Post ASfm1Z7eyxJfE4cxSy by persi@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by persi@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #ASfm1TjN1puqVIDzPc by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-20T09:55:23Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Ĉu vi havas rekomendojn pri skribiloj?Mi kutimis uzi tre malmultekostan globkrajonon, kiu laŭ mi tute taŭgis por longaj skribadoj kaj notadoj dum studenta periodo, sed nuntempe ĝi jam ne plu sufiĉas al mi. La inko elŝprucas senrege, tiel ke ĝi makulas kaj malpurigas la paĝon kaj miajn fingrojn. Aldone la eliro de inko ne estas konstanta, tiel ke la strekoj ne fariĝas samforme. Kio sufiĉis por klasnotoj kaj studado, ne sufiĉas por nunaj skribado sur taglibro kaj notado sur agendo.
       
 (DIR) Post #ASfm1Uq8u8vXwaOubg by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-20T14:14:47Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi eble vi devus peti japanon: kiam mi butikumas je skribilo, cxiuj fajnaj krajonoj devenas de japanijo kaj estas markitaj de japanaj literaj. :)
       
 (DIR) Post #ASfm1VZsA7VUEPnQsy by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-23T09:46:47Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Ho, mi ne sciis pri tio. Ĉar mi lastatempe interesiĝis (obsediĝis) pri la metodo Bullet Journal por aranĝi mian agendon, Jutubo decidis komenci rekomendi al mi filmetojn pri ia agendo nomita Hobonichi, kiu ja estas japana kaj treege popularas almenaŭ inter anglalingvanoj. Ili eĉ aĉetas ilin en la japana.
       
 (DIR) Post #ASfm1W3IOj2hhfYvkO by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-20T09:55:59Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi aĉetis globkrajonon el "ĝelo" (mi ne certas pri la terminoj eĉ en mia denaska lingvo) kaj la strekoj ja fariĝas samforme, sed tiel dike, ke mi devas skribi per gigantaj literoj por ke ili estu almenaŭ legeblaj.
       
 (DIR) Post #ASfm1W8c4xIPyA3B2G by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-23T15:47:06Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi interese!  Mi uzis "kuglotaglibron" dum unu aŭ du jaroj, proksimume 2018-19?  Ĝi estis helpa al mi.  Mi scivolas, ĉu estus bona ekreuzi ĝin. Mi ne desegnas tiel ofte, kilel mi volus, kaj eble estus helpe, se mi havis paperon kaj plumon en mano pli ofte.
       
 (DIR) Post #ASfm1WshJc9wH5byro by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-24T10:21:54Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Nu, por mi estas pli nature preni la paperan agendon por noti memorindaĵojn (kvankam notado de memorindaĵoj ne estas natura al mi kaj do mi inklinas ne fari tion per ajna metodo). Tamen, veki la poŝtelefonon, serĉi la apon, elekti la ĝustan dosieron kaj tajpi surekrane ja estas pli malkuraĝige al mi ol rapide skribaĉi noteton surpapere.Se vi ŝatas ankaŭ desegni, la libereco en la strukturo de Bujo ja donos al vi okazojn.
       
 (DIR) Post #ASfm1XJzg7zfdkNmPg by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-24T15:46:35Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi tiel okazis kiam mi uzis ĝin -- mi desegnetis. Eble mi devas aĉeti bujon!
       
 (DIR) Post #ASfm1Y0X7y1NlgHkie by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-30T11:26:22Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Vi povas provi per ajna kajero 😉
       
 (DIR) Post #ASfm1YTFPCzRCjigTY by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-30T14:17:15Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi mi aĉetis kajereton kontraŭ 0.99 dolaroj :)  ĝi sufiĉos por nun!
       
 (DIR) Post #ASfm1Z7eyxJfE4cxSy by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-31T10:14:36Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Bonege! Mi ne scipovas desegni, do mi uzas glumarkojn anstataŭe 😜
       
 (DIR) Post #ASfm1ZHwMjXVjxRAUS by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-24T21:25:36Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi cxu "bujoon?" :)
       
 (DIR) Post #ASfm1ZajEsZIgEEAm8 by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-01-31T13:45:04Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi mi ne intencas vere desegni, nur desegnetadi, oni diras "doodle" en la angla.  Sed tio estos pli bona ol neniam meti skriblon en paperon.
       
 (DIR) Post #ASfm1a5DPWxGCmUWIK by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-31T18:37:40Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Certe!
       
 (DIR) Post #ASfm1agn9p0q5K4Wrg by sorchist@esperanto.masto.host
       2023-02-03T16:58:20Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi Mi trovis mojosan taglibreton por < $10 USD, kaj nun mi havas pli bonan kutlogtaglibron!
       
 (DIR) Post #ASfm1bSIJD0gSeISuG by persi@esperanto.masto.host
       2023-02-14T10:49:46Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Ho, bonege! Mi pensas, ke trovi mojosan kajeron estas ja grave por daŭrigi la taglibrumadon, ĉar ĝi logas al skribado 😉 Ĉu vi havas ankaŭ interesajn globkrajonojn aŭ fontoplumojn?