Ĉambroj de patriarko.

PATRIARKO kaj Abato de ĈUDOVA MONAĤEJO.

Patriarko.

Kaj li forkuris, patro abato?

Abato.

Forkuris, sankta patro,—jen jam pasis tria tago.

Patriarko.

Petolulo malbenita! El kia gento li devenas?

Abato.

El gento de Otrepiev’oj, de nobelidoj; en frua juneco li fariĝis monaĥo,—oni ne scias kie, loĝis en Suzdal, en Jefima monaĥejo; de tie li foriris, estadis en diversaj monaĥejoj,—fine li venis al mia Ĉudova frataro; mi, vidante, ke li estas ankoraŭ juna kaj senprudenta, donis lin sub estradon de patro Pimeno, maljunulo kvieta kaj humila. Li estis scianta legi kaj skribi, li legadis niajn kronikojn, verkadis kanonojn por sanktuloj,—sed, videble, tiu ĉi sciado ne de Dio estis al li donita....

Patriarko.

Ho, tiuj ĉi sciuloj! Kian sensencaĵon li elpensis! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Ho, vazo diabla!.... Sed pri tio ĉi oni ne devas eĉ raporti al reĝo; pro kio tumulti patron-regnestron? Sufiĉe estos anonci pri lia forkuro al sekretario Smirnov, aŭ al Sekretario Jefimiev... Kia herezo! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Oni devas kapti, kapti servanton diablan, kaj forsendi lin Solovkan monaĥejon por eterna pentado.—Tio ĉi ja herezo estas, patro abato?

Abato.

Herezo, sankta patro, ĝusta herezo!...

Reĝa palaco.

Du Korteguloj.

Unua.

Regnestro kie?

Dua.

En dormejo sia.
Kun ia li sorĉisto sin enŝlosis.

Unua.

Jen kia estas lia okupado!
Sorĉistoj, magiistoj, sorĉistinoj!
Divenas ĉiam, kvazaŭ fianĉino.
Mi volus scii, kion li divenas?

Dua.

Jen iras li. Ĉu volas vi demandi?

Unua.

Malluma li....

(ili foriras.)

Reĝo (eniras).

Atingis mi potencon...
Jam sesan jaron reĝas mi trankvile,
Feliĉon do ne havas!... Ĉu ne tiel
Ni en juneco enamiĝas, volas
Plezurojn amajn, sed nur kvietigis
Malsaton koran ni per posedado,—
Malvarmiĝinte jam, ni turmentiĝas!...
Al mi sorĉistoj vane promesadas
Longegajn tagojn de potenc’ trankvila,—
Nek vivo, nek potenco min gajigas:
Mi antaŭsentas tondron kaj malĝojon.
Feliĉ’ forestas. Pensis mi popolon
En kontentec’, en gloro kvietigi,
Kaj per boneco ĝian amon trovi,—
Sed vanan provon baldaŭ mi forlasis:
Potenco viva por popol’ ne estas
Agrabla,—ĝi mortintojn sole amas.—
Malsaĝaj estas ni, se kri’ popola,
Aŭ forta plor’ tumultas nian koron.—
Malsaton sendis Di’ sur nian teron;
Popolo en suferoj pereadis;
Por ili tuj malfermis mi grenejojn;
Mi oron ŝutis; mi laborojn trovis—
Kaj ili furioze min mallaŭdis!
Bruleg’ iliajn domojn neniigis;
Por ili mi konstruis novajn domojn—
Kaj ili min riproĉis je brulego!
Jen estas juĝo, amo de popolo!
En familio serĉis mi konsolon,
Filinon mi ekvolis edzinigi;
Fianĉon morto, kvazaŭ vent’, forportis—
Kaj jen subite ruza famo faras
Min kulpa je filina vidvineco,
Min mem, min mem, min, patron malfeliĉan!...
Se iu mortas,—mortigint’ mi estas:
Mi rapidigis morton Teodoran,
Venenis ankaŭ mi fratin’-reĝinon,
Humilan monaĥinon... mi eterne!
Mi sentas: nin nenio iam povas
En mondaj malĝojegoj kvietigi;
Nenio.... Eble, sola konscienco,—
Jes, sola ĝi, sendube, ektriumfos
Je malboneco kaj je kalumnio;
Sed se en ĝi makulo kvankam unu,
Nur unu, eĉ okaze, eltroviĝas,
Mizero estas: kvazaŭ per ulcero
Anim’ forbrulos, koro veneniĝos,
Riproĉo, kvazaŭ per martelo, frapas
En kap’, kaj naŭzo ĉiam, kaj kapturno,
Kaj punktoj estas sangaj en okuloj...
Forkuri vi deziras, sed... Terure!
Terure!... Plej mizera estas tiu,
En kiu konscienc’ ne pura estas!...

Drinkejo sur Litva limo.

MISAILO kaj VARLAAMO, vagistoj—kvazaŭ monaĥoj; GRIGORIO OTREPIEV en ordinara vesto; Mastrino.

Mastrino.

Per kio do mi vin regalos, honoraj maljunuloj?

Varlaamo.

Per tio, kion Dio donis, mastrineto.—Ĉu vi ne havas brandon?

Mastrino.

Kial do ne, pastroj miaj! Mi tuj alportos.

(Ŝi eliras.)

Misailo.

Pro kio do vi eksopiris, kolego? Jen estas limo Litva, kiun vi tiel volis atingi.

Grigorio.

Ĝis kiam mi ne estos en Litvo, ĝis tiu tempo mi ne povas esti trankvila.

Varlaamo.

Kial vi tiel ekamis Litvon? Jen ni, patro Misailo kaj mi, peka, de tiu tempo kiel ni forkuris el monaĥejo, ni pri nenio eĉ pensas: ĉu Litvo, ĉu Rusujo, ĉu fajfilo, ĉu harpo, por ni estas tute egale, estu nur brando... kaj jen ankaŭ ĝi estas!...

Misailo.

Bone estas dirite, patro Varlaamo.

Mastrino (eniras).

Jen, vi havas, patroj miaj. Trinku por sano.

Misailo.

Mi dankas, kara, Dio vin benu. (Ili trinkas. Varlaamo ekkantas.) Kial do vi ne kantas kaj ne trinkas?

Grigorio.

Mi ne volas.

Misailo.

Libero estas por liberulo...

Varlaamo.

Kaj paradizo—por malsobrulo, patro Misailo! Trinku do glaseton pro mastrineto... (li trinkas.) Tamen, patro Misailo, kiam mi drinkas, tiam mi ne amas sobrajn: alia afero estas drinkado, kaj alia—fierado; se vi volas vivi kiel ni,—ni petas, se ne—for! malaperu: arlekeno ne estas kolego por pastro.

Grigorio.

Sidu ĉe brando kaj pensu pri grando, patro Varlaamo!... Ĉu vi vidas, mi ankaŭ iafoje scias bone diri.

Varlaamo.

Pri kio do mi devas pensi?

Misailo.

Forlasu lin, patro Varlaamo.

Varlaamo.

Kial do li estas tia fastulo? Li mem al ni venis, kiel kolego, oni ne scias—kiu, ne scias—de kie, sed li tiel fieras. (Li trinkas kaj kantas.)

Grigorio (al mastrino).

Kien iras tiu ĉi vojo?

Mastrino.

Litvon, mia kara, al Luevaj montoj.

Grigorio.

Kaj ĉu malproksime estas Luevaj montoj?

Mastrino.

Ne malproksime, ĝis vespero oni povus tien aliri, se ne estus baroj reĝaj kaj gardantaj observistoj.

Grigorio.

Kiaj baroj? Kion tio ĉi signifas?

Mastrino.

Iu forkuris el Moskvo kaj estas ordonite ĉiujn kapti kaj pririgardi.

Grigorio (al si mem).

Jen vi havas!... (Laŭte.) Kiun do oni bezonas? Kiu forkuris el Moskvo?

Mastrino.

Dio lin konas, ĉu ŝtelisto, ĉu rabisto,—sed tie ĉi eĉ bonaj homoj nun ne povas trairi. Kaj kiaj rezultatoj el tio ĉi estos? Neniaj; oni eĉ laman diablon ne kaptos: kvazaŭ Litvon ne ekzistas alia vojo, krom vojo granda! Jen, ekzemple, de tie ĉi—sin turnu maldekstren, kaj per arbaro iru sur vojeto ĝis preĝejeto, kiu estas super Ĉekana rivereto, kaj poste rekte trans marĉon al Ĥlopino, de tie al Zaĥarievo, kaj tie jam ĉiu knabeto povas vin alkonduki al Luevaj montoj. Tiuj ĉi observistoj nur pasantojn premas, kaj nin, mizerulojn, ĉirkaŭŝiras. (Estas aŭdata bruo.) Kio tie ankoraŭ estas? Ha, jen estas ili, malbenitaj! ili patrolas.

Grigorio.

Mastrino! ĉu vi ne havas en dometo ian alian angulon?

Mastrino.

Ne, mia kara,—mi mem volus min kaŝi. Estas nur solaj vortoj, ke ili patrolas,—sed donu al ili brandon, panon kaj ĉion,—malviviĝu ili, malbenitaj! Ke ili....

(Observistoj eniras.)

Observisto.

Bonan tagon, mastrino!

Mastrino.

Bone venu, karaj gastoj, mi petas!

Unua observisto (al dua).

Ba! Tie ĉi oni drinkas; ni havos, kion manĝeti. (Al monaĥoj.) Vi kiaj homoj estas?

Varlaamo.

Ni estas Diaj maljunuloj, monaĥoj humilaj, ni iradas en vilaĝoj, kaj kolektas almozon kristanan por monaĥejo.

Observisto (al Grigorio).

Kaj vi?

Misailo.

Nia kolego....

Grigorio.

Mi estas burĝo el urbeto: mi akompanis maljunulojn ĝis limo; de tie ĉi mi iros hejmen.

Misailo.

Ĉu vi jam ne volas....

Grigorio (mallaŭte).

Silentu.

Observisto.

Mastrino, donu ankoraŭ brandon; ni do tie ĉi kun maljunuloj trinkos kaj interparolos.

Dua observisto (mallaŭte).

Knabo, ŝajne, estas nuda, de li oni nenion povas preni; sed maljunuloj....

Unua.

Silentu, tuj ni ilin palpos.—Kio do, patroj miaj, ĉu bone iras viaj aferoj?

Varlaamo.

Malbone, filo, malbone! Nun kristanoj fariĝis avaraj; ili monon amas, monon kaŝas. Malmulte ili donas al Dio. Venis peko granda sur popolojn terajn. Ĉiuj komencis komercadi, profitadi; pensas pri monda riĉeco, sed ne pri savo de animo. Ni iradas, iradas; petadas; iafoje en tri tagoj eĉ tri kvaronkopekojn ne povas elpeti. Tia estas peko! Forpasas semajno, dua, ni enrigardas monujon, kaj en ĝi estas tiel malmulte, ke eĉ honte estas monaĥejon iri; kion fari? de malĝojo ni eĉ restaĵon fordrinkas; mizero estas, kaj nenio plu.—Ho, malbone estas, videble, nia lasta tempo venis....

Mastrino (ploras).

Dio kompatu kaj savu!

(En daŭro de Varlaama parolo unua observisto signifie rigardas Misailon.)

Unua observisto.

Alekso! Ĉu vi havas reĝan ordonon?

Dua.

Jes, mi havas.

Unua.

Donu do ĝin al mi.

Misailo.

Kial vi tiel atente min rigardas?

Unua observisto.

Jen kial: el Moskvo forkuris iu malbona herezisto, Griŝko Otrepiev. Ĉu vi tion ĉi aŭdis?

Misailo.

Mi ne aŭdis.

Observisto.

Ne aŭdis? Bone. Kaj tiun forkurintan hereziston reĝo ordonis kapti kaj sufoki.—Ĉu vi tion ĉi scias?

Misailo.

Ne, mi ne scias.

Observisto (al Varlaamo).

Ĉu vi scias legi?

Varlaamo.

En juneco mi sciis, sed forgesis.

Observisto (al Misailo).

Kaj vi?

Misailo.

Min ne instruis Dio.

Observisto.

Jen, vi havas reĝan ordonon.

Misailo.

Por kio mi ĝin bezonas?

Observisto.

Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi forkurinta herezisto, ŝtelisto kaj fripono—estas vi.

Misailo.

Mi? Kompatu! kion vi diras!

Observisto.

Haltu! Fermu pordon. Jen ni tuj ekscios.

Mastrino.

Ha! malbenitaj turmentantoj! Ili eĉ maljunulon ne forlasas!

Observisto.

Kiu tie ĉi scias legi?

Grigorio (eliras antaŭen).

Mi scias!

Observisto.

Jen, prenu... Sed de kiu vi ellernis?

Grigorio.

De nia sanktaĵisto.

Observisto (donas al li ordonon).

Legu do laŭte.

Grigorio (legas).

«El Ĉudova monaĥejo seninda monaĥo Grigorio, el gento de Otrepievoj, fariĝis herezisto kaj, instruita de diablo, kuraĝis eksciti sanktan frataron per diversaj tentaĵoj kaj malpiaĵoj. Kaj, laŭ informiĝoj, montriĝis, ke forkuris li malbenita Griŝko, al limo Litva...»

Observisto (al Misailo).

Kiel do ne vi?

Grigorio.

«Kaj reĝo ordonis lin kapti....»

Observisto.

Kaj sufoki!

Grigorio.

Tie ĉi ne estas dirite: «sufoki.»

Observisto.

Vi mensogas! ne ĉiun vorton oni skribas en linion. Legu: kapti kaj sufoki.

Grigorio.

«Kaj sufoki. Aĝon havas ŝtelisto Griŝko.... (rigardante Varlaamon) pli ol kvindek jaroj, lia alteco estas meza, frunton li havas senharan, barbon grizan, ventron dikan.» (Ĉiuj rigardas Varlaamon.)

Unua observisto.

Fratoj! Tie ĉi estas Griŝko! tenu, ligu lin! Mi eĉ ne pensis pri tio ĉi!

Varlaamo (depreninte paperon).

For, petoluloj! Kia mi estas Griŝko? Kiel! kvindek jaroj, barbo griza, ventro dika! Ne, frato, vi ankoraŭ juna estas por fari ŝercojn kun mi. Mi jam longe ne legis kaj legas tute malbone, sed nun mi jam tralegos, se oni min volas sufoki (Li legas silabe.) «Aĝon li havas de dudek jaroj.»—Kio, frato, kie do estas kvindek? vidu—dudek?

Dua observisto.

Jes, mi memoras, dudek; tiel same ankaŭ al ni estis dirite.

Unua observisto (al Grigorio).

Vi, frato, videble estas ŝerculo.

(En daŭro de legado, Grigorio staras, mallevinte kapon, havante manon en brusta poŝo.)

Varlaamo (daŭrigas).

«Alteco lia estas malgranda, brusto larĝa, unu mano estas pli mallonga, ol alia, okuloj estas bluaj, haroj—flavruĝaj, sur vango estas veruko, sur frunto—alia.» Ĉu ne vi, amiko, tio ĉi estas?

(Grigorio subite elmetas ponardon; ĉiuj antaŭ li disiras; li rapide sin ĵetas fenestron.)

Observistoj.

Tenu! Tenu!...

(Ĉiuj kuras en senordo.)

Moskvo.—Domo de Ŝujskij.

ŜUJSKIJ; multego da gastoj; vespermanĝo.

Ŝujskij.

Ankoraŭ vinon! (Li sin levas, ĉiuj ankaŭ.)
Karaj gastoj miaj,
Ĉerpilon lastan! Legu preĝon, knabo.

Knabo.

Ĉiela reĝ’, estanta ĉie, ĉiam!
Atentu preĝon vi de sklavoj viaj:
Unua preĝo pri regnestro nia,
De Dio elektita kaj plej pia,
Pri aŭtokrata reĝo de kristanoj.
En domo gardu lin, kaj en milito,
Sur vojoj, kaj sur lito de ripozo.
Al li de malamikoj venkon donu,
Kaj glora estu li de mar’ ĝis maro.
En sano floru lia familio,
Kaj ĝiaj plej amindaj branĉoj ombru
Senfinan mondon; kaj al ni, al sklavoj,
Li estu, kiel ĉiam, bonfavora,
Afabla, bona, longepacienca;
Kaj fontoj de saĝec’ lia senfina
Sur nin elfluu sufiĉege, gaje!
Kaj jen, ĉerpilon reĝan eklevinte,
Ni preĝas antaŭ Vi, Ĉiela Reĝo.

Ŝujskij (trinkas).

Ho, estu ĉiam sana, granda reĝo!
Adiaŭ, gastoj miaj vi plej karaj;
Mi dankas, ke ne abomenis mian
Regalon vi. Adiaŭ, bonan nokton!

(Gastoj foriras, li akompanas ilin ĝis pordo.)

Puŝkin.

Fine ili foriris; nu, princo Vasilij Ivanoviĉ, mi jam pensis, ke ni ne povos eĉ interparoladi.

Ŝujskij (al servantoj).

Vi kial buŝon malfermis? Vi ĉiam nur sinjorojn viajn subaŭskultas. Forigu ĉion de tablo kaj iru for!—Kio okazis, Atanaso Miĥajloviĉ?

Puŝkin.

Mirindaĵoj, kaj nenio plu!
Hodiaŭ mia nev’, Gavrilo Puŝkin,
Al mi kurjeron sendis el Krakovo.

Ŝujskij.

Nu?

Puŝkin.

Strangan li al mi novaĵon skribas...
Fil’ de Johan’... Atendu (aŭskultas ĉe pordo).
Reĝa knabo,
Laŭ ordo de Boriso mortigita....

Ŝujskij.

Sed tio ĉi ne estas nov’.

Puŝkin.

Atendu:
Dimitrij vivas.

Ŝujskij.

Jen sciigo kia!
Reĝido vivas! Nu, mirinde estas!
Nur tio ĉi?

Puŝkin.

Aŭskultu min ĝis fino;
Li estus kiu ajn, ĉu mem reĝido,
Ĉu ia eĉ spirit’ en lia vido,
Aŭ tre kuraĝa uzurpul’—fripono,—
Sed tie nun Dimitrij ekaperis.

Ŝujskij.

Ne povas esti.

Puŝkin.

Lin mem Puŝkin vidis.
Unue kiam li palacon venis,
Tra vicoj da sinjoroj Litvaj rekte
Trairis li sekretan ĉambron reĝan.

Ŝujskij.

Sed kiu li, de kie?

Puŝkin.

Mi ne scias.
Nur oni scias, ke li longe servis
Ĉe Viŝneveckij; kaj ke kiam estis
Malsana li, li al konfesprenanto
Malkovris ian sekretaĵon gravan;
Kaj fierul’, sekreton eksciinte,
Dorlotis lin, kaj levis lin de lito
Kaj lin al Sigizmund’ forveturigis.

Ŝujskij.

Vi ion aŭdis pri bravulo tiu?

Puŝkin.

Mi aŭdis, ke li estas saĝa, lerta,
Al ĉiuj plaĉas. Forkurintojn Moskvajn
Li ravis tute. Litvaj pastroj estas
Kunuloj liaj. Reĝo lin dorlotas—
Kaj, oni diras, helpi lin promesis.

Ŝujskij.

Nu, tio ĉi konfuzo tia estas,
Ke esti povas eĉ kapturno, frato.
Sendube, jes, li estas uzurpulo!
Konfesas mi, danĝero estas granda,
Sciigo grava estas! se atingos
Popolon ĝi, ventego estos forta.

Puŝkin.

Ventego tia, ke malcerte reĝo
Konservos kronon sur saĝega kapo.
Kaj prave estos, ĉar li nin regadas
Simile je minaca reĝ’ Johano.
Ĉu havas vi utilon, ke forestas
Por ĉiuj ni videblaj ekzekutoj,
Ke nun de sangigita plank’ publike
Kanonojn ni ne kantas jam al Kristo,
Ke oni ne bruligas nin kaj reĝo
Per sia sceptro ne subŝovas karbojn?
Ĉu havas garantion ni en vivo!
Nin ĉiutage malfavor’ atendas,
Malliberej’, kapuĉo, aŭ katenoj,
Kaj ankaŭ eĉ malsata mort’, aŭ maŝo.
Pli eminentaj niaj gentoj kie?
Kaj Ŝestunov, kaj Sickij-princoj kie?
Romanov, li, espero de patrujo?
Forturmentitaj estas en ekzilo....
Tiela sama estos via sorto.
Eĉ hejme, kvazaŭ per Litvanoj, estas
Ni ĉirkaŭitaj per malfideluloj:
De ĉie—langoj, pretaj nin perfidi,
Ŝtelistoj, de estrar’ subaĉetitaj.
Dependas ni de ĉia servutulo,
Se lin ni iafoje prave punis.
En propraj eĉ bienoj ni ne regas:
Maldiligentan sklavon ne forpelu!
Lin nutru! Laboriston eĉ ne provu
Forvoki de najbar’! alie—puno!
Ĉu iam aŭdis vi similan ion
Eĉ en reĝado de Minaca reĝo?
Ĉu vivas jam pli bone nun popolo?
Demandu ĝin. Jen, venos uzurpulo,
Al ĝi promesos li diversajn bonojn,—
Kaj estos jam amuz’.

Ŝujskij.

Vi estas prava.
Sed ĉu vi scias? Pri sciigo tiu
Silentu ni ĝis tempo.

Puŝkin.

Kompreneble,
Por si nur sciu. Estas vi prudenta;
Kun vi mi ĉiam amas paroladi,
Kaj se min io iam nur tumultas,
Mi tion jam de vi ne povas kaŝi;
Al tio mielvino kaj biero
Al mi malligis langon mian tiel...
Adiaŭ princ’!

Ŝujskij.

Adiaŭ, ĝis sinvido.

(Akompanas lin.)

Reĝaj ĉambroj.

Reĝido desegnas geografian karton. Reĝidino, Nutristino de reĝidino.

Ksenio (kisas portreton).

Ho, mia kara fianĉo, mia plej bela reĝido, ne al mi vi apartenas, ne al via fianĉino, sed al malluma tombeto en fremda landeto: neniam mi min konsolos, eterne mi ploros.

Nutristino.

Nu, reĝidino! Fraŭlino, ploras, kvazaŭ roso falas: suno suriros, roson sekigos. Vi havos alian fianĉon—kaj belegan kaj afablan. Vi lin ekamos, mia infano aminda, kaj vi forgesos Johanon-reĝidon.

Ksenio.

Ne, nutristineto, al li, eĉ mortinta, mi estos fidela.

(Boriso eniras.)

Reĝo.

Ksenio mia! ho, filino kara!
Ankoraŭ fianĉino—jam vidvino!
Vi ĉiam ploras pri fianĉo via?
Infano mia! sorto ne permesis
Al mi feliĉon vian eĉ vidadi.
Kredeble kolerigis ni ĉielon,
Feliĉon vian mi ne povis fari;
Sed vi, senkulpa! kial vi suferas?
Kaj vi, fileto mia, kion faras?

Teodoro.

Mi? Teron Moskvan mi desegnas; vidu:
Jen estas tuta nia regn’; jen Moskvo,
Jen Novgorod’, jen Astraĥan’! Jen maro,
Plej densaj estas jen arbaroj Permaj,
Kaj jen Sibir’.

Reĝo.

Kaj tio kio estas,
Jen, tie elkurbiĝas?

Teodoro.

Volgo estas.

Reĝo.

Tre bone! Dolĉaj fruktoj de scienco!
De nubo kvazaŭ, povas tuj ekvidi
Vi regnon tutan: urbojn kaj riverojn....
Ho, lernu, fil’; scienco mallongigas
Spertadojn de rapidfluanta vivo.
Jen iam, eĉ tre baldaŭ, eble, ĉiuj
Provincoj tiuj, kiuj vi hodiaŭ
Desegnis sur papero tiel bone,
Sub via glora potencado estos.
Ho, lernu, mia filo, pli facile
Laboron regnan tiam vi komprenos.

(Eniras Semiono Godunov.)

Jen iras kun raporto Semiono.
(Al Ksenio.) Animo mia, iru vian ĉambron;
Adiaŭ, kara; Dio vin konsolu.

(Ksenio kun nutristino foriras.)

Nu, kion diros Semion’?

Semiono Godunov.

Hodiaŭ
Al mi de Puŝkin kaj de princ’ Vasilij
Servantoj venis frue kun raporto.

Reĝo.

Nu!

Semiono Godunov.

Kaj servant’ de Puŝkin alraportis,
Ke en maten’ hieraŭ alveturis
Al ili el Krakov’ kurjer’,—kaj baldaŭ
Li sen letero resendita estis.

Reĝo.

Tuj kaptu lin.

Sem. Godunov.

Mi sendis persekuton.

Reĝo.

Kaj Ŝujskij?

Sem. Godunov.

Jen hieraŭ li regalis
Amikojn siajn: fratoj Miloslavskij,
Buturlin estis, Saltikov Miĥajlo,
Kaj Puŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj homoj;
Disiris ili tre malfrue. Puŝkin
Kun mastro mem nur en soleco restis,
Kaj longe ili interparoladis.

Reĝo.

Alvoku tuje princon Ŝujskij.

Sem. Godunov.

Reĝo!
Li estas tie ĉi.

Reĝo.

Al mi lin voku!

(Godunov foriras.)

Reĝo.

Kun Litvo interkomuniko! Kio?!...
De Puŝkin gento estas abomena,
Al Ŝujskij ankaŭ mi ne tre konfidas:
Li ruza kaj kuraĝa, evitema....

(Ŝujskij eniras.)

Bezonas mi kun vi interparoli.
Sed, ŝajne, vi mem venis pro afero,
Kaj tial mi aŭskultos vin unue.

Ŝujskij.

Regnestro! devas mi al vi raporti
Sciigon gravan.

Reĝo.

Mi jam vin aŭskultas.

Ŝujskij (mallaŭte montrante Teodoron).

Sed reĝo, jen...

Reĝo.

Reĝido povas scii
Pri tio, kion scias Ŝujskij. Diru.

Ŝujskij.

El Kiev’ sciigo venis....

Reĝo.

Tiu, kiun
Kurjer’ al Puŝkin mem alveturigis?

Ŝujskij.

(Li ĉion scias!...) Pensis mi, regnestro,
Ke vi ne scias tiun ĉi sekreton.

Reĝo.

Nenio, princo; volas mi kombini
Sciigojn,—ĉar alie ne ekscios
Ni veron.

Ŝujskij.

Mi nur tion bone scias,
Ke en Krakov’, aperis uzurpulo,
Kaj ke sinjoroj kaj mem reĝ’ lin amas.

Reĝo.

Sed kiu estas tiu uzurpulo?

Ŝujskij.

Ne scias.

Reĝo.

Sed... per kio li danĝera?

Ŝujskij.

Regnestro! forta estas via regno;
Per amo vi kaj per malavareco
Aldonitigis korojn de subuloj;
Sed mem vi scias, ke popolamaso
Perfida estas, forte ribelema,
Kaj ne espera, kaj superstiĉema,—
Obea estas al inspir’ momenta,
Al vero—surda kaj indiferenta,
Ĝi nur al fabloj ĉiam konfidadas.
Kuraĝo senprudenta al ĝi plaĉas;
Kaj, se fripono tiu nesciata
Transiros iel nian limon Litvan,
Al li popolamason malsaĝegan
Altiros nom’ reviva de Dimitrij.

Reĝo.

Dimitrij!... Kiel? tiu ĉi infano?
Dimitrij!... Ha!...—Reĝido, vi foriru.

Ŝujskij (al si mem).

Ruĝiĝis li: ventego estos!...

Teodoro.

Reĝo,
Permesu, ke....

Reĝo.

Ne, mia filo, iru.

(Teodoro foriras.)

Dimitrij!...

Ŝujskij (al si mem).

Li nenion tute sciis.

Reĝo.

Aŭskultu, princo, ĉion tuj pretigu;
De Litv’ Rusujo estu debarita
Per baroj; ke neniu kreitaĵo
Transiru nian limon; ke leporo
Eĉ ne alkuru el Poluj’; ke korvo
Ne flugu el Krakovo. Nu, rapidu!

Ŝujskij.

Tuj.

Reĝo.

Haltu. Ĉu ne vere, ke sciigo
Tre sprita estas? Ĉu vi iam konis
Mortintojn, el ĉerkujoj elirintajn,
Por demandadi reĝojn, leĝajn reĝojn,
Publike, unuvoĉe elektitajn,
De sankta patriarko mem kronitajn?
Ridinde? ha? Sed kial vi ne ridas?

Ŝujskij.

Regnestro!...

Reĝo.

Ne, aŭskultu, princ’ Vasilij:
Eksciis kiam mi, ke tiun knabon...
Ke tiu ĉi knabeto iel mortis,
Mi sentis vin por esplorado; nun do
Per kruco, kaj per Dio mi vin petas,
Laŭ konscienco, vi anoncu veron:
Ĉu vi ekkonis mortigitan knabon?
Kaj ĉu ne estis ŝanĝo? Nu, respondu.

Ŝujskij.

Sed ĵuras mi....

Reĝo.

Ne, Ŝujskij, vi ne ĵuru,
Respondu: ĉu reĝido estis?

Ŝujskij.

Jes.

Reĝo.

Pripensu, princ’, favoron mi promesas,
Mensogon jam pasintan mi ne punos
Per malfavoro. Sed se nun vi ankaŭ
Deziras ruzi vi—je kap’ de mia filo
Mi ĵuras vin kruele ekzekuti.
Mi tiel ekzekutos, ke Johano
Eĉ mem en ĉerko de terur’ ektremos.

Ŝujskij.

Ne puno,—malfavoro min timigas!
Ĉu mi kuraĝos antaŭ vi malici?
Kaj ĉu mi povis tiel ekerari,
Ke lin mi ne ekkonis? Mi tri fojojn
Vizitis en preĝejo malvivulon,
Portitan tien per Ugliĉo tuta.
Ĉirkaŭis lin ankoraŭ dek tri korpoj,
Per man’ popola disŝiritaj,—ili
Jam rimarkeble tute forputradis,
Vizaĝo do reĝida estis klara,
Trankvila, freŝa, kvazaŭ li nur dormis;
Profunda vund’ ankoraŭ ne krustiĝis,
Kaj trajtoj liaj tute ne ŝanĝiĝis.—
Ho ne, regnestro, tute mi ne dubas:
Dimitrij mortis.

Reĝo.

Nu, sufiĉe, iru. (Ŝujskij foriras.)
Ha, ŝarĝe estas!... Pensojn mi kolektu!...
Mi tentis: sango tuta al vizaĝo
Sin ĵetis, poste reen ĝi defluis....
Jen kial dek tri jarojn intersekve
Infanon mortigitan mi sonĝadis!
Jes, jes—jen kial! nun mi jam komprenas.
Sed kiu estas mia kontraŭulo?
Kaj kiu kontraŭ mi? Nur nomo, ombro,—
Ĉu povas ombr’ de mi forŝiri kronon,
De idoj miaj heredaĵon preni?
Ho, malsaĝulo! kial mi ektimis?
Nur blovu vi fantomon—ĝi forflugos.
Jes, estas decidite: mi ne timos—
Malŝati tamen mi nenion devas....
Tre peza vi, ho, ĉapo Monomaĥa!

Krakovo. Domo de Viŝneveckij.

Uzurpulo kaj Pastro Ĉernikova.

Uzurpulo.

Ne, mia patro, embaras’ forestas.
Animon molan de popolo mia
Mi bone scias: ĉiam sankta estos
Por ĝi ekzemplo de regnestro ĝia.
Por religio—ĝi indiferenta.
Kaj baldaŭ—donas mi eĉ garantion—
Entute religio orienta
Ekamos forte Petran vikarion.

Patro.

Vin bone gardu sankta Ignatio!
Alie jam komencos vi vivadi.
Sed nun, reĝido, devas vi ĝis tiam
Intencojn viajn en anim’ kaŝadi;
Ŝajnigi sin kun plej malpia mondo
Al ni ordonas ofte sankta devo:
Aferojn viajn, vortojn—juĝas homoj,
Intencojn do nur sola Dio vidas.

Uzurpulo.

Amen! Kiu tie?

(Eniras servanto.)

Diru: ni akceptas.

(Pordo malfermiĝas. Eniras amaso da Rusoj kaj Poloj.)

Kolegoj miaj! morgaŭ jam eliros
Ni el Krakovo. Mi deziras, Mniŝek,
Al vi Samboron post tri tagoj veni.
Mi scias, ke kastel’ gastama via
Briladas ĉiam per lukseco nobla
Kaj estas glora per mastrino juna.
Marinon plej belegan mi esperas
Ekvidi tie. Vi do, ho amikoj,
Rusujo, Litvo, kun kuraĝ’ levintaj
Standardojn fratajn kontraŭ malamiko
Malica ĉiam, mia malbonulo,—
De Slavoj filoj, baldaŭ mi kondukos
Por batalado kolegarojn viajn!
Sed inter vi mi vidas novajn homojn?

Gavrilo Puŝkin.

Alvenis ili al favoro via
Pro glavo kaj servado.

Uzurpulo.

Mi tre ĝojas.
Alvenu. Kiu do, al mi vi diru,
Belulo tiu?

Puŝkin.

Kurbskij.

Uzurpulo.

Glora nomo!
Parenc’ vi estas de hero’ Kazana?

Kurbskij.

Mi—filo lia.

Uzurpulo.

Vivas li?

Kurbskij.

Ne, mortis....

Uzurpulo.

Grandega saĝo! Viro de batalo!...
De tiu tempo tamen, kiam estis
Li sub antikva Olga urb’ kun Litvoj,
Por venĝi tie siajn ofendantojn,—
Pri li silentas famo.

Kurbskij.

Mia patro
Pasigis reston de vivado sia
En de Batorij donacita tero.
En izoleco li trankvile vivis,
Serĉante en sciencoj nur konsolon;
Sed ne konsolis lin laboro paca:
Patrujon de juneco memorante,
Pri ĝi li ĉiam forte sopiradis.

Uzurpulo.

Ho, estro malfeliĉa! Kiel hele!
Tre ĝojas mi, heroo mia nobla,
Ke lia ido kun patruj’ paciĝas—
De patroj kulpojn mi ne rememoras;
Alproksimiĝu, Kurbskij... donu manon!
Tre strange! Fil’ de Kurbskij mem kondukas
Sur tronon—kiun? filon de Johano!...
Min helpas ĉio: homoj kaj mem sorto!
Kaj vi?

Polo.

Sobanskij mi, nobel’ libera.

Uzurpulo.

Mi vin salutas, id’ de libereco!
Al li trionon de salajr’ elpagu.
Sed tiuj ĉi? Sur ili mi ekkonas
Patrujan veston. Ili estas niaj.

Ĥrusĉov (salutas).

Jes, nia patro-reĝ’. Ni estas viaj
Fervoraj, elpetitaj servutuloj.
El Moskvo ni de malfavor’ forkuris
Al vi, regnestr’,—pro vi ni estas pretaj
Eĉ morti,—estu niaj malvivuloj
Por vi ŝtupar’ al Moskva reĝa trono.

Uzurpulo.

Kuraĝu vi, senkulpaj turmentitoj—
Permesu nur al mi atingi Moskvon,
Kaj tie jam Boris elpagos ĉion.
Vi kiu?

Karelo.

Venis mi de Don’ libera.
Al vi min sendis niaj kuraĝuloj,
Okulojn viajn klarajn reĝajn vidi,
Al vi proponi ĉiujn niajn kapojn.

Uzurpulo.

Mi konas Donon: mi ne dubis vidi
Standardon Donan inter miaj vicoj.
Tre dankas ni militon nian Donan.
Ni scias, ke kozakoj nune estas
Maljuste alpremataj kaj pelataj;
Sed se nin Dio helpos ekposedi
De patro tronon, tuj, laŭ antikveco,
Favoros ni fidelan nian Donon.

Poeto (alproksimiĝas, malalte salutante kaj kaptante baskon de Griŝko).

Plej granda princo kaj reĝid’ plej klara!

Uzurpulo.

Vi kion volas?

Poeto (donas al li paperon).

Prenu kun favoro
Mizeran frukton de fervor-laboro.

Uzurpulo.

Ho, kion vidas mi? Latinaj versoj!
Plej sankta estas lig’ de glav’ kun liro,—
Ĉar unu laŭr’ amike ilin ligos.
Sub norda mi ĉielo eĉ naskiĝis,
Sed kun latina muzo konatiĝis,
Kaj florojn de Parnas’ mi kore amas.
Mi kredas profetaĵojn de poetoj.
Ne vane en ilia flama brusto
Ekbolas ravo: faron, kiun gloris
Poetoj, jam antaŭe benu, Dio!
Alvenu, kara. Pro memoro mia
Alprenu. (Donas al li ringon.)
Kiam jam kun mi fariĝos
Antaŭdifin’ de sorto, kiam kronon
Prapatran mi surmetos, ree aŭdos
Mi voĉon vian kaj inspiran himnon:
«Musa gloriam coronat gloriaque musam.»
Kaj nun, amikoj, ĝis sinvido morgaŭ!

Ĉiuj.

Eliru!... Vivu princ’ Dimitrij, vivu!
Eterne vivu granda princo Moskva!

Kastelo de vojevodo Mniŝek en Samboro.

Tualetejo de Marino.

MARINO, RUZJA (ornamas ŝin). Servantinoj.

Marino (antaŭ spegulo).

Ĉu baldaŭ? Vi ne povas rapidigi?

Ruzja.

Permesu—estas jen malfacilaĵo,—
Per kio vi vin volas ornamigi,
Per belaj perloj, aŭ per smeraldaĵo?

Marino.

Al mi vi donu kronon diamantan.

Ruzja.

Bonege! Vi memoras? vi ĝin vestis
Ankoraŭ kiam balon plej brilantan
Kortegan vi veturis? Tie estis
Vi kvazaŭ suno,—ĉiuj viroj restis
De vi en rav’, fraŭlinoj for rapidis....
Ĥotkeviĉ juna tiam vin ekvidis
Kaj sin mortpafis.... Kiu proksimiĝas
Al vi nur, tiu tuj vin enamiĝas!...

Marino.

Ĉu baldaŭ?

Ruzja.

Tuj, fraŭlino kara mia.
Je vi espera forte patro via;
Ne vane vidis vin reĝido, eble;
Ne povis li eĉ kaŝi ravon sian;
Kaj tial povas vi jam koron lian
Facile venki nun kredeble.
Ĉe ni lin sole amo tenas!
Monaton tutan jam, veninte
Al ni, militon forgesinte
Kaj tronon Moskvan, li festenas
Kaj Rusojn, Litvojn kolerigas....
Al tio kio lin devigas?
Esperas mi, ke, kiam vin, fraŭlino,
Dimitrij faros Moskvan jam reĝinon,
Vi ne forlasos vian servantinon?

Marino.

Ĉu pensas vi, ke estos mi reĝino?

Ruzja.

Sed kiu? La plej bela vi ja estas,
Je vi egalaj per belec’ forestas!
De Mniŝek gento cedis al nenia;
Vi estas bela super laŭdo ĉia....
Feliĉa estos tiu, kiun vi ekamos,
Al kiu via bona kor’ per amo flamos—
Se eĉ li estus reĝo nia
Aŭ eĉ de francaj reĝoj ido....
Ne sole tiu ĉi reĝido
Mizera, nesciata ia!

Marino.

Reĝidon tuta mond’ lin opinias.

Ruzja.

Sed ja pasintan vintron li estadis
Ĉe Viŝneveckij, kaj al li servadis.

Marino.

Li kaŝis sin.

Ruzja.

Nu, tion ĉi mi scias.
Sed ĉu jam estas vi sciinta,
Pri li popolo kion diras?
Ke estas li el Moskvo forkurinta
Fripono, kiu nur pro krimo iras.

Marino.

Ho, kia sensencaĵo!

Ruzja.

Tute vere!
Je tio ĉi ne kredas mi, fraŭlino;
Sed danka devas esti li sen fino,
Ke lin el multaj amas vi sincere....

Servantino (enkuras).

Alvenis gastoj!

Marino.

Kiel, kara mia,
Vi tiel babilema estas
Kaj kiel longe vi min vestas!

Ruzja.

Tuj, tuj!... (servantinoj kuradas kaj rekuradas).

Marino (al si mem).

Ekscios mi pri sort’ pasinta lia....