Post AwCKWJVY2BMxVQv4Pg by acuteanniemay@pleroma.soykaf.com
 (DIR) More posts by acuteanniemay@pleroma.soykaf.com
 (DIR) Post #AwCKWIIOXbFnkLl3Gy by tirifto@jam.xwx.moe
       2025-07-15T21:32:33.977888Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! :gutkato_hura:Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. :gutkato_ploras_riveron_cede:Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. :gutkato_dikfingro_supren:#lang_eo #fotoj #kinofilmoj #kuirado #manĝaĵoj #vivo
       
 (DIR) Post #AwCKWJVY2BMxVQv4Pg by acuteanniemay@pleroma.soykaf.com
       2025-07-16T17:31:03.489522Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto Neniam antaŭe mi aŭdis pri varmigita kolao... Ĉu ĝi estas kutima tie, kie vi loĝas?
       
 (DIR) Post #AwEOfqrWBHuRgwv3NA by tirifto@jam.xwx.moe
       2025-07-16T23:15:23.278346Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @acuteanniemay Tute ne! La varmeco estas interesa, sed ĝi ankaŭ fuĝigas preskaŭ ĉiujn veziketojn. Post kelkaj provoj, mi preferas malvarman, sed @jadedctrl ree kaj ree insistas, ke la ĝusta maniero trinki kolaon estas varmigi ĝin. :gutkato_flucerba: