Posts by bpeel@esperanto.masto.host
(DIR) Post #9iIx25B0tVC73AjRGS by bpeel@esperanto.masto.host
2019-04-29T08:15:06Z
0 likes, 0 repeats
Mi aliĝis al IJK :)Mi estas esperantisto ekde longege sed ial mi ankoraŭ neniam partoprenis IJK-on, nek UK-on. Ankaŭ mia kunpodkastisto venos :)
(DIR) Post #9ib8lfKqY0X9WPvKTY by bpeel@esperanto.masto.host
2019-05-08T09:48:39Z
0 likes, 0 repeats
Mi akcidente enŝovis francajn vortojn dum labora renkontiĝo en la angla. Mi forgesas kiel paroli mian denaskan lingvon 😥
(DIR) Post #9jc1M4WVTdWq3yoJai by bpeel@esperanto.masto.host
2019-06-06T19:19:12Z
0 likes, 0 repeats
HML ke la nomon de la valuto eŭro € elektis esperantisto! http://www.bbc.com/capital/story/20190605-the-currency-designed-with-such-lofty-ambition
(DIR) Post #ATDh4OWXSwRPvKUKum by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-02T08:21:33Z
1 likes, 0 repeats
Mi havas tradukon de Cent Jaroj da Soleco sur mia bretaro ekde multaj jaroj kaj kelkfoje mi provas legi ĝin. Sed jam en la unua frazo mi demandas min «kion signifas “postmidon”?» kaj sekve mi memoras ke la libro havas etan vortaron ĉe la fino kun propraj inventitaj vortoj. Do “postmido” estas la posttagmezo. Eble tio estas evidenta por parolantoj de la hispana. Sed se povas kompreni ĝin nur hispanparolantoj, kial ili ne simple legus la originalon?
(DIR) Post #ATDh4QQEPMaHoLYKMS by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-02T08:25:14Z
1 likes, 0 repeats
En la vortaro estas aliaj vortoj kiel “hungro” por malsato, “dirta” por malpura, “hati” por malami etc. Kaj ĝi havas la vorton “glekti” sed ĝi pretendas ke tio ne vere estas nova vorto ĉar ĝi estas derivaĵo de la PIVa vorto “neglekti” 🤔
(DIR) Post #ATDh4SGjXeAvXT7lpo by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-02T08:35:56Z
1 likes, 0 repeats
Mi demandas min do, ĉu estas du skoloj de tradukado en esperanto, unu kiu volas havi teorie belan literaturon en bunta lingvo, sed sciante ke la traduko estas nur por meti sur la bretaro por povi diri ke ĝi ekzistas kaj ne gravas se neniu komprenas ĝin; kaj la dua skolo estas traduki aferojn por plaĉi al la ekzistantaj esperantistoj, akceptante tion, ke esperantistoj plej ofte ne estas denaskaj parolantoj kaj pli gravas ke la legado plaĉu ol precize konservi la sencon de la originalo.
(DIR) Post #ATwAM8TeNSAMFAQSsC by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-24T08:56:50Z
1 likes, 0 repeats
Mi finfine faris etan recenzon de Spionoj se tio interesas iun https://ramblingreaders.org/user/bpeel/review/35962/s/surprize-carma-rakonto
(DIR) Post #AU8u3NGBOSiv2HPlCK by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-30T08:08:21Z
0 likes, 0 repeats
La eta retejo kiu priskribas BookWyrm nun estas havebla en esperanto (ne la servo mem, ni supozeble devas atendi novan version de la programo). https://joinbookwyrm.com/eo/
(DIR) Post #AU8u3Owl7eNIGcLHCS by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-30T13:07:50Z
0 likes, 0 repeats
@tirifto En kiu senco ĝi ne estas libera? Ĉu ĉar la permesilo malpermesas komercan uzon?
(DIR) Post #AU9FwZv47rVTGLhZJY by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-30T17:28:21Z
1 likes, 0 repeats
Dum la venonta semajnfino estos la “Tagoj de Libera Programado” en mia urbo. Estas asocio tie kiu nomiĝas Chatons kaj ili kunigas alternativajn servilgastigantojn. Eble se mi kuraĝos mi povos peti konsilojn pri kiel fari servilon por BookWyrm. Mi rimarkis ke eĉ estos prelego pri la “kontraŭkapitalisma permesilo”, kiun uzas BookWyrm.
(DIR) Post #AUFIdBUdJySEV0fR56 by bpeel@esperanto.masto.host
2023-03-28T12:23:31Z
1 likes, 0 repeats
Venis tre stranga cimraporto por PReVo. Mi komprenas nenion. Ĉu eble kreis ĝin roboto? Kiucele? La nova interreta mondo estas tre stranga. https://github.com/bpeel/prevo/issues/12
(DIR) Post #AUFIdCGqQj1EuXDwEC by bpeel@esperanto.masto.host
2023-04-02T14:54:53Z
1 likes, 1 repeats
Nun estas eĉ pli stranga cimraporto por PReVo. Kio okazas? 😩 https://github.com/bpeel/prevo/issues/13