Post AVFKIG0vYRAeBmq2fA by jadedctrl@cawfee.club
(DIR) More posts by jadedctrl@cawfee.club
(DIR) Post #AVFKIG0vYRAeBmq2fA by jadedctrl@cawfee.club
2023-05-02T13:45:51.869543Z
0 likes, 0 repeats
Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 217: Kaktaj Komentoj (Cactus Comments)Kaktaj Komentoj estas interesa sistemo por komentado de retpaĝoj, kiu facile agordeblas al retejestroj kaj facile uzeblas al komentantoj. Laŭaspekte, ĝi similas al aliaj komentsistemoj (kiel Disqus). Sed kaŝita en ĝia koro viglas animo belbrila: Ĝi estas federa kaj libera. :gyate_cirno: Ĝi federas simile al federujo (Mastodon, Pleroma, ktp) — oni elektas servilon, kiu gastigos la komentojn, sed ne nepre devas pluuzi tiun servilon dumĉiame. Ĝia bazo estas Matrikso (Matrix), kiu estas tre bona babiladsistemo libera kaj federa. Pro tio, oni eĉ povas aliĝi al komentdiskutado kvazaŭ estas babilĉambro! Nur postulas Matriksan klienton (ekz., Element), kaj oni povas komenti per sia propra Matriksa identeco kaj ricevi sciigojn pri respondoj aŭ plua diskutado.Kaj aldone: Ege facilas komenti sennome, kaj ĝi rapidas! Iuj aliaj komentsistemoj ĉi tiaj malrapidas, aŭ aĉe postulas retpoŝtadreson ktp… Sed Kaktaj Komentoj kaj plipotencas kaj plifacilas. Jen la venko! :meguamazed: Nur postulis ~duonhoron al mi agordi ĝin por mia retejo. Se vi gastigas vian propran retejon, mi konsilas al vi Kaktus Komentoj!Takso 88⁄89! :cirnolove: #esperanto #lang_eo #cactuscomments #matrix #matrikso #retejfasonado #programodelatago #unikso #linukso #lignukso