Post B6pI5RcPyp1huXNJ8i by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) More posts by tirifto@jam.xwx.moe
 (DIR) Post #B6pHKvLhcq28VXNEga by rnd@toot.cat
       1 likes, 0 repeats
       
       mi scivolas, ke kiel grupo esperantistoj havas iomete alian preferon por tiparoj pro la gramatiko de ties lingvoekzemple, en la nederlanda, la duliteraĵo "ij" estas oficiale traktita kiel unuopa litero, kaj multaj logotipoj (ekz. tiu de "rijksmuseum") kunigas la literojn "i" kaj "j".en esperanto, "oj" kaj "aj" estas tre oftaj finaĵoj de vortoj. pro tio, ĉu esperantistoj pli ofte preferas tiparojn, en kiuj la literoj "J" kaj "j" etendiĝas sub la linibazo kaj havas agordojn de kunŝovado, por malpliigi la distancon post "Aa" aŭ "Oo"?#esperanto
       
 (DIR) Post #B6pI5RcPyp1huXNJ8i by tirifto@jam.xwx.moe
       0 likes, 0 repeats
       
       @rnd Ili estas apartaj literoj, do mi ne vere prizorgas, ĉu oni ili havas specialan kunŝovregulon aŭ ne. Kio ajn, kio aspektas bone. :gutkato_flucerba:En via desegnita ekzemplo, ili aspektas al mi iom tro proksimaj. Ne vere plaĉas al mi la escepta etendiĝo sub linibazo. Kaj la trea proksimigo ankaŭ impresas iom misgvide, ĉar ĝi pensigas min pri ia neapartigebleco, dum »a« kaj »j« kiel finaĵoj estas du tute apartaj vorteroj. Se ili aperus elstare proksimaj fine, ŝajnus al mi logike, ili aperu elstare proksimaj ankaŭ en vorto kiel »boji«, kaj tio impresus iom strange al mi. Sed eble mi rapide kutimiĝus. :gutkato_pensas:
       
 (DIR) Post #B6r3R0hBeMM1mjLnv6 by tennoseremel@gts.skobk.in
       1 likes, 0 repeats
       
       @rnd Mi malŝatas tiparojn kun majuskla J, kies vosto troviĝas sub baza linio.