Post B6eaEr106mGmM8CTD6 by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B6b8kA9lbvYeVZYs7s by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
Hieraŭ, dum mia trejnado, mi glitis kaj falis sur la kahela grundo. Mi havas du hematomojn sur la kokso kaj la ŝultro, kiuj doloras. Mi estas nun en la parko kaj ripozas. La vetero estas varma, sed agrabla ĉe la sunsubiro. #taglibro #Kazablanko #lang_eo
(DIR) Post #B6b99jBgVHs4OVeHfU by Mahxiac@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto bonan resaniĝon!
(DIR) Post #B6bAMMXe6xijsWVemu by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Rapidan sendoloriĝon!
(DIR) Post #B6bDEO8oa2RcNvmgXg by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@Mahxiac @tirifto Koran dankon !
(DIR) Post #B6bERILpWEEs97aeZs by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Glacion kaj bonan resaniĝon al vi.
(DIR) Post #B6bFI3RFh59BFAHfeq by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo Jes, glacio estas nuntempe mia preferita amiko ! Dankon
(DIR) Post #B6bWby435E2XaWVo1o by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Parenteze, ĉu vi iam lernis kiel rompfali? 🐊[fr] brise-chute, [en] breakfall🐊
(DIR) Post #B6cHUIRo6vygKnT7yq by korren@polyglot.city
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Resaniĝu kaj estu singarda!
(DIR) Post #B6cHUIeDMnu0xHH2Js by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@korren Dankon kara amiko
(DIR) Post #B6cITpGMiadDm4SMIi by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo Mi estis tiel surprizita de la glito kaj de la falo, ke mi ne havis la reflekson. Sed mi scias, ke mi devas ruli por amortizi la falon. Ĉu vi havas aliajn konsilojn ?
(DIR) Post #B6cygmqBEQz86K4Ti4 by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto unuavide mi pensis, ke vi fotis hospitalon, kaj mi ektimis, ke vi tro serioze damaĝis vin. Rapidan resaniĝon.
(DIR) Post #B6dBPstImZGbLZnmvg by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@persi Dankon Persi ! Bonŝance, estas nur hematomoj !
(DIR) Post #B6eIO0M8wwPKl3Ir7w by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Nu, oni devas multe ekzerci rompfalojn ĝis la movoj estas aŭtomataj, sed gravas ke oni falante malstreĉas la muskolojn. Kaj ĉiam protektu la kapon kaj kolon.
(DIR) Post #B6eWOOCThFSi4ErMvY by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo Dankon. Do mi planas trejni en parko sur gazono aŭ sur sablo por lerni kaj aŭtomatigi rompfali.
(DIR) Post #B6eaEr106mGmM8CTD6 by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto Tio bonas. Mi konsilus komenci per sidado por malantaŭen falado, kaj surgenue por antaŭen falado, poste kaŭrante por ĉiuj direktoj. Ankaŭ fari kaj ĉesadojn kaj ruladojn (super la ŝultroj, ne la kapo!). Kiam tiuj estas komfortaj, leviĝu iom kaj faru denove, ĝis vi estas tute komforta fali de rekta starado.Kaj decidu vi mem se vi ruliĝos kun manplato eksteren de la korpo (pli bone por halti) aŭ maleksteren (pli bone por protekti la manartikon)
(DIR) Post #B6f1obCdYGCrrif7uy by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo @TurfalkoHakisto kiel oni povas decidi ion ajn dum oni estas falanta?
(DIR) Post #B6fK8RIZsoTk7B3FCa by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@persi @TurfalkoHakisto Oni ekzercas la movojn ĝis tiuj estas en "muskolomemoro", kaj poste nur bezonas decidi kiun movon oni faros.
(DIR) Post #B6h5ijuZ35rlGmaf0y by persi@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo @TurfalkoHakisto ha, mi komprenas. Mi havas amikon, kiu praktikis tajĝiĉŭanon dum dek jaroj antaŭ multaj jaroj, kaj nun li kapablas stabiligi sin en okazoj, kiam plejmultoj simple glitfalus.
(DIR) Post #B6ijl9ytHeHa1lHb2e by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@AltlandaJuristo @persi Mi trovis plurajn filmetojn en Jutubo pri rompfali en batalarto kaj en parkuro. Mi ankoraŭ ne bone studis ilin por prepari mian trejnadon. Sed en la venontaj tagoj, mi pensas, ke mi havos tempon por fari tion.
(DIR) Post #B6jAbJQfzxTbCGoAPQ by sorchist@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@TurfalkoHakisto rapidan resanigon!
(DIR) Post #B6jGAzvuSgymvUFjbE by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@sorchist Dankon, kara !