Post ASQ1iqLh4L2vlA2IS0 by ebrulato@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by ebrulato@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #ASQ1ij91r1kxPr3aEq by ludoviko@esperanto.masto.host
       2023-02-04T12:31:52Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Ĉu la interreto estas rimedo por pli bona komunikado aŭ ĝi malhelpas nian kapablon kompreni unu la alian? Ĉu Esperanto estas vere efika lingvo por komunikado en la interreto, aŭ ĉu ĝi simple aldonas al la lingva kaoso? Kion vi pensas pri la rolo de Esperanto en la interreta komunikado?#interreto #komunikado #esperanto
       
 (DIR) Post #ASQ1ijpvHY4FYt7q64 by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-05T12:50:05Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko la Esperanto povus helpi, bedaŭrinde ĝi ne sufiĉe uzitas por tio ^^
       
 (DIR) Post #ASQ1ikHvbQT8xkECkS by ludoviko@esperanto.masto.host
       2023-02-06T00:53:02Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ebrulato Ĉu vi tute certas pri tio?
       
 (DIR) Post #ASQ1ikkHtz9cNhUqx6 by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-06T11:26:22Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko la rapideco de la lernado de la Esperanto... Ĝia reguleco... kaj aliaj kvalitoj... Ili helpemus homojn interrete. Ekzemple, mi nun povas pli facile spekti Esperantajn filmetojn ol anglajn ^^ Sed mia vidpunkto ne estas ĝeneralebla. Neniu povas respondi vian demandon.
       
 (DIR) Post #ASQ1il96Pj0Hcf6fdA by ludoviko@esperanto.masto.host
       2023-02-06T16:03:46Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ebrulato Nu, mia volo ne estas akiri definitivan respondon sed generi debaton. Miaopinie, Esperanto kaj Interreto bone komplementas unu al la alia.
       
 (DIR) Post #ASQ1ilZKqBzGw1NcWG by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-06T18:08:21Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko ĉi tie, ni ĉiuj serĉos la Respondon al la pli granda demando : kial aliuloj ne volas vidi la belecon de la Esperanto ^^ (aǔ similas demando). homoj gregas… ili elektas ĉiam la plej uzata rimedo. Ili ne volas uzi iliajn cerbojn por trovi kaj elekti pli efikan solvon.Kiel programisto, mi tre ŝatas la lingvon Elm, bedaǔrinde, nenium volas uzi ĝin… Tio solvo necesas lernadon… ktpNe estas solvo por la mondo ;(
       
 (DIR) Post #ASQ1ilxnNFYM9sp9e4 by ludoviko@esperanto.masto.host
       2023-02-06T19:55:07Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ebrulato Normale, estas malfacile ŝanĝi kutimojn, tradiciojn kaj kulturajn tendencojn. Sed pioniroj kaj entuziasmuloj en iu ajn kampo ludas gravan rolon en la ŝanĝo. 💪 💪 💪 💪 💪 Kiel vi vidas ĝian rolon en la alpreno de Esperanto? Kion vi pensas?
       
 (DIR) Post #ASQ1imQ9foEpZq5nqi by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-06T22:47:01Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko Jes vi pravas. Sed ni ne plu estas organizataj. Bedaŭrinde la erao de la grandaj asocioj kaj de la ĵurnaloj estas pasita. Nuna tempo regitas per la interreto, kiu disfalis niajn malnovajn organizaĵojn. Feliĉe, novaj iloj kiel Duolingo helpemas, sed ni devos malkovri kiel uzi ilin. Nun, mi pensas ke ni devus ambaŭ kontribui al la riĉeco de nia komunumo kaj al ĝia kreskado. Por la riĉeco ni ĉiuj devos trovi kiel uzi nian lingvon. Babiladi, skribi, verki... traduki... Ĉioj bonas !
       
 (DIR) Post #ASQ1ioLyUK5BZS9Ubw by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-06T22:58:43Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko Fari filmetojn, fari prelegojn...Ni devu trovi interne novan dinamikon. Tio malfacilas. Mi opinias ke ni ankoraŭ estas en transira fazo. Tiam ni povos imagi kiel kreskadi nian komunumon.Verdire, ni samtempe faros ĉiojn kaj en ĉiuj direktoj ^^
       
 (DIR) Post #ASQ1iqLh4L2vlA2IS0 by ebrulato@esperanto.masto.host
       2023-02-06T23:09:56Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @ludoviko Persone, nun, mi nur tradukas kelkajn verkojn. Noveloj de verkisto kiu disdonas siajn verkojn per licenco CC BY-SA v4. Tio etas, sed tio estas mian kontribuon. Tio estas bona ekzerco por plibonigi miajn kapablojn.Mi ankaŭ, kelkfoje, uzas la Esperanton, kiam mi pensas ke la diskuto permesas tion. Ofte, mi ricevas Esperantan respondon ^^ (Guglo tre utilas) Mi ankaŭ utilas la kradvorton #esperanto por sciigi pri nia komunumo en mia gepatra lingvo.