# taz.de -- wie machen sie das?: La Esperanto-patro
       
       Cyril Robert Brosch, 39, lingvisto el Berlino, parolas nur Esperanton kun
       siaj filo (9) kaj filino (5). La lingvo estis inventita en 1887 de la
       okulkuracisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Lia celo estis krei facile lerneblan,
       ne ŭtralan mondlingvon. 
       
       taz en la semajnfino: Sinjoro Brosch, vi kreskigas viajn infanojn kun
       artefarita lingvo kiun nur maltemulte da homoj en la mondo parolas. Kiel vi
       faras tion? 
       
       Cyril Robert Brosch: Preskaŭcent millionoj da homoj parolas la germanan, la
       nombro da esperanto-parolantoj estas maksimume centmiloj. Kompreneble estas
       tute alia bazo kiam temas pri literaturo aŭamaskumunikiloj. Vi devas iĝi
       kreema aŭuzi la jam ekzistantan kre-emon de aliaj parentoj (gepatroj).
       
       Kiel? 
       
       Eble ne ĉiam estas presitaj libroj, sed PDFoj de in-fanlibroj kiujn iu
       tradukis. Se io ne haveblas, vi mem devas traduki. Ankaŭekzistas
       renkontiĝoj kaj eventoj, speciale por esperantlingvaj familioj, kiujn mi
       vizitas kun miaj infanoj.
       
       Kial vi decidis ke viaj infanoj kresku kun Esperanto kiel denaska lingvo? 
       
       Mi ne vere povas diri tion, ne estas ununura kialo. Ĉe multaj aliaj
       familioj ja estas tiel, ke la parentoj (gepatroj) renkontis sin en
       Esperantujo, Esperanto estas lingvo de la partneroj kaj pro tio ili parolas
       Esperanton kun la infanoj. En mia okazo ne estas tiel. La parentino
       (patrino) de miaj infanoj neniam lernis Esperanton, sed nuntempe ŝi
       komprenas ĝin.
       
       Kun kiuj aliaj lingvoj kreskas viaj infanoj? 
       
       La parentino (patrino) parolas la polan kun la infanoj; ni parolis en la
       germana kune. La germana ankaŭestas la reganta lingvo de la infanoj, simple
       pro ilia medio. Spontanee ili ĉefe uzas la germanan, sed kiam ili estas kun
       mi, ili parolas Esperanton. Mi ŝategas la lingvon kaj plaĉis al mi la ideo
       paroli ĝin kun miaj infanoj. Mi pensis, ke mi simple provu. Kompreneble, mi
       subtenas la Internan Ideon de Esperanto kaj mi ŝatas ke ni renkontas homojn
       el la tuta mondo ĉe esperantaj aranĝoj, sed tiu ne estis kerno de mia
       decido.
       
       Ĉ u viaj infanoj komprenas la socian ideon de Esperanto? 
       
       Ne, efektive ne. Por ili simple estas unu de la lingvoj kun kiuj ili
       kreskas. La plenkreskaj Esperantistoj unue scias pri la historio kaj dume
       lernas la lingvon. Tio mankas al la infanoj. Ili ankaŭneniam demandis ĉu
       ekzistas Esperanto-lando.
       
       Kiel reagis via cirkaŭ aĵ o al via decido? 
       
       Mia familio scias ke mi parolas Esperanton kaj jam etikedis min kiel
       „lingvofrenezulo“. Tial mia decido ne venis kiel surprizo por ili. Ili, oni
       povus diri, notis ĝin kun miro. Negativajn komentojn mi neniam vere aŭdis.
       Nek de la familio nek en la lernejo aŭinfanvartejo. 
       
       Christina Focken 
       
       Die Übersetzung ins Deutsche finden Sie hier: www.taz.de/esperanto
       
       22 Aug 2020
       
       ## AUTOREN
       
 (DIR) Christina Focken
       
       ## ARTIKEL ZUM THEMA