(Al Donjo)
El "The royal star readers"
(Al la brazilaj knaboj)
1. Negocisto anoncis, ke li bezonas iun, kiu lin helpu en lia oficejo, kaj proksimume kvindek knaboj sin prezentis petante la oficon. Tuj li elektis unu el ili, kaj forpermesis la aliajn.
2. "Mi dezirus scii", diris unu el liaj amikoj, "kiaj estas viaj motivoj por akcepti tiun knabon. Li ne montris al vi simplan leteron de rekomendo."
3. "Vi tute eraras", diris la negocisto. "Li viŝis siajn piedojn, kiam li eniris, kaj enirinte, li fermis la pordon; tio montras, ke li estas orda kaj pura."
4. "Li tuj cedis sian seĝon al la maljunulo, kiu eniris kun unu el la knaboj: tiamaniere pruvante, ke li estas tiel bona kiel pripensa."
5. "Li demetis sian ĉapelon, kiam li eniris, kaj li respondis miajn demandojn rapide kaj konvene; tio pruvas, ke li estas ĝentila."
6. "Li prenis per la mano la libron, kiun mi surlasis sur la planko, antaŭ la alveno de l’ knaboj, kaj li ĝin metis sur la tablon, dum ĉiuj aliaj paŝis super ĝi aŭ puŝis ĝin aparte; tio ĉi montras, ke li estas zorgema."
7. "Li atendis pacience sian vicon anstataŭ repuŝi unu el la aliaj; tiel mi sciis, sen pli da demandoj, ke li estas modesta."
8. "Kiam mi parolis kun li, mi rimarkis, ke liaj vestoj estas bone brositaj, liaj haroj en agrabla maniero, kaj liaj dentoj blankaj kaj puraj."
9. "Kiam li skribis sian nomon, mi vidis, ke liaj ungoj estas agrable zorgitaj kaj neprovizitaj per pintoj kiel tiuj de kelkaj el la aliaj knaboj."
10. "Ĉu vi ne nomas tiujn faktojn la plej bona speco de leteroj? Mi juĝas, ke jes; kaj kion mi povas diri pri knabo, uzante miajn proprajn okulojn dum dek minutoj, tio estas pli valora ol ĉiuj belaj leteroj, kiujn li povas alporti al mi."
(Al Donjo)
(Rakonto laŭmemore verkita)
Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono. Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:
—Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha! Se mi estus riĉa!...
Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre malfeliĉe li vivis.
Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:
—Se la diablo mem volus doni al mi monon!...
Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:
—Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al vi?
—Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe, multege da mono...
—Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi ĉiutage.
—Vi ŝercas.
—Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ ol la suno subiros...
—Ĉu vi parolas senŝerce?
—Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton, via animo apartenos al mi.
—Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.
—Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton el ĉio, kion mi diris.
Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.
—Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono por mi? Ne, neeble!
Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al sia budo.
Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.
Oro! Oro! Oro! Ĝi estas mia! Riĉa! Mi estas riĉa, riĉega! Bone! Ni kvietiĝu! Kion mi faros el tiu mono? Unue, mi bezonas vesti min pli bone, loĝi en domo konvena, lui... lui, ne: aĉeti kaleŝon. Due, manĝi bombonojn. Mi ne scias, ĉu ili estas bongustaj, aŭ ne. Vere, neniam mi sukcesis manĝi bombonojn. Mi tuj iros... Ne, mi devas tien sendi mian serviston. Sed, kie li estas? Ha! Tiu malriĉulino, kiu loĝas proksime de mi, havas knabeton dekjaran. Mi dungos lin, kaj mi pagos po 1 Sm. ĉiusemajne. Ja, tio estas malŝparemo.
Kaj li komencis plenumi sian kontrakton. Li aĉetis ĉion, kion li renkontis. Je la kvara horo posttagmeze restis ankoraŭ unu spesmilo.
—Almozon! Mi malsatas.
—Morgaŭ. Mi havas nur unu spesmilon, kaj mi bezonas fumi cigaron.
La sekvantan matenon, kiam li ellitiĝis, jam sur la tablo de lia princa palaco kuŝis la infera donaco. Li matenmanĝis, kaj jungigis la ĉevalojn al sia kaleŝo, kaj rekomencis elspezi la monon. En la fino de la tago estis ankoraŭ multe da ĝi en lia monujo. Al lia cerbo ne venis la plej simpla ideo pri la nepra elspezo de la mono. Tiam li ekpromenis kun la monujo enhavanta la restantan monon. Meze de granda publika ĝardeno, kiel hazarde, li faligis la monujon, kaj revenis hejmen tre ĝoje. Tuj kiam li eniris, iu vokis lin.
—Sinjoro markizo, diris al li junulo, mi trovis tiun ĉi monujon, kiu apartenas al vi.
—Ja, vi estas honesta homo. Mi estas kontenta je vi. Konservu ĝin kiel memoraĵon de via bona ago.
—Pardonu min, sinjoro, ne pro via mono mi alportis la monujon. Mi ne akceptas.
Ian tagon la policestro arestigis lin por klarigoj: oni murmuretadis, ke li faras neleĝajn monerojn. Li prezentis specimenojn. La spertuloj rekonis ilin leĝaj. Tamen li perdis multe da tempo antaŭ ol la afero estis decidita. Tuj post la liberigo li trinkis iom da brando por klarigi la ideojn. Li ne sukcesis. Tiam li drinkis. Li ebriiĝis, kaj dormis ĝis la sekvanta tago.
Kiam li vekiĝis, bela kaj ridetanta sinjoro, frake vestita, salutis lin, kaj tre afable diris:
—Mi havas ion por diri al vi, sinjoro.
Scivolonte li esploris la luksan ĉambregon, kaj terurigite li vidis, ke ĉie estis oro, oro, multe da oro; sur la tablo, sur la lito, sur la pargeto, sur la speguloj, ktp.
—Tra kie vi eniris? Kion vi deziras? Ĉu monon? Al ĉiuj diabloj la mono!
—Ne pri mono, sinjoro, sed pri alia afero. Ĉu vi bonvolos doni al mi aŭdiencon?
Post malĝentila oscedo, li diris:
—Bone! Sidiĝu senĝene. Mi aŭdas vin.
La sinjoro frake vestita ne akceptis la inviton. Li nur frapis sur la plankon, kaj tuj sulfura fumo ekaperis, kaj la ruĝe vestita donacinto de la mono sin prezentis al la kompatinda ŝuisto.
—Kio fariĝis la oro, kiun mi donis al vi?
—Ho ve! Mi drinkis, kaj mi dormis multe pli ol mi esperis. Mi ne povis ankoraŭ elspezi la tutan monon, kiun mi ricevis hodiaŭ.
—Ne, sinjoro, vi eraras. Jam de tri tagoj vi ne elspezas la tutan monon, laŭ nia kontrakto.
—Aŭskultu min, bona amiko. Mi aĉetis la plej multekostajn objektojn, mi estas tre riĉega. Por diri al vi la veron, mi ne scias, kion plu aĉeti. Mi ne volas vian oron: al mi ĝi ne donas la feliĉon, kiun mi esperis. Forportu ĝin, kaj lasu min trankvila.
—Ne, tute ne. Vi ne aplikadis la oron, kiun mi donis al vi, en konvena maniero. Vi forgesis, eĉ vi evitis, elspezon nefineblan, por kiu ne estas sufiĉe da mono en la tuta mondo. Vi forgesis, vi evitis la malriĉulojn. Neniam vi donis almozon. Neniam vi konstruis. Neniam vi edukis. Neniam vi laboris. Oro estas mia plej bona perilo. Se mi lasus vin kaj ne kunportus ĝin, mi perdus du gravajn posedaĵojn: mian karan armilon kaj vin, malbonulon.
Fulmo timiga sekvis tiujn vortojn. La palacego fariĝis denove budo, kaj en ĝia sola ĉambreto, sur la planko el tero, restis nur la korpo senanima de la ŝuisto karbiĝinta.
(Al Donjo)
(Al Donjo)
(Al Donjo)
Kia memorinda tago, tiu de la ekskurso al Pão de Assucar (Sukerpano), la genuo de la Ŝtona Giganto, dum la neforgesebla 5a Brazila Kongreso de Esperanto! Ĉiuj, kiuj ĝin ĉeestis, sentas ankoraŭ hodiaŭ,—jam pasis tri monatoj!—la plezuron tiam ĝuitan, aldonitan de la plezuro rememori agrablan temon. Meze de la vivo ĉiutaga, proza, batalanta estis sendube vera ripozo spirita tia ekskurso, kie regis la konfido, la amikeco, la senpriokupeco, ĉiu sin vidante inter preskaŭ nekonatuloj, sed sin prezentante, sin konatigante per la verda stelo, forgesante malamon, malĝojon, kontraŭaĵojn. Ĉiuj sentis, ke ja ekzistas tio, kion oni nomas Esperantujo, por esprimi lokon por paco kaj amo frata.
Tiel profundan impreson mi ricevis, ke ankoraŭ hodiaŭ spirite mi revidas klarege la scenojn kaj la scenejon de unu el niaj plej belaj numeroj de la programoj de niaj modestaj kongresoj. Kaj sub tia plezuriga impreso plaĉas al mi rememorigi tian ekskurson, rakontante al miaj legantoj (eble la multenombro estas vanta trograndigo) kelkajn faktojn ne publikigitajn. Kiam la kongresanaro alvenis al la stacidomo de Praia Vermelha (Ruĝa Marbordo), la vetero estis belega: la ĉielo blua, sennuba, la aero freŝa, la tuta naturo ridetis ĝoje: certe pro la kunhelpo de la graciaj samideaninoj. Ni restis en ĝoja atendo dum preskaŭ unu horo ĝis la ek-supreniro. Kiam ekveturis la unua grupo, mi rimarkis, ke unu el niaj plej belaj samideaninoj trovas ĉiam motivon por daŭre esti en sama loko. Mi observis la fakton, sed mi ne povis ĝin al mi klarigi. Post iom da tempo mi ne povis min deteni, kaj mi demandis:
—Fraŭlino, kial vi ne supreniras?
—Mi tre timas, mi ne iros ĝis la supro. Mi restos tie ĉi. Mi timas. Kion? Mi mem ne scias, sed mi timas.
S-ro Fridolino Cardoso, la afabla administranto de la aera fervojo, kiu staris proksime, sin intermetis:
—Ĉu vi timas ian danĝeron pro la konstruado de la fervojo? Mi certigas al vi, ke tute ne estas ia danĝero. Ne timu! Aŭskultu min pacience!
Kaj la ĉarma fraŭlino aŭskultis pacience. Sed mi rimarkis ankaŭ, ke por pli bone tion fari, ŝi turnis sin al la punkto fina de la tramvojo, tiamaniere, ke ŝi povu vidi la venantajn personojn. Sendube simpla koincido.
—Mi tuj montros al vi la pravon de miaj vortoj, daŭrigis S-ro Fridolino. Vere, inter la deira stacidomo kaj la monteto Urca estas longo je 600 metroj, kaj inter Urca kaj Pão de Assucar, 800 metroj. Sed... vidu mem! La reloj estas faritaj el du metalfadenoj paralelaj, fiksitaj ĉe la supra parto, kaj libera ĉe la malsupra.
—Do, la veturilo falos!...
—Tute ne! Pacienciĝu! Pezaĵoj el metalo, je 30 tonoj metraj por la unua segmento, kaj je 33 por la dua, faras la streĉon neŝanĝebla. Ĉiu veturilo estas sufiĉe ampleksa por 20 vojaĝantoj, sed por ilia komforto vojaĝas nur 16. La veturilo pendas de reloj je 44 milimetroj de diametro, faritaj el ŝtalfadenoj, kaj posedas rezisto-kapablon de 150 tunoj kontraŭ rompiĝo. La veturiloj estas tiritaj de ŝtala ŝnurego kies rezisto-kapablo estas 26 000 kilogramoj. Sed maksimume oni bezonas nur 3000. Do, la nedanĝereco estas klarega. La tuta vojaĝo daŭras 8 minutojn kaj duonon...
—Do, tute ne estas danĝera la vojo? interrompis la floro mirinda.
—Tute ne! Fidu tutanime!
—Bone! Ni iru!
Sed kiam la fraŭlino diris tiajn vortojn, ŝi sin jam estis turninta al persono, ĵus alveninta, kiu tiel longe atendigis la gracian samideaninon.
Tiam mi komprenis kiel la klarigo de S-ro Fridolino tiel bone efikis.
Mi decidis akompani la printempan paron, kaj ĝui la vojaĝon, ĉirkaŭita de atmosfero juna kaj ama. Sed kiam mi volis eniri en la vagoneton, S-ro Fridolino tre ĝentile malhelpis min, dirante:
—Jam enestas 16 personoj...
—Bone! rezignacie mi murmuretis. Ni lasu la 16 personojn, kaj ni atendu nian vicon. Dume ni interparolu pri la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko, kaj ni ludu la rolon de la kvar personoj ankoraŭ akcepteblaj.
Kaj mi ekmontris la gramatikon al S-ro Fridolino, kiu de tempo al tempo diradis al mi: "Pardonu!" por doni ordonojn por la bona funkciado de la vojaĝoj. Tiamaniere, li povis lerni nur unu vorton en Esperanto, kaj nur unu formon gramatikan: "Pardonu!"
Fine mi lokigis min en la veturilo. Ni estis 20 personoj; sed la administranto klarigis al mi, ke infanoj ne estas personoj, kaj pro tio la kvar infaninoj kvinjaraj ne estas kalkuleblaj.
Kia belega panoramo! Kviete rulante sur la reloj, la pendanta veturilo transportis nin al la supro de Urca. Super la ekstremo suda de la urbo, ni estis kvazaŭ en aeroplano. Dekstre, maldekstre, la panoramo estas impresiga. Ĉie maro, ĉie tero! Insuloj, marbordoj, lumturoj, fortikaĵoj; la silueto malproksima de la montaroj, kiuj plibeligas la belegan golfon Guanabara.
De Urca ĝis Pão de Assucar la veturilo rulas super la abismo. La panoramo fariĝas pli kaj pli impresiga.
Kiam mi alvenis al la belvidejo, vasta kaj poezia, mi aŭdis s-inon F.;
—Helpu nin! Helpu nin!
—Kio okazas? mi demandis terurigita.
—Ni estas arestitaj!
Mi staris maltrankviligita. Mi vidis nek katenojn, nek policanojn, nek modistinojn, nek florojn. Nur la muzikistaro ludis valson. Sendube la sinjorinoj estis fiksitaj sur la benko per la akordoj de la orkestro. Sed por tio oni petas helpon de kundancanto. Tiel mi invitis s-inon F. por danci.
—Ne, ne! Ni estas arestitaj de la vento.
Efektive, la vento blovadis forte, kaj ne permesis, ke la sinjorinoj stariĝas. Ok sinjorinoj, junaj kaj maljunaj, restis sidantaj silente sur benko, batalante kontraŭ sinjoro vento! Kia forto... tiu de la vento! Batali kontraŭ virino! Kion fari? Jen staris la demando, kiun, pro mia konatiĝo kun tia sinjoro, mi solvis. Mi proponis danci, denove. Fraŭlinoj kaj sinjorinoj rifuzis unuvoĉe. Se nur promenante, la vento... Mi pravigis ilin, kaj mi dancis tute sola. Mi ne scias, ĉu pro tio aŭ pro alia kaŭzo, la vero estas, ke la vento kvietiĝis iomete. Eĉ tiam la sinjorinoj ne kuraĝis forlasi sian rifuĝejon. Kun kia bedaŭro! Neniam oni dancis antaŭe sur la supro de Pão de Assucar! Ĉu la geesperantistoj ne faros tion, malgraŭ la vento? Por tia speco de batalantoj ne estas bariloj.
La aliaj gekongresanoj ĵus alvenas, kaj mi demandas:
—Kiu dancas? Kiu ne dancas?
Kaj mi formis du grupojn. El la nedancanta grupo mi faris muron vivantan, kaj mi uzis ĝin, kiel ventoŝirmilon. Jen solvita la problemo!
Ĉiuj ekdancis. Ankaŭ mi dancis kun tre gracia fraŭlino, unu el la plej distingindaj esperantistinoj, al kiu mi klarigis la diferencon inter venteto, vento kaj ventego.—La fraŭlino ekenuis. Tiam, mi komparis la ventegon de la naturo kun tiu de l’ koro, esperante, ke la fraŭlino tuj komprenos min. Eraro! La fraŭlino tute ne konas la ventegojn de l’ koro! Feliĉa knabino!
Kiam ni finis la duan valson, ĉe la horizonto aperis malgranda nubo.
—Baldaŭ ni estos ĉirkaŭitaj de nuboj, fraŭlino.
—Do, ni dancos inter nuboj?
—Jes. Sed mi opinias, ke ne estos tre agrable.
—Kial ne?
Mi klarigis al mia kunulino tion, kio estas nuboj, kaj tiufoje mia klarigo estis interesiga. Ne dubu pri la klereco de nia samideanino.
Kaj ni restis inter nuboj, mi ne scias kiom da tempo. Mi lasas al via sagaco, mia dubema leganto, diveni, de kia koloro estis la nuboj: ĉu blankaj, ĉu nigraj, ĉu rozkoloraj.
Kiam mi malsupreniris, mi estis malĝoja. Mi estis pensanta pri la revoj, nuboj kiujn ni starigas sur la ĉielo de nia vivo, kiujn la suno de l’ amo koloras, kiujn la vento de la malespero forpelas.
(Luiz Guimarães Filho)
(El Dro Nuno de Andrade)
"Kiun aĝon, kiun religion, kiun nomon?" demandis la juĝisto, sulkigante per la mano haraĵa la denuncon, solan dokumenton postulitan por permesi la kondamnon al mortpuno.
"Tridekjara, hebreino, Lina Petrowski", respondis la juĝotino per voĉo unutona, preskaŭ ne movante la lipojn, en fordonita sintenado, kun la rigardo fiksita sur la katenoj.
Ŝi estis virino ankoraŭ bela, sur kies vizaĝon paligitan la malfeliĉo gravuregis fortike siajn signojn. Oni divenis pro la rando ruĝa de la palpebroj, la postsignon de la sendormeco kaj pro la kuntiriĝo de la buŝo senkolorigita, la historion de malnova doloro.
Ŝi mortigis dum unu sola nokto kvar soldatojn dormantajn; kaj kiam ŝi estis arestata, oni surprizis ŝin kisanta kun frenezulina fervoro la ponardon, uzitan por la buĉado.
—Ĉu vi konfesas la krimon, pri kiu oni akuzas vin?
—Certe, mi konfesas. Mi mortigis ilin: kvar soldatojn. Ili dormis. Mi iris malrapidege, piedon post piedo, sen la plej malgranda bruo, retenante la spiron, kaj mi ponardis ilin, ne donante tempon, por ke ili ĝemu, per tiu ponardo, kiu kuŝas tie sur la tablo. Dum ses jaroj mia kara kunulo restis senokupa, sed kiam de ĝi mi petis helpon,—ho!—ĝi vundis kvazaŭ tondro bonvena.
Kaj unusalte ŝi kurbiĝis sur la armilon, kisis ĝin, kaj revenis al sia loko kaj al la sama fordonita sintenado.
La juĝisto fikse ŝin rigardis.
La lipoj de la malfeliĉulino tremadis, kvazaŭ la malvarmo de la ŝtalo estis kaŭzinta en ŝi strangajn kuntiriĝojn voluptajn.
—Parolu, ordonis la juĝisto. Diru la kaŭzon, kiu vin instigis al la krimo.
—Ĉu paroli? Ne estas necese. Sufiĉas, ke vi elpremu mian koron, en kiu mi kunpremis, dum ses jaroj troe longaj, la nedireblan stimulon de la venĝo. Eltirigu mian koron el la brusto, premegu ĝin, kaj vi scios.
—La juĝisto ne volas frazojn. Parolu, mi ripetas.
—Nu! mi parolos. Ĝi okazis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko Sergio komencis sian malnoblan regadon de turmentego, dissemante larmojn kaj malpuraĵojn... Ĉu vi scias tion? Eble ne. La moralo de la sklavoj ne ĉiam estas la moralo de la liberuloj. Via moŝto juĝista estas unu el ili: vi servas la tiranecon, kio volas diri, ke vi servas la inferon. Vi demetis la homan indecon profite je plenigo de la stomako! Fine: mi kredas je la fatalaj dekreto; de l’ sorto... Via moŝto juĝista estas difinita de la sorto, kaj eble mi vin timegigas.
—Mi malpermesas diri tiajn flankaĵojn. Se vi ne respondas, mi vin vipigos.
—Estis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko, zorganto de la orfejoj, sin okupis precipe pri la senhonorigo de la edukatinoj. Unu el ili, suferantino de la malĉastulo imperia, rakontis al sia frato, leŭtenanto de la gvardioj, sian nemezureblan malfeliĉon. La junulo rapidegis al la palaco, ekcitis la granddukon al mortiga duelo; sed la malkuraĝulo rifuzis batali, kaj sendis al Siberio la venĝanton de la senhonoritino.
La rusaj princoj ne batalas: ili malgloriĝas.
En tiu sama epoko Sergio dekretis la elpelon de la hebreoj. Mia patro forkuris; kaj mi restadis, kune kun mia patrino paralizita. Ni estis enskribitaj en la malnobla registrolibro....
—En kia registrolibro?
—En tiu de la prostituinoj. Sed mi petas pardonon de vi. Mia patrino estis sanktulino, kaj mi estis virgulino...
La juĝisto stariĝis subite, kvazaŭ li vidis aperi, kuraĝega, antaŭ siaj okuloj, la fantomon de la malĝojego, kaj kun la haroj starigitaj kaj la buŝo malfermegita balbutis:
—Mi ne komprenas. Mi ĵuras je Dio, ke mi ne komprenas.
—Ho! Via moŝto juĝista havas koron... Kia surprizo! Mi klarigos. La dekreto ordonis, ke la hebreoj estu elpelitaj, sed ke la hebreinoj estu tolerataj, kondiĉe ke ili sin enskribigos en la prostituina registrolibro... Ĉu vi nun komprenas? Por ne forlasi mian patrinon!... mi enskribiĝis.
Preskaŭ neniam mi eliris el mia hejmo: La virinoj estis kaptataj sur la stratoj kaj alkondukataj al la plej proksima polica posteno... por kuracista ekzameno. Iun tagon mi iris al la apoteko pro kuracilo por mia patrino... Oni min arestis... Ho! Kia kruela afero! Oni alkondukis min al la posteno, kaj mi estis brute ekzamenita. Mia virgeco ŝajnis ribelo. Oni alkondukis min al la apudesto de la grandduko!... Li mem, la ponardisto, ankaŭ min ekzamenis. Mi estis sveninta. Kiam mi rekonsciis, mi aŭdis la voĉon kapro-similan de la grandduko: "Oni alkonduku ŝin al la polica posteno, kaj oni ordonu al ĉiuj soldatoj, ke ili plenumu la ordonojn de la dekreto."
La juĝisto alproksimiĝis al la malfeliĉulino, kaj sensente li provis ŝiri la katenojn per siaj ungoj.
"Tremetante pro teruro, mi alvenis al la polica posteno. La ordono de Sergio, akceptita per aplaŭdadoj, estis plenumota... Ree mi svenis. Mi ne scias kiom da tempo daŭris mia turmento. Mi ne scias. Dio volis, ke mi ne mortu. Por kio? Por min venĝi! Kaj mi venĝis!
Rekonsciante, mi havis la korpon traboritan per doloroj kaj malpuraĵoj... Interne de mi malplenaĵo... mi estis sen animo. Starantaj, kraĉospruĉitaj per la ebrieco de volupto kaj de malĉasteco, kvar soldatoj...
—Mi estas nomata Ivan Koroff, mia bela...
—Mi estas Miĥaelo Turgueff, amatino mia...
—Stanislavo Kryé, mia koro...
—Petro Sturm, birdeto mia...
Frenezigita, kun la kruroj ŝanceliĝantaj kaj lacigitaj, trempegita je kolero kaj antipatiego, mi alflugis domen: mia patrino estis mortinta."
"Ĉu vi volas forkuri, filino mia?" demandis la juĝisto, grincigante la dentojn, kaj kun la pupiloj tre plilarĝigitaj, kiel tiuj de mortanto.
"Ne!" ekkriis Lina Petrowski: "mi volas morti. Mi vestigis mian patrinon per ŝiaj plej bonaj vestoj; mi faris ŝian enterigiron. Mi ŝin akompanis al la tombejo, kaj post kiam la tombisto finis sian laboron de eterna estingado, mi falis kun la brusto kaj la vizaĝo sur la teron malkompaktan de la tombo, mi gluis la buŝon sur la tero amika kaj mi paroladis persiste en la ĉerkon. Mi diris la ĵuron de la venĝo..."
"Ĉu vi volas forkuri, martirino?" ree demandis la juĝisto, algluante la lipojn febrajn sur la manojn glacie malvarmajn de la mortigintino.
—Ne, mi volas morti, nur. Mi kolektis la lastajn monerojn, mi aĉetis ponardon, kaj mi komencis mian dolorplenan vivon de ombro vaganta, ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la grandduka palaco. Neniu atentadis pri mi. Mi makuladis la vizaĝon per koto, mi dormadis sub la ĉielo, somere kiel vintre, timante malsaniĝi, timante morti, petante almozon de la malriĉuloj, evitante la soldatojn, forkurante de la lumo, por atendi Sergion.
Kvin jarojn, pli ol kvin jarojn, tiele, kun vulkano en la brusto kaj la ponardo apud la koro...
Unu tagon mi aŭdis ekbruegon, neniam antaŭe sentitan. Terurigite, mi eliris el mia kaŝejo, antaŭvidante, ke mia venĝo min forlasas... La bombo de Kalaieff punis la turmentanton de mia vivo...
Ĝi estis la venĝo de Kalaieff, kiu tiam efektiviĝis, sed ne la mia, ho! ne... De sia malproksima tombo mia patrino kriegadis. De sia nekonata ekzilejo mia patro sendadis manosignojn nekompreneblajn... Sur la litaĉo de la polica arestejo mia virgeco sangomakulita singultadis... Mi havis la vidon fantoman de la fino de l’ mondo. La pecetoj de la korpo de Sergio kotmakulas la asfalton de la placo, kaj mia imagkapablo konvulsie skuetita ekvidadis, ĉe nigra fendo de la tero, la demonon subteriĝi kunportante en siaj brakoj kun karesoj ekstremaj, la animon de la grandduko... Subite, kiel sonoriloj por mortintoj, sonis en mia kranio kvar nomoj malbenitaj... Mi ne povus diri tion, kio okazis... Mi memoras malprecize, ke mi faradis demandojn... Oni arestis min. Mi pasigis ok monatojn suferante en karcero malluma kaj mucida; sed mi ne malsaniĝis, malgraŭ la remaĉado laciga de la fortegaj puŝoj al venĝo, transdonita, per la volo de la sorto, de la ordonanto al liaj banditoj... Fine oni senmuŝigis la arestejon, elpelante la mizerulojn.
La pafado de la kozakoj, tondranta en la stratoj, senpezigis la imperiestran kason je la ŝarĝo nutri la arestitojn. Mi eliris kun mia ponardo. Neniam ili esploris miajn poŝojn, mirakle!
Ĉe la pordo de la arestejo, soldato elparolis mian nomon... Mi returnen rigardis rapide, kaj mi rekonis unu el la kvar!
—Kiel vi estas nomata?
—Stanislavo Kryé. Venu kun mi. Mi dolĉe ĉagreniĝas pro via foresto. Miaj kamaradoj ankaŭ sopiras...
"Kaj... Ĉu vi iris?" demandis angore la juĝisto.
—Mi iris, al la sama polica arestejo. Ĉeestis la kvar.
Facile mi cedis al ĉio, kondiĉe ke ili min kaŝus dum la nokto, ĉar mi timas la pafadon... Ili promesis. Mi fermis la okulojn kaj mi sentis la ponardon tremeti, apud mia karno, kun intensa ĝojego paradiza... Mia sento-kapablo vaporiĝinta ne plu lasis al mi la konscion de mia korpo... Mi ne scias, mi ne scias... Mi submetiĝis al ĉio, kaj kiam eknoktiĝis, mi ŝajnigis dormi. La kvar, tiuj dormegis. Tuj, ĉe la komenco de ilia dormo, mi provis stariĝi. Petro Sturm ronkis pli laŭte. Mi timis ilin veki, kaj mi refalis en mian ŝajnan dormon. Fine, ho! mi stariĝis, kaj mia kara ponardo sendis al la Sergia kunesto la kvar senditojn de la infero. Jen mia historio. Ĝi estas malĝoja, ĉu ne? Nun mi bezonas morti. Ĉu vi scias ia kialon? pro tio, ke, por plenigi mian mizeron, mi timas... ke mi estas patrino.
La juĝisto rigidigis sian korpon, etendis la muskolojn per larĝa movo kata, prenis la ponardon de Lina, ekkriis malespere kaj kuris delirante, tra la koridoro, eksteren...
—Mi volas mortigi la granddukon... mi volas rehonorigi la homan indecon... mi volas venĝi la malfeliĉegon de Rusujo...
Kaj li svingadis la ponardon, kun la frunto ŝvitanta, la haroj stariĝintaj, la buŝo plena de ŝaŭmo.
Li estis freneziĝinta.
(Traduko dediĉita al fraŭlinoj Maria Luiza Bocayuva kaj Esther Bloomfield)
Piednotoj
[1] Fama portugala poeto, verkinto de "La Luziadoj". Elparolu: Kamonhez.
[2] Fama brazila verkisto. Elparolu: Alenkar.
[3] Tio signifas: vi estas tre klaĉema.
[4] Elparolu: Bom dia! (Bonan tagon!)
[5] ar—signifas portugale "aero". Ĝi estas ankaŭ la finaĵo de l’ verboj de la unua konjugacio portugala.
[6] queimar—(elparolu: kejmar, la akcento sur la lasta silabo) signifas: bruli.
[7] Fama portugala verkisto. Elparolu: Aleŝandre Erkulano.
[8] Korbisto, kiu faris korbon, povas fari centon. Tio signifas, ke tiu povas fari plu malhonestaĵojn, kiu kutimas fari ilin.
[9] Uyara—Spirito aŭ feino, kiu laŭ la popola kredo, loĝas ĉe la fundo de l’ riveroj.
[10] Kvartalo de la urbo Rio de Janeiro.