Post B4tUkockkwfcFg5FXk by RL_Dane@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by RL_Dane@esperanto.masto.host
(DIR) Post #B4tUkockkwfcFg5FXk by RL_Dane@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
Mi serĉis gvidfolio por "la dek ses regulojn de Esperanto."Ĉu ĉi tiuj bona?https://babel.ucsc.edu/~hank/105/Esperanto16.pdfhttps://elblogdeidiomas.es/en/the-16-rules-of-esperanto/Ankaŭ, ĉu iu povas klarigi al min la diferenco inter "por" kaj "pro?" Mi estas ja konfuza koncerne tiu.
(DIR) Post #B4tUkoqDwrRgvSO0XY by jsv@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@RL_Dane La plej grava diferenco estas, kompreneble, ke “por” havas o-n antaŭ ro, kaj “pro” – ron antaŭ o. Scii tion estas absolute esence por distingi inter la du vortoj.Malpli grave, “por” montras la celon: “mi laboras por havi monon, sufiĉan por ke mi ne plu laboru” aŭ profitanton de la ago: “ne por vi mi ĝin faras!” “Pro” montras la kialon: “pro unu kanajlo, la tuta lando suferas”.Do atentu la kontraston: “ni ĉiuj mortos pro la klima krizo, por ke kelkaj riĉuloj fariĝu pli riĉaj”.
(DIR) Post #B4tUkp6swulzl8BJVg by AltlandaJuristo@esperanto.masto.host
0 likes, 0 repeats
@jsv @RL_Dane Ankaŭ vi bone montris la uzadon de -u (volitivo) post "por ke"