Posts by tirifto
 (DIR) Post #AY646HBsoOJVz9XQ1o by tirifto
       7 likes, 2 repeats
       
       Hodiaŭ estas (ankoraŭ en mia lando) datreveno de la Unua libro de Esperanto! Jen eble mia plej ŝatata parto el ĝi:En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.Memoru: afiksoj estas mitoj! (Nu, ne vere; mi diras tion ŝerce. Oni povas tre bone lerni kaj ekkompreni la lingvon per ili. Sed oni ankaŭ povas bone kompreni la lingvon sen ili!)#lang_eo #Esperanto #Esperantotago #gramatiko #Unua_libro :blobcatderpy:
       
 (DIR) Post #AY7XN6rHZVZqgyF0pU by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @InigoMontoya Belege! Glano estas la koncentraĵo de vivesenco mem! Jen la simbolo de vivo!… ĉu vi skulptis ĝin el kverka ligno? :blobcatderpy:
       
 (DIR) Post #AY7ZmBkohrQz1XIrVA by tirifto
       1 likes, 1 repeats
       
       @linus, @Mojeek is so deeply opposed to tracking that the very idea of digital cookies (as its popular instrument) has become distant to them. :blobcatcookienom:
       
 (DIR) Post #AY7ujHSz6r0OuQPv16 by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @persi Ke li (iu iĉo, aŭ eventuale hipotezulo) ne eligis pepon (sonon birdecan), kaj ke tio lasas iom fortan impreson, ĉar oni povis supozi aŭ atendi, ke li ja pepus.
       
 (DIR) Post #AY9fqDkUDiawPSNHDk by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @jadedctrl Bonan matenon!@esna Bonan vesperon!
       
 (DIR) Post #AYBl7qYM5WArljqOP2 by tirifto
       0 likes, 0 repeats
       
       @mntmn Will the new RK3588 module also be compatible with the (classic, more bulky) MNT Reform? :o
       
 (DIR) Post #AYBoKkpmxfZtewqRge by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @mntmn One will be able to have all of power, LFP batteries and a trackball? Splendid! :D
       
 (DIR) Post #AYBonsNC0lnVRFM6qm by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @tennoseremel Multan inspiron, majstrino! :blobcataww:
       
 (DIR) Post #AYDp1R9iOGNVOaRCXg by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @Chizu @lamp From what I can see, the concerned PR’s (back-end and front-end) have been merged several months ago. So either waiting for next release or running a development version should probably get you all of the features you’ve mentioned. (Disclaimer: never ran a Fedi server myself.)
       
 (DIR) Post #AYGH0Yhw0rm9YojWFc by tirifto
       2 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Nu, por mi (kiu estas ĉeĥo), la elparolado de Esperanto estas tre facila, ĉar ĝi estas preskaŭ sama kiel la ĉeĥa. Estas nur kelkaj malsamoj, kaj pli da reguleco en Esperanto.Krome mi dirus, ke ankaŭ la vortfarado havas ian similecon. Fundamente ĝi funkcias tre malsame, ĉar en Esperanto oni kunmetas vortojn, dum en la ĉeĥa oni tranĉas radikojn kaj aldonas afiksojn, sed iuj vortoj evidente esprimas similajn ideojn per similaj manieroj. Ekzemple »držet – vydržet | nalézt – vynalézt« kiel »teni – elteni | trovi – eltrovi«. Aŭ »dělat – dodělat | číst – dočíst« kiel »fari – finfari | legi – finlegi«. Verŝajne per tia pensmaniero oni iris de »rigardi« al »elrigardi«… kiu estas simile konstruita en la ĉeĥa (kaj supozeble en aliaj lingvoj slavaj), sed ĝia signifo-amplekso ne transiras tre bone en Esperanton. :blobcatderpy:
       
 (DIR) Post #AYHyFa8fSrHhWvbiAy by tirifto
       3 likes, 0 repeats
       
       @itochan Mi laboros tiun posttagmezon. ≈ Mi laboros je tiu posttagmezo.Akuzativo (n) povas:Montri objekton (agaton). (Mi karesas katon. Min gratas kato. Sango forlasas mian manon.)Montri direkton. (Li venis en mian domon. Ŝi moviĝis dekstren. Ĝi saltis tablon.)Anstataŭi la vorton »je«. (Ili dormis 8 horojn. Unu statueto kostas cent spesmilojn. Tiun vesperon, ni vidis anason.)Ĉi tiu afiŝo verŝajne estas rilata. (Eble vi jam legis. ^ ^)(Pardonu se la respondo ne utilas. Mi uzis tradukilon kaj konjektis, ĉar mi ne parolas japane.)
       
 (DIR) Post #AYJztjvoxlDLkuEMyG by tirifto
       2 likes, 1 repeats
       
       La perfekta egalpezo inter scio kaj nescio.#lang_eo #hazardaĵoj #vortoj :blobcattilt:
       
 (DIR) Post #AYJzwz0NNPHxNEuLTc by tirifto
       0 likes, 0 repeats
       
       La egalpezo estas amikeco!
       
 (DIR) Post #AYKD5X8heHM0xbD5tI by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @jadedctrl I think dubbed opening/ending songs are amazing when done well! Being able to understand a song can give it a whole new dimension in your eyes. It also gives the whole localisation a more thorough impression. And while this is my first time listening to this one… it sounds pretty good! :blobcatthumbsup:
       
 (DIR) Post #AYKTMEJ0WYAyjo0t2e by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @annyeong La akuzativo (n) povas anstataŭi la vorton »je«. Tiel:Ili sciiĝos je tio. → Ili sciiĝos tion.Ni renkontiĝos je la sepa horo. → Ni renkontiĝos la sepan horon.Je unu tago subite aperis kato en nia domo. → Unu tagon subite aperis kato en nia domo.Miaj kuzoj, onkloj, kaj onklinoj venos tagmanĝi kun mi je sabato. → Miaj kuzoj, onkloj, kaj onklinoj venos tagmanĝi kun mi sabaton.La vorto »sabate« estus en tiu frazo ankaŭ ĝusta (kaj pli bona, laŭ mia opinio).(Rilataj afiŝoj freŝaj: 1, 2)
       
 (DIR) Post #AYKhA34nqXjPnKSH7A by tirifto
       0 likes, 0 repeats
       
       @lamp @catto Is there anything special about those particular emoji? :o
       
 (DIR) Post #AYMAdRPDYs4rTeKbrM by tirifto
       0 likes, 0 repeats
       
       @lamp Isn’t that under Settings → Profile → Privacy? Or is that not how it works? :blobcatthink:
       
 (DIR) Post #AYQj4wBF1NzI4LOTtg by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @buenopin »Malboksado« estas erara; ĝi aludus malon de la sporto bokso. 🥊 »Elpakado« kaj »malpakado« ŝajnas egale bonaj al mi. Ankaŭ »elskatoligo« estas egale bona, se efektive temas pri skatolo. 📦
       
 (DIR) Post #AYSEkHNGQ2z7PXAdIe by tirifto
       1 likes, 0 repeats
       
       @tennoseremel Estos bona semajno por pendsekigi vestaĵojn. :blobcatderpy:
       
 (DIR) Post #AYSFQThEznLVn2dWd6 by tirifto
       2 likes, 0 repeats
       
       @InigoMontoya Bele! Ĉu vi pretas alfronti kuraĝe la defiojn? Ĉu vi sufiĉe ruzas por venki la enigmon de patro Fura? Ĉu via mano atingos la faman trezoron?