Post B0ZsRf0049ocWRK45g by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) More posts by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) Post #B0ZsRf0049ocWRK45g by tirifto@jam.xwx.moe
       2025-11-24T00:01:35.973741Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ mi revenis al tradukado de la bitluda motoro [Luanti]. Oni planas starigi servilon por esperantistoj, kaj ĉi tio estas la maniero, per kiu mi sentas min plej kompetenta helpi. :gutkato_okulvitroj:Krome, mi pasigis kelkan tempon per ordigado, kun familio, kaj kun samideanoj. :gutkato_verda:Eble mi devas elpensi taŭgan formon por havigi ripetajn ĉiutagajn informojn, ĉar freŝtage mi malofte spertas ion elstaran dum la tago, pri kio mi povus skribi ĉi tie. Eble mi devas elstarigi pli etajn aferojn, fojfoje. Ne ĉar gravus, ke oni legu pri ili, sed ĉar iom plaĉas al mi havi iom regulan taglibron ĉi tie. :gutkato_libro:#lang_eo #bitludoj #Luanti #taglibro #tradukado #vivo