Post B61RsG5MM3FeeSW4ye by persi@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by persi@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B61RsEyaTkExDAL9ma by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Ankaŭ unu el miaj nevinoj decidis partopreni en la hispanlingva versio de #DraculaDaily, sed la unua ĉapitro enuigis ŝin ĉar "la verkisto paroladas tro multe, sed rakontas nenion". Ja male mi ŝatis ĉi tiun unuan ĉapitron -- ĝi sekvas la stilon de sia epoko, certe, sed ĝi ne nur ŝajnis enkonduka al mi.
       
 (DIR) Post #B61RsFEXWR060dnteC by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Aliflanke oni montras scenojn kaj priskribas detalojn pri vojaĝo, kio nuntempe eble ŝajnas superflua ĉar leganto povas virtuale viziti preskaŭ ajnan lokon kaj ekscii interesaĵojn pri aliaj landoj pere de retejo, sed la unuaj legantoj ja devus ĝui tiom multe da ŝajne negravaj priskriboj. Ankaŭ kaptis mian atenton la multkolora (kaj mi celas vestaĵojn) homamaso, kiun ĉefrolulo renkontas en stacidomoj. Tio pensigis min pri kiel nuntempaj vojaĝantoj aspektas pli-malpli simile, ofte tute same.
       
 (DIR) Post #B61RsFVuTqtYsVvliq by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Kaj malpli ĝenerale, jen komentado pri la ĉefrolulo mem kaj liaj travivaĵoj:- Gustumante ekzotan pladon li pensas pri tio, ke li devas ekhavi la recepton por Mina. Mi esperas, ke Mina estas lia kuiristo kaj ne lia fianĉino 😒- Li ial ŝajnas iom tro mirigita de la blankeco de manikoj -- li kaptas ĉiun okazon rimarkigi tion.- "Virinoj estis belaj, krom se ili proksimiĝis tro multe, ĉar ili havis 'mallertajn' koksojn"... Kio??
       
 (DIR) Post #B61RsFmZTuDriBj4gy by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       - Ĉu la hurlanta hundo ĉe lia fenestro estis Drakulo mem? Mi neniam legis la romanon, sed mi scias, ke la kapablo de vampiro transformiĝi en nigran hundon estas parto de la legendo.
       
 (DIR) Post #B61RsFxYp30sGGrqoy by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Ankaŭ...-- Hej, Jonathan, kiel estis via vojaĝ...?-- Papriko!
       
 (DIR) Post #B61RsG5MM3FeeSW4ye by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi povas imagi sekvajn ĉapitrojn:-- Mi nutriĝas per homa sango.-- Ruĝa kiel papriko!-- Jonathan, fokusiĝu.
       
 (DIR) Post #B61RsGFdjpTVALKI08 by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Ial mi jam pensas, ke Jonathan estos sentaŭgulo.
       
 (DIR) Post #B61RsGN5I9QhXQoEbY by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Li estas brito, ĉu? Mi rimarkis pro lia kultura ŝoko malkovrante spicojn 🤪
       
 (DIR) Post #B61RsGWIjsno017ayG by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       En kiu Johanatano montras ne multan saĝecon.Ne vere, mi pretas opinii lin sentaŭgulo pro mia persona antaŭjuĝo pri ĉefroluloj de tiu tempo, sed kiel alie li povus reagi? La maljunulino avertas lin, sed li ankoraŭ pensas ĉion tion superstiĉoj. Kompreneble li daŭrigas sian vojaĝon, eĉ se la okazaĵo iom maltrankviligis lin. Surprize li menciis nek paprikon nek blankajn manikojn.#DraculaDaily
       
 (DIR) Post #B61RsGjPx7IIehG4Po by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Mi devas aldoni, ke en la 19-jarcento virinoj jam parolis tute prave dum viroj opiniis ilin histeriaj 🙃
       
 (DIR) Post #B61RsGvpCzDdHB3ykq by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Kasandraaaa
       
 (DIR) Post #B61RsH5kc59tlxhuE4 by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Do, karaj, karaj! Drakulo havas lipharojn.#DraculaDaily
       
 (DIR) Post #B61RsHEc58FQDRqz2W by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Longan kaj dikan liphararon.
       
 (DIR) Post #B61RsHNpWrcWg2ALPE by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi des pli bone por kashi la dentegojn
       
 (DIR) Post #B61RsHjSESuxl6Hc6y by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Do post nutri sin, li devas lavi sian liphararon, ĉu?
       
 (DIR) Post #B61RsI9KgFcN3MOHRo by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       He, Johanatano estas terurita, ĉirkaŭita de hurlantaj lupoj ŝajne alproksimiĝantaj, veturigata de stranga homo kun strangega konduto... kaj la benita sentaŭgulo ekdormas. Mi ŝatas lin.
       
 (DIR) Post #B61RsIeApaHub0ouWG by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Miaj komentoj ne sekvas ordon laŭ la rakonto ĉar mi ne legis ĉi tiun ĉapitron en la ĝusta ordo... Ĉar ankaŭ mi estas sentaŭgulo, videble. Venu, Johaĉjo, ni kunmanĝu paprikaĵon!*ili ambaŭ falas en krutaĵon serĉante restoracion*
       
 (DIR) Post #B61RsJMUApjWoRYIaW by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ ne estas enskribo en la taglibro de Drakulo okaze de #DraculaDaily 😔
       
 (DIR) Post #B61RsJt6DZoyRaoLQG by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Mia teorio pri la hodiaŭa silento estas, ke la ulo trodormas.
       
 (DIR) Post #B649Wlm8dUjMrg0dUW by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist mi pensas, ke tiu estas fakte la celo. Sed la afero amuzas min ĉar mi neniam vidis bildigon de Drakulo kun granda liphararo 😆
       
 (DIR) Post #B65jdQqadUMpUZWm0G by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi Hollywood ne shatas liphararojn!
       
 (DIR) Post #B68Gp8A7cLfLoullVw by persi@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist kial? 😲
       
 (DIR) Post #B6BnIwYJ7xFAVXDnEG by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @persi mi ne scias!