Posts by jsv@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B41qM82h7ztPh2102C by jsv@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @hejli Nu, kiu nun rekte diras “Mi malamas judojn, mortigu ilin”?Ĉiuj ja diras “mi kondamnas militkrimojn de Israelo”. Kaj bone ja, tiuj estas kondamnindaj. Sed vi legas iomete kaj vidas, ke la ulo ne agnoskas la rajtojn de judoj: 1) havi ŝtaton; 2) defendi sin kontraŭ mortigo; 3) ekzisti ĝenerale. Vi legas ankoraŭ iomete kaj vidas, ke la ulo ankaŭ pensas ke ĉiuj problemoj en la mondo estas kaŭzitaj de judoj kaj judaj agentoj. Do vi blokas la ulon kaj tuj venas alia, kiu montriĝos tute sama.
       
 (DIR) Post #B41qNPm8gOBUyqsuKu by jsv@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @hejli Mi neniom pravigas Israelan registaron, ĝi aĉas. Israelo suferis de abomena terorista atako je la 7a de oktobro, kaj iel sukcesis reagi eĉ pli abomene, tiel ke grandparto de tiuj, kiuj subtenis Israelon, nun kondamnas ĝin. Nura judmalamo pri tio ja ne kulpas.Samtempe, ja ekzistas longa tradicio de judmalamo, aparte en la “malnova mondo”, do oponantoj de Israelo ja estu singardaj pri tio, kun kiu ili alianciĝas, kaj kiun subtenas.
       
 (DIR) Post #B41qNQIkj8Gwc08xAe by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @hejli Krome, bonvenon al jardekoj de senĉesa militado.Mi loĝas en la limo inter Rusio kaj Ukrainio, kaj do jen, mi havas militon hejme. Kiam ĝi komenciĝis, la situacio estis proksimume tiel nigro-blanka, kiel oni rajtas atendi de ajna milito. Jen klara agresoro, jen klara viktimo, jen senduba memdefendo. Post nur kvar jaroj ĝi jam estas multe pli griza. Ĉiuj mensogas, ĉiuj faris militkrimojn, ĉiuj mortigis civilulojn. Ankoraŭ eblas memori, kiu kulpas pri la tuta afero, sed ĝi malfaciliĝas…
       
 (DIR) Post #B41qNQtGXNTmRFE75E by jsv@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @hejli Tio ĉirkaŭ Israelo daŭras pli ol sepdek jarojn. Ĉiuj nun havas kialojn malami ĉiujn aliajn, kaj ja malamas, kaj se iuj anĝeloj iam loĝis tie, ili estas delonge mortigitaj. Ĉiuj ŝancoj por belaj facilaj solvoj, se ili iam ekzistis, estas delonge perditaj.Kion postulos starigi pacon en la regiono – diablo ĝin scias. Mi certe ne.
       
 (DIR) Post #B4rRzYM2q7cZxSgUue by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Via mesaĝoj scivoligis min, do mi legis tiujn fadenojn en bs kaj reddit. 😅Ja dramo! Ĝenerale, mia impreso estis, ke … nu, vi scias, ke esperantujo havas (tute laŭmeritan) reputacion de … neŭrodiversa… loko, kiu servas kiel rifuĝejo por homoj kun multaj … apartaĵoj… kaj malmulta socia lerteco. Do jen, mia impreso estas ke tokiponujo estas eĉ pli tia. Dubinda konduto inter artistoj estas nenio nova nek surpriza, sed tiuj uloj sukcesas dramigi ĝin epososkanen.
       
 (DIR) Post #B4tUkoqDwrRgvSO0XY by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @RL_Dane La plej grava diferenco estas, kompreneble, ke “por” havas o-n antaŭ ro, kaj “pro” – ron antaŭ o. Scii tion estas absolute esence por distingi inter la du vortoj.Malpli grave, “por” montras la celon: “mi laboras por havi monon, sufiĉan por ke mi ne plu laboru” aŭ profitanton de la ago: “ne por vi mi ĝin faras!” “Pro” montras la kialon: “pro unu kanajlo, la tuta lando suferas”.Do atentu la kontraston: “ni ĉiuj mortos pro la klima krizo, por ke kelkaj riĉuloj fariĝu pli riĉaj”.
       
 (DIR) Post #B4tbz8VOKmg7e6Pr7Y by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist skalen 😉
       
 (DIR) Post #B5ELFO1wlII7WnxtD6 by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @Mahxiac Ĉesu lumigi kandelojn por @persi, ŝi vivas. 😜Ŝi ne travivas la plej bonan tempon, tamen.
       
 (DIR) Post #B5gkn7dk943Xouhm6a by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Ajŝ!Nu, almenaŭ la fonto restas ĉe sia loko: https://github.com/revuloj
       
 (DIR) Post #B6ULDAAiTIooITsfrc by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @InigoMontoya Jes, mi ludis la unuan per PS3 kiam ĝi aperis. Ĝi estas tre bone farita ludo, kvankam mi ne multe aprezas tian tipon de “malesperpunka” rakonto, en kiu ĉefrolulo devas fari pli da elektoj inter granda kaj pli granda malbonoj dum unu semajno, ol la plejparto de homoj frontas dum sia tuta vivo; kaj post kiam ŝi iel sukcesas postvivi tion, komenciĝas *vere* malbonaj aferoj. Mi havas eksmodajn gustojn  kaj preferas pli tradiciajn fabelojn kun feliĉa fino. 😅
       
 (DIR) Post #B6nV9rzWmM9Tx0hlc8 by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist @persi @TurfalkoHakisto Sufiĉas memori, ke raciista komunumo ne estas racia, efika altruismo ne estas altruisma, kaj tiu “MalpliMalprava” estas ankoraŭ treege malprava. 😃
       
 (DIR) Post #B6nd2eQxaQCZVcbZce by jsv@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @Vanege Certe ne el la rusa, ruse ĝi ial estas “hundo”. 😂