Posts by ebrulato@esperanto.masto.host
(DIR) Post #ASNbrf2tTeOcBXrnRg by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-05T19:04:20Z
1 likes, 0 repeats
Hodiaŭ mi uzis tiun malnovan kafmuelilon :) Ĝi funkcias bone kaj la farita kafo bongustas. Mi ankaŭ uzis itlianan kafkuirilon por prepari ĝin.
(DIR) Post #ASQ1ijpvHY4FYt7q64 by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-05T12:50:05Z
0 likes, 0 repeats
@ludoviko la Esperanto povus helpi, bedaŭrinde ĝi ne sufiĉe uzitas por tio ^^
(DIR) Post #ASQ1ikkHtz9cNhUqx6 by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-06T11:26:22Z
0 likes, 0 repeats
@ludoviko la rapideco de la lernado de la Esperanto... Ĝia reguleco... kaj aliaj kvalitoj... Ili helpemus homojn interrete. Ekzemple, mi nun povas pli facile spekti Esperantajn filmetojn ol anglajn ^^ Sed mia vidpunkto ne estas ĝeneralebla. Neniu povas respondi vian demandon.
(DIR) Post #ASQ1ilZKqBzGw1NcWG by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-06T18:08:21Z
0 likes, 0 repeats
@ludoviko ĉi tie, ni ĉiuj serĉos la Respondon al la pli granda demando : kial aliuloj ne volas vidi la belecon de la Esperanto ^^ (aǔ similas demando). homoj gregas… ili elektas ĉiam la plej uzata rimedo. Ili ne volas uzi iliajn cerbojn por trovi kaj elekti pli efikan solvon.Kiel programisto, mi tre ŝatas la lingvon Elm, bedaǔrinde, nenium volas uzi ĝin… Tio solvo necesas lernadon… ktpNe estas solvo por la mondo ;(
(DIR) Post #ASQ1imQ9foEpZq5nqi by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-06T22:47:01Z
1 likes, 0 repeats
@ludoviko Jes vi pravas. Sed ni ne plu estas organizataj. Bedaŭrinde la erao de la grandaj asocioj kaj de la ĵurnaloj estas pasita. Nuna tempo regitas per la interreto, kiu disfalis niajn malnovajn organizaĵojn. Feliĉe, novaj iloj kiel Duolingo helpemas, sed ni devos malkovri kiel uzi ilin. Nun, mi pensas ke ni devus ambaŭ kontribui al la riĉeco de nia komunumo kaj al ĝia kreskado. Por la riĉeco ni ĉiuj devos trovi kiel uzi nian lingvon. Babiladi, skribi, verki... traduki... Ĉioj bonas !
(DIR) Post #ASQ1ioLyUK5BZS9Ubw by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-06T22:58:43Z
0 likes, 0 repeats
@ludoviko Fari filmetojn, fari prelegojn...Ni devu trovi interne novan dinamikon. Tio malfacilas. Mi opinias ke ni ankoraŭ estas en transira fazo. Tiam ni povos imagi kiel kreskadi nian komunumon.Verdire, ni samtempe faros ĉiojn kaj en ĉiuj direktoj ^^
(DIR) Post #ASQ1iqLh4L2vlA2IS0 by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-06T23:09:56Z
0 likes, 0 repeats
@ludoviko Persone, nun, mi nur tradukas kelkajn verkojn. Noveloj de verkisto kiu disdonas siajn verkojn per licenco CC BY-SA v4. Tio etas, sed tio estas mian kontribuon. Tio estas bona ekzerco por plibonigi miajn kapablojn.Mi ankaŭ, kelkfoje, uzas la Esperanton, kiam mi pensas ke la diskuto permesas tion. Ofte, mi ricevas Esperantan respondon ^^ (Guglo tre utilas) Mi ankaŭ utilas la kradvorton #esperanto por sciigi pri nia komunumo en mia gepatra lingvo.
(DIR) Post #ASnuSRY7bJJ8SG0lDU by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-18T12:25:00Z
1 likes, 0 repeats
La pordo de mia liceo / gimnazio... "Lycée Michel Montaigne" (tre fama franca verkisto). #bordo
(DIR) Post #ASnuSuMQTsBRoNlKVs by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-18T12:17:26Z
1 likes, 0 repeats
La urbo tre belas#bordo
(DIR) Post #ASnuTAr99QGQyIG5cO by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-18T12:12:26Z
1 likes, 0 repeats
La granda sonorilo. Tiu estas malnova pordo de la urbo . En tiu strato, kiam mi estis studento, mi aĉetis malmultekostajn grandajn ĉokolatinojn #bordo
(DIR) Post #ASnuTTP8Bo8yUuIU5Y by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-02-18T12:01:38Z
1 likes, 0 repeats
La bazaro de Capucins #Bordo Agrabla, multaj restoracioj, sune ...
(DIR) Post #ATE5Bsipz8seVdLNqa by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-03-02T14:58:33Z
1 likes, 0 repeats
@bpeel amuza... Kiam mi legis "postmido"... Mi pensis "postmildo"... Kaj mi serĉas la definon en mia cerbo ^^ Kiam mi legis ke tio signifas "posttagmezo" mi komprenis la malagrablecon de tiu vorto. En la franca ni diras tion "après-midi" kiu donas la vortaĉon "postmido"...
(DIR) Post #ATFEIwxVj1XCQCc1sO by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-03-03T16:44:19Z
1 likes, 0 repeats
Tre amuza pordo kiu estas aranea reto... Kaj la manumo estas granda araneo !!!
(DIR) Post #ATFHlLAtaI7BUr6P8C by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-03-03T16:36:45Z
1 likes, 0 repeats
Mia filino trinkas ĉokoladan lakon nomiĝas "Cacolac" (prononci : kakolak) kiu estas fama trinkaĵo de Bordo.
(DIR) Post #AUuqO6ZMhO92qfcVm4 by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-04-22T16:22:02Z
1 likes, 0 repeats
Nun mi rigardas mian filinon rajdantan ĉevaleton (mi scias se mia frazo korektas...)
(DIR) Post #AVD8dkzlySBiaircoq by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-05-01T11:09:41Z
1 likes, 0 repeats
Bonan tageron al ĉiuj !Bonan unuan majon al ĉiuj ! #floriguVianTempolinion
(DIR) Post #AVF9mpxbN8fSrmf6Dg by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-05-02T09:33:31Z
1 likes, 0 repeats
Nun mi provas uzi la projekton LibreTranslate en mia tradukilo de la tokipono ... Mia RP4 suferegas ^^
(DIR) Post #AVFL61rOS5Bwls70FM by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-05-02T13:24:04Z
1 likes, 0 repeats
Nun mia edzino kaj mia filino banas en la Baseno de Arkaĉono... La vetero belegas :) 🌞 ⛱️
(DIR) Post #AVHJvrxIiACNWCO1kO by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-05-02T13:18:34Z
1 likes, 0 repeats
Hieraŭ mi fotis la plej grandan straton de la herb' vilaĝeto. Mi aldonas ĉi tie, foton de karakteran domon... Ofte domoj havas kovrita teraseto elde kie oni povas rigardi la pasantojn... Aŭ kie oni povas laboreti... Kundrinki... Ktp...
(DIR) Post #AVNXSw1L5BxA2E8FpA by ebrulato@esperanto.masto.host
2023-05-06T12:25:06Z
0 likes, 0 repeats
Hodiaŭ ni gustumas tre bonegan ĉokoladan dolĉaĵon :)