Post ASgLdOx0kI414wQJPM by Vanege@esperanto.masto.host
(DIR) More posts by Vanege@esperanto.masto.host
(DIR) Post #ASgLdOx0kI414wQJPM by Vanege@esperanto.masto.host
2023-02-14T19:32:52Z
1 likes, 0 repeats
Kio igas tekston kreita de homo pli valora ol teksto kreita de roboto? Mi volas trovi tion, kaj fokusiĝi pri tio kiam mi skribas.
(DIR) Post #ASgLdPbQK2OF6HKaOm by jadedctrl@cawfee.club
2023-02-14T21:01:50.935734Z
0 likes, 0 repeats
@Vanege Fizike, mi supozas ke egale valoras: Ja estas nur teksto presita sur paĝo, ne gravas ĉu la tekstodosiero skribiĝis de homo aŭ ĉu de roboto.Kvalite, malpli valoras (nun): La rakontoj kaj tekstoj faritaj de GPT ktp ne aparte kvalitas, kompare al lerta homa verkisto. Hodiaŭ, ili utilas kaj sufiĉas, sed ja ne egalas al homo.Kuntekste, fojfoje plivaloras ol homo, sed plejofte malpli valoras — multoble! Almenaŭ al mi, la kunteksto de artaĵo sufiĉe forte influas, kiom mi ĝin ŝatas aŭ ĝuas. Tial libroj presiĝas kun la vivhistorio de la aŭtoro; tial artanalizaj kursoj mencias la medion, epokon, kaj lokon; kaj tial fariĝas filmoj pri la produktado de kinofilmoj. Eĉ se oni ne konas la kuntekston specife, simple la scio de homa peno, lerteco, kaj kunlaboro realiĝas bele, plibonigas verkon, al mi. Se scius, ke estus de roboto… tio malpli plaĉigus la tutan aferon al mi, almenaŭ iomete.Sed fojfoje, la kunteksto kaj scio ke io fariĝis de roboto helpas la ĝueblecon. La laŭdoj pri ChatGPT kaj ĝiaj tekstoj montras tion perfekte: La tekstoj per si mem ne aparte bonas, sed fariĝis de roboto, kaj tiel mojosas kaj laŭdindas! 🤖… iom longa kaj iom nerilata respondo, bedaŭron. Simple sufiĉe multe pripensis ĉi tion freŝtage :hifumiblush: