nun havas kialojn malami ĉiujn aliajn, kaj ja malamas, kaj se iuj anĝeloj iam loĝis tie, ili estas delonge mortigitaj. Ĉiuj ŝancoj por belaj facilaj solvoj, se ili iam ekzistis, estas delonge perditaj.Kion postulos starigi pacon en la regiono – diablo ĝin scias. Mi certe ne.
(DIR) Post #B41rOqDjwgaXF62TFw by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 0 repeats
@hejli @niko @jsv Armeo estas ataka, kiam ĝi atakas, kaj defenda, kiam ĝi defendas. Laŭ mia kompreno, kaj Hamaso kaj Israelo plenumas ambaŭ rolojn. :gutkato_ŝultrumas:Persone, mi tute ne uzas la vorton »Cionismo«, ĉar oni atribuas al ĝi jen la signifon »Israelo rajtas loĝi pace sur sia teritorio kaj defendi sin laŭbezone« (kun kio mi konsentas), kaj jen la signifon »Israelo rajtas perforte forpeli ceterajn naciojn kaj alproprigi al si iliajn teritoriojn en la tuta regiono« (kun kio mi malkonsentas). :gutkato_ridas_nervume:Laŭ mia kompreno, la vorto originale signifis simple la ideon fondi hebrean ŝtaton en la regiono, kaj homoj nun havas diversajn ideojn pri tio, kion ĝi signifu dum la ŝtato jam ekzistas. :gutkato_flucerba: