Post ASF4CsY8W6WzQftGWe by vilhelmo@esperanto.masto.host
 (DIR) More posts by vilhelmo@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #ASF4CoAEp12PpOg7ii by trinukso@esperanto.masto.host
       2023-01-06T15:41:55Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       Mia amatega #flatpak ĝisdatiĝas la nvidia pelilo. 😍
       
 (DIR) Post #ASF4ComsVLwjlEkywq by jstoddard@kajereto.com
       2023-01-06T16:46:06.435Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @trinukso@esperanto.masto.host Ĉu vi iam provis Guix? Ĝi tre interesas min, sed mi estas pigra homo, malrapida por provi ion novan.
       
 (DIR) Post #ASF4CpVBqbOLyfUN16 by trinukso@esperanto.masto.host
       2023-01-06T17:15:13Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @jstoddard Guix altiras min atenton. Tamen, nun mi preferas #flatpak al #guix
       
 (DIR) Post #ASF4Cq0NycLTXQ5Hdo by tirifto@miniwa.moe
       2023-01-31T16:22:14.388514Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @trinukso @jstoddard Mi multe pli ŝatas Gikson, ĉar ĝi multe pli bone prizorgas liberecon, kaj mi trovas la komunumon multe pli fidebla.
       
 (DIR) Post #ASF4CqXM02iVBfVc1o by vilhelmo@esperanto.masto.host
       2023-01-31T17:41:01Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @trinukso @jstoddard Mia unika kialo por uzi flatpak-on estas por instali programarojn, kiuj ne troviĝas en la deponujo de mia distribuaĵo (ekz. elemento). Kaj mi opinias ke la plejparto el la homoj, kiuj uzas ĝin, havas la saman kialon ol mi.En gikso troviĝas eĉ malpli da programaroj, ol en kutimaj distribuaĵoj.
       
 (DIR) Post #ASF4Cr18DKXIg1RORU by tirifto@miniwa.moe
       2023-01-31T19:58:14.022038Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @vilhelmo @trinukso @jstoddard Pro la precize sama kialo mi uzas Gikson, kaj ĝis nun mi ne trovis gravan mankon en ĝi. Plurfoje mi uzis ĝin por instali programon, kiu ne troviĝis en la deponejo de mia distribuaĵo, aŭ troviĝis tie en longe eksdata versio.Krome, Gikso ankaŭ multe prizorgas ankaŭ fideblecon kaj rekonstrueblecon de programoj, kaj iuj programoj kaj programlingvoj multe tion malfaciligas. Mi pensas, ke Flatpako ne vere prizorgas tion, kaj do estas pli facile enirebla por diversaj programoj… sed ankaŭ malpli sana por la tuta medio.
       
 (DIR) Post #ASF4CrZW9U2eOfWr2W by vilhelmo@esperanto.masto.host
       2023-02-01T02:05:38Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @trinukso @jstoddard Mi trovis tie nek Firefox, nek Librewolf, nek elemento, nek spotify.Kiujn programarojn vi trovis tie, kiuj ne troviĝas en via distribuaĵo? Kiun distribuaĵon vi uzas?
       
 (DIR) Post #ASF4Cs06YdJDj7y5Ts by tirifto@miniwa.moe
       2023-02-01T14:27:36.477599Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @vilhelmo @trinukso @jstoddard Anstataŭ [Firefox] estas tie la plene liberigita versio, kiu nomiĝas [Icecat]. Gikso ne permesas malliberajn programojn en sia ĉefa deponejo, kaj [Spotify] verŝajne estas mallibera, ĉu ne? Elemento estas libera, sed labortable uzas on [Electron], kaj mi ne certas, ĉu tiu estas libera kaj bone pakebla.Mi nun uzas la distribuaĵon [openSUSE], kaj mankas en ĝi ĉi tiuj pakaĵoj, kiujn mi do instalis per Gikso:azpainter (pentrilo)darcs (versiilo)grammalecte (kontrolilo de franca gramatiko)hyperrogue (mojosega ludo)nheko (matriksa kliento)texmacs (verkilo de preseblaj dokumentoj)yggdrasil (eksperimenta reto)Antaŭe mi uzis Triskelon (kiu estas derivaĵo de Ubuntu), kaj tiu havis kelkajn el tiuj, sed plej ofte nur pli malnovajn versiojn.
       
 (DIR) Post #ASF4CsY8W6WzQftGWe by vilhelmo@esperanto.masto.host
       2023-02-01T16:40:52Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @trinukso @jstoddard Mi komprenas kaj opinias ke por homoj, kies ĉefa celo estas libereco, gikso estas bona alternativo por trovi programarojn.Mi iomete miras ke vi uzas openSUSE. Mi provis ĝin kaj mi ne trovis avantaĝon per ĝi, kiuj mi ne povas trovi pli bonajn per aliaj distribuaĵoj. Kaj mi tuj notis ke en ĝia deponejo ne estas tiom da programaroj, kiel en aliaj. Pro tio, gikso povas esti tre utila.
       
 (DIR) Post #ASF4CszmrIeIoQpLcm by vilhelmo@esperanto.masto.host
       2023-02-01T16:46:15Z
       
       0 likes, 0 repeats
       
       @tirifto @trinukso @jstoddard Kaj kion mi plej ŝatas pri GNU/Linux estas la ebleco trovi miloj da alternativoj, (miloj da distribuaĵoj ekz.) por ĉiaj homaj bezonoj.
       
 (DIR) Post #ASF4CtX6rPIuTmPxZ2 by tirifto@miniwa.moe
       2023-02-01T16:53:02.279611Z
       
       1 likes, 0 repeats
       
       @vilhelmo @trinukso @jstoddard Jes, sed tio ne estu ĝia sola uzo. Oni povas aldoni proprajn kanalojn al Gikso, kaj jam ekzistas giksaj kanaloj por programoj malliberaj. Mi opinias tion tre grava por personoj, kiuj tiajn programojn bezonas, kaj mi esperas, ke uzado de tiaj kanaloj iĝos pli facila.Sed mi opinias, ke la baza agordo, la implicita stato, devas esti pura kaj libera. La fundamento de nia distribuado estu firma kaj fidebla, kaj servu la uzantojn, ne la misuzantojn. Tial se kelkaj projektoj konkuras por iĝi la »universala« kroma meĥanismo de instalado de programoj, kiu estu uzata kaj subtenata de ĉiuj projektoj kaj distribuaĵoj, mi devas favori Gikson, ĉar ĝi prizorgas la bazajn kaj tre bezonatajn valorojn, kiujn Flatpako prifajfas.La kvanto de alternativoj kaj respektado de ĉiaj homaj bezonoj (inkluzive de bezonoj de malliberaj programoj) dependas de nia libereco, kaj se ni ne tenos liberecon ĉe la koro, ni facile ĝin perdos. Tre similas al demokratio, miaopinie.