Post AYKTMEJ0WYAyjo0t2e by tirifto
 (DIR) More posts by tirifto
 (DIR) Post #AYKTMEJ0WYAyjo0t2e by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @annyeong La akuzativo (n) povas anstataŭi la vorton »je«. Tiel:Ili sciiĝos je tio. → Ili sciiĝos tion.Ni renkontiĝos je la sepa horo. → Ni renkontiĝos la sepan horon.Je unu tago subite aperis kato en nia domo. → Unu tagon subite aperis kato en nia domo.Miaj kuzoj, onkloj, kaj onklinoj venos tagmanĝi kun mi je sabato. → Miaj kuzoj, onkloj, kaj onklinoj venos tagmanĝi kun mi sabaton.La vorto »sabate« estus en tiu frazo ankaŭ ĝusta (kaj pli bona, laŭ mia opinio).(Rilataj afiŝoj freŝaj: 1, 2)