Post ASntPzyB4RnSNtT92u by FerdinandCesarano@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by FerdinandCesarano@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #ASntPzyB4RnSNtT92u by FerdinandCesarano@esperanto.masto.host
       2023-02-18T09:58:25Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @filipo Mi volas raporti malbonan uzon de la lingvo en tiu ĉi instanco.Kiam afiŝas uzanto pri kies hupoj oni jam petis sciigojn, aperas la anonco "[uzanto] ĵus afiŝita". Tio devus esti "[uzanto] ĵus afiŝis".(Se oni insistas pri la uzo de la participo "afiŝita", estus gramatike ĝusta "ĵus afiŝita de [uzanto]". Sed ne necesas uzi pasivan frazon.)
       
 (DIR) Post #ASntQ0kOBCMSnQ1eC0 by histriko@esperanto.masto.host
       2023-02-18T11:16:00Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @FerdinandCesaranoMi kredas ke tio dependas de la traduko de Mastodon, ne de ĉi tio servilo.
       
 (DIR) Post #ASnuQ0DgF0Ed78HntI by FerdinandCesarano@esperanto.masto.host
       2023-02-18T11:22:29Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @histriko Ho, eble vi pravas dirante ke tio ne estas afero de tiu ĉi instanco.Nu, mi tiukaze volas scii tion, al kiu de Mastodon mi devus sendi mian plendon.
       
 (DIR) Post #ASnuQ0eybW4MTn3bRA by jadedctrl@cawfee.club
       2023-02-18T12:34:33.598046Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @FerdinandCesarano @histriko @FerdinandCesarano @histriko Kiun programon vi uzas, ĉe via poŝtelefono? Ofte, projektoj uzas tradukretejon por ebligi tradukojn de voluntuloj (Pootle, Crowdin, Weblate, ktp). Vi vizitu la retejon de la programo, ĉar eble mencios kie fariĝas tradukoj. Tiam vi povos trovi, kiel redakti/proponi tradukon.
       
 (DIR) Post #ASokpqE7DEPnGc8EOO by vilhelmo@esperanto.masto.host
       2023-02-18T22:19:33Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @jadedctrl @FerdinandCesarano @histriko Laŭ mi, tio ŝajnas esti la reta versio de la oficiala kliento de mastodon, kiu aspektas tute malsama al la komputila reteja versio.Mi plendus rekte al mastodon.org.Kaj mi tute rekomendas instali Tusky, kiu estas laŭ mi la plej bona kliento por poŝtelefonoj. Per tusky vi ne vidos tiun eraron.