Ĉambro en la palaco.
Eniras Duko Frederiko, kun lordoj.
Duko F.
Ĉu estas eble ke neniu homoUnua Lordo.
Neniun, kiu vidis ŝin, mi trovas.Dua Lordo.
Kaj, moŝto via, tiu ŝercemulo,Duko F.
Sendu al la frato[Ĉiuj foriras.]
Antaŭ la domo de Olivero.
Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.
Orl.
Jen kiu?Adamo.
Ho, mia juna mastro? Mastro mia,Orl.
Nu, kion ajn vi havas?Adamo.
Ho, junulo,Orl.
Nu, kien ajn, Adamo, vi dezirasAdamo.
Kien ajn vi volas.Orl.
Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iruAdamo.
Ne ĝin faru.Orl.
Ho bona maljunulo, kiel boneAdamo.
Antaŭen iru, mastro, mi postvenos,[Ambaŭ foriras.]
Celio—Rozalindo—Tuŝ-ŝtono
La arbaro Ardeno.
Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.
Roz.
Ho Jupitero, kiel lacigitaTuŝ.
Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus lacaj.
Roz.
Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran, kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon, ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo. Tial estu kuraĝa, bona Alieno.
Cel.
Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.
Tuŝ.
Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono en via monujo.
Roz.
Nu, ĉi tio estas l’ arbaro Ardeno.
Tuŝ.
Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti kontentaj.
Roz.
Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.
Eniras Koreno kaj Silvio.
Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene kunparolante.
Kor.
Nu, tiamaniere vi nur igosSil.
Koreno, ke vi nur komprenu kiomKor.
Mi iom ĝin divenas,Sil.
Ne,Kor.
Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.Sil.
Neniam do vi amis tiel kore;[Li foriras.]
Roz.
Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen,Tuŝ.
Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis nokte, al Ĵanino Smajl’; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante al ŝi “Portu ĉi tiujn pro mi;” Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.
Roz.
Pli saĝe vi parolas ol vi scias.Tuŝ.
Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la tibikarnojn kontraŭ ĝi.
Roz.
Ĉielon! Tiu paŝtista ampasioTuŝ.
Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.
Cel.
Mi petas, unu el vi tuj demanduTuŝ.
He, vi ŝercemulo!Roz.
Silentu, malsaĝulo; li ne estasKor.
Kiu al mi vokas?Tuŝ.
La superuloj viaj.Kor.
Ho, alieRoz.
Silentu, mi ordonas. Bonan tagon,Kor.
Kaj al vi, Sinjoro.Roz.
Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l’ amoKor.
Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas,Roz.
Kaj kiu do aĉetos la ŝafaronKor.
Tiu amanto.Roz.
Mi petas al vi, se honeste estas,Cel.
Tiam doKor.
Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi:[Ĉiuj foriras.]
La arbaro.
Eniras Amienso, Jakveso, kaj aliaj.
KANTO
Ami.
Jak.
Pli multe, pli multe, mi petas.
Ami.
Ĝi malgajigos vin, Sinjoro Jakveso.
Jak.
Mi dankas al ĝi. Pli multe, mi petas, pli multe. Mi povas elsuĉi la melankolion el kanto, same kiel mustelo elsuĉas ovojn. Pli multe, mi petas al vi, pli multe.
Ami.
Mia voĉo estas malbelsona. Mi estas certa ke mi ne povas al vi plaĉi.
Jak.
Mi ne deziras ke vi plaĉu al mi; mi nur deziras ke vi kantu. Nu, pli multe; ankoraŭ unu stanco; ĉu vi nomas ilin stancoj?
Ami.
Kion ajn vi volas, Sinjoro Jakveso.
Jak.
Nu, iliaj nomoj estas indiferentaj al mi; ili ŝuldas nenion al mi. Ĉu vi kantos?
Ami.
Plivole pro via peto ol por plaĉi min mem.
Jak.
Nu, do, se iam mi dankas al iu ajn viro, mi dankos al vi; sed tio, kion oni nomas komplimento similas la renkonton de du pavianoj, kaj kiam oni kore dankas al mi, mi supozas ke mi donis al li pencon, kaj li donis al mi la dankaĉon. Sed, kantu. Tamen, se vi ne kantos, silentu!
Ami.
Nu, mi finos la kanton. Sinjoroj, preparu la tablon; la Duko trinkados sub ĉi tiu arbo. Li serĉis vin la tutan tagon.
Jak.
Kaj mi la tutan tagon evitis lin. Li estas tro malbonfama por mia kunuleco. Mi pensas pri tiom da aferoj, kiom li: sed mi dankas al la ĉielo, kaj ne fanfaronas pri ili. Nu, kantu, kantu, kantu!
[Ĉiuj kune kantas.]
KANTO
Jak.
Mi donos al vi verson laŭ ĉi tiu ario, kiun mi elverkis hieraŭ, spite mia pensado.
Ami.
Kaj mi ĝin kantos.
Jak.
Ĝi estas la jena:—
Ami.
Kio estas tiu “duc da me?”
Jak.
Tio estas greka ensorĉilo, por alvoki malsaĝulojn en cirklon. Mi iros por dormi, se mi povas; se ne, mi riproĉos ĉiujn unue-naskitojn de Egipto.
Ami.
Kaj mi serĉos la Dukon. La festo estas preparita.
[Ili foriras.]
La arbaro.
Eniras Orlando kaj Adamo.
Adamo.
Kara mastro, mi ne povas plu iri; ho, mi mortas pro manko de nutraĵo! Ĉi tie mi kuŝiĝos, por mezuri al mi la tombon. Adiaŭ, bona mastro.
Orl.
Nu, kio, Adamo! Ĉu vi ne havas pli kuraĝan koron? Vivu ankoraŭ iom; konsolu vin iom; gajigu vin iom. Se ĉi tiu sovaĝa arbaro produktadas ion sovaĝan, mi aŭ estos nutraĵo al ĝi, aŭ ĝin reportos kiel nutraĵo por vi. Via imago estas pli proksima de la morto ol via forto estas proksima de ĝi. Pro mi estu komforta; fortenu la morton iom da tempo, je la fino de la brako; mi estos baldaŭ ree kun vi; kaj se mi alportos al vi nenion por manĝi, mi permesos ke vi mortu: sed se vi mortos antaŭ mia reveno, vi estos mokanto je mia laboro. Bone dirite! Vi ŝajnas gajeta, kaj mi estos tuj kun vi. Sed vi kuŝas sub la vintra aero; venu, mi vin portos al ia ŝirmejo; kaj vi ne mortos pro malhavo de manĝo, se io ajn vivas en ĉi tiu dezerto! Estu gaja, bona Adamo!
[Ambaŭ foriras.]
Jakveso
La arbaro.
Tablo estas preparita. Eniras la Duko, Amienso, kaj lordoj, vestitaj kiel leĝforpelitoj.
La Duko.
Mi opinias ke li jam ŝanĝiĝisUnua Lordo.
Nu, via moŝto, li ĵus ekforiris:La Duko.
Se li fariĝos muzikema, li,Eniras Jakveso.
Unua Lordo.
Li faras nenecesa mian penon,La Duko.
Nu kio do, Sinjoro, kia vivoJak.
Ho, ŝercemulo, ŝercemulo! mi linLa Duko.
Nu, kiu ŝercemulo estas tiu?Jak.
Ho inda ŝercemulo! Iam ajnLa Duko.
Nu, vi ricevos tian.Jak.
Ĝi do estasLa Duko.
Fi pro tio!Jak.
Nu, kion, je la senvalora veto,La Duko.
MalbonaĵonJak.
Nu, kiu nun riproĉas la fieron,Eniras Orlando, havante la glavon eltirita.
Orl.
Detenu vin! Ne manĝu plu!Jak.
AnkoraŭOrl.
Vi ne manĝos.Jak.
De speco kia ajn la kok’ devenas?La Duko.
Ĉu vi kuraĝa estas pro sufero,Orl.
Ho,Jak.
Se vi ne akceptos respondon racian, mi devos morti.
La Duko.
Vi volas kion? Via dolĉanimoOrl.
Mi preskaŭ mortas, tiom mi bezonasLa Duko.
Sidiĝu,Orl.
Ĉu vi respondas tiel malsevere?La Duko.
Jes, iam havis ni pli bonan staton.Orl.
Do, vin detenu nur mallongan temponLa Duko.
Iru do, lin serĉu; dume,Orl.
Mi dankas vin, kaj benas vin pro tio.[Li foriras.]
La Duko.
Iru do, lin serĉu; dumeJak.
La tuta mondo estas ja teatro,Revenas Orlando, kun Adamo.
La Duko.
Bonvenu! Vian respektindan ŝarĝonOrl.
Por li mi plej vin dankas.Adamo.
Vi ja devas;La Duko.
Nu, bonvenu. Manĝu!KANTO
Ami.
La Duko.
Se vi la filo estas de Rolando,[Ĉiuj foriras.]
Ĉambro en la palaco.
Duko F.
Vi ne lin poste vidis? Ne, neeble:Oli.
Ke via moŝto nur la koron mianDuko F.
Kanajlo des pli granda! Lin elpelu![Ĉiuj foriras.]
Celio—Jakveso—Rozalindo—Orlando
La arbaro.
Eniras Orlando, havante paperon.
Orl.
Ekpendu tie, poezio mia,[Li foriras.]
Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.
Kor.
Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero, Sinjoro Tuŝ-ŝtono?
Tuŝ.
Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj, ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?
Kor.
Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno; tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj parencoj.
Tuŝ.
Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon, ŝafisto?
Kor.
Ne, vere.
Tuŝ.
Tiam vi estas kondamnita.
Kor.
Mi esperas ke ne.
Tuŝ.
Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu flanko.
Kor.
Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?
Tuŝ.
Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.
Kor.
Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se korteganoj estus ŝafistoj.
Tuŝ.
Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.
Kor.
Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas graskovritaj.
Tuŝ.
Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega, malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!
Kor.
Aldone, niaj manoj estas malmolaj.
Tuŝ.
Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli ĝustan ekzemplon. Rapidu!
Kor.
Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.
Tuŝ.
Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno, efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!
Kor.
Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.
Tuŝ.
Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi pli bonan racion. Vi estas kruda.
Kor.
Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas, ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas, vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn suĉantaj.
Tuŝ.
Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio, la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi forkuros.
Kor.
Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.
Eniras Rozalindo, legante paperon.
Roz.
Tuŝ.
Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de la buterfaristino iranta vendejon.
Roz.
Fi, malspritulo!
Tuŝ.
Ekzemple:
Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per ili?
Roz.
Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.
Tuŝ.
Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.
Roz.
Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi,—kaj tio estas la propra eco de la mespilo.
Tuŝ.
Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.
Eniras Celio, havante paperon.
Roz.
Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!
Cel. [legas.]
Roz.
Ho, ĝentila pastrino! Per kiel teda prediko vi enuigas viajn paroĥanojn, neniam tamen ekkriante “Estu paciencaj, gebonuloj!”
Cel.
Kio, nu! malproksimiĝu, amikoj! Paŝtisto, foriru iomete. Vi iru kun li.
Tuŝ.
Venu, ŝafisto, ni honore nin retiru! Kvankam ne kun ĉiuj propraĵoj, tamen kun ĉiuj skribaĵoj!
[Koreno kaj Tuŝ-ŝtono foriras.]
Cel.
Ĉu vi aŭdis ĉi tiujn versojn?
Roz.
Ho jes, mi aŭdis ĉiom, kaj eĉ plu; ĉar kelkaj el ili enhavas pli multe da piedoj ol la versoj povas porti.
Cel.
Tio ne estas grava; la piedoj povus porti la versojn.
Roz.
Jes, sed la piedoj estis lamaj, kaj ne povis sin porti sen la versoj, tial ili staris lame en la versoj.
Cel.
Sed ĉu vi aŭdis, ne mirante kiel via nomo estas pendigita kaj skulptita sur ĉi tiuj arboj?
Roz.
Mi jam sep tagojn eliris el la naŭtaga mirindaĵo, antaŭ ol vi venis. Ĉar rigardu ĉi tion, kion mi trovis sur palmarbo. Mi neniam estis tiel pririmita depost la epoko de Pitagoro, kiam mi estis Irlanda rato,—kion mi apenaŭ povas rememori.
Cel.
Ĉu vi scias kiu faris ĉi tion?
Roz.
Ĉu li estas viro?
Cel.
Havante ĉirkaŭ la kolo ĉenon kiun vi foje portis? Ĉu vi ruĝiĝas?
Roz.
Mi demandas al vi, kiu?
Cel.
Ho, Dio! Renkonti unu la alian estas malfacile por amikoj. Sed montoj povas esti formovitaj de tertremoj, kaj tiamaniere renkonti.
Roz.
Ne, sed kiu li estas?
Cel.
Ĉu estas eble?
Roz.
Nu, mi petas al vi per plej petega forto, diru al mi kiu li estas.
Cel.
Ho, mirinde, kaj plej mirinde, mirinde! Kaj ankoraŭ unu fojon, mirinde, kaj post tio, ekster ĉia miro!
Roz.
Je mia vizaĝkoloro! Ĉu vi supozas ke kvankam mi estas vestita kvazaŭ viro, mi havas viran korpveston kaj ŝtrumpojn en mia humoro? Unu colo da prokrasto plu estos suda maro je eltrovo! Mi petas al vi, diru tuj al mi kiu li estas, kaj parolu rapide! Mi volus ke vi povu balbuti, por elverŝi ĉi tiun kaŝitan viron el via buŝo, same kiel vino elvenas el botelo havanta malgrandan faŭkon,—aŭ tro multe je unu fojo, aŭ tute neniom. Mi petas al vi, elprenu la ŝtopilon el via buŝo, por ke mi eltrinku vian novaĵon. Ĉu li estas farita de Dio? Kia viro? Ĉu lia kapo meritas ĉapelon? Aŭ lia mentono barbon?
Cel.
Ne, li havas nur malmulte da barbo.
Roz.
Nu, Dio sendos pli multe se la viro estos dankema. Mi atendos la kreskadon de lia barbo, se vi ne prokrastos al mi la konadon de lia mentono.
Cel.
Li estas juna Orlando, kiu faligis la baraktiston kaj ankaŭ vian koron, ambaŭ samtempe.
Roz.
Ne, nu, la diablo prenu la mokadon! Parolu serioze kiel verema junulino.
Cel.
Je mia fido, kuzineto, estas li.
Roz.
Orlando?
Cel.
Orlando.
Roz.
Ho ve! Kion mi faros el miaj korpvesto kaj ŝtrumpoj? Kion li estis faranta kiam vi lin vidis? Kion li diris? Kia li vidiĝis? Kien li iris? Kion li faras ĉi tie? Ĉu li demandis pri mi? Kie li restas? Kiamaniere li adiaŭis vin? Kaj kiam vi ree lin vidos? Respondu al mi per unu vorto.
Cel.
Vi devas antaŭe pruntepreni por mi la buŝon de Gargantuo. Tiu vorto estas tro granda por iu ajn buŝo havanta la amplekson de la nuna epoko. Respondi jes aŭ ne al ĉiu detalo estas pli multe ol respondi en kateĥismo.
Roz.
Sed ĉu li scias ke mi estas en ĉi tiu arbaro, portante viran vestaĵon? Ĉu li ŝajnas bonsana kiel je tiu tago kiam li baraktis?
Cel.
Estas tiel facile kalkuli atomojn kiel solvi la proponojn de amanto. Sed gustumu mian trovadon de li, ĝuante tion per bona observado. Mi trovis lin kvazaŭ falintan kverkofrukton, sub arbo.
Roz.
Oni povas prave ĝin nomi la arbo de Jupitero, kiam ĝi elfaligas tian frukton.
Cel.
Aŭskultu al mi, bona sinjorino.
Roz.
Daŭrigu.
Cel.
Jen li kuŝis, laŭlonge sterniĝinte kvazaŭ vundita kavaliro.
Roz.
Kvankam kompatinde estas vidi tian vidaĵon, tamen ĝi beligas la teron.
Cel.
Diru “haltu” al via lango, mi petas. Ĝi saltetas malĝustatempe. Li estis vestata kiel ĉasisto.
Roz.
Ho, malbonsigne! Li venas por mortigi mian koron!
Cel.
Mi volus kanti mian kanton sen rekantaĵo. Vi malagordas min.
Roz.
Ĉu vi ne scias ke mi estas virino? Kiam mi pensas, mi devas paroli. Daŭrigu, dolĉulino!
Cel.
Vi malagordas min. Silentu! Ĉu li ne venas ĉi tien?
Eniras Orlando kaj Jakveso.
Roz.
Estas li: mallaŭte preteriru, kaj lin observu.
Jak.
Mi dankas vin pro via kuneco; sed, je bona fido, min tiel multe plaĉus esti sola.
Orl.
Min ankaŭ; sed, por agi laŭ la modo,Jak.
Adiaŭ. Kiel eble plej malofteOrl.
Fariĝu ni pli bonaj malkonatoj.Jak.
Mi petas al vi, ne plu difektu la arbojn, skribante amokantojn sur iliaj ŝeloj.
Orl.
Mi petas al vi, ne plu difektu miajn versojn, malafable ilin legante.
Jak.
Ĉu Rozalindo estas la nomo de via amatino?
Orl.
Jes, ĝuste.
Jak.
Ŝia nomo ne plaĉas al mi.
Orl.
Oni ne sin ĝenis pri la plaĉado al vi, kiam oni ŝin nomobaptis.
Jak.
Kiel altkreska ŝi estas?
Orl.
Tiel alta kiel mia koro.
Jak.
Vi estas plena je beletaj respondoj. Ĉu vi estas koninta la edzinojn de oraĵistoj, lerninte parkere la respondojn, el ringoj?
Orl.
Ne. Sed mi respondas al vi el sentenco-tapetoj el kiuj vi mem elstudis viajn demandojn.
Jak.
Vi havas viglan spiriton. Mi opinias ke ĝi estas farita el la kalkanoj de Atalanto. Ĉu vi sidiĝos kun mi? Kaj ni du riproĉos nian amatinon, la mondon, kaj ĉiom da nia mizero.
Orl.
Mi riproĉos neniun spiranton en la mondo, krom mi mem, kontraŭ kiu mi konas plej multe da kulpoj.
Jak.
Via plej malbona kulpo estas, ke vi amas.
Orl.
Tio estas kulpo kiun mi ne donus interŝanĝe por via plej bona virto. Mi enuas je vi.
Jak.
Je mia fido, mi ĵus esperis trovi ŝercemulon, kiam mi vin trovis.
Orl.
Li dronis en la rivereto: nur enrigardu, kaj vi lin vidos.
Jak.
Mi vidos tie sole mian propran bildon.
Orl.
Kiu, laŭ mia opinio estas aŭ malsaĝulo aŭ nulo.
Jak.
Mi ne plu restos kun vi: adiaŭ, bona sinjoro Amo.
Orl.
Mi ĝojas pro via foriro: adiaŭ, bona sinjoro Melankolio.
[Jakveso foriras.]
Roz. [mallaŭte al Celio.]
Mi parolos al li kiel petola lakeo, kaj sub tiu rolo ludos la ŝercemulon kun li. Ĉu vi aŭdas, arbaristo?
Orl.
Bone: kion vi volas?
Roz.
Mi petas al vi, kioma horo estas?
Orl.
Vi devus demandi al mi, kioma tago estas: ne estas horloĝo en la arbaro.
Roz.
Do, estas neniu vera amanto en la arbaro; alie la ĉiuminuta sopirado kaj la ĉiuhora ĝemado eltrovus la malrapidan piedon de la Tempo, tiel bone kiel horloĝo.
Orl.
Kaj kial ne la rapidan piedon de Tempo? Ĉu tio ne estus tiel prava?
Roz.
Tute ne, Sinjoro: la Tempo iras laŭ diversaj rapidoj por diversaj personoj. Mi diros al vi por kiu la Tempo amblas, por kiu la Tempo trotas, por kiu la Tempo galopas, kaj por kiu la Tempo staras senmove.
Orl.
Mi demandas al vi, por kiu li trotas?
Roz.
Certe, li ageme trotas por junulino inter la kontraktado pri ŝia edziniĝo kaj la tago je kiu oni ĝin solenigas; se la tempospaco estas nur semajno, la paŝado de la Tempo estas tiel malfacila ke ĝi ŝajnas tiel longa kiel sep jaroj.
Orl.
Por kiu amblas la Tempo?
Roz.
Por pastro kiu ne konas latinan, kaj por riĉa viro kiu ne estas podagrulo; ĉar unu facile dormas pro tio, ke li ne povas studi, kaj la alia gaje vivas pro tio, ke li ne sentas doloron; ĉar unu malhavas tiun elportaĵon kiu estas malgrasiga kaj malŝparema klereco, kaj la alia ne konas la elportaĵon kiu estas peza teda malriĉegeco: por ĉi tiuj la Tempo amblas.
Orl.
Por kiu li galopas?
Roz.
Por ŝtelisto iranta al la pendigilo; ĉar kvankam li iras tiel mallaŭte kiel la piedo povas teron tuŝi, li pensas sin tro frue alveninta.
Orl.
Por kiu la Tempo staras senmove?
Roz.
Por advokatoj en la libertempo; ĉar ili dormas inter la periodoj, kaj tiam ili ne sentas kiel pasas la Tempo.
Orl.
Kie vi loĝas, beleta junulo?
Roz.
Kun ĉi tiu paŝtistino, mia fratino; ĉi tie, en la rando de la arbaro, kiel franĝo sur jupo.
Orl.
Ĉu vi estas indiĝeno de ĉi tiu loke?
Roz.
Kiel la kuniklo kiun vi vidas loĝanta tie, kie ŝi naskiĝis.
Orl.
Via akcento estas iom pli bonsona ol tia, kian vi povus akiri en tiel malproksima loĝejo.
Roz.
Oni ofte diris tion al mi: sed efektive, maljuna religiulo, onklo mia, kiu en sia juneco estis enlandulo, instruis al mi kiamaniere paroli; li konis la kortegon tro bone, ĉar tie li enamiĝis. Mi aŭdis lin leganta multajn paroladojn kontraŭ ĝi, kaj mi dankas al Dio ke mi ne estas virino, tuŝota de tiom da frivolaj peketoj pri kiom li kutime akuzis tiun tutan sekson.
Orl.
Ĉu vi povas rememori kelkajn el la ĉefaj peketoj pri kiuj li akuzis la virinojn?
Roz.
Estis neniuj ĉefaj; ili ĉiuj similis unu al la alia, same kiel moneroj; unu peketo ŝajnis terura ĝis kiam la sekvanta peketo venis por ĝin egali.
Orl.
Mi petas al vi, rakontu kelke da ili.
Roz.
Ne, mi ne malŝparos sanigilojn escepte por tiu, kiu estas malsana. Estas iu viro kiu vizitadas la arbaron, kaj difektas niajn arbojn skulptante “Rozalindon” sur iliaj ŝeloj; kiu pendigas odojn sur kratagoj, kaj elegiojn sur dornarbetaĵoj; ĉio ĉi, vere, diigas la nomon Rozalindon: se mi povus renkonti tiun amantaĉon, mi donus al li iom da bona konsilo, ĉar li ŝajne suferas pro la ĉiutaga amofebro.
Orl.
Mi estas tiu, kiu tiel ŝanceliĝas pro amo: mi petas al vi, diru al mi la sanigilon de via onklo.
Roz.
Neniuj el la signoj konataj de mia onklo estas sur vi. Li instruis al mi kiel malkaŝi viron enamiĝintan; mi estas certa ke vi ne estas kaptito en tia kaĝo el junkoj.
Orl.
Kiaj estas liaj signoj?
Roz.
Malgrasa vango, tia, kian vi ne havas; interniĝintaj okuloj, kaj lacigitaj, tiaj, kiajn vi ne havas; neparolema humoro, tia, kian vi ne havas; nezorgita barbo, tia, kian vi ne havas; sed tion mi pardonas al vi, ĉar via nura posedo de barbo estas rento de pli juna frato; plie, viaj ŝtrumpoj devus esti neligitaj, via ĉapo sen rubando, viaj manikoj nebutonumitaj, viaj ŝuoj nelaĉitaj, kaj ĉio sur vi devus montri senzorgan malesperon; sed vi ne estas tia viro; vi estas anstataŭe perfekta en via vestaĵo, kvazaŭ amante vin mem, pli ol iun alian.
Orl.
Bela junulo, mi volus ke mi povu kredigi vin ke mi amas.
Roz.
Mi kredu tion? Vi povas tiel baldaŭ kredigi ŝin mem, kiun vi amas; kaj mi vetas, ke ŝi pli kredeble kredos ol ŝi konfesos sian kredon: tio estas unu el la aferoj pri kiuj la virinoj ankoraŭ mensogas al siaj konscioj. Sed, vere, ĉu estas vi kiu pendigas sur la arboj la versojn en kiuj Rozalindo estas tiel multe admirata?
Orl.
Mi ĵuras al vi, junulo, je la blanka mano de Rozalindo, ke mi estas tiu malfeliĉulo.
Roz.
Sed ĉu vi tiel multe enamiĝas kiel viaj rimoj diras?
Orl.
Nek rimado nek rezonado povas esprimi kiel multe.
Roz.
La amo estas nur frenezo; kaj, mi diras al vi, ĝi tiom meritas malluman domon kaj vipilon, kiom la frenezuloj: kaj la kialo, pro kiu oni ne tiamaniere punas kaj kuracas amantojn, estas, ke tia frenezo estas tiel ĝenerala ke la vipistoj mem enamiĝas. Tamen mi pretendas ke mi povas ĝin kuraci per konsilado.
Orl.
Ĉu iu ajn tiamaniere ĝin iam kuracis?
Roz.
Jes, unu viro, kaj laŭ la jena maniero: li devis imagi min lia amatino; kaj mi ordonis al li ke li ĉiutage min amindumu: je tiuj okazoj, estante nekonstanta junulo, mi plendadis, mi min ŝajnigadis virineca, ŝanĝema, sopirema, kaj amema; fiera, kapricema, imitema, frivola, nekonstanta, plena je larmoj, plena je ridetoj; mi estis ia al ĉia pasio, kaj neniel vera al iu ajn pasio; kiel junuloj kaj virinoj estas pliparte estaĵoj de tia speco: jen mi lin ametis, jen mi lin malamis; jen mi lin amuzis, jen mi lin forpelis; jen mi ploris pro li, jen mi lin malestimis; mi pelis mian amindumanton el sia freneza amohumoro ĝis vivema frenezohumoro; tio estis, forlasi la plenan fluon de la mondo, kaj loĝi en angulo sole monaĥeja. Kaj tiel mi lin resanigis; kaj tiel mi prenos sur min lavi vian hepaton tiel pura kiel estas la koro de bona ŝafo, ke ne estos tie unu makulo da amo.
Orl.
Mi ne volas esti resanigita, junulo.
Roz.
Mi resanigos vin, se vi nur min nomus Rozalindo, kaj venus ĉiutage al mia dometo, por min amindumi.
Orl.
Nu, je la fido de mia amo, mi venos: diru al mi kie ĝi estas.
Roz.
Iru kun mi al ĝi kaj mi ĝin montros al vi: kaj survoje vi diros al mi kie en la arbaro vi loĝas. Ĉu vi iros?
Orl.
Tre volonte, bona junulo.
Roz.
Ne, vi devas min nomi Rozalindo. Venu, fratino, ĉu vi iros?
[Ĉiuj foriras.]