Post B0QhsD1q1ykNaC7dJ2 by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) More posts by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) Post #B0QhsD1q1ykNaC7dJ2 by tirifto@jam.xwx.moe
       2025-11-19T22:14:51.430600Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ mi ricevis mian pagan karton. Ĝi estas bela ĉar ĝi havas simplan aspekton kaj eĉ birdon. Mi aktivigos ĝin morgaŭ, verŝajne. Kaj agordos nulan limon por malhelpi misuzon. :gutkato_flucerba:… freŝtage mi strebas gluti sansubtenilojn ĉiutage, kion mi ja faras, sed unu specon oni glutu antaŭmanĝe kaj la alian postmanĝe, kaj mi ofte forgesas gluti la unuan antaŭmanĝe, do mi kutime glutas ĝin postmanĝe… espereble tio ankaŭ bonas. :gutkato_ridas_nervume:(Noto: Ne temas pri sanigiloj, sed nuraj helpiloj. Vitaminoj, algoj, grenoj, fermentaĵo, kaj tiel plu. Mi ne glutas multajn specojn, nur du, sed ili enhavas diversaĵojn.)#lang_eo #sano #taglibro #vivo