Posts by tirifto@jam.xwx.moe
(DIR) Post #Av89iBioUEUDpUwcEK by tirifto@jam.xwx.moe
2025-06-14T18:51:40.773221Z
3 likes, 3 repeats
@critical Quick! We need a catfusion here, pronto! :gutkato_kuracisto::gutkato: :gutkato_3c: :gutkato_adorinda: :gutkato_amuziĝas: :gutkato_brilokuloj::gutkato_disokula: :gutkato_ebrieta: :gutkato_etendas_piedojn: :gutkato_fajfas_senkulpece: :gutkato_fajrokuloj::gutkato_fiera: :gutkato_kapturniĝas: :gutkato_kimegesto: :gutkato_kapaŭskultiloj: :gutkato_klapkomputilo::gutkato_kolera: :gutkato_konfuzita: :gutkato_konsternetita: :gutkato_konsternita: :gutkato_kosmo::gutkato_libro: :gutkato_malica_kunmetas_manojn: :gutkato_manĝas_kukon: :gutkato_pentristo: :gutkato_pensas:
(DIR) Post #AvBAlEloIBCda5FAyu by tirifto@jam.xwx.moe
2025-06-15T22:35:23.377496Z
0 likes, 0 repeats
@vortoj_eo »Vinberoj« estas la Fundamenta vorto, kiun ĉiu komprenas. La aliaj estas stultaj aldonaĵoj de homoj, kiuj volis pli dikajn vortarojn. :gutkato_renversa:
(DIR) Post #AvBAlH7VYTkOrxPX4y by tirifto@jam.xwx.moe
2025-06-15T22:50:45.675507Z
1 likes, 0 repeats
@telzey Eble? PIV simple nomas ĝin »vinberoj«, la ĉeĥa-esperanta same, ReVo tute ne konas ĝin, kaj eĉ la novvortamanta Vikipedio faras nenian distingon inter la tri. Kaj evidente la aŭtoro de ĉi tiu bildo tute ne prizorgis. :gutkato_ridas_nervume:Sed eble estas bona ideo distingi inter tablaj kaj netablaj fruktoj! Mi do proponas kelkajn novajn vortojn:angreŝto (groso por tablo)ĉereŝno (ĉerizo por tablo)jabko (pomo por tablo)masleno (olivo por tablo)naranĥo (oranĝo por tablo)
(DIR) Post #AvIpfmiobVnlN055qS by tirifto@jam.xwx.moe
2025-06-19T22:50:14.808455Z
2 likes, 0 repeats
@critical @Jain There’s actually less fat in a blobcat than one might expect. A good part of it is just carbohydrates, really. :gutkato_flaŭno:
(DIR) Post #AvIpu5BUl1BkgWJVYW by tirifto@jam.xwx.moe
2025-06-19T22:53:02.751783Z
2 likes, 0 repeats
@Jain @critical Don’t worry… :gutkato_3c:… they’re in my muscle memory. :gutkato_fingropafas:
(DIR) Post #Avrp1FUpdpqkPTzGtc by tirifto@jam.xwx.moe
2025-07-06T19:57:49.685301Z
0 likes, 0 repeats
@acuteanniemay @wakarimasen … not the Land of the Lustrous season 2 I’ve been waiting for, but I’ll take it. :gutkato_ploras_riveron_cede:
(DIR) Post #AvvzfIyjtDoMy3YSQa by tirifto@jam.xwx.moe
2025-07-08T18:55:50.126701Z
1 likes, 0 repeats
Dum la pasintaj semajnoj mi iom eksperimentis je preparado de malaja »tirita teo«. Ĝi estas forta nigra teo kun sukero kaj densigita lakto, pri kiu mi eksciis danke al @snowyfox. :gutkato_trinkas_teon:Laŭ mia kompreno, la »tirado« (tio estas alta verŝado) donu ŝaŭmon al la teo. Je mia unua provo, mi havis nur iom da ŝaŭmo, kaj kiam mi provis disverŝi la teon en plurajn tasojn, la ŝaŭmo apenaŭ restis. :gutkato_malĝojeta:Sed je mia tria provo, la teo akiris tre riĉan ŝaŭmon kaj aspektis tre bele! Vidu foton! :gutkato_adoras:Kion precize oni faru por havi tian ŝaŭmon? Mi tute ne scias. Sed mi plu eksperimentos! Eble mi eventuale komprenos la sekreton. La teo bongustas ĉiuokaze. :gutkato_hihias:#lang_eo #kuirado #malajzio #teo #teh_tarik
(DIR) Post #AwCKWIIOXbFnkLl3Gy by tirifto@jam.xwx.moe
2025-07-15T21:32:33.977888Z
0 likes, 0 repeats
Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! :gutkato_hura:Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. :gutkato_ploras_riveron_cede:Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. :gutkato_dikfingro_supren:#lang_eo #fotoj #kinofilmoj #kuirado #manĝaĵoj #vivo
(DIR) Post #AwEOfqrWBHuRgwv3NA by tirifto@jam.xwx.moe
2025-07-16T23:15:23.278346Z
1 likes, 0 repeats
@acuteanniemay Tute ne! La varmeco estas interesa, sed ĝi ankaŭ fuĝigas preskaŭ ĉiujn veziketojn. Post kelkaj provoj, mi preferas malvarman, sed @jadedctrl ree kaj ree insistas, ke la ĝusta maniero trinki kolaon estas varmigi ĝin. :gutkato_flucerba:
(DIR) Post #Awm9XenYS1ds1Q9jbU by tirifto@jam.xwx.moe
2025-08-02T23:06:21.440241Z
1 likes, 0 repeats
@critical Shout into a vacuum cleaner and have another person shout back from the other side as soon as they hear you. Then divide the distance between you by half the time you had to wait, and you’ve got your answer! :gutkato_sciencisto:
(DIR) Post #AyP9ayk2WbuHwOty1A by tirifto@jam.xwx.moe
2025-09-19T10:33:49.397828Z
0 likes, 0 repeats
@acuteanniemay Mia konto delonge loĝas ĉe TeDomum, sed tie oni uzas la francan lingvon por oficialaj informoj. :gutkato_heroo_bastonpano:
(DIR) Post #Az0Y9AT3pP8jJiwLvE by tirifto@jam.xwx.moe
2025-10-07T22:14:26.447681Z
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi faris omletrizon. Ĉi-foje mi provis aldoni origanon al la ovoj. Kvankam la rezulto ne gustis malbone, mi pensas, ke tio eble ne estis bona elekto. Ĝi gustis iom tro… flore kaj amare, eble. :gutkato_pensas:Krome, mi trarigardis kaj ordigis kelkajn malnovajn aĵojn, kiuj tro longe kuŝis netuŝitaj en mia dormoĉambro, kaj mi eĉ trovis miajn vendredajn ŝtrumpetojn! :gutkato_hura:#lang_eo #kuirado #vestaĵoj #vivo
(DIR) Post #AzEhIYiMfS70vM5eme by tirifto@jam.xwx.moe
2025-10-15T14:31:13.046569Z
1 likes, 1 repeats
@critical I’m doing my part cultivating the culture here in the Fediverse. :gutkato_x3:#lang_en #Fediverse #quotes
(DIR) Post #AzkpOvXdp6u1HRUflQ by tirifto@jam.xwx.moe
2025-10-30T21:35:53.993729Z
0 likes, 0 repeats
@oblomov I think @tusooa was working on such feature for #Pleroma (see merge request); not sure how that works or how far it got and if it’s working on her instance nowadays. (I hope she won’t mind the mention, either.) :gutkato_pensas:Unfortunately, Pleroma doesn’t even support language tagging yet, so there’s a long way to go. But at least it supports Unicode in custom emoji names, unlike #Mastodon and some others! :gutkato_manĝas_fragon:I think #Fediverse as a whole has a long way to go toward proper language support. Not just on a technical level, but mentally, too. People first need to recognise that different languages exist and deserve equal support, that people often speak more than just one, that ASCII really isn’t enough for many of them, and so on… these first need be regarded as basic requirements, not as extra fancy features. :gutkato_flucerba:
(DIR) Post #Azm6LXf62n3KjEud1c by tirifto@jam.xwx.moe
2025-10-31T16:07:18.766153Z
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Mi jam vizitadis ĝin antaŭ kelkaj jaroj, kaj ekde nun mi vizitados ĝin refoje, ĉar mi volas ĝian helpon pri iuj malfacilaĵoj en mia vivo, kiujn mi neniam povis sufiĉe bone venki. Kaj ĉar amiko instigis min peti helpon refoje. :gutkato_3c:… kaj la mensokuracisto diris, ke ĝi volas priparoli mian historion, ekde la infanaĝo! Hura! Tio estas la ŝablona mensokuracado, kiun oni ofte vidas en filmoj kaj ŝercoj, kaj kiun mi sekrete volis iam sperti! :gutkato_hura:Sed pli serioze, la vizito iris bone, kaj mi sentas, ke aferoj iras bone. Aŭ eble ne bone, sed ĝuste. Mi sentas, ke mi finfine iras la ĝustan vojon. Mi ne scias, kio estas ĝia celo, sed tio ne gravas, ĉar ne ekzistas loko en la mondo, kien mi volus iri. Mi iras sencele, sed ne senvoje, kaj tial mia vivo havas sencon. Verŝajne. :gutkato_hihias:#lang_eo #mensa_sano #sano #taglibro #vivo
(DIR) Post #AzmpNSjnooDJyPP51c by tirifto@jam.xwx.moe
2025-10-31T19:39:19.497775Z
1 likes, 0 repeats
@liaizon @tusooa @oblomov Yeah. :gutkato_hihias:It needs to be said that adding support for this in Mastodon is a massive undertaking (requiring the overhaul of no less than one entire line of code) with potentially far-reaching consequences (like displaying previously broken emoji from other instances). So it’s understandable why the devs are hesitant to allow this. :gutkato_averto:
(DIR) Post #B0QhsD1q1ykNaC7dJ2 by tirifto@jam.xwx.moe
2025-11-19T22:14:51.430600Z
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi ricevis mian pagan karton. Ĝi estas bela ĉar ĝi havas simplan aspekton kaj eĉ birdon. Mi aktivigos ĝin morgaŭ, verŝajne. Kaj agordos nulan limon por malhelpi misuzon. :gutkato_flucerba:… freŝtage mi strebas gluti sansubtenilojn ĉiutage, kion mi ja faras, sed unu specon oni glutu antaŭmanĝe kaj la alian postmanĝe, kaj mi ofte forgesas gluti la unuan antaŭmanĝe, do mi kutime glutas ĝin postmanĝe… espereble tio ankaŭ bonas. :gutkato_ridas_nervume:(Noto: Ne temas pri sanigiloj, sed nuraj helpiloj. Vitaminoj, algoj, grenoj, fermentaĵo, kaj tiel plu. Mi ne glutas multajn specojn, nur du, sed ili enhavas diversaĵojn.)#lang_eo #sano #taglibro #vivo
(DIR) Post #B0ZsRf0049ocWRK45g by tirifto@jam.xwx.moe
2025-11-24T00:01:35.973741Z
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi revenis al tradukado de la bitluda motoro [Luanti]. Oni planas starigi servilon por esperantistoj, kaj ĉi tio estas la maniero, per kiu mi sentas min plej kompetenta helpi. :gutkato_okulvitroj:Krome, mi pasigis kelkan tempon per ordigado, kun familio, kaj kun samideanoj. :gutkato_verda:Eble mi devas elpensi taŭgan formon por havigi ripetajn ĉiutagajn informojn, ĉar freŝtage mi malofte spertas ion elstaran dum la tago, pri kio mi povus skribi ĉi tie. Eble mi devas elstarigi pli etajn aferojn, fojfoje. Ne ĉar gravus, ke oni legu pri ili, sed ĉar iom plaĉas al mi havi iom regulan taglibron ĉi tie. :gutkato_libro:#lang_eo #bitludoj #Luanti #taglibro #tradukado #vivo
(DIR) Post #B1wt89NoGuUJp74KnY by tirifto@jam.xwx.moe
2026-01-03T21:54:38.769281Z
1 likes, 0 repeats
En la pasinta jaro, mi uzis memorkartojn por lernado. Jen kelkaj grafikaĵoj de mia uzado. Mi pensas, ke la memorkartoj estas utilaj kaj oportunaj, sed mi verŝajne rekontrolos ilin kaj eble provos uzi alian programon/algoritmon, ĉar fojfoje mi tro luktas kun ili. Mi volus, ke mia rememorado iru pli glate, ĉar mi legis, ke tio estas pli efika, kaj ankaŭ ĉar vivo jam enhavas sufiĉajn malglataĵojn; homo estu pli nobla, ol la mondo, en kiu ĝi loĝas, kaj emu al glateco.#lang_eo #memorarto #memorkartoj #Mnemosyne #vivo
(DIR) Post #B1yGpWjpo03KoXz1pw by tirifto@jam.xwx.moe
2026-01-04T21:58:04.317565Z
1 likes, 0 repeats
Ekde komenco de la jaro 2025 mi komencis protokoli (memage) mian muzik-aŭskultadon. Mi atendis, ke mi ricevos resuman retleteron pri la pasinta jaro, sed tio ankoraŭ ne okazis, kaj do mi kunmetas mian propran resumon nun. :gutkato_hihias:Miaj kvin plej aŭskultitaj muzikgrupoj estis:[Theocracy] (Usono; 241 aŭskultoj)[Rhapsody of Fire] (Italujo; 210 aŭskultoj)[Twilight Force] (Svedujo; 142 aŭskultoj)[Timudej] (Ĉeĥujo; 141 aŭskultoj)[Holy Knights] (Italujo; 126 aŭskultoj)Miaj kvin plej aŭskultitaj muzikalbumoj estis:[A Gate Through the Past] de [Holy Knights] (2002; 124 deaŭskultoj)[Con’Čerto Grando] de [Timudej] (2008; 85 deaŭskultoj)[Mosaic] de [Theocracy] (2023; 72 deaŭskultoj)[Beyond Belief] de [Petra] (1990; 67 deaŭskultoj)[Dawn of the Dragonstar] de [Twilight Force] (2019; 60 deaŭskultoj)Miaj ok plej aŭskultitaj muzikpecoj (kantoj) estis:[Infinity’s Wings] de [Skyblazer] (19 aŭskultoj)[Mosaic] de [Theocracy] (16 aŭskultoj)[Gate Through the Past] de [Holy Knights] (16 aŭskultoj)[Sunlight Knight] de [Twilight Force] (13 aŭskultoj)[Quest of Heroes] de [Holy Knights], ambaŭ partoj (13 aŭskultoj)[Dawn of the Dragonstar] de [Twilight Force] (13 aŭskultoj)[Beyond Belief] de [Petra] (13 aŭskultoj)[At the Heart of Wintervale] de [Twilight Force] (13 aŭskultoj)Preskaŭ ĉiuj menciitaj muzikgrupoj ludas potenc-metalon, kiu nesurprize estas mia preferata speco de muziko. La du esceptoj estas [Petra], kiu ludas rokon, kaj [Timudej], kiu ludas… ian miksaĵon de skao, disko, etna muziko, elektra svingo, populara muziko, kaj verŝajne aliaj specoj; ilia stilo estas por mi nekutima, sed iliaj tekstoj kaj ludema etoso facile penetris mian koron. :gutkato_kapaŭskultiloj:#lang_eo #metalo #muziko #potencmetalo #vivo