Post B508Rtse9Qs4APoRWK by sorchist@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by sorchist@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B4lpfwPIw2doiQdAC8 by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Ho, dramo.Tiu tokiponisto komencas per malbona Tokipono. (Oni devas skribu: "nimi mi li 'soweli Ewisi'" - tre simpla eraro).Se ĝenerale li estas malbona aŭ kontraŭregulema tokiponisto, kaj malamika al Sro. Lang, kaj havas en menso grandan projekton, al mi ne suprizas tio, ke ŝi iel kontraŭstaras lin.Pri la detaloj mi scias nenion, kaj eble ŝi ja iel malbonkondutas, sed mi ne fidas tiun ĉi ulon mem.
       
 (DIR) Post #B4lqvnwsFec34MSdAu by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       ......mi legis pli en Reddit pri tiu ĉi situacio, kaj mi certe ne scias kio okazas.La plendoj pri stranga kaj ofendema konduto de Srino Lang nun ne ŝajnas tute malfidindaj al mi.La tuta situacio ŝajnas malĝojiga kaj maltrankviliga, kaj mi ne komprenas ĝin.
       
 (DIR) Post #B4n3eN0KfYsn8u3U3c by Lunarkido@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchistĈu? Dramo en la tokiponistujo?
       
 (DIR) Post #B4n80l4uFBPtzf7qc4 by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @Lunarkido kiel aliaj enretaj komunumoj, tokiponujo enhavas sian propran kioman de dramosed lastatempe, shajne, estas pli ol kutime, kaj temas pri la kreinto mem.
       
 (DIR) Post #B4rRzYM2q7cZxSgUue by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Via mesaĝoj scivoligis min, do mi legis tiujn fadenojn en bs kaj reddit. 😅Ja dramo! Ĝenerale, mia impreso estis, ke … nu, vi scias, ke esperantujo havas (tute laŭmeritan) reputacion de … neŭrodiversa… loko, kiu servas kiel rifuĝejo por homoj kun multaj … apartaĵoj… kaj malmulta socia lerteco. Do jen, mia impreso estas ke tokiponujo estas eĉ pli tia. Dubinda konduto inter artistoj estas nenio nova nek surpriza, sed tiuj uloj sukcesas dramigi ĝin epososkanen.
       
 (DIR) Post #B4tR9x4I6AHfrch82y by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @jsv "ech pli tia" estas bona diagnozo.(sed "epososkanen"?  Kio?  Mi ne sukcesis analizi tion.. eposo? skani?  Chu "...ghis kiam oni povas skani ghin kiel la Odiseon, en daktila heksametro"?)
       
 (DIR) Post #B4tbz8VOKmg7e6Pr7Y by jsv@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist skalen 😉
       
 (DIR) Post #B508Rtse9Qs4APoRWK by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @jsv komprenite!
       
 (DIR) Post #B50T9DKLiqA411hXai by TerpomoDekUnu@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist @jsv La vorto por tiu senco estas ne "skani" sed "skandi" kvankam ambaŭ estas samaj en la angla.