Posts by Vanege@esperanto.masto.host
 (DIR) Post #B5tQrRvpAfGFsqQYjY by Vanege@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Sano-informo estas io privata, do mi malŝatas ĉion kio publike parolas pri malsano de aliaj homoj.La sola situacio kie tio estas pravigebla estas kiam:- temas pri "publika" persono kiu povas esti elektita per publiko- kaj la persono faras decidojn kiuj influas la vivon de multaj homoj- kaj la malsano havas influon sur la kapablo fari ĝustajn decidojn
       
 (DIR) Post #B6IK2awq99ZEJ0GgTo by Vanege@esperanto.masto.host
       0 likes, 1 repeats
       
       Mi estas konvinkita ke Esperanto-kursoj devus paroli pri vortoj kiel "ri", "iĉo", "panjo" kaj "matro" ĉar estas multe tro da homoj kiuj faris nur etan kurson kaj ekhavas la falsan kredon ke ne eblas uzi la lingvon genro-neŭtrale aŭ genro-simetrie.
       
 (DIR) Post #B6IK2bo0xS6Mxv99MW by Vanege@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       Multaj homoj ne vidos bezonon al tiuj vortoj, sed kelkaj homoj jes. Do laŭ mi estas grave montri ke ili ekzistas. Homoj povas mem decidi kiujn vortojn ili uzos.
       
 (DIR) Post #B6dAqvOtSaLizjuPB2 by Vanege@esperanto.masto.host
       1 likes, 0 repeats
       
       Mi iĝis konfuzita dum momento. #Esperanto
       
 (DIR) Post #B6eMxP3DWieJIcaLaq by Vanege@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       La plej bela alfabeto laŭ mi (novtifinaĥa). Kio estas via plej ŝatata skribsistemo?
       
 (DIR) Post #B6nOj18i3ixQmNoQBE by Vanege@esperanto.masto.host
       0 likes, 0 repeats
       
       En Esperanto oni ofte nomas "@" heliko 🐌 . Ĉu tio estas Esperanta elpensaĵo? De kiu lingvo ĝi venus?