Post B6A9ClYAvgjnK5hPtI by korren@polyglot.city
(DIR) More posts by korren@polyglot.city
(DIR) Post #B68DBJKeMxwF170ybA by tirifto@jam.xwx.moe
1 likes, 0 repeats
Ŝajnas, ke »Re:Zero« havas novan serion. Mi verŝajne spektos ĝin. La antaŭa estis sufiĉe amuza. Kaj ĉi tiu ŝajnas, ke ĝi povus ankaŭ esti. :gutkato_flucerba:Ŝajnas, ke ankaŭ »Klasĉambro de elitaj« havas novan serion. Mi eble ne spektos ĝin. La antaŭaj iĝis iom post iom pli kaj pli enuigaj. Sole la unua vere plaĉis al mi. :gutkato_ridas_nervume:Ho, kaj ŝajnas, ke la dua serio de »Friren« jam finiĝis. Mi verŝajne spektos ĝin iam. Mi ne tre scivolas pri ĝi, sed ĝi verŝajne plaĉos al mi. :gutkato_kontenta:Ĉu vin ekscitis iu nova (aŭ nove daŭrigita) animeo freŝtempe? :gutkato:#lang_eo #animeo #filmoj #vivo
(DIR) Post #B68FDeD1v54gFmgziK by tennoseremel@gts.skobk.in
1 likes, 0 repeats
@tirifto Nuntempe ne 🗿
(DIR) Post #B68gp0tvDEWY6knSUq by Megusuri@jam.xwx.moe
1 likes, 0 repeats
@tirifto Magiaj Fratinoj Lulu-to-Lili (mi ne scias ĉu mi uzas la streketon ĝuste)
(DIR) Post #B68gp6WOJdGbXVpkeW by Megusuri@jam.xwx.moe
1 likes, 0 repeats
@tirifto Mi antaŭĝojis pri "Bezonema Knabino Superdozo", sed mia amikino diris, ke ĝi estas malbona :gutkato_dismalaperas:
(DIR) Post #B68hfT9dPbNGnD9vTk by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 0 repeats
@Megusuri La Magiaj fratinoj aspektas tre ĉarme! :gutkato_adoras:Mi legas, ke ĝi estas daŭrigo de malnova seriserio, sed mi supozas, ke ili ne estas tiel forte rilataj, ke mi bezonus spekti la malnovajn seriojn por ĝui la novajn. Eble mi spektos… aŭ eble atendos por aŭdi, kion aliuloj diros pri ĝi unue. Se vi spektos, bonvolu informi nin pri viaj impresoj! :gutkato_dikfingro_supren:
(DIR) Post #B6A58jkHIXiskbBRK4 by Megusuri@jam.xwx.moe
1 likes, 0 repeats
@tirifto Ĉiu anime-serio de la seriaro estas memstara rakonto. Mi spektis la unuajn du epizodojn, kaj ili estas gajaj, revaj kaj por infaninoj.
(DIR) Post #B6A9ClYAvgjnK5hPtI by korren@polyglot.city
1 likes, 0 repeats
@tirifto Lastajare mi ekŝatis "Infera Paradizo" (nun daŭrigas la dua sezono, sed mi atendu la finon antaŭ plene spekti ĝin).Ankaŭ mi ŝatis "Mortigiston de romantiko" (vere ridega animeo) kaj "Bocchi the Rock!".Ankaŭ mi ŝategas ranobeo-serion Sword Art Online. Ekzistas ankaŭ animeo, sed mi ne spektis ĝin.
(DIR) Post #B6AA7EK38sfgm714Qy by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 0 repeats
@korren [Bocchi the Rock] tre plaĉis ankaŭ al mi! La du aliajn mi ne konis, sed »Mortigisto de romantiko« ŝajnas interesa! Eble mi spektu. :gutkato_trinkas_teon:Mi spektis duonon de la unua serio de [Sword Art Online]. Poste mi tre rapide enuiĝis. Tial mi tre hezitus rekomendi ĝin, sed eble ĝi povus plaĉi al vi, se ĝi ne tro forkuras de la originala verko…? :gutkato_pensas:
(DIR) Post #B6AABOrHuYYebuYG3s by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 0 repeats
@Megusuri Ĉu tio signifas, ke ili estis bonaj kaj vi plu spektos? :gutkato_flucerba:
(DIR) Post #B6AXtvsQoBsEhdI3KS by Megusuri@jam.xwx.moe
1 likes, 0 repeats
@tirifto Jes :gutkato_x3:
(DIR) Post #B6CHWqI8CPcDljCO7U by korren@polyglot.city
1 likes, 0 repeats
@tirifto Mi legis en kelkaj recenzoj, ke ranobeo Sword Art Online estas pli detalplena ol animeo.Sed kelkaj de lastaj libroj mencias Ordinal Scale, kiu ekzistas nur kiel animeo, do, eble, tiun parton mi iam spektu.