Title: Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro
Editor: Tivadar Soros
Release date: May 14, 2016 [eBook #52064]
Language: Esperanto
Other information and formats: www.gutenberg.org/ebooks/52064
Credits: Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared
by Linda Cantoni.
UNUA JARO
1922 DECEMBRO
NUMERO 3
RESPONDA REDAKTORO: DRO TEODORO SCHWARTZ
REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY, DRO KOLOMANO DE KALOCSAY,
PAŬLO DE LENGYEL, PAŬLO BALKÁNYI, ADALBERTO BAYER
ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN
NIA KUNLABORANTARO: LOUISE BRIGGS (ARMLEY), J. GRAU CASAS (BARCELONA), F.E. HAINE (BRUXELLES), NIKOLAO HOHLOV (ZAGREB), DRO EMIL PFEFFER (WIEN), IVAN H. KRESTANOFF (DRESDEN), PAUL MEDEM (KAUNAS), EMMA H. OSMOND (LONDON), M. SOLOVJEV (SKOPLJE), JULIO WERNER (BUDAPEST), DRO LEONO ZAMENHOF (VARSOVIO)
REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81
PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.
KARAJ GESAMIDEANOJ!
La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro staras antaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al vi agrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenaj manoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon la plej freŝan numeron de la „Literatura Mondo“. Ĝi estas vera donaco, kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, ni volis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viaj gratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niaj entuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis, eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj la dubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kaj neelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉi morala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.
Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas matura havi belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturo kaj arto, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvaj revuoj.
„Krom Esperanto de U.E.A. kaj Esperanto Triumfonta, nepre LITERATURA MONDO devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto“ — skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povos efektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan, artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se ĉiuj kunhelpas kaj subtenas nian laboron, donante al ni financan kaj moralan rimedojn.
Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!
LA REDAKTA KOMITATO
BENCZUR: PETŐFI
1823–1849
La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de sia plej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kies meteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro de ĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras pri li la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia, sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.
Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojo en malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kaj longajn jarojn.
Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetis sin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subteno li komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en lia koro kaj lia ekstrema karaktero kvazaŭ pelis lin por serĉi la vojon al la senmorteco. Netrovante helpon kaj mecenojn li soldatiĝis pro malespero, sed baldaŭ lia malsano liberigis lin el la militservo kaj li fariĝis migranta aktoro. Li ekvagis tra la lando, sed konvinkiĝinte, ke li neniam povas fariĝi fama aktoro, baldaŭ li revenis al Peŝto. Tiutempe jam kelkaj el liaj poemoj estis bone konataj. Oni ekkonis lin kaj la famo levis lin al piedestalo de la gloro kaj li fariĝis idolo de la junularo. Li studis fremdajn lingvojn kaj tradukis. Li edziĝis kontraŭ la volo de la gepatroj de la fianĉino sed lia familia vivo estis feliĉa. En la batalo por la libereco li fariĝis majoro, adjutanto de generalo Bem. La ardanta patriota sento igis lin serĉi la plej grandajn danĝerojn en la bataloj kaj en sia dudeksesa jaro li fariĝis heroa viktimo en la malgajnita batalo ĉe Ŝegeŝvár. Neniu scias, kie kaŝas lian cindraron la patrina tero.
Spontana sincereco, vere ideala entuziasmo, flamema senpacienco, oferemo, vanteco, barojn detruanta energio, katenojn netoleranta liberamo karakterizis lin kaj liaj poemoj respegulas ĉion ĉi.
Liaj plej famaj poemoj estas: „La apostolo“, en kiu li rakontas la martirvivon de viro, kiu batalas por la popol-libereco. En tiu ĉi poemo Petőfi vere donas sin mem kune kun siaj tiranmalamo, komprenemo por mizeruloj, profeta povo; „Johano la Brava“, en kiu li rakontas pri amo, malfeliĉo, formigro, aventuroj, heroaj faroj kaj veno en Feolandon de juna kamparano; sennombraj popolkantoj, en kiuj li pentris la allogan dolĉecon de la kampara vivo. La naturpentrantaj poemoj montras lian amon al sia amata ebenaĵo, kie li naskiĝis, kie vivis liaj simplaj gepatroj.
La mizero de la vagabonda vivo plantis profundajn pensojn en li, lia penetra observemo igis lin vidi la mondon tia, kia ĝi estas, kaj li disŝutis la trezorojn de sia koro kun senafekta simpleco kaj malavareco. La florpolva freŝeco de liaj poeziaj floroj eĉ nun, post cent jaroj; restis pompanta. La tempo ne povis velkigi ĝin, ĉar la lingvo kaj esprimriĉeco de lia poezio kaj profunda graveco de liaj pensoj estas tiel modernaj, tiel aktualaj, kvazaŭ la hodiaŭo estus naskinta ilin.
Nemirinde, ĉar li anticipis ja epokojn kaj okupas rajtan lokon en la Parnaso de popoloj.
TRADUKO DE
KOLOMANO DE KALOCSAY
IVAN VAZOV
Restis nur unu tago ĝis Kristnasko. La vintro furiozis. La englaciiĝinta Vitoŝa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo, trafendita kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta ĝis la ostoj, blovis de la neĝaj pintoj super Sofian. Era neĝo kaj prujno traflugis de tempo al tempo en la frostiĝinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la tegmentojn, kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj elĵetis nigrajn kolonojn de fumo al la senvoĉa griza ĉielo, kaj mirinde, tiu ĉi fumo estis nun tiel gaja, tiel ĝentila, tiel ĝojigis la animon! Ĝi memorigis la varmon, la bonfarton, la kontentecon, kiu ĉirkaŭis la feliĉulojn en tiu ĉi mondo, spite la frostoj, la Vitoŝaj ventegoj, la glacia mortiga spirado de la vintro...
Nome, tiun vidaĵon ĝuadis de sia fenestro, sidiĝintaj sur la mola kanapo, gesinjoroj Jordanov, edziĝintaj antaŭ unu kaj duono jaroj. Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma kaj pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien al la neĝaj koksoj de Vitoŝa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek estis okupita de ia difinita penso, ĉar lia vizaĝo havis la esprimon de tiu trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam lia animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj kiam li, el varma ĉambro, vivigata de la ĉeesto de belega edzino kaj de l’ gaja bruado de l’ forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn blovadojn de l’ vintro. Ĉiu estas travivinta tiun feliĉan-egoistan sonĝsimilan staton.
ARANKA SCHULHOF: Korto de bavara kamparano
La rigardo de lia edzino ankaŭ kuris eksteren de la ĉambro, sed ne tiel malproksimen kaj sencele. Ŝi estis ĝin direktinta malsupren al najbara korto. En la fundo de tiu ĉi korto estis duonruinigita dometo kun malalta kamentubo, kiu rigardis malĝoje al la ĉielo, sendante al ĝi varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbiĝinta tegmento rigardetis fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstataŭitaj de ĉifonoj, kaj antaŭ la sojlo de la malalta pordo estis amasiĝinta lavango. Tiu ĉi mizera dometo, kaŝita inter la grandaj riĉulaj domoj, similis al ĉifona almozulino, perdiĝinta inter amaso da feliĉaj kaj fieraj majoredzinoj. La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraŭ pligrandiĝis per la aspekto, kiun ĝi havis kvazaŭ etendinte manon al la ĉirkaŭaj grandegaj domoj, kaj dirante: „Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj kaj mi pleniĝos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamaĵoj kaj mi pleniĝos je ĝojo, eble ankaŭ je kanto tiun ĉi vesperon... Ĉu vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu min!“
Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la feliĉaj homoj ne aŭdas (ho ve! la feliĉo havas tiun ĉi mankon — malakrigi la oreltambureton); la abunda bruado de l’ forno ne lasas veni ĝis iliaj oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malriĉulo. Verŝajne, S-ino Jordanov aŭdis tiun kanton, ĉar ŝia vizaĝo iom post iom kovriĝis per nuboj kaj subita kompato larmigis ŝiajn okulojn.
— Kompatinda Danĉovica, kiu scias, kiel ŝi fartas nun?... Ĉu vi vidas, Canko, nur ilia kamentubo ne fumas — diris ŝi meditante al sia edzo, ne levante la okulojn de la ĉifona fenestreto de l’ mizera loĝejo.
Ŝia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitoŝa kaj vigle ekrigardis la malriĉulan korton.
— La malriĉa, — ekparolis li — kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj ĉiuj loĝas en tiu ĉambreto sen fajro. Se ŝia edzo estus viva, li subtenus ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi prezentas al mi Vera!
— Dio, Dio, kial vi kreas malriĉulojn! — ekkriis nevole Vera, kaj sur ŝia vizaĝo pasis nova nubo de sincera malĝojo.
— Kaj diras iuj, ke ne ekzistas ĉe ni granda malriĉeco: kredeble tio ĉi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaŭ kompatemo — rimarkigis Canko.
En tiu ĉi momento la ventego tiel furioze muĝis ekstere, ke la fenestroj ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de Danĉovica. La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpuŝinta la ĉifonojn, kiuj ŝtopis la rompitajn vitrojn de l’ fenestro, kaj libere eniris en la malluman ĉambreton. Tio ĉi kaŭzis teruran tumulton en la ĉambro. La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego kaj tuj eliris eksteren, kovritaj preskaŭ per ĉifonoj, kaj la malgranduloj, nur en ĉemizetoj kaj forte plorantaj. Ĉiuj ekkuris tra la korto kaj kaŝiĝis sub la tegmento de forĝejo ĉe la alia rando de l’ korto, kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en la ĉambro por ŝtopi tie la truojn. Ŝia malsanema kaj malgrasa vizaĝo videtiĝis tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per neĝaj nuboj la aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.
Tiam ili turniĝis malantaŭen kaj iliaj rigardoj falis en ilian varmigitan ĉambron, riĉe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj seĝetoj, kun silkaj kanapoj, multekostaj tapiŝoj, senutilaĵetoj, statuetoj. Tiu ĉi aspekto de ilia propra feliĉo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per sia kontrasto la unua... Sed baldaŭ la malbona humoro malfortiĝis, kaj ilia interparolo tuŝis alian temon. Kvazaŭ dika kurteno falis inter la feliĉa paro kaj la mondo de la malfeliĉuloj. Almenaŭ ĉe Vera oni povis vidi tiun trankviliĝon. Ŝi stariĝis pro io kaj, pasinte preter la spegulo, ĵetis rapidan kaj feliĉan rigardon al la blanketa, ĉarma, ridetanta vizaĝeto, kiun ŝi vidis en la granda kristalo.
— A propos, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? — vigle ŝi demandis sian edzon, kiu restis ĉiam ankoraŭ meditanta.
— Kiu vesto?
— Kiel, ĉu vi forgesis? La balmantelo.
— Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...
— Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! — diris Vera duonkolere, korektante sian tualeton.
Canko stariĝis kaj meditante komencis iradi en la ĉambro.
— Kaj ĉu vi aŭdas? — ree turniĝis Vera — iru en la modan magazenon de Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindaĵo, belegeco!... Io sensimila!
— Sed ĝi estas saleta[1], birdeto.
— Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizeraĵon vi nomas saleta! Aŭ vi volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo ĉe X la trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la aero, kiun mi spiras.
— Bonege, bonege.
— Ne estas sufiĉe nur, ke vi diru „bonege“, Canĉjo... Sed vi devas rapidi, por ke iu alia belulino ne aĉetu tiun superbelegan veston... Prezentu al vi, tio estus terura!
— Mi prezentas al mi.
„Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaŭ malmulte da tempo“, volis ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn.
Senpacience lin rigardis Vera.
— He?
— Aŭskultu, kara Vernjo... — komencis Canko kun serioza mieno.
Ŝi antaŭvidis, ke li faros kontraŭdirojn kaj decide interrompis lin.
— Mi ne volas „kara Vernjo“, la demando estas solvita.
— Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...
— Sen „sed“, Canĉjo! — ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon kaj ravinte lin per la brilo de ŝia mirinda rideto — vi estus mem devinta al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej delikata maniero... Kaj se ne tiun ĉi veston, vi povas fari alion... Mi submetas min al via estetika gusto.
La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum Kristnasko. Sen tiaĵo ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne renkontos la feston dece.
— Bone, mi konsentas! — diris subite kun heligita vizaĝo Canko. — Mi faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via nekomparebla kaj amanta animo.
— Donu la manon, faisons la paix! — diris Vera, preninte la dekstran manon de Canko kaj ĝin pacige skuinte.
Baldaŭ vesperiĝis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro la surprizo preparata por ŝi. Ŝia imago jam de nun laboris por malkovri la sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege ĝoja por ŝi: ŝi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas ĝin plenumi nobele. Kaj vere, ĉu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la belega brakato, aŭ alia ornamaĵo — ora, juvela, brilanta? Sed ŝi nevole preferis la balmantelon. Kiel ravita ŝi estos! Kiel nobla estas tiu Canko!
Canka malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la dolĉe-turmentan sopiron de Vera.
Tute vesperiĝis. Canko ne venis. La ventego kolerege muĝis ekstere en la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro ĝia furiozeco. Tiu malagrabla bruo rememorigis al Vera la malriĉan Danĉovica’n kaj ŝiajn nudajn infanojn.
— La Sankta Vespero estas nun... Ili kuŝiĝas sen fajro, ili renkontas la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis malriĉulojn? — ree murmuretis ŝi, kaj ŝia koro subite kaj dolore konvulsiis, kvazaŭ ia riproĉo de l’ konscienco ŝin atakus...
Tiom da feliĉo apud tiom da malfeliĉo ekŝajnis al ŝi kiel krimo. Al ŝi fariĝis peze ĉe tiuj pensoj, ŝi sentis, ke ŝi estis kulpa antaŭ iu pri io, sed ŝi ne kuraĝis doni al si kalkulon pri tio, respondi al si kial ŝi estas maltrankvila, kaj en ŝi aperis nevola deziro dekliniĝi de tiuj pensoj, distriĝi per io alia: animo vanta, sed nature bona, malforta kaj impresebla, kia ŝi estis, ŝi sentis, ke ne estas bone, ke ŝi estu tiom feliĉa, dum en la mondo estas tiom da suferoj, ke ŝi devus nepre fari ion por tiuj ĉi suferoj, sed ŝi ne havis kuraĝon, nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de l’ homa malfeliĉego. Ĉar ne sufiĉas havi deziron kaj eĉ havi eblecon por fari bonan — oni devas ankaŭ kuraĝi ĝin fari... Ĉar fari la bonon, kiel ĉiun luman agon, tio ĉi postulas certan dozon da braveco, preskaŭ heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj eĉ senkonscie, tial ankaŭ la regiono de ĝia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub la potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis ŝian cerbon, kun nevola ĝojo aŭdis paŝojn, ke ili venas al la pordo. Ekĝojis ŝi pri la okazo, kiu venis por ŝin distri... Kredeble Canko alpaŝis kun sia brilanta donaco.
— Nepre la balmantelo estas! — ŝi diris al si, kaj ŝia koro ekbatis pro nova infana ravo. Ŝi saltis ekstare.
La pordo malfermiĝis. Anstataŭ Canko eniris Danĉovica kun siaj kvin infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, ĉiuj en varmaj peltetoj, ĝojaj kaj ridetantaj.
— Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, — diris Danĉovica al siaj infanoj, kiuj unu post la alia viciĝis kisante ŝian manon, sen tio, ke ŝi povus rekonsciiĝi pro konsterniĝo.
— Kio estas? kio estas? demandis Vera.
— Dio redonu ĝin al vi centoble kaj vin ĝojigu, kiel vi ĝojigis nin, sinjorino — diris Danĉovica larmokule. — Dankon al vi, ke vi kompatis nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago... Dio kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis al ni veturilon da lignoj kaj manĝaĵon, por ke ni povu renkonti la Kristnaskon. Nun ni ankaŭ kredas, ke Dio naskiĝas... Kisu, kisu, karuletoj, la manon de la sinjorino!
Vera malfermis la buŝon pro miro. Ŝi mem estis kortuŝita ĝis larmoj, sed ŝi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de Danĉovica.
— Kredeble vi eraras, junedzino Danĉovica... — ŝi diris vigle.
Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis kaj tie aperis la ridetanta vizaĝo de ŝia edzo, kiu haltis kaj ĵetis feliĉan rigardon al la kortuŝa sceno, kiun li mem estis delikate preparinta.
Vera konjektis: ĉi tio estis la surprizo! Ŝi kuris al Canko larmokule kaj lin kisis surfrunte per sonanta, longa kaj karesa kiso.
Tiu ĉi kiso estis la plej pura, la plej nobla, la plej feliĉiga per kiu edzo estis dotata de sia edzino.
El la bulgara, kun speciala permeso de l’ aŭtoro:
IVAN H. KRESTANOFF, L. K.
[1] En senco de tre multekosta. (Rim. de l’ trad.)
N. HOHLOV DED. AL J. BAGHY
Kvazaŭ terura paroksismo, la revolucioj haltigis por kelka tempo la tutan normalan fluon de pensoj, de laboro kaj vivo en Rusujo. La lando kvazaŭ izoliĝis de la tuta mondo, perdis la lastajn ligilojn kun ĝi, kaj restinte izolita, sub la influo de la unika politika fermento en sia organismo, per malrapidaj, propraj paŝoj ĝi ektransiris al nova, malfacile ankoraŭ konturebla socia kaj mensa vivo. Kvankam la mondo teruriĝis pro tiu bildo de sanga transformo, kaj ĝi, timante la malsaniĝon, ĉirkaŭis Rusujon per fera ringo, — tamen la mondo ankaŭ ekdeziris pli profunde konatiĝi kun la kialoj de la katastrofo kaj kun la vizaĝo kaj animo de la malsana giganto. Tiuj, kiuj volis nur satigi sian sci-avidon, eklegis la priskribojn de la aventuroj, kun kiuj kuraĝaj eŭropanoj faris siajn vojaĝojn tra nova Rusujo, la raportojn pri iliaj vizitoj al urboj, vilaĝoj kaj eĉ al la regantoj de la lando; eklegis ĉion, kion oni diras kaj skribas pri ĉi tiu lando en gazetoj kaj en la moderna literaturo tutmonda. Sed ekzistas aliaj homoj, kiuj volas fakte kompreni la animon de la nova Rusujo, ĝian efektivan ĝeneralan vizaĝon, ĝiajn karakterajn trajtojn kaj celadojn. Por tiuj homoj restis la sola kaj certa vojo: konatiĝi kun la rusa literaturo, rusa arto, ekstudi ilin kaj el ili lerni ion. Ekzistas multaj, kiuj komencas la studon ĉe la malnovaj tempoj, kaj paŝon post paŝo, per certaj vojoj ili penetras en la rusan koron. Ekzistas aliaj, — la plimulto — kiuj ne havas tempon por fari tian profundan studon, kaj ili simple prenas la verkojn de Turgenev, Puŝkin, Dostojevskij, Tolstoj, Ĉeĥov, Gorkij, ili deĉifras por si la muzikon de Glinka, Rubinŝtejn, Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov, Glazunov, Skrjabin; ili vizitis la spektaklojn de la Moskva Arta Teatro, la dancojn de la rusa baleto, la artajn ekspoziciojn de rusaj pentristoj kaj skulptistoj. Tiu vojo estas ankaŭ bona, kaj se ĝin akompanas sincera deziro ekkoni Rusujon, ĝi neniam restas sen rezulto. Kurteno post kurteno falas antaŭ la esplora rigardo, kaj la vivo de la lando fariĝas pli kaj pli klara, ĝia fizionomio perdas sian fremdecon kaj ĝia animo la strangecon. Sed ekzistas aparta tendenco inter tiuj studoj. Kelkaj preferas ekkoni la puran rusan arton. Kiel floro de arbo unika kaj karakteriza, tiu ĉi floro de popola animo portas en si la kvintesencon de nacia genio, de nacia spirito. Por tiuj homoj, kiuj studas la puran rusan arton, ofte restas nekonataj la geografia situo de la lando, ĝia topografio, ĝiaj komerca kaj industria statistikoj, la datoj de ĝenerala historio, kaj tamen ili povos fiere diri, ke ili konas la landon, konas ĝian animon. Tiu krio de l’ animo, kreaĵo, kiu kondukas la homan intelekton pli kaj pli malproksimen de la aktuala mizera monda materialismo kaj pli proksimen al la koro de la granda Nekonato — ĝi servu por ni kiel ŝlosilo por vere malfermi la fremdajn ŝajne pordojn, kiuj poste bonvene malfermiĝas kaj donas novan ĝuon, novan inspiron.
Celo de tiu ĉi artikolo estas ĝuste montri al la esplorema fremdlanda artamanto tiujn faktorojn de la nuntempa pura rusa arto, kiuj — kvankam elektitaj laŭ la personaj plaĉo kaj inklino de la skribanto — povas kaj devas servi kiel gvidiloj, ĉar pro siaj grandaj influo, talento kaj signifo, ili ĉial estas studindaj kaj ili ĉial restos eternaj monumentoj en la historio de nacia arto. Ne estos do strange, se mi, komencante paroli pri la nuntempa rusa literaturo, tuj haltas antaŭ la verkoj de Aleksandro Blok, tiu titano, kies grandecon ankoraŭ plene ne komprenis lia naskolando mem kaj kiuj oni amos kaj studos en multaj pluaj dekjaroj kaj jarcentoj. De l’ tempo de Puŝkin, rusa muzo al neniu donis tian belecon, ĉarmon kaj forton de parolo ol al Blok, neniam post Puŝkin ies vortoj portis tiom da pura profeteco kaj profeta simbolismo. Mirinda estas la misio de tiuj du homoj, aperintaj en diversaj tempoperiodoj, en diversaj politikaj situacioj. Ĉi tiuj misioj havas tiom oftajn paralelojn, ke per ili kvazaŭ identiĝas la kantoj de ili ambaŭ. La kantoj de Puŝkin, skribitaj en juna, kreata de la poeto rusa lingvo, kaj la lingvaj puntaĵoj de Blok — parolas pri la samo, tiom alta estas ilia nivelo, kiam ili tuŝas la plej kaŝitajn angulojn de la homa animo, la animon, eternan lingvon de la naturo. Iliaj serĉadoj ankaŭ estas eternaj kaj ili kondukas al revelacioj. La elekto de vortoj portas sur si la stampon de ĉiela muziko, hipnotigas. Feliĉe ni havas en nia Esperanta literaturo multajn tradukojn el Puŝkin, sed ni preskaŭ tute ne havas tiujn de Blok. Sed certe tio restos nur demando de tempo, kaj la Esperantistoj ankoraŭ havos la ĝuon konatiĝi kun la lasta poeto pere de nia gracia lingvo.
Kio estas plej karakteriza por Blok? Estas: lia animo de geniulo, kiu donas al liaj vortoj superhoman, magian ĉarmon. Kaj li scias sian forton, siajn kapablojn, li uzas ilin kiel mirindan dian instrumenton, tiu Blok, flagranta de pasio, luksa, petola, voluptema kaj ĉerpanta sian forton el nekonata por aliaj fonto. Li konas sin mem kaj sian destinon. Parolante pri Puŝkin, pri sia amata poeto, en la Domo de la literaturistoj en Petrogrado, li efektive parolis pri si mem, kiam li diris: „Puŝkin estas poeto — la kanto senŝanĝa, eterna. Povas fariĝi malnovaj, neuzeblaj lia lingvo, lia maniero de parolo, sed la esenco de liaj verkoj neniam malnoviĝos.“ En kio tamen vidas Blok la eternecon de Puŝkin? En tio, ke li opinias Puŝkin’on vera poeto. „Kio estas poeto?“ denove demandas Blok. „Ĉu homo kiu nur skribas versojn? Certe ne. Li nomiĝas poeto ne tial ĉar li skribas versojn, sed ĉar li skribas per versoj, tio estas: faras harmonion el sonoj kaj vortoj — ĉar li estas filo de la harmonio: poeto.“ Iom komplika, tiu formulo fariĝas simpla, kiam Blok klarigas: „Kio estas la harmonio? Estas la konkordo de la mondaj elementoj, la ordo de la monda vivo. Tiel aperas la antitezo: ‘ordo — kosmoso, kaj malordo — ĥaoso‘; la lasta estas tute parenca al la unua, kiu el ĝi formiĝas. La unua tasko de la poeto — el tri por li nepre devigaj — estas liberigi la vortojn el tiu senforma, senkomenca, senfina elemento (ĥaoso), en kiu ili neŭtrale restadas. La dua tasko estas ordigi tiujn rabitajn de ĥaoso sonojn kaj fari el ili harmonion, doni al ili formon. La tria tasko estas enkonduki, porti tiun harmonion en la eksteran mondon. Forrabitaj de la elemento kaj harmoniigitaj kaj enportitaj en la mondon, la vortoj komencas per si mem fari sian aferon. La vortoj de la poeto estas samtempe liaj verkoj. „Kaj ne estas eble“, diras Blok, „kontraŭstari al la forto de la harmonio, kiun la poeto ĵetas en la mondon. Tiuj, kiuj ne volas tion kompreni, estas kondamnitaj per la nigra nomo: popolamaso. Se Puŝkin pereis de la duela kuglo de Dantes, tio estas okazo ekstera: efektive lin mortigis tiu ‘burokrata kaj aristokrata popolamaso‘, kiu ĉirkaŭis la poeton kaj formis la regantan, premantan klason en la Rusujo samtempa al Puŝkin, kun la karakterizaj por tiu klaso intrigoj kaj moraloj, kiujn ne povis elporti Puŝkin, parolinta en siaj lastaj tagoj:
En la lastaj versoj, en la antaŭmortaj elspiroj, Puŝkin revis pri ‘paco kaj libero‘. „Sed“, diras Blok, „la pacon kaj liberon oni ankaŭ forprenas, eĉ ne la eksteran pacon, sed la pacon de la kreo. Ne la infanan liberon, nek la liberon de politika liberalismo, sed la kreantan liberon, la sekretan liberon de l’ animo. Kaj la poeto mortas, ĉar li ne havas jam aeron por spiri, kaj lia vivo perdas la sencon.“
ATTILA SASSY: SEPVUALA DANCO
La vortoj — tiom profunde memprofetaj — montras, kian tragedion travivis Blok antaŭ sia devigita morto, en la reĝimo, kiu per sia bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li devis elekti en la dilemo ĉu „Ars longa vita brevis“ aŭ la evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentulo.
La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran destinon.
Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie, kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj revelaciojn.
Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok — estus tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.
Al la plej famaj verkoj de Blok apartenas lia „Dekduo“, jam tradukita en multajn eŭropajn lingvojn, sed certe preskaŭ ĉion perdante en la traduko.
Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon, sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi, kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla, originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj estas, en tiu ĉi verko, tute alia ol la percepto de la plimulto el liaj samtempuloj. En la bildo de Kristo, akceptanta la ofendojn, batojn, sed ilin neniam timanta, li vidis tiun kontraŭvenenilon, kiu povus kuraci la animon de la malsana popolo. Homoj, harditaj sub la batoj, sub la nemerititaj batoj de l’ sorto, kontraŭmetintaj al tiuj batoj sian amon, indulgon kaj forgeson — jen estas la eliro, jen la apoteozo. La harmonio, la amo venkos la ĥaoson, la revolucion. Tiu harmonio, la amo, kiun predikis Blok, estas ja samtempe ankaŭ la stimulo de nia movado. Li apartenas ankaŭ al ni, la monda kvanto. Liaj paroloj faras honoron al la tuta homaro, el ili povus ĉerpi la homoj de blanka, flava, nigra aŭ ruĝa haŭto, kaj Esperanto, tiu perfekta kunigilo de l’ homaro, certe taŭgus por helpi ĉi tiun celon pli perfekte ol iaj naciaj lingvoj.
*
La alia giganto de la rusa arto, de l’ arto pentra estas M. Vrubel, mirakla estaĵo, veninta sur sian artistan vojon per kaŝitaj paŝoj de esploranto, lumiginta la ĉielon kiel unuaranga ĉiela astro kaj foririnta de ĝi en la mistikan mondon de frenezo kaj blindeco. En la pentrarto de Vrubel estas videbla la stranga, ŝtoniĝinta penso. Kvazaŭ ĉeestinto de grandaj geologiaj mondaj kataklismoj, li ĉion vestas, dekoracias per la mantelo de tiamaj rokoj kaj ŝtonoj. Lia penso kvazaŭ suprenlevas la tavolon de la tera ŝelo, el post kiu li volas trovi, elfosi ian fikspensan sekreton, kaj masonas montojn ĉirkaŭ la ĉefa temobjekto de siaj pentraĵoj. Tiun fortikecon de ŝtonoj li donas ĉiam eĉ al la herooj de siaj bildoj, aŭ metante grandan rokon kaj ĉizante el ĝi la rusan „bogatiron“ (fortulon, mezepokan kavaliron), aŭ ebrian de gajeco Pan’on; aŭ prenante delikatan marmoron por la figuro de doloranta, ploranta Dipatrino en la Vladimir’a katedralo de Kiev. Liaj pentraĵoj ne estas lingvo homa; en ili parolas la mineraloj, fajranta, primitiva elemento, malmoliĝinta en juvelojn.
RÉVÉSZ: Fino de Septembro
Scienco de magio donas al la juveloj grandan forton. Per sorĉaj paroloj la magoj scias preni el la animo de juvelo ian mirindan forton, faras el ĝi amuleton. Kaj la esplora animo de Vrubel sciis tiun magian lingvon de la juveloj kaj mineraloj, kiujn li alportadis el la alia mondo, de altaĵoj atingeblaj nur por la flugiloj de kondamnita Anĝelo. Vrubel sentis tro mallarĝa la tolon por pentri sur ĝi. Li bezonis surpentri, dekoracii templojn, grandajn monumentojn. Lia animo ĉiam estis serĉanta, deziranta atingi la perfektan belecon, kvazaŭ tra ponto, pere de la akcepto de Demona beleco. En liaj serĉadoj kvazaŭ gravuriĝis la fama sentenco de Dostojevskij: „Terure estas, ke la beleco estas ne nur afero timiga, sed ankaŭ mistika; en ĝi Diablo batalas kontraŭ Dio kaj la areno de batalo estas homaj koroj.“ Tiu senalterna penso: atingi la belecon, akceptinte en la animon la tutan abismon de Demona spirito, fariĝis lia dumviva deliro kaj fine alkondukis lin al la anima malsano. Tiu imago de Demona figuro faris ĉe la pentristo ankaŭ sian evolucion. Lia unua „Sidanta Demono“ de 1890-a kaj la Demono de la lastaj tagoj (1907) havas diferencon grandan. Dum la unua aperigas la tutan forton de malluma potenco, junan, fortmuskolan, arogantan, la dua montras jam la korupcion, krimecon de la animo de falinta Spirito, sur kies lipoj, kiel venena floro, krustiĝas la postsignoj de voluptaj, nehomaj kisoj, la stampo de senmezura orgio.
Notinde estas, ke Vrubel eĉ ne finis la akademion kaj lasis ĝin post kvarjara studado for. En la akademio li estis kiel specialisto-desegnisto, arto al kiu Vrubel preskaŭ neniam revenis poste. Li ne estas hodiaŭ-data artisto. (Lia lasta pentraĵo estas datita en 1910, post kio li freneziĝis.) Sed kompreni, profunde kompreni lin oni komencis nur nun, en niaj tagoj. Li instruis dekoracii laŭ sia propra metodo, kiun multaj komparas al kubismo, sed kun kiu ĝi laŭsence havas nenion komunan, kaj lia leciono portis en si grandan, propran originalecon. Mirindaj, preskaŭ timigaj estas la okuloj sur ĉiuj laboroj de Vrubel. Tiajn okulojn, unikajn, oni renkontas malofte sur la tolo. Kaj ŝajnas, ke el ĉiu tia okulo ŝprucas al ni la mistero, sekreto, kiun la pentristo forportis kun si kun la penso nek eldirita, nek des pli elpentrita.
El la verkoj de Vrubel estas plej konataj: „Bogatiro“, „Supertomba ploro“, „La juĝo de Pariso“, „Carino-cigno“, „Princino-Revo“, „Mikula Seljaninoviĉ“ kaj tri „Demonoj“; krom tio al lia peniko apartenas la laboroj en kelkaj katedraloj kaj preĝejoj, precipe en tiu de la cirila monaĥejo apud Kiev.
*
Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko — kvazaŭ la prototipo de nia Esperanto — permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol la aŭtoro tion dezirus.
Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.
Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, „sencela arto“. Ilin ambaŭ kuniganta esenco — la ritmo — prezentiĝas kiel perfekte neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l’ kreanto. Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan de du ĝiaj elementoj — sono kaj ritmo.
Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn. La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson diskutan, la sonoj — vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas ĉiam nur lirika. Muzika eposo, „pentro“ estas por li nekonataj, same mankas al li la „objekteco“. Skrjabin en la muziko ludas rolon iom komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.
Tute kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiu sian apartan koloron. Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij estas plej mirinda, sed lia volo, li mem en lia muziko ne estas videblaj.
Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta, kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli bonvena, dank’ al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin malofte trovas ĝustajn kaj bone lin kompreni kapablajn aŭditorojn.
*
Kvar nomoj el la centoj da ili — kaj jam ili brilas kiel kronaj juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito — la rusan arton, — ĉar la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.