Post AZu3Nu0Y7nxt8tHyC0 by KimiEO@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by KimiEO@esperanto.masto.host
(DIR) Post #AZu3Nu0Y7nxt8tHyC0 by KimiEO@esperanto.masto.host
2 likes, 0 repeats
Lastatempe mi pripensas krei portugallingvan konton ĉe iu brazila Mastodon-instanco. Bedaŭrinde ne estas multaj, la plejparto ne akceptas novajn uzantojn nuntempe kaj multaj blokis unu la alian.Ĉi tio estas problemo pri Mastodono, kiu tre ĝenas min. Mi tro ofte vidas administrantojn, kiuj blokas tutajn instancojn pro negravaj/etaj kialoj. Tio tre malhelpas la interagon inter uzantoj, ĉefe en pli malgrandaj komunumoj. 😮💨