RAKONTO PRI KIŜ[2]

JACK LONDON

Kiŝ vivadis antaŭ longe apud la bordo de l’ polusa maro. Li estis ĉefulo en sia vilaĝo, kaj mortinte, li estis honorata, kaj lia nomo restis sur la lipoj de la homoj. Li vivis en tiel malproksima tempo, ke nur la maljunuloj memoris lian nomon kaj la rakonton, kiujn la prapatroj postlasis al ili. Ankaŭ la venontaj maljunuloj, siavice, same faros al siaj idoj ĝis la tempfino. Kaj estis dum la vintra mallumo, kiam la nordvento blovegas tra la glaciebenaĵo kaj la aero pleniĝas per fluganta blankaĵo tiel, ke neniu kuraĝas eliri, kiam oni rakontis, kiamaniere Kiŝ sukcesis sin levi el la plej humila „igluo“[3] de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj.

Oni diras, ke li estis inteligenta knabo, sana kaj forta, kaj estis vidinta dektri sunojn. Tiamaniere oni mezuris la tempon tiutempe, ĉar dum ĉiu vintro la suno forlasas la landon, kaj en la venonta jaro aperas nova suno por ke la homoj povu ree varmiĝi kaj rigardi reciproke la vizaĝojn. La patro de Kiŝ estis tre kuraĝa viro, sed li mortis dum tempo de malsatego, kiam li penis subteni la vivon de siaj kunuloj per mortigo de granda polusa urso. Pro tiu forta deziro li ekluktis kontraŭ ĝi, kaj liaj ostoj frakasiĝis. Sed la urso havis multe da karno, kaj la homoj estis savitaj. Kiŝ estis lia sola filo, kaj post la morto de l’ patro, Kiŝ kaj la patrino loĝis kune. Sed la homoj estis forgesemaj kaj forgesis la heroaĵojn de l’ patro; kaj ĉar Kiŝ estis nur knabo kaj la patrino estis nur vidvino, ili ankaŭ estis forgesitaj, kaj baldaŭ loĝis en la plej humila el la „igluoj“.

Iun nokton, kiam la konsilantaro kunsidis en la granda „igluo“ de la ĉefulo Kloŝ-Kŭan, Kiŝ montris, kia sango trafluis siajn vejnojn kaj kiajn virajn kvalitojn li posedas. Kun kvazaŭ plenaĝula digno li leviĝis kaj atendis la ĉeson de la babilado.

— Estas vere, ke la viando estas porciita al mi kaj mia patrino, — li diris — sed ofte ĝi estas maljuna kaj malmola, kaj krome ĝi enhavas ekstreman kvanton da ostoj.

Ĉiuj ĉasistoj, grizharaj same kiel junaj, konsterniĝis. Neniam antaŭe aŭdiĝis io simila: knabo, kiu parolas kvazaŭ plenaĝulo kaj eldiras severaĵojn rekte al ili. Sed firme kaj serioze daŭrigis Kiŝ:

— Ĉar mi scias, ke mia patro Bok estis eminenta ĉasisto, tial mi parolas tiel. Oni diras, ke Bok havigis pli da viando ol du plej bonaj ĉasistoj; ke per siaj propraj manoj li disporciis ĝin; ke per siaj propraj okuloj li atentis, ke eĉ la plej humila maljunulo kaj maljunulino ricevu justan porcion.

— Na, na! — ekkriis la viroj — for la infanon! Enlitigu lin! Li ne estas viro, kiu rajtas paroli al viroj kaj grizbarbuloj!

Trankvile li atendis la ĉeson de la bruego.

— Vi havas edzinon, Ugh-Gluk, — li diris — kaj pro ŝi vi parolas. Kaj vi, Massuk, havas edzinon kaj patrinon, kaj pro ili vi parolas. Mia patrino havas neniun krom mi; pro tio mi parolas. Kiel mi antaŭe diris, kvankam mortis Bok, pro tio ke li ĉasis tro bone, tamen estas juste, ke mi, lia filo, kaj Ikiga, lia vidvino kaj mia patrino, havu sufiĉe da viando, kondiĉe, ke la gento havas abundan provizon... Mi, Kiŝ, filo de Bok, estas parolinta!

Li sidiĝis kaj aŭskultis vigle la fluegon de protesto kaj indigno, kiujn vekis liaj vortoj.

— Knabo parolas en konsilejo! — konsterne murmuris la maljuna Ugh-Gluk.

— Ĉu la infanetoj diras al ni, plenaĝuloj, kion ni devas fari? — demandis Massuk laŭtvoĉe. — Ĉu mi, plenaĝulo, estu mokata de ĉiu infano, kiu petaĉas viandon?

La kolero bolis treege. Ili ordonis, ke li enlitiĝu, minacis, ke li havos nenian viandon, ke li estos batata pro lia aroganteco. La okuloj de Kiŝ ekbrilis kaj la sango ekpulsis sub lia haŭto. Dum ili riproĉis kaj mallaŭdis lin, li ekleviĝis.

— Aŭskultu min, vi, viroj — li kriis. — Mi ne parolos plu en tiu ĉi konsilejo, ĝis kiam la plenaĝuloj venos al mi kaj diros: „Estas ĝuste, Kiŝ, ke vi parolu; estas ĝuste, kaj ni tion volas,“ Jen al vi, plenaĝuloj, mia lasta vorto. Bok, mia patro, estis eminenta ĉasisto. Ankaŭ mi, lia filo, iros kaj ĉasos la viandon, kiun mi manĝos. Kaj sciu, ke tio, kion mi kaptos estos juste disporciita, kaj nek vidvino, nek malfortulo ploros nokte pro tio, ke mankas manĝaĵo, dum la fortuloj ĝemas dolore pro la trosateco. Kaj en la venontaj tagoj hontos la fortuloj, kiuj estas tro multe manĝintaj. Mi, Kiŝ diris ĉi tion.

Mokoj kaj ridaĉoj sekvis lin, sed kun neŝancelebla volo li foriris, sin turnante nek dekstren, nek maldekstren.

La sekvintan tagon li iris laŭlonge de la bordo, kie renkontiĝas la tero kaj la glacio. Tiuj, kiuj rigardis lin dum lia foriro, vidis, ke li kunportas sian pafarkon kaj sufiĉe grandan provizon de ostpintaj sagoj. Ili ankaŭ vidis, ke surŝultre li portas la longan ĉaslancon de sia patro. Estis ridado kaj multe da babilado pri la neniam antaŭe vidita okazo. Neniam knaboj tiel junaj foriris por ĉasi; kaj ĉi tiu iris sola! Kaj ili kapbalancis kaj murmuris kvazaŭ profete, kaj la virinoj kompate rigardis Ikiga’n, kaj la vizaĝo de Ikiga estis serioza kaj malĝoja.

— Li revenos post nelonga tempo — ili diris kuraĝige.

— Li iru; per tio li havos bonan lecionon, — diris la ĉasistoj — kaj li revenos baldaŭ kaj li fariĝos humila kaj malfanfarona por ĉiam.

Sed pasis tago; pasis du tagoj. Kaj je la tria blovis ventego, kaj Kiŝ ankoraŭ forestis. Ikiga ŝiris al si la harojn kaj sur la vizaĝon ŝi ŝmiris fulgon de fokoleo por montri sian ĉagrenon. Kaj la virinoj riproĉis la virojn per maldolĉaj vortoj pro tio, ke ili estis malbontraktintaj la knabon kaj kaŭzis per tio lian morton. Kaj la viroj nenion respondis, sed intencis serĉi la kadavron, post kiam la ventego trankviliĝos.

Tamen, la sekvintan tagon, frumatene, marŝis Kiŝ en la vilaĝon. Sed ne honteme li venis. Surŝultre li portis ŝarĝon da viando ĵus akirita. Kaj fiere li marŝis, kaj arogante li parolis.

— Iru vi, plenaĝuloj, kun hundoj kaj glitveturiloj, kaj laŭiru la vojon, kiun mi tramarŝis dum preskaŭ unu tago — li diris. — Estas sur la glacio multe da viando, ursino kaj du duonkreskintaj ursidoj.

Ikiga treege ĝojis, sed per virsimila mieno li akceptis ŝiajn karesojn, dirante:

— Venu, Ikiga, ni manĝu. Kaj poste mi dormos, ĉar mi laciĝis.

Tion dirante, li eniris la „igluon“ kaj manĝis ĝis sato, kaj dormis dudek horojn.

Tiam estiĝis granda dubo — dubo kaj diskutado. Mortigi polusan urson estas faro tre danĝera, sed multoble pli danĝere estas mortigi ursinon kun idoj. La plenaĝuloj ne povis kredi, ke la knabo, tute sola, povis fari tian mirindaĵon. Sed la virinoj atestis pri la freŝa viando, kiun li alportis surdorse, kaj ĉi tiu estis nerefutebla aserto. Fine do ili foriris, plendante, ke tre kredeble, eĉ se li vere mortigis la urson, li certe ne distranĉis la kadavron. En la nordlando estas tre necese, ke tio okazu tuj post mortigo. Alie la karno tiel frostiĝas, ke, provante tranĉi, oni difektas la plej akran tranĉilon, kaj urson pezan je tricent funtoj oni ne facile metas sur glitveturilon por ĝin treni tra la malebena glaciaĵo. Sed veninte al la loko, ili trovis ne nur la kadavron (pri kiu ili dubis), sed ankaŭ tion, ke Kiŝ estis distranĉinta la korpon laŭ la maniero de lerta ĉasisto, kaj formetis la internaĵon. Tiel komenciĝis la mistero pri Kiŝ — mistero kiu konstante pliprofundiĝis. Je la dua ĉasiro, li mortigis junan ursan, preskaŭ plenkreskan, kaj je la tria, grandan virurson kaj ties kunulinon. Ĝenerale li forestis tri-kvar tagojn, sed kelkfoje li estis for dum tuta semajno sur la glacikampo. Ĉiuokaze li rifuzis akompanantojn, kaj la homoj miregis.

— Kiel li faras tion? — ili demandis sin. — Li eĉ ne kunhavas hundon, kaj hundo certe helpus lin.

— Kial vi ĉasas nenion krom ursoj? foje demandis lin Kloŝ-Kŭan.

Kaj Kiŝ taŭge respondis:

— Estas konata afero, ke urso havas la plej grandan kvanton da viando.

Sed oni parolis en la vilaĝo ankaŭ pri sorĉarto.

— Per la helpo de malbonaj spiritoj li ĉasas, — diris kelkaj — tial lia ĉasado sukcesas. Kiel ĝi ja sukcesus, se tio ne estus?

Aliaj diris:

— Eble tiuj spiritoj ne estas malbonaj. Oni scias, ke lia patro estis lerta ĉasisto. Ĉu ne estas eble, ke tiu helpas lin, por ke li fariĝu lerta, pacienca kaj vigla? Kiu scias?

Spite de ĉio, li daŭre sukcesis, kaj la malpli lertaj ĉasistoj ofte estis okupitaj per la alporto de la viando; kaj li disporciis ĝin laŭ justa maniera, kiel lia patro faris iam, antaŭe, tiel li ordonis, ke la plej humilaj maljunuloj kaj maljunulinoj ricevu justajn porciojn, kaj prenis por si mem nur tiom, kiom li bezonis. Kaj pro tiu justaĵo, kaj ĉar li estis tre lerta ĉasisto, oni rigardis lin kun respekto, eĉ kun solena timo. Oni ankaŭ proponis, ke li fariĝu ĉefulo post kiam la maljuna Kloŝ-Kŭan eksiĝos je la ofico. Pro liaj faroj la plenaĝuloj atendis lin reaperi en la konsilejo, sed li venis neniam plu, kaj ili hontis demandi pri tio.

— Mi pensas, ke mi konstruos por mi igluon, — iun tagon li diris al Kloŝ-Kŭan kaj kelkaj aliaj ĉasistoj. — Ĝi estos granda igluo, en kiu Ikiga kaj mi povos loĝi komforte. Ili kapjesis serioze.

— Sed al mi mankas la tempo. Mia afero estas la ĉasado, kaj per tiu laboro mi estas ĉiam okupita. Do estas juste, ke la vilaĝanoj, kiuj manĝas mian viandon, konstruu mian igluon.

Do la igluo estis konstruata laŭ grandaj mezuroj — laŭ pli grandaj ol la loĝejo de Kloŝ-Kŭan. Kiŝ kaj lia patrino translokiĝis en ĝin. Ĝis tiu tempo, depost la morto de Bok, Ikiga ĝuis nenian komforton. Kaj ne nur materian utilon ŝi havis; pro la alta stato, kiun ŝi atingis kaŭze de la mirindaĵoj de sia filo, oni rigardis ŝin la ĉefa virino en la tuta vilaĝo. Kaj la virinoj vizitis ŝin por peti ŝian konsilon, kaj poste citis ŝiajn saĝajn vortojn, kiam okazis disputoj inter ili aŭ kun la viroj.

Sed la mistero pri la mirinda ĉasado de Kiŝ, precipe okupis la mensojn de la vilaĝanoj. Kaj iun tagon Ugh-Gluk rekte akuzis lin pri sorĉarto.

— Oni asertas, — diris Ugh-Gluk, laŭ impona maniero — ke per la helpo de malbonaj spiritoj vi ĉasadas; per tio vi sukcesas.

— Ĉu la viando ne estas bona? — respondis Kiŝ — ĉu iu vilaĝano malsaniĝis post manĝo? Kiel vi scias, ke mi uzas la sorĉarton? Aŭ ĉu vi fariĝis kvazaŭ blinda pro la envio, kiu vin konsumas?

Kaj Ugh-Gluk retiris sin venkita, kaj la virinoj mokis lin. Sed iun nokton en la konsilejo, post longa diskutado, oni decidis spioni lin, kiam li foriros ĉasi, por ke oni sciu liajn metodojn. Do, je la sekvanta ĉasiro, Bim kaj Bon, du el la plej lertaj ĉasistoj, sekrete sekvis lin. Post kvin tagoj ili revenis kun okuloj alŝvelintaj kaj langoj tremantaj, kaj rakontis, kion ili vidis. La konsilantaro rapide kunvenis en la loĝejo de Kloŝ-Kŭan, kaj Bim komencis rakonti:

— Fratoj, kiel vi ordonis, ni marŝis malantaŭ Kiŝ, marŝis kaŝe por ke li ne sciu, kaj je la mezo de la unua tago li renkontis grandan virurson. Estis tre granda urso.

— Ne estas iu pli granda — Bon konfirmis kaj daŭrigis. — Sed la urso ne montris sin batalema, ĉar ĝi flankenturnis sin kaj iris malrapide tra la glaciaĵo. Tion ni vidis de la rokoj ĉe la marbordo, kaj la urso proksimiĝis al ni, kaj malantaŭ ĝi marŝis Kiŝ, tute sentime, kaj li kriis laŭtvoĉe, kaj svingis la brakojn kaj faris grandan bruon. Tiam la urso koleriĝis kaj ekstaris rekte sur la malantaŭaj kruroj kaj murmuregis. Sed Kiŝ marŝis ĝis li venis proksimen al la urso.

— Jes, — daŭrigis Bim — rekte ĝis la urso li marŝis, kaj la urso minacis lin kaj Kiŝ forkuris. Sed, kurante, li lasis fali etan pilkon sur la glacion. Kaj la urso haltis kaj flaris, kaj poste englutis ĝin. Kaj Kiŝ, konstante kuris kaj faligis pilketojn, kaj la urso englutis ĉiujn.

La aŭskultantoj ekkriis kun dubo, kaj Ugh-Gluk malkaŝe esprimis sian malkredon.

— Per niaj propraj okuloj ni vidis tion — asertis Bim.

Kaj konfirmis Bon:

— Jes, per niaj propraj okuloj. Kaj tio daŭris, ĝis kiam la urso rekte ekstaris kaj blekegis pro doloro kaj freneze batadis per siaj antaŭaj piedoj. Kaj Kiŝ konstante kuris, ĝis kiam li atingis sendanĝeran lokon. Sed la urso malatentis lin, ĉar ĝin okupis la turmento kiun kaŭzis al ĝi la pilketoj en ĝia interno.

— Jes, ĝia interno, — interrompis Bim, — ĉar ĝi sin gratis kaj ĉirkaŭsaltis kiel ludema hundido; sed per ĝiaj krioj oni povus diveni, ke ĝi ne ludas, sed doloras. Neniam mi vidis tian spektaklon!

— Ne, neniam oni vidis tian, — daŭrigis Bon — kaj krome ĝi estis tiel granda urso!

— Sorĉarto — Ugh-Oluk supozis.

— Mi ne scias, — Bon respondis — mi rakontas nur tion, kion mi vidis. Kaj post mallonga tempo la urso malfortiĝis kaj laciĝis, ĉar ĝi estis tre peza, kaj estis saltinta tre forte, kaj ĝi iris for tra la glaciaĵo, balancante la kapon alflanke kaj multfoje sidiĝante por bleki kaj krii. Kaj Kiŝ postsekvis la urson, kaj ni postsekvis Kiŝ, kaj dum tiu tago kaj ankoraŭ dum tri tagoj ni sekvis lin. La urso malfortiĝis kaj senĉese blekis pro doloro.

— Ĝi estis ensorĉita! — ekkriis Ugh-Gluk. — Certe ĝi estis ensorĉita!

— Verŝajne.

Kaj Bim transprenis la parolon de Bon:

— La urso vagadis jen tien, jen ĉi tien, ĉirkaŭirante kaj reirante sian antaŭan vojon tiel, ke fine ĝi troviĝis tie, kie Kiŝ je la komenco renkontis ĝin. Nun la urso jam estis tute malsana kaj ne povis iri plu. Tial alproksimiĝis Kiŝ kaj mortpikis ĝin.

— Kaj poste? — demandis Kloŝ-Kŭan.

— Tiam ni forvenis, dum Kiŝ senhaŭtigis la urson, kaj ni kuris rapide al vi, por ke vi sciu pri la mortigo.

Kaj tiun tagon, posttagmeze, la virinoj hejmentrenis la viandon, dum la viroj kunsidis en la konsilejo. Kiam alvenis Kiŝ, ili invitis lin veni al la konsilejo, sed li respondis dirante, ke li malsatas kaj estas laca. Li ankaŭ diris, ke lia igluo estas granda kaj komforta kaj povas enhavi multajn homojn. Kaj tiel forte ili volis scii pri la okazintaĵoj, ke iris al la igluo de Kiŝ la tuta konsilantaro kun Kloŝ-Kŭan antaŭe. Kiŝ estis manĝanta, sed akceptis ilin kun respekto kaj sidigis ilin laŭ ilia rango. Ikiga montriĝis jen fiera, jen embarasita, sed Kiŝ estis tute trankvila. Kloŝ-Kŭan rerakontis la sciojn kiujn alportis al li Bim kaj Bon.

— Do ni deziras klarigon, ho Kiŝ, pri la maniero de via ĉasado. Ĉu vi uzas la sorĉarton?

Kiŝ levis la vizaĝon kaj ridetis.

— Ne, ho Kloŝ-Kŭan, ne konvenas, ke mi nura knabo, sciu ion pri sorĉistinoj, kaj pri tiuj mi nenion scias. Mi nur eltrovis rimedon, per kiu mi povas facile mortigi la glaciurson, jen ĉio! Tio estas „cerbarto“, ne „sorĉarto“.

— Kaj ĉu povas fari tion ĉiu homo?

— Ĉiu homo.

Estis longa silento. La viroj rigardis la vizaĝojn reciproke, kaj Kiŝ daŭrigis la manĝadon.

— Kaj... kaj... ĉu vi sciigos nin, ho Kiŝ? — fine demandis Kloŝ-Kŭan per tremanta voĉo.

— Jes, mi sciigos vin.

Kiŝ, suĉinte oston, leviĝis.

— Estas tute facile. Jen!

Li prenis maldikan pecon da balenosto kaj montris ĝin al ili. La pintoj estas tiel akraj kiel la kudriloj. Li zorge faldis la pecon da osto tiel, ke ĝi kaŝiĝis en lia mano. Tiam, subite, li lasis ĝin refleksiĝi. Li prenis pecon da graso.

— Jen! — li diris. — Oni prenas peceton da graso kaj faras en ĝi kavaĵon. Nun en la kavaĵon oni enmetas la balenoston rigide falditan kaj fiksas ĝin per alia peceto da graso. Poste, oni metas ĝin ekster la domon, kaj ĝi frostiĝas kiel pilko. La urso englutas la pilketon, la graso fluidiĝas, kaj la osto kun akraj pintoj streĉiĝas rekta. La urso malsaniĝas, kaj kiam la urso estas tre malsana, oni mortpikas ĝin. Estas tute simple.

Kaj Ugh-Gluk diris: „Oh!“ Kaj Kloŝ-Kŭan diris: „Ah!“ Kaj ĉiu diris ion laŭ sia propra maniero, kaj ĉiu komprenis.


Kaj tio estas la rakonto pri Kiŝ, kiu vivadis antaŭ longe sur la bordo de l’ polusa maro. Ĉar li uzis „cerbarton“ kaj ne sorĉarton, li levis sin el la plej humila igluo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo de la vilaĝanoj, kaj, dum sia tuta vivo — oni diras — la gento prosperis, kaj nek vidvino, nek malfortulo laŭtploris dum la nokto pro manko de viando.

El la angla: E. H. COLLISON.

[2] Rekomendita de E. L. A.

[3] Loĝejo.

SONĜO DE LA MORTO

Dediĉata al S-ro Zanoni

Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si mortvokan ĉagrenon.

Liniogravuraĵo de M. Kun

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj poste ridegis kun mondoskuanta plorego.

*

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la Morto.

*

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis... ridegis...

*

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la firmamento senlima.

Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion?

*

Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

*

*       *

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.

— Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

— Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

— La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

— Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?

— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.

— Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

— Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.

— Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

— Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

*

— Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?

ATTILA SASSY: LA KULPO.

— Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

— Kio do?

— La amo.

— Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto.

— Jes!... La koro de la tero.

— La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.

— Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!

— Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

— Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!

— Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis teren.

— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.

*

— Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?

— Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

— Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

— Vere mi estas tiu!

— Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!

— Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima. Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado, baraktis.

*

— Estu lumo!

Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregis en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!

*

La misterplena voĉo denove eksonis.

— Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento! Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis — la nova firmamento.

— Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

*

— Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu! Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

— Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

— Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

— Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la pugnojn.

— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

— Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras, portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.

*

— Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.

*

— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.

En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.

*

— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.

*

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

*

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus finesplori sian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo ŝajnis esti nur ama kareso kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al tero klinitaj, proksimiĝis al ili.

— Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi sorĉo?

— Ni sonĝis, Adamo.

— Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estus sonĝinta, ke mi manĝis el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj la fratmortigo de Kain estas ankaŭ sonĝo?

— Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

— Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!

— Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.

— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo por la vivo?

— Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

— Kaj kion vi sentas nun?

— Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

— Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne komprenas...

*

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.

— Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

Ho, patrino! — komencis Kain. — Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

— La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

— Kion ĝi fabelis? — demandis Adamo.

— Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.

— Kaj vi?!

— Abel kaj mi: ni estas unu.

— Kie estas Heloa? — urĝis Evo.

— Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... „Nur sonĝo estis, nur sonĝo!“ ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

*

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.

IMRE PÉRELY: GOLGOTO.

— Patrino!

— Heloa!

— Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

— Pli ol 900 jara?

— Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. „Ĉu drako?... Sonĝo, verŝajne estas nur sonĝo“ — li murmuris.

— Ĉu li venas al ni?

— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

— Strange!... Mi ne scias, Heloa!

*

— Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

— Mi ne scias, Abel!

— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

— Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

*

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

— Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.

— Kiu vi estas, konanta mian nomon?

— Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.

— La Mesio? Filo de Dio?

— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.

— Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?

— Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.

— Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

— Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?

— Same kiel la viaj.

— La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.

Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

— Ne!

— La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

— Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

— Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!

— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.

— Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

— Jen la patro kaj la patrino.

*

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

— Evo! Denove ni sonĝas.

— Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

*

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

— Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro, amare meditanta eĉ nun?

— Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

— Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

— Patrino, pardonu vian filon!

— Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

— Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

*

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

— Evo! Kial estis la batalo?

— Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

*

Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

— Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.

— Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

— Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

— Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo — mi ne scias.

— Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

— Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.

— Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

*

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

— Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

— Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.

*

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?

— La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?

— Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

— Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

— Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.

— Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

— Ho, Sokrato, amata edzo mia! — ŝovis sin virino inter la parolantojn.

— Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.

— Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...

— Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

— Pardonu min!

— En mia koro ne estas kolero.

*

— Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.

*

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.

*

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

— Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.

*

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero.

Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

— Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

— Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

— Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?

— Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoron al la vivo.

— Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

— En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la „perfekta amo“, kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo — la dio.