Posts by persi@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #9iLSRmVSPytjZNwrLM by persi@esperanto.masto.host
       2019-04-30T20:22:23Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Ekde morgaŭ mi pasigos tutan semajnon eksterhejme kaj mi ne scias, ĉu mi disponos retaliron.
       
 (DIR) Post #9iLcotO00Llr6o7Pyi by persi@esperanto.masto.host
       2019-04-30T23:08:49Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @xenoDankon! Ĝi estos eĉ Esperanta semajno!  :flago:
       
 (DIR) Post #9l6WB7kIdl4mEmTib2 by persi@esperanto.masto.host
       2019-07-22T08:19:39Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       Bonan matenon!@cyndn kie estas mia t...? Ha, jen ĝi estas! 😝
       
 (DIR) Post #AHf5tLoLjCwnaKPnGa by persi@esperanto.masto.host
       2022-03-21T12:22:37Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi pensas, ke mi devas finfine ŝanĝi la mastodonejon, kie troviĝas mia konto @ESperEO. Ĉi tiu paneas pli ofte ol glate funkcias. Mi bezonas nodon, kie minoritataj lingvoj estu akceptataj (oni ja forigis min de alia kiam moderigantoj decidis malpermesi lingvojn, kiujn ili ne regas), estu permesata interafiŝado kun Tvitero kaj disponeblu tiel multe da afiŝotaj literoj kiel eble (por ne krei tedajn fadenojn kaj skribi longan klarigon en ununura mesaĝo). Ĉu vi konas iun tian? 🥺
       
 (DIR) Post #AHqFCRaLWLC3JzbTMm by persi@esperanto.masto.host
       2022-03-26T14:48:50Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @romanmutin Kiel nomiĝas tiu bela kato?
       
 (DIR) Post #ASfm1TjN1puqVIDzPc by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-20T09:55:23Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Ĉu vi havas rekomendojn pri skribiloj?Mi kutimis uzi tre malmultekostan globkrajonon, kiu laŭ mi tute taŭgis por longaj skribadoj kaj notadoj dum studenta periodo, sed nuntempe ĝi jam ne plu sufiĉas al mi. La inko elŝprucas senrege, tiel ke ĝi makulas kaj malpurigas la paĝon kaj miajn fingrojn. Aldone la eliro de inko ne estas konstanta, tiel ke la strekoj ne fariĝas samforme. Kio sufiĉis por klasnotoj kaj studado, ne sufiĉas por nunaj skribado sur taglibro kaj notado sur agendo.
       
 (DIR) Post #ASfm1VZsA7VUEPnQsy by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-23T09:46:47Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Ho, mi ne sciis pri tio. Ĉar mi lastatempe interesiĝis (obsediĝis) pri la metodo Bullet Journal por aranĝi mian agendon, Jutubo decidis komenci rekomendi al mi filmetojn pri ia agendo nomita Hobonichi, kiu ja estas japana kaj treege popularas almenaŭ inter anglalingvanoj. Ili eĉ aĉetas ilin en la japana.
       
 (DIR) Post #ASfm1W3IOj2hhfYvkO by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-20T09:55:59Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi aĉetis globkrajonon el "ĝelo" (mi ne certas pri la terminoj eĉ en mia denaska lingvo) kaj la strekoj ja fariĝas samforme, sed tiel dike, ke mi devas skribi per gigantaj literoj por ke ili estu almenaŭ legeblaj.
       
 (DIR) Post #ASfm1WshJc9wH5byro by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-24T10:21:54Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Nu, por mi estas pli nature preni la paperan agendon por noti memorindaĵojn (kvankam notado de memorindaĵoj ne estas natura al mi kaj do mi inklinas ne fari tion per ajna metodo). Tamen, veki la poŝtelefonon, serĉi la apon, elekti la ĝustan dosieron kaj tajpi surekrane ja estas pli malkuraĝige al mi ol rapide skribaĉi noteton surpapere.Se vi ŝatas ankaŭ desegni, la libereco en la strukturo de Bujo ja donos al vi okazojn.
       
 (DIR) Post #ASfm1Y0X7y1NlgHkie by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-30T11:26:22Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Vi povas provi per ajna kajero 😉
       
 (DIR) Post #ASfm1Z7eyxJfE4cxSy by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-31T10:14:36Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Bonege! Mi ne scipovas desegni, do mi uzas glumarkojn anstataŭe 😜
       
 (DIR) Post #ASfm1a5DPWxGCmUWIK by persi@esperanto.masto.host
       2023-01-31T18:37:40Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Certe!
       
 (DIR) Post #ASfm1bSIJD0gSeISuG by persi@esperanto.masto.host
       2023-02-14T10:49:46Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Ho, bonege! Mi pensas, ke trovi mojosan kajeron estas ja grave por daŭrigi la taglibrumadon, ĉar ĝi logas al skribado 😉 Ĉu vi havas ankaŭ interesajn globkrajonojn aŭ fontoplumojn?
       
 (DIR) Post #AV16doERPQhipA6RbE by persi@esperanto.masto.host
       2023-04-24T20:37:56Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @Vanege Mi havas ĝin kun la titolo "Malgranda gefrato" 😳 Kiom da versioj ekzistas?