VERKARO
DE
V. N. DEVJATNIN
(RUSA ESPERANTISTO)
LIBRO UNUA
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1906
Tous droits réservés.
En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur «Granda» strato
de Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tre
modestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvo
internacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado de
lingvo internacia (?) «Volapük», kiu estis senfine malfacila por
ellernado,—tial mi estis interesigita je nova provo de artefarita
lingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu kostis nur 10
kop.—Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte
por rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis
tute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tuj
mem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkaj
tagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone,
ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun li
baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre viva
korespondado. Poste Sro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron
ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi
eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn.
(Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ
post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj
(en «adresaro» de Dro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis tre
fervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun-ĉi laboradon multe
helpis mia konatiĝo—proksimume en tiu sama tempo—kun kelkaj
esperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujn
mi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiuj
konatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (Sro Lojko estis iam
varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, por
kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miaj
unuaj amikoj—esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sankta
afero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn de
Esperanto. Dank’ al senĉesa influo de tiuj-ĉi miaj amikoj, mi estis
en tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto,
mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojn
de grafo Tolstoj (unuaj estis: «Per kio homoj estas vivaj» kaj
«Du maljunuloj»), poste mi provis poezion, kaj en Junio de 1892a
jaro tradukis unuan versaĵan—«Anĝelo» (el Lermontov), kiu estis
presita en no 9a de «Esperantisto» por 1892 j.; tio-ĉi estis mia
unua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estis
komenco de tuta mia postea verkado.
Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondado kun
Sro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memoras
ankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kun
Dro Ostrovskij, kun S{ro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kun
multaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉi
lastaj mi aparte longe korespondadis kun Sro Riĉard Geoghegan
el «Ist Zound de nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj», kiu eĉ
ellernadis lingvon rusan). Ĉiuj tiuj-ĉi amikoj miaj ankaŭ bone min
influis,—kaj mi tradukadis kaj verkadis senhalte: unu post alia
aperis miaj originalaj kaj tradukitaj verkoj: «Ludilo de Sorto»,
«Nevola mortiginto», «Demono», «Boris Godunow», «Arturo»,
«Edziĝo» kaj multe da diversaj malgrandaj versaĵoj...
Sed post granda bruado ĉiam venas silento,—tiel same fariĝis
ankaŭ kun mi: ĉiuj miaj amikoj forveturis el Vilno en diversajn
lokojn de nia Grandega Rusujo, mi mem, laŭ volo de sorto, estis
transmetita ian sovaĝan vilaĝon, kie preskaŭ tute forestis eĉ ia
similaĵo je civilizita homaro, kaj mi restis tute sola; mia familio
pligrandiĝis, miaj infanoj jam bezonis edukadon, kaj mi devis
pli multe pensi pri miaj devoj familiaj kaj servaj, ol pri
Esperanto,—tial mi preskaŭ tute forlasis mian laboradon sur kampo
de nia kara afero, aliaj interesoj de vivo min okupis, iom post iom
mi komencis tute nerimarkeble forgesadi eĉ pri ekzistado mem de
lingvo Esperanto, kaj, fine, mi preskaŭ tute ekdormis...
El tiuj-ĉi teruraj brakoj de bruta dormado min elŝiris mia malnova
amiko-esperantisto Dro A. G. Naŭman: per sia laŭta, kuraĝa kaj
bonfavora voĉo li vekigis min kaj igis ree laboradi!... Tielan
efektive amikan agon oni neniam forgesas!... Kaj jen mi vekiĝis,
renaskiĝis por Esperanto,—kaj nun mi volas ree labori, ree batali
kaj aŭ venki aŭ morti kun batalilo en manoj, por ke oni min pardonu
por mia kontraŭvola perfido je nia sankta afero!...
Por komenco mi decidis eldoni unuan libron de mia plena verkaro, en
kiu mi lokigas preskaŭ trionon da tio, kion mi skribis esperante en
daŭro de lastaj 13 jaroj.
Eldonon de mia plena verkaro afable prenis sur sin estimata Pariza
firmo «Hachette et Cie», kiun mi korege dankas por tio-ĉi, ĉar
alie, dank’ al multaj malfacilaj cirkonstancoj, mondo esperantista
neniam ekvidus miajn verkojn.
Post kelka tempo, se nur nenio min malhelpos, mi intencas eldoni duan
libron, en kiu multaj el miaj malnovaj amikoj inter aliaj trovos
kelkajn konatajn por ili verkojn.
Kun komprenebla sento de timemo mi prezentas nun al juĝo de tutmonda
esperantistaro unuan libron de mia plena verkaro: ĝi ja estas unua
provo en tiu-ĉi direkto, ĝis nun en nia ankoraŭ juna literaturo
esperanta forestis tielaj kolektoj,—kaj mi deziras el tuta mia koro,
ke tiu-ĉi mia laboro estu feliĉa komenco (nur komenco!), ke aliaj
geesperantistoj sekvu min kaj en plej mallonga tempo riĉigu nian
junan literaturon, por ke ni ĉiuj povu diri, ke nia kara Esperanto
havas propran literaturon eĉ pli grandan, ol ia nacia lingvo...
Donu, Dio, ke tiu-ĉi deziro plej baldaŭ efektiviĝu!
Oni min kritiku, oni min insultu, aŭ laŭdu,—por mi persone ĝi
estas tute egala: komenco estas farita, kaj mi el tuta mia animo
invitas ĉiujn geesperantistojn sekvi mian ekzemplon! Ni laboru kaj
esperu! Vivu nia karega Esperanto kaj ĝia genia kreinto!...
V. Devjatnin.
VERKARO
VERSAĴOJ
1. ESPERO
(El Ŝiller.)
Tre multe homar’ kun espero en koro
Pri vivo estonta revadas,
Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
Aliri ĝi baldaŭ voladas.
Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,—
Sed homo esperon senĉese odoras.
Espero kun ni senaparte vivadas:
Ĝi knabon dorlotas, junulon
Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
Konsolas ĉe tomb’ maljunulon:
Li, trolacigita per vojo de tero,
Foriras en tombon kun dolĉa espero.
Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
Per revoj malsaĝaj naskita!
Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
Ke estos esper’ plenumita.
Kaj tiu-ĉi sento ĉu estas kapabla
Nin trompi en nia revaĵo agrabla?
2. KVAR JARTEMPOJ
I.
Ridetas gajege kaj hele naturo:
Ĝin vestas smeralda verdaĵo,
Ĉirkaŭe vidiĝas de vivo plezuro
Kaj ĝojo en ĉiu kreskaĵo.
Kaj suno favore, amike etendas
Al ĉio brilantan radion,
Al ĉio feliĉon, konsolon ĝi sendas,
Vivigas, varmigas ĝi ĉion.
II.
Naturo jam estas en luksa disfloro,
Je vivo matura pleniĝas,
Kaj suno simila je globo de oro
En blua ĉielo ruliĝas.
Sed ĝi tro varmege bruligas aeron:
Arbaroj jam pluvon avidas,
Kaj herbo flaviĝas kaj falas sur teron,
De suno sin kaŝi rapidas...
III.
Ĉesiĝis jam tute varmego somera,
Naturo malgaje forfloras,—
Kaj ofte en sia malĝojo sincera
Per pluvo senhalta ĝi ploras!
Nur vento ribela, trapike fajfante,
Ŝancelas foliojn kun bruo,
Kaj ilin forpelas, de arboj ŝirante...
Ĉagreno, sopiro, enuo!...
IV.
Blankiĝas naturo, en neĝo vestita,
Kaj kiel arĝento ĝi brilas;
Per prujno lanuga kaj griza kovrita,
Ĝi je maljunulo similas.
Sed morto severa vidiĝas en ĉio,—
Ĝin forta eĉ frost’ ne forigas...
Malvarmo, silento... Kaj suna radio
Nur lumas, sed jam ne vivigas!...
3. ŜI ESTAS GAJA
Ŝi estas ankoraŭ malgranda infano,
Ŝin ĉiuj dorlotas kaj amas;
En ŝia vizaĝo, floranta per sano
Gajeco senzorga nur flamas.
Jen jaroj forpasas. Ŝi lukse disfloras,
Ŝin sorto renkontas afable;
Ŝi estas tre gaja, neniam ŝi ploras,
Kaj vivon pasigas agrable.
Rigardu: jen rajdas en cirka areno
Konata al vi belulino,—
Ŝi saltas, ŝi dancas sen deva konveno,
Ĉar estas ŝi gaja fraŭlino!
Kaj ĉiuj laŭtege kriante ŝin laŭdas,
Je ŝia talio admiras,
Ŝin multe elvokas, senfine aplaŭdas,
Al ŝi ornamejon eniras...
Jen domo gajega. En ĝia salono
Belegaj virinoj promenas...
En tiun-ĉi domon pro vino kaj mono
Tre multaj fraŭlinoj alvenas...
Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon,
En brakoj de iu sinjoro,
Belega fraŭlino... Jen levis ŝi kapon
Kaj ridas en bona humoro....
Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!...
Pasie ŝin kisas sinjoro,
Karesas kaj donas pokalon da vino,—
Ŝi trinkas kaj... ridas el koro!...
Post tio forflugas apenaŭ nur jaro,
Kaj ŝin mi denove ekvidis,—
Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo
Ĝi staris malsobra kaj ridis....
Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa,
Nenio antaŭa jam restis...
Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa
Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis.
«Vi eble per brando regali min volas?»
Demandis ŝi min arogante:
«Ĉar vidu... hodiaŭ... mi... iom petolas!...»
Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante...
Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta,
Vivanta pro mono kaj vino,
Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta,—
Jen vivo de gaja virino!...
4. MALLIBERULO
Ne besto sovaĝa, fermita en kaĝo,
De ĉeno fortika sin ŝiras,
Ne gaja birdeto, kaptita per reto,
Pri freŝa aero sopiras,—
De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras
Junulo tre bela, tre brava!...
Predikis li veron, justecon, liberon,
Kaj pensis, ke estas li prava....
Revanto ne vidis, ke ĉiuj nur ridis
Je lia parolo sovaĝa:
Sin amo inspiris, sed ĉiuj rediris,
Ke estas li homo malsaĝa!...
Li multe suferis, li multe esperis,
Li kredis, ke venos libero,—
Kaj ree kun flamo predikis pri amo,
Pri paco tutmonda, pri vero....
Ho, kia eraro! Neniam homaro
Resonos al voko predika:
Homaro—prudenta, kaj estas sensenta
Al voko malforta amika!
Sed li ne silentis: li pensis, li sentis,
Ke homoj lin fine komprenos,
Ke liaj amikoj al liaj predikoj
De ĉie kun ĝojo alvenos....
Kaj jen rezultato: li en kazemato
En ŝarĝaj katenoj nun sidas,
De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras,
Kaj vane liberon avidas.—
5. PRINTEMPO
Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno:
Varmega suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizaĝon belan kun rideto
Al ĉiuj montras; jam de montoj
Kun bruo fluas rivereto,
Kaj detruataj estas pontoj....
Denove ĉio reviviĝas,
Kantadas venon de printempo....
Por mi nur daŭras, ne finiĝas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi forestas suna lumo,
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas... Nur mallumo,
Mallumo sola kaj ĉagreno!...
6. AL LABORISTO
(El Foss.)
Ho, frato! Dum vi laboradi
Ankoraŭ povas sen ripozo,
Ne volu manon etendadi
Al bonaj homoj pro almozo.
Sed kiam de kruela sorto,
Ho, mia mizerega frato,
Foriĝas tuta via forto,—
Vi vin mortigu per malsato.
7. INFANO DE ZORGO
(El Gerder.)
Finiĝis varmega jam tago,
Kaj nokto agrabla fariĝis,
Sub ombra cipreso, ĉe lago
Diino de Zorgo sidiĝis.
El ruĝa argilo Diino
Malgaje figuron skulptadis,—
Kaj luno, de nokto reĝino,
De blua ĉiel’ rigardadis.
Jen Zeŭso al bela Diino
Parolis kun dia favoro:
«Rakontu, malgaja knabino,
Pri via doloro en koro.»
«Ho, Zeŭso, Diino rediras:
Alportu al mi vi plezuron!
De vi mi nur solan deziras:
Vivigu vi mian figuron!»
—Volonte! Mi vin kontentigos:
Viviĝas figuro jam via!...
Sed tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne ĝi mia!—
«Ho, ne! Al li Zorgo parolas:
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi ĝin cedi ne volas,
Ĉar ĝin mi por mi preparadis!
Por mi ĝin restigu!» korege
Ŝi Zeŭson potencan admonis.
—Ho, ne! mi ĝin amas varmege,
Al ĝi ĉar animon mi donis!—
«Pro kio disputon vi tenas?»
Subite la Ter’ al li diras:
«Al mi ĝi sen dub’ apartenas,
Ĉar tera en teron foriras!»
Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan,—sed fine
Al Kron’ ili ĉiuj ekiris.
«Ĉar unu al dua ne volis
Figuron vi tiun-ĉi cedi,—»
Grizhara Saturn’ elparolis:
«Vi kune ĝin povas posedi.»
«Aŭskultu-do, dioj: nur kiam
Ĝi mortos, anim’ apartenos
Al Zeŭso potenca,—kaj tiam
Jam Ter’ ĝian korpon alprenos.
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Ĝin povas posedi ĝis morto!...»
Mi pensas, ke tia difino
Similas al homa la sorto?...
8. DEKTRIA NUMERO
Li estas krimulo!... Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj iras, per ĉenoj sonante....
Vi pensas, kredeble, ke estas li homo?
Ho, vane! ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»...
Piedojn kaj manojn katenoj turmentas,
Animon plenigas doloro,
En korpo malsana malvarmon li sentas,
Sopiron grandegan en koro.
Li forte laciĝis, ripozi li volas,
Kaj jen li sidiĝas sur tero...
«He, vi!... sonas krio: vi ree petolas?!...
Vin levu, «dektria numero»!
Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante,
Kaj ree sopiras sen fino,
Pri celo de sia vojaĝo pensante,
Pri domo, infanoj, edzino....
Rapide traflugas en lia memoro
Pentraĵoj de vivo mizera...
Kaj ree en korpon penetras doloro,
En koron—turmenta infera!...
En malliberejo malluma, malpura,
Senkulpe ŝlosita li estis,—
Kaj tie en stato malbona, terura
Kvin jarojn longegajn li restis!
Li jam humiliĝis al juĝo malvera,
Kaj nur liberiĝon avidis,—
Sed vane: subite lin sorto severa
Denove kruele jeridis...
En malliberejo fariĝis ribelo,—
Al ĝi ankaŭ lin oni igis...
Sed oni neniom aliris ol celo,
Por ĉiam nur sin pereigis....
Kaj jen rezultato!... Mallevis li kapon,
Pri vivo pasinta pensante,
Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.
Vi kredas sendube, ke estas li homo?
Ne kredu,—ĝi estas malvero:
Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
Cifero, «dektria numero»...
9. HETMANO (suĵeto estas pruntita).
(Poemo.)
En senviva arbaro vivas brava anaro
Da rabistoj kun sia hetmano.
Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo
Kaj jam tenas potencon en mano.
Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas,
Lian vivon zorgeme prigardas,
Li-do estas severa, malkontenta, kolera,
Kaj rabistojn fiere rigardas.
En pasinta somero li kun muta kolero
Patran domon forlasis por ĉiam,
Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis,
Kaj rabisto fariĝis de tiam.
Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris
Senkompate forvenĝi homaron,
Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura,
Li foriris senvivan arbaron.
En arbaro sur fundo de kavego profunda
Lin okaze rabistoj renkontis:
Forkurinto mizera kun konfido sincera
Lian sorton al ili rakontis.
Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis,
Kiel membron de bando ilia,
Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano,
Komandanto de aro malpia.
Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa,
Al pasantoj kuradis renkonte,
Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron
Senkompate, senkore, senhonte.
Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj
Kruelecon hetmanan rigardis,
Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo,
Ion diri al estro sin gardis.
Foje unu bandano pri senkulpa infano
Senkompatan hetmanon ekpetis,
Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano
Kaj al hundoj por manĝo forĵetis...
Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico,
Grandan monon promesis al tiu,
Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos,
Sed lin trovis, mortigis neniu.
Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj
Nekaptebla hetmano kuraĝa,
Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis,
Ke lin serĉas polico sensaĝa.
Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis
Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj,
Sed hetman’ ilin ligis kaj kun si veturigis
En tendaron de siaj kunfratoj.
Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj
De hetmano en densa arbaro,
Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj
Ilin sendis kun rid’ al estraro.
Kaj estraro kolora en indigno sincera
Nepre kapti krimulon intencis:
Kun decido tiela kontraŭ bando ribela
Ĝi regulan militon komencis.
Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro
El soldatoj tre bone armitaj,
Estis tute simila je grandega kaptilo
Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj.
Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj
Kun propono de plena pardono,
Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto
Kaj hetmanon fordonos pro mono....
—Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj,
Diris brava hetmano fiera:
—Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto,—
Mi ĝin diras el koro sincera!
—Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi,
Ke vi estas kapablaj al grando...
Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj
Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando.
—Vin soldatoj mortigos, aŭ po unu kunligos
Kaj eltrenos el via arbaro,
Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros
Kaj kun mono el tiu-ĉi baro....
—Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj
Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj:
Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo
Iru for el arbaro liberaj!...
Lin respondis neniu,—sed en brusto de ĉiu
Frapis koro per sento kolera....
—Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas?—
Diris ree hetmano fiera.
Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio
De hetmano foriri perfide!
Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas!
Ni batalon deziras avide!...»
Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj
De rabistoj kun krio sovaĝa...
Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano
Proksimiĝis al bando kuraĝa.
Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis
Kaj per brusto ondanta enspiris:
Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido,
Al rabistoj solene li diris:
—Venis tempo fatala de kruela batalo:
Ni atendas aŭ venkon, aŭ morton,
Nin danĝero minacas, kaj al vi mi donacas
Mian kapon, kaj koron, kaj forton!
—Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj
Da soldatoj kun trafaj pafiloj
Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam
Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!...
Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima
Lin salutis rabistoj—kunfratoj:
«Vivu estr’ estiminda! Vivu frato aminda!
Forpereu malnoblaj soldatoj!...»
Kaj en nokto senstela tuta bando ribela
Sian neston malluman forlasas....
Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj
Ili mute, senbrue trapasas....
Jen ekpafo trasonis... bando tuj ĝin ekkonis:
Por komenco ĝi estas signalo...
Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas...
Komenciĝis kruela batalo!..
Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj,
Eksvingante per akraj tranĉiloj....
Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan
Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj...
En mateno-do frua estis ĉio senbrua,
Hele suno suriris brilanta...
Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis
Sin kovrinte per nubo fluganta...
Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo:
Fulmotondro eksonis kolere,
Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis,
Pri mortintoj plorante sincere...
Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj
Estas iom post iom lavataj...
Nur sur loko fatala, kie estis batalo,
Restos longe skeletoj soldataj....
Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis
Sian bandon kaj sian metion.
Li senfine sopiris, en dezerton foriris,
Kaj en ĝi rememoris li Dion.
Lia vivo sencela, malprudenta, ribela
Elpentriĝis en lia memoro:
Ĉiam vivis li krima kun malpura animo,
Sen espero, sen kredo en koro.
Nun malpia krimulo jam ne estas junulo,—
Baldaŭ venos jam morto severa,
Poste—juĝo de Dio... Lin pravigos nenio,
Ĉar ne kredis li, vermo fiera!...
En senlima sopiro lin vizitis deziro
Formortigi sin mem, kiel hundon...
Kun decido tiela en animo ribela
Li eniris kavegon profundan.
Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta,
Jam sin levis al gorĝo sulkita...
Unu movo de mano—kaj por brava hetmano
Estus ĉio por ĉiam finita!...
Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis
Ĝin rapide kun forto sur teron:
Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo
En mizera animo esperon...
Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris,
Ke li povas formorti kun gloro:
Lia vivo rompita estas alte taksita
De estraro per multo da oro...
Li ekĝemis facile, al ĉielo humile
Siajn manojn li pie etendis,
Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto
Sian preĝon unuan li sendis.
Tiu preĝo sincera por hetmano fiera
Estis ĝusta saniga balzamo:
Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro
De reveno al bono, al amo...
Kaj terura rabisto al malriĉa botisto
Venas nokte kun stranga propono:
«Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu,
Kaj ricevos vi multe da mono.»
Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris,
Vi freneza, amiko amata?!»
—Ne, mi estas en sano,—sed mi estas hetmano
De rabistoj, krimulo sciata....
.... Jen en mezo de placo, kiel morta minaco
Por senkoraj scivolaj vidantoj,
Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo
De senmovaj policaj gardantoj.
Kaj subite murmuro de nevola teruro
Sonis brue en popolamaso:
Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto
Maljunulo aperis malgrasa....
Jen per mano tremanta kun kateno sonanta
Sanktan signon de kruco li faris,
Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila
Sin al morto kruela preparis.
Oni donis signalon... Kaj en maŝon fatalan
Estas kapo grizhara metita....
Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj,
Kaj spektaklo jam estas finita!...
El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela
Per radioj varmegaj brilantaj...
Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta,
Kaj senbrue disiras vidantoj...
10. SUR STRATO
(Sceno el efektiva vivo.)
Sur strato promenas gravega sinjoro:
Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta,
Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro,
Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.
Subite al li knabineto aliras.
Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa,—
Plorante, ŝi manon etendas kaj diras:
«Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»
—For, for, abomena, senhonta knabino!
Labori vi devas, almozon ne petu!...
Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino
Por ke je almozo vi brandon aĉetu?
«Ho, ne, estimata, aminda sinjoro!
Patrino... ho, mia karega patrino!
Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo,...
Malsana ŝi estas... —Ne, truda knabino,
Foriru, foriru! Al via rakonto
Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera.
For, for! ne mensogu! Al vi estas honto
Pasantojn trompadi per vido mizera!...»
Kaj ree promenas gravega sinjoro
Kun plena ventrego, kun vido kontenta,
Kun nigra animo, kun ĝojo en koro,
Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta....
11. NAJTINGALO
(Malgrandrusa kanto.)
Ne pepadu, najtingalo,
En mateno frue,
Ne pepadu, malgrandeta,
Sub fenestr’ proksime...
Via kanto estas bela,
Vi bone kantadas,
Vi, feliĉa, jepariĝis
Kaj nesteton havas.
Mi, mizera, malfeliĉa,
Sen nesto, sen paro,—
Kaj ne povis mi en mondo
Kun ĝojo kantadi.
Flugu, kantu vi al tiuj,
Kiuj bone vivas:
Ili de kantado via
Multe amuziĝus.
Sed al mi kantado via
Bruston nur disŝiras.
Koron pikas, kaj animon
Turmentas senfine!...
Strigo—birdo por mi restu:
Ĝi ploras, ne kantas....
Ploru, strigo, kaj ĝemegu,
Morton al mi voku!...
12. FROSTETO
(Rusa kanteto.)
Ho, frosteto kara,
Rusa vi bravulo!
Iras vi en gantoj
Kaj en fela ĉapo!
Ho, frosteto kara
Kun vangetoj ruĝaj!
Korpon vi frostigas,
Sed anim’ varmiĝas!
Ĉu frostet’ memoras,
Kiam kun knabino
Sur glitveturilo,
Kvazaŭ birdo, flugis
Mi en nokt’ malluma?
Kaj al mi mallaŭte
Ŝi kun am’ murmuris:
«Vi frostiĝis, kara?
Apud mi kuŝiĝu,
Mi vin tuj varmigos!...»
Pelton ŝi malfermas,—
Kaj ĉe blanka brusto
Bone mi varmiĝas!...
Ŝiaj okuletoj
Fajreretojn ŝutas,
Kaj vangetoj ŝiaj
Kvazaŭ flamo brulas,—
Mia fajra koro
Ankaŭ ekbruliĝas....
Ho, frosteto kara,
Rusa vi bravulo,
Ja por mi vi ĉiam
Estis frat’ aminda!
13. FASTANTOJ
(Fablo.)
Profite en urbo sekalon vendinte
Kaj monon por ĝi ricevinte,
Antono reiris kun ĝojo
Al hejmo. Subite sur vojo
Rabistoj duope al li alŝteliĝis...
De ili forkuri rapide li penis,
Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis,
Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis.
Lasinte arbaran densejon,
Rabistoj eniris drinkejon.
Al ili mastro brandon donas,
Kolbason, ŝinkon li proponas...
Sed unu rabisto al mastro rediras:
«Vi estas sendube tre granda pekulo,—
Je via propono senfine mi miras!...
Forgesis pri tio vi, senprudentulo,
Ke fasto hodiaŭ ja estas,—
Ĝi sankta por ni ĉiam restas....»
Ĉu ne ekkonas vi, legantoj,
Vin mem en tiuj-ĉi fastantoj?
14. HUSARO
(El Puŝkin.)
Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris: «min diabl’ devigis
En loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie-ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado:
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie-ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon...
Nek via skurĝ’, nek vorto bona
Admonas tie-ĉi virinon!..
Jen urbo Kiev! lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia,—
Kaj kiaj tie virinetoj!...
Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!...
Malbone estas nur per tio....»
—Per kio? Volu min sciigi!—
Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo—
Li diris—estas vi, sed igi
Vin miri povas mi—spertulo.»
«Aŭskultu: regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone,
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam pace, sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis
Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble,—
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io,—mem diabl’ kredeble.
Mi pensis: kial baptanino
Sin levas nokte? Kiu volas?
Tre juna estas ŝi virino
Kaj tial, eble, ŝi petolas!...
Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj’ ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent’ kun granda forto).
Kaj vidas mi: ŝi forrampetis
De forno, prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis
Disblovis apud forn’ fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis,
Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!
«Ŝi eble estas sorĉistino»,
Mi pensis, kaj de forn’ rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas.
Mi flaris: ia acidaĵo...
Mi plankon verŝis el botelo:
Forflugis—kia mirindaĵo!—
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia,—
Kaj ĉio: tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi,—
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon... Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo:
Mi flugis,—kien? mem ne sciis,
Kun forto tranĉis nur aeron,
Al steloj mi: «pli dekstren» kriis...
Kaj jen ekfalis mi sur teron.
Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas.
Kaj oni faras ian ludon:
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran’ edzigas judon.
Mi kraĉis... Flugas jen Mario:
«For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos!..»—Kio?!
—Nu, mi ne estas timemulo:
Vi ne kriegu! Kie vojo
Al hejmo estas?—«Jen sidiĝu
Sur fornan feron,—kun malĝojo
Respondis ŝi,—kaj tuj foriĝu!...»
—Vi volas, ke husar’ sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu vi malsaĝulino!...
—Ĉevalon!... «Prenu, malsaĝulo!»
Ŝi efektive diris veron:
Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido—
Kaj tuj.. al forno mi alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas...
Ĉevalo tute jam forestas,
Kaj mi sur benko rajde sidas:
Jen kia strang’ okazo estas!»
Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo,—
Li diris,—estas vi, sed igi
Vin miri povas mi—spertulo.»
15. GARANTIO
(El Ŝiller.)