Post B4ktQAky1QgLFEXWgS by RL_Dane@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by RL_Dane@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B4kWq9rnefVp4J9ppo by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Hodiaŭ estas printempa tago. En Kazablanko, ni havas 20 celsajn gradojn. Mi kuris 10 kilometrojn kun mia amiko. Poste, mi veturis 5 kilometrojn per senelektra skutilo al la esplanado inter la Moskeo Hasano la Dua kaj la Lumturo por retrovi mian edzinon kaj ŝian fratinon. Ni marŝis iomete laŭ la esplanado.  1/2
       
 (DIR) Post #B4kWqXPG8QwW4jzNgG by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Kaj nun mia edzino kaj ŝia fratino butikumas, kaj mi matenmanĝas ĉokoladan panon kaj trinkas kafon sur la teraso de kafejo. Mi aŭdis kelkajn birdojn, merlojn kaj ankaŭ mian favoritan turfalkon ! Bonan dimanĉon al vi ! 2/2#taglibro #Maroko #printempo #lang_eo
       
 (DIR) Post #B4kpfFcpnoaSs8fcau by korren@polyglot.city
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakisto Ĉe mi nun sunas kaj estas +14°C.Birdoj kantas, aŭdeblas krioj de infanoj el mia korto, kaj nun mi spektas sunsubiron tra la fenestro.
       
 (DIR) Post #B4kpfFuYjulVl6xmDo by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @korren Tio estas agrabla vespero ! Dankon pro via mesaĝo
       
 (DIR) Post #B4ktQAky1QgLFEXWgS by RL_Dane@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakistoTion sonas kiel belan tagon! =)
       
 (DIR) Post #B4ktYKa9NIga2DN24e by RL_Dane@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakistoNeniu foto de la ĉokoladon panon? Maljusta!! 😂(Dankon por la korekton!)
       
 (DIR) Post #B4kx0AsJMIsttppk3M by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @RL_Dane Mi tuj manĝis ĝin antaŭ foti kaj skribi la tekston !
       
 (DIR) Post #B4l0V5GOZWiRKqWrdw by RL_Dane@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakisto Mi ne povas kulpi vin por tion! 😄
       
 (DIR) Post #B4loGdRGDqtcgyunEO by sorchist@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @TurfalkoHakisto kia bela urbo!
       
 (DIR) Post #B4pJ7NS3yMccYYEfYm by TurfalkoHakisto@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       @sorchist Dankon !