Post B67yNnebxbEvDmqfxI by das_g@chaos.social
 (DIR) More posts by das_g@chaos.social
 (DIR) Post #B66VJlLzTmNr6FtyFs by tirifto@jam.xwx.moe
       0 likes, 0 repeats
       
       Ĉiu monero havas du flankojn. En la angla oni nomas ilin »kapoj« kaj »vostoj«. En la ĉeĥa oni nomas ilin »aglo« kaj »virgulino«. Mi havas du demandojn:Kiel oni nomas ilin en via lingvo?Kial ne estas moneroj kun tri flankoj? Kvar flankoj?? Hm???#lang_eo #demandoj #lingvoj #moneroj #mono
       
 (DIR) Post #B66ZnZFpQdec4vUFwO by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Oni povas pli facile stakigi platajn monerojn. Kaj monero havas tri flankoj: kapo, vosto, kaj rando. Foje la rando havas surskribon.
       
 (DIR) Post #B67roEIEq7whgv2VMm by Xinfe@framapiaf.org
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto 1. 🇫🇷 "Pile" (mi ne scias kio signifiko estas la bona esperante) kaj "Face" (vizaĝo)2. Monero kun unu flanko estas Möblius-a rubando!
       
 (DIR) Post #B67rof5PDwiwmwF8c4 by das_g@chaos.social
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto 1. en #la_germana «Kopf» (kapo) und «Zahl» (nombro)2. Multaj monero-tipoj havas proksimume formon de plata cirkl-cilindra solido. Cirkla cilindro havas ja tri flankojn, sed la meza flanko estas maldikega, se la cilindro estas tiel plata. 🤓Kelkaj moneroj (20 pencoj kaj 50 pencoj) de la brita Pundo havas proksimume formon de plata seplater-cilindra solido. Seplatera cilindro havas naŭ flankojn.Ankaŭ aliaj monero-formoj ekzistas en monunuoj tra la mondo: https://en.wikipedia.org/wiki/Coinage_shapes
       
 (DIR) Post #B67rtmlu4q4e4XZ3Me by tirifto@jam.xwx.moe
       0 likes, 0 repeats
       
       @Xinfe Ha, jes! [Möblius]-a rubando! Tie loĝas [Sonic], la erinaco! :gutkato_blua: :gutkato_afiŝo_dank:
       
 (DIR) Post #B67sYmzy8djkeHhBCq by korren@polyglot.city
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto En la rusa unu flanko estas "aglo".Alian oni kutime nomas решка.Unue mi pensis, ke tiu vorto devenas de орех (nuksarbo) (sur tiu flanko estas desegnita trunketo de iu arbo), sed poste mi legis, ke ĝi devenas de решётка (barilo), ĉar antaŭ kelkaj jarcentoj tie estis literoj, kiuj aspektis kiel barilo al malklerigitaj homoj.
       
 (DIR) Post #B67yNnebxbEvDmqfxI by das_g@chaos.social
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @Xinfe «Möbius» (sen «L») 🙂https://eo.wikipedia.org/wiki/Rubando_de_M%C3%B6biushttps://eo.wikipedia.org/wiki/August_Ferdinand_M%C3%B6bius
       
 (DIR) Post #B68AqIcrbHDEpxO4Dw by Coffee@toot.cafe
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto En la nederlanda la flankojn nomiĝas "kapo" kaj... "monero".Kaj nia mono ja havas tri flankojn. La randoj ofte havas reliefojn aŭ skribaĵojn.En eŭrolando cirkulas eŭromoneroj farita kaj kun desegnoj de multaj landoj. Mi ne nun havas iun faritan de nederlando, tamen jen monero de germanujo sur kies rando estas skribita "unueco kaj justeco kaj libereco"....Ankaŭ, vi eble volas ŝanĝigi vian afiŝlingon de la angla al la esperanta.
       
 (DIR) Post #B6EVuovsgrXwB92UMK by Coffee@toot.cafe
       1 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Nu, eta flanko vi diris, kaj tamen ĝi estas sufiĉa granda por meti tie kelkajn legeblajn vortojn. :thaenkin: Kaj ĉu mi bone komprenis? Ĉu vere vi volas iri al vendejo kun granda kaj peza sako da moneroj samaj kiel metalaj ĵetkuboj? Certe via nuna monujo ne taŭgus por tiaj....Ho, pardonu min! Kia malbona ke via servilo ne subtenas afiŝlingvojn. Mi provos memori tion, por ne plu ĝeni vin.