Post ATDh4QQEPMaHoLYKMS by bpeel@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by bpeel@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #ATDh4OWXSwRPvKUKum by bpeel@esperanto.masto.host
       2023-03-02T08:21:33Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       Mi havas tradukon de Cent Jaroj da Soleco sur mia bretaro ekde multaj jaroj kaj kelkfoje mi provas legi ĝin. Sed jam en la unua frazo mi demandas min «kion signifas “postmidon”?» kaj sekve mi memoras ke la libro havas etan vortaron ĉe la fino kun propraj inventitaj vortoj. Do “postmido” estas la posttagmezo. Eble tio estas evidenta por parolantoj de la hispana. Sed se povas kompreni ĝin nur hispanparolantoj, kial ili ne simple legus la originalon?
       
 (DIR) Post #ATDh4QQEPMaHoLYKMS by bpeel@esperanto.masto.host
       2023-03-02T08:25:14Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       En la vortaro estas aliaj vortoj kiel “hungro” por malsato, “dirta” por malpura, “hati” por malami etc. Kaj ĝi havas la vorton “glekti” sed ĝi pretendas ke tio ne vere estas nova vorto ĉar ĝi estas derivaĵo de la PIVa vorto “neglekti” 🤔
       
 (DIR) Post #ATDh4SGjXeAvXT7lpo by bpeel@esperanto.masto.host
       2023-03-02T08:35:56Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       Mi demandas min do, ĉu estas du skoloj de tradukado en esperanto, unu kiu volas havi teorie belan literaturon en bunta lingvo, sed sciante ke la traduko estas nur por meti sur la bretaro por povi diri ke ĝi ekzistas kaj ne gravas se neniu komprenas ĝin; kaj la dua skolo estas traduki aferojn por plaĉi al la ekzistantaj esperantistoj, akceptante tion, ke esperantistoj plej ofte ne estas denaskaj parolantoj kaj pli gravas ke la legado plaĉu ol precize konservi la sencon de la originalo.
       
 (DIR) Post #ATE5Bsipz8seVdLNqa by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-03-02T14:58:33Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @bpeel amuza... Kiam mi legis "postmido"... Mi pensis "postmildo"... Kaj mi serĉas la definon en mia cerbo ^^ Kiam mi legis ke tio signifas "posttagmezo" mi komprenis la malagrablecon de tiu vorto. En la franca ni diras tion "après-midi" kiu donas la vortaĉon "postmido"...