Post B4tjWzBUCBCwGJC2m8 by steffenloewe@mastodon.social
(DIR) More posts by steffenloewe@mastodon.social
(DIR) Post #B4thpfigaXkjUIVLvs by tirifto@jam.xwx.moe
0 likes, 1 repeats
Hodiaŭ mi manĝis dolĉajn terpomojn kun verdaj fazeoloj kaj jogurta fromaĝo. La terpomoj kun la fromaĝo estas tre bona kaj simpla manĝo, kiun mi fojfoje faras. La fazeolojn mi aldonis pro kaprico kaj ĉar estas Verda ĵaŭdo. :gutkato_verda:En Ĉeĥujo, la paskaj tagoj havas siajn nomojn, kaj ĉi tiu ĵaŭdo nomiĝas »verda«. Laŭ kutimo oni manĝu ion verdan hodiaŭ. Interese, dum tiu tago, oni povas aĉeti en multaj drinkejoj kaj restoracioj verdan bieron. Mi ne prenis ĝin ĉi-jare, ĉar mi tute ne emis trinki alkoholaĵon. Anstataŭe, mi trinkis verdan teon. :gutkato_trinkas_teon:Tamen mi nun estus pli kontenta, se mi scipovus kuraci korojn. Eble eblas nur fidi je tempo. :gutkato_malgaja:#lang_eo #fotoj #kuirado #kuirarto #manĝaĵoj #vivo
(DIR) Post #B4tjWzBUCBCwGJC2m8 by steffenloewe@mastodon.social
1 likes, 0 repeats
@tirifto Saluton! Interese, en Germanio ni diras ankaŭ "verda jaŭdo" (Gründonnerstag).
(DIR) Post #B4vqeqb95f15wcoL5c by TerpomoDekUnu@esperanto.masto.host
1 likes, 0 repeats
@tirifto Verdan bieron oni trinkas en Usono je la tago de la sankta Patriko ĉar la verdo estas rigardata kiel irlanda simbolo. (En mia regiono estas tre multaj homoj kun irlanda deveno.)