Title: En Rusujo per Esperanto
Author: A. Rivier
Release date: February 6, 2013 [eBook #42028]
Most recently updated: October 23, 2024
Language: Esperanto
Other information and formats: www.gutenberg.org/ebooks/42028
Credits: Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net. Thanks to the
Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet for providing the
original book.
Noto de transskribinto:
En la originala libro aperis listo de preseraroj. Ĉiu el ili mi korektigis en ĉi tiu teksto, kaj krom aliaj ĝustigaĵoj, registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.
A. RIVIER.
МОСКВА.
Тип. П. П. Рябушинскаго, Страстной бульв., соб. домъ.
1911.
En Rusujo per Esperanto.
Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se ne ofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen la revolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton de la fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigis al la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo la kaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicio estus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum ses semajnoj en unu parto de la vastega Rusujo.
Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon,—sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj duono; tie mi ĝuadis la plezuron de nekutimaj impresoj kaj senĉesaj surprizoj antaŭ homoj kaj aĵoj por mi tute novaj,—kaj, kune, mi sentis min komforte, libere, senĝene, kaj hejme, kvazaŭ mi estus en mia familio! Tian situacion tute apartan mi ŝuldis nur al Esperanto, konstanta perilo de miaj rilatoj kun miaj ĉirkaŭantoj!
Ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, la specialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn, kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto.
Antaŭ ol komenci, mi devas fari du ĝeneralajn rimarkojn. Unue, ĉar mi vizitis nur parton de Rusujo, kiu estas tre diferenca laŭ siaj provincoj, mia priskribo koncernas nur la regionon de mi vizitatan. Due, mi faris mian vojaĝon dum la somero de 1905; miaj turistaj rimarkoj ne povas do aludi la ŝanĝojn, okazintajn poste en tiu lando.
L' ideon de tiu vojaĝo mi ne havis mem; ĝin al mi donis rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta mia bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unue la precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, ni malkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejman rondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ĉar la simpatio ne sentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amikiĝis pli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ĉiutage. Tiu situacio estis iom malordinara. X. de Maistre, en sia noveleto: La leprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratoj lepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj loĝas en apudaj, sed apartigitaj rifuĝejoj, dividitaj per muro aŭ kreskaĵbarilo, kiuj povas kunparoli kaj kunvivadi en senĉesa intimeco, sed neniam vidas unu la alian. Mia situacio, rilate al s-ro Speranskij, estis iom simila, kaj mi forte bedaŭris la barilon, inter ni metitan de la granda interspaco.
Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ĉar se la francoj ne estas plu tiom malvojaĝemaj kiom antaŭe, tamen Rusujo ne estas ĝis nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la imperio, antaŭsigno de ĝenerala eksplodo, kaj tiu cirkonstanco tute ne ŝajnis taŭga por plezura vojaĝo. Fine mi ne sciis la rusan lingvon, mia amiko ne parolis france; nia sola rilatilo estis Esperanto, kaj se ĝi estis sufiĉa por niaj leteroj, ĉu ĝi povis tiom taŭge ebligi parolajn rilatojn? Mi estis parolinta esperante nur kun francoj kaj, iafoje, kun unu anglo; s-ro Speranskij estis uzinta Esperanton nur kun siaj samlingvuloj. Povis esti, ke niaj prononcoj, tre malsimilaj, malebligus kunparoladojn. Kiam do li proponis al mi viziti lin en Rusujo, ĉar li mem, pro personaj kaŭzoj ne povis veturi en Alĝeron, tiu afero ŝajnis al mi, komence, tute ne efektivigebla.
Sed mia amiko protestis kontraŭ mia opinio, certigis, ke tiu vojaĝo estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de mia mema dezirego, ĝi venkis mian ŝanceliĝon kaj mi decidis veturi al mia amiko.
Sumi, kie li loĝas, estas urbeto de la gubernio Ĥarkov, en la suda parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel mi faros la pli longan parton de mia vojaĝo ŝipe kaj facile, kaj povos restadi dum kelkaj tagoj en Konstantinoplo, tiu fama ĉefurbo, en kiu sin miksas pentrinde ĉiuj rasoj de la okcidenta kaj orienta mondoj. Sed mia fervoja trairado tra la cara lando pli malkvietigis min, pro mia nescio de la lingvo rusa. Mi do skribis en Odessa al s-ro Gernet, konata verkisto de la unua esperanta literaturo, por peti kelkajn sciigojn. Li tuj proponis tre afable esti mia gastiganto, montri al mi sian urbon kaj meti min en la vagonaron, kiu veturigos min ĝis Voroĵba, kie min atendos mia amiko. Dank' al tiu kompleza helpo, ĉiuj lingvaj malfacilaĵoj estis malaperontaj, sed, ho ve! neatenditaĵo estis malordigonta planon tiel bone aranĝitan!
Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca vaporŝipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo. Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la gevojaĝantoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine decidis konatiĝi, ili rapide amikiĝis kaj ekvidis, ke estas agrablege ŝipveturi en ĝoja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj vidaĵoj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ŝajnanta kiel Danta infera pejzaĝo, kun ĝiaj danĝeraj ŝtonegoj, batataj de la ondaro; la markolo de Messina, sunhela inter du riĉaj marbordoj, kun ĝiaj antaŭe timegindaj rifoj Charybdis kaj Scylla[1], preter kiuj transveturis malestime nia ŝraŭbŝipo; la maro Arĥipelago, blua kiel la ĉielo, semita per insuloj, kiel ĝi per steloj, kiel ĝi, ankaŭ, plena da mitologiaj memoraĵoj; la mareto Marmara, kies facilajn ondetojn tuŝetas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj; fine, ŝprucanta el horizonto, kiel ĥimera teatraĵo, kun siaj nekalkuleblaj palacoj, preĝejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj, ĉiukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la reĝo de Oriento, la urbego de l' Ĉefo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!
[1] Tiam, mi ne supozis, ke tri jarojn poste, terurinda katastrofo ruinigos tiun belegan landon.
Kial, ho ve! ĝi estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial ĝiaj loĝantoj tiel kortuŝinde konsentas por friponi la nespertajn vojaĝantojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi anstataŭigos la multenombrajn turkajn monerojn, ĉiam valorajn, se vi ricevos ilin el kambiisto, sed ĉiam, ankaŭ, elkursigitajn, se, vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!
Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ĉar tio ne estas la temo de tiu rakonto pri Rusujo, due, ĉar mi vizitis ĝin malbone kaj en tre netaŭga animstato. La duan tagon de mia ĉeestado, disvastiĝis la famo, ke subita revolucio ĵus eksplodis en Rusujo. Mi kuris al la turka limimposta salono, petis informojn. Tie mi renkontis amason da ekscitegitaj homoj, kiel mi dezirantaj veturi en Odessa'on. Al iliaj insistaj demandoj la turkaj oficiroj nur mallonge respondis, kun mokema rideto, ke ili nenion scias, krom tio, ke de nun ĉiuj ŝipaj rilatoj kun Rusujo estas interrompataj. En la rusa konsulejo, simila lakonismo; oni ricevis min per sindetenema ĝentileco, kaj konsilis, ke mi atendu ĝis... nedeterminata tempo! Cetere nenia tiea gazeto eĉ aludis pri la rusaj aferoj, ĉar, tiam ne estis ankoraŭ okazinta la turka revolucio kaj la severega cenzuro malpermesis ĉiujn informojn pri io ajn kontraŭa je la principo aŭtokrata. Kiam la prezidanto Carnot, kaj, poste, la reĝo Humberto estis mortigitaj, la ĵurnaloj de Konstantinoplo raportis nur, sen plia komentario, ke ili "mortis subite"!
Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj fervoradis. Greka kuracisto, kiu manĝis apud mi en mia hotelo, rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas eĉ kontraŭ la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte konsilas min forlasi mian projekton veturi nun en tian landon...
Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj antaŭpreparoj mi fine ĵus forvojaĝis tra la tuta Mediteraneo por viziti mian rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de mia patrujo, kaj ĵus atingonta mian celon, kiam subita malhelpaĵo min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submetiĝi je tiu mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en Konstantinoplo la eble tre malfruan paciĝon de Rusujo. Kion do fari?
Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo, kio reale okazis. Kirasŝipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato estis ribelintaj kaj pafadintaj kontraŭ urbego Odessa; pro tio estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, ankaŭ Polujo. Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana aŭ Aŭstra limo, estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do tuj decidis iri ŝipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per fervojo, tra Bukureŝti kaj Ĉernovic ĝis la aŭstra-rusa limo. Tiel mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa, kaj devis sen ia rimedo esperanta veturi tra Rumanujo kaj parteto de Aŭstrujo. Kredeble, sur tiu nova vojo, estis ankaŭ samideanoj. Sed mi ne sciis iliajn adresojn, kaj vane mi serĉis esperantistan jarlibron ĉe la librovendistoj de Konstantinoplo. Kiom mi bedaŭris, ke mi ne zorgis aĉeti en Francujo tiun utilegan libron, ĉar mi sciis nek la rumanan, nek la grekan, nek la germanan, nek la polan lingvojn, parolatajn en la landoj de mi traveturoraj.
Tamen, komence, min ne ĝenis mia lingva neklereco, ĉar mi havis la bonŝancon renkonti francon sur la vaporŝipo Reĝo Karolo I, kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en Bukureŝt'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi pasigis en tiu ĉefurbo de Rumanujo.
Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere eŭropa, ĉe libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis, per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo aŭstra, kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacilaĵo en Rusujon per la limurbeto Novosjedlic.
Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ĉeestado en Bukureŝti, estas la stranga kontrasto inter tiu urbo belega, antaŭema kaj tute civilizita, kaj la ĉirkaŭaj kamparoj ankoraŭ tre orientŝajnaj, kun ilia loĝantaro vestata per ĉemizegoj, ornamataj per pentrindaj ruĝaj brodaĵoj. Kelkaj detaloj, cetere montris la proksimecon de la orientaj moroj, antaŭ ne longe regantaj en Bukureŝti mem. Ekzemple, kuriozaĵo de tiu urbego estas ĝia veturigistaro. Ĵus alveninte la fremdulo rimarkas en la stacidoma placo sidantajn sur l' antaŭaĵo de belaj veturigiloj strangajn homojn, vestatajn per longa velura malhela kitelo apenaŭ vidiganta glazurajn botojn, kun silka zono delikate kolorigata, palblue, helflave aŭ rozkolore, kaj super tiu kvazaŭ virina vesto, sin montras dika, ruĝa, grasbrila, senhara vizaĝo, je stranga mieno, je pli stranga voĉo, kun abomena ŝirmilĉapo, simila je tiuj de la parizaj noktovagistoj! Tiuj—mi ne kuraĝas diri viroj!—estas Rusoj de la religia sekto "skopci", kiuj, opiniante, ke la volupto kaŭzas ĉion pekan, ŝirmis sin je ĉiam kontraŭ ĝi per operacio! Bedaŭrinde tiuj "blankaj kolomboj"—tiel ili sin nomas—deziras iafoje ŝirmi ankaŭ aliajn pekantojn, kaj perforte "kolombigas" ilin. Tial la rusa registaro ilin persekutas kaj sendas en Siberujon; tial, sekve, multaj kolomboj forflugas al Rumanujo, pli tolerema lando, kaj formas en Bukureŝti veturigistan korporacion. Do, per tiuj strangaj birdoj, mi havis mian unuan kontakton kun Rusujo!
Ĝis nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ĉar en Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukureŝti mia kunvojaĝanto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj vojaĝi per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra Aŭstrujo, kaj fine tra la suda Rusujo ĝis Voroĵba, loko de mia renkonto kun s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo internacia! Kiom da fojoj mi bedaŭris, ke mi ne povas sekvi mian peresperantan vojaĝplanon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet! Mi estis kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de l' haltoj por manĝi, nek la ŝanĝejon de vagonaroj, ĉiam timante, ke mi eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom oni ŝtelis ĉe mi en Itzkani, sur la rumana-aŭstra limo, kiam mi devis doni al ia monŝanĝisto plenmanon de ĉiuspecaj turkaj kaj rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi interŝanĝe ne malpli nekonatajn aŭstrajn monerojn?
En Ĉernovic, grava aŭstra stacidomo, mi devis halti, mendi vespermanĝon, aĉeti novan bileton por veturi al Novosjedlic sur la rusa limo, kaj ĉion fari per signoj!
Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn. Mi staris sur l' ekstera plataĵo de mia veturilo kaj rigardis melankolie la pejzaĝon, ruĝe lumigatan, kvazaŭ de fajrego, de la lastaj radioj de l' suno ĵus malaperonta sub la horizonto. Nia vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj nudaj knaboj, ruĝe kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro, petolis kaj faris al ni ŝercajn salutojn. Apud mi en la vagono kelkaj fraŭlinoj gaje babiladis manĝante bombonojn, kaj du junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante la pejzaĝon.
Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. Ĉiuj ĉi tiuj gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ĝuis la pacigecon de tiu krepusko kaj la dolĉecon de simpatiaj rilatoj kun siaj samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvazaŭ apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu melankolia sento sin miksis iom da maltrankviliĝo. Post kelkaj horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo, celo de mia dusemajna vojaĝego. Kia estos mia akcepto? Proksima estas tie la rusa Polujo, kiun la Bukureŝti'aj gazetoj montris tute revolucianta. Ĉu oni permesos min eniri kaj vojaĝi al mia amiko? La malhela nokto, kiu nun ĉirkaŭis min, ŝajnigis ankoraŭ pli malafabla, kaj malkvietiga tiun alproksimiĝon de la ne konata, misterplena lando. Kaj subite mia izoleco inter tiuj gehomoj gajaj kaj babilantaj iĝis al mi tute netolerebla kaj mi decidis rompi ĝin, iel ajn iam rilatiĝi kun ili, resti efektive ano de homa rondo...
Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de la ribelado, la formalaĵojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t. p. Mi do aliris apud la ambaŭ gimnazianoj kaj alparolis ilin france: neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?
Ho ve! tiu provo ankaŭ ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego, mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu vian vizaĝon! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta la benkojn de liceo kaj ĉiun rilaton kun la latina literaturo. Plie, eĉ la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por paroli pri fervojaj kaj limimpostaj demandoj. Fine la aŭstraj gimnazianoj ne eldiras la latinajn vortojn kiel ni Francoj. Mi nerefuteble eksperimentis la netaŭgecon de tiu antikva idiomo por la modernaj rilatoj. La rezultato estis ridinda kaj preskaŭ nula. Tamen niaj reciprokaj klopodoj por kompreni unu la alian donis tiun efikon, ke mi sentis min malpli izola, kaj mi tre bedaŭris miajn kunvojaĝantojn, kiam ili lasis min en la aŭstra limstacidomo Novosjedlic.
Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa stacidomo.
Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgraŭ tiom da malfacilaĵoj. Anstataŭ la bruego, kutima al niaj okcidentaj stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj pakaĵoj, laŭ unu vico, en longa ĉambrego, antaŭ limpolicistoj, kiuj severe kaj esploreme observadis nin. Ŝajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj, kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvojaĝantoj, eble, estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian patrujon, kaj la policistoj de la rusa limo havas specialan flaradon por ilin malkovri. Kompreneble la ribelado en Polujo igis tiun inkvizicion ankoraŭ pli severa; tial, timante ian malfacilaĵon, mi decidis montri specialan administracian atestilon, kiun mi kunportis laŭ konsilo, al mi donita de la rusa konsulo de Alĝero, por pli faciligi, se bezone, mian vojaĝon en tiu lando, kie ĉiu regna funkciulo estas alte estimata. Mi do donis tiun atestilon, kun mia pasporto al limpolicisto, kaj klopodis komprenigi, ĉu france, ĉu geste, ĉu eĉ per kelkaj rusaj vortoj, antaŭe lernitaj parkere, ke mi estas ŝtatoficisto de la Alĝera gubernistejo.
Mia policisto aŭskultis ĝentile, sed skuis sian kapon por montri, ke li ne komprenas. Tamen la vorto gubernistejo altiris lian atenton kaj li ripetis demande per la rusa lingvo:
—Gubernia? Gubernia?
—Da! Da! (Jes! Jes!)—mi respondis.
Li salutis kaj iris al tri oficiroj, sidantaj antaŭ tableto en la ekstremaĵo de la ĉambrego. La oficirestro prenis mian atestilon, mian pasporton, rigardis longe kaj montris ilin al siaj kolegoj, kaj triope ili rigardis min. La limpolicistoj rigardis min ankaŭ, kaj ankaŭ rigardis min scidezire miaj kunvojaĝantoj.
Mi devas konfesi, ke mi sentis min tre ĝenata kaj sendis interne al ĉiuj diabloj mian decidon montri mian administracian atestilon kaj tiel altiri sur min atenton, eble malfidon, anstataŭ simple doni mian pasporton, kiel ĉiuj aliaj.
Fine, post momento, kiu ŝajnis al mi momentego, iu el la oficiroj venis al mi, salutis, redonis miajn paperojn kaj min alparolis... ruse.
Mi povis nur respondi, ke mi ne komprenas.
Vice, li ankaŭ diris, montrante mian atestilon.
—Gubernia? Gubernia?
—Da! Da!—mi diris.—Gubernia! Alĵir! (Alĝero!)
Tiam li ĝentile kliniĝis, geste komprenigis, ke mi ne bezonas malfermi mian pakaĵon, ordonis al portisto preni ĝin, kaj parolis al oficisto, kiu respekte salutis, kaj kondukis min al la rusa vagonaro, dum miaj kunvojaĝantoj estis devigataj liveri sian pakaĵaron je la severa inkvizicio de la limpolicistoj.
Tian mirindan efikon havis mia administracia atestilo, kaj iafoje mi suspektas, ke la rusa policistaro de Novosjedlic kredis, ke mi estas mem la ĝenerala registo de Alĝerio!
La fizionomio de la rusaj fervojoj estas tre speciala. La oficistaro, rigida en sia uniformo, faras la impreson de soldataro, sed, male la vojaĝantaro havas ŝajnon familian kaj hejman, kiu tuj altiras la atenton de la fremdulo. Tio devenas parte el la instaleco de la rusaj vagonaroj, multe pli komfortaj ol niaj francaj veturiloj. La rusa relvojo estas je unu triono pli larĝa ol tiuj de okcidenta Eŭropo; sekve, la vagonoj estas pli larĝaj kaj ankaŭ pli altaj. Ĉe iliaj ambaŭ ekstremaĵoj estas platformoj kun necesejoj-tualetejoj, kaj inter ili koridoro kun vitraĵoj, laŭlonge de kiu staras vico de vagonfakoj kun pordoj, kiuj ŝajnas kiel ĉambretoj kaj havas larĝajn remburitajn benkojn kaj tableton. Speciala sistemo de risortoj permesas instali super ĉiu benko, je duona alteco al la plafono, supran benkon ankaŭ remburitan. Tiuj du etaĝoj de benkoj, tute similaj je ŝipaj kuŝetoj, permesas, ke ĉiu vojaĝanto, eĉ en tria klaso, povu kuŝiĝi dum la nokto. Kutime la rusaj vojaĝantoj portas kun si kapkusenon kaj kovrilon, dank' al kiuj ili povas dormi kiel hejme. Kiam estas taglumo, la virinoj sidas ĉirkaŭ la tableto, kaj preparas en tekruĉoj la familian teon per bolanta akvo, aĉetita en la stacioj, dum la viroj faras, per speciala ileto, siajn bonodorajn cigaredojn. Se oni deziras esti tute hejme, oni aĉetas aldonan bileton, nomatan "plackarta", kiu donas la rajton sidi en aparta fako, kie neniu povas ĝeni vin; eĉ estas aparta fenestreto por la nepraj komunikoj kun la fervoja oficistaro. Eble tiun hejman impreson de la rusaj varonaroj pli fortigas la ĝenerale malrapida irado de la lokomotivo kaj ĝia tre orientŝajna malakurateco, kiu permesas, ke oni atendu pacience la bonvolon de ia altranga vojaĝanto, prokrastiĝanta apud bongusta glaseto da "vodka" (sekala brando) en la stacidoma bufedo!
Mi bezonis du noktojn kaj unu tagon por veturi tra la interspaco de la rusa limo ĝis Voroĵba. Mi vojaĝis tra senfina ebenaĵego bone kulturata, kun disaj lignaj vilaĝetoj, el kiuj malriĉaj muĵikoj (kamparanoj), vestitaj per botoj kaj longaj tulup'oj, venis al la fervojo rigardi nian transrapidantan vagonaron. Iliaj longbarbaj vizaĝoj esprimis bonecon kaj strangan miksaĵon de ruzemeco kun naiveco. Venis ankaŭ virinoj, iafoje beletaj, sed bedaŭrinde malgraciaj pro siaj pezaj botoj kaj la tuko, kiu envolvis ilian kapon. Kiam la vagonaro haltis, knabinoj kaj fraŭlinoj, diverskolore vestitaj, nudpiedaj, afable kaj timeme proponis al ni berojn kaj pomojn, dum bufetkelneroj alportis varmegan akvon por la teinfuzo.
Ĉio tio estis kvietega, paciga, tre malsimila je miaj antaŭaj supozoj. Apenaŭ mi povis kredi, ke mi estas en tiu lando, pri kies terura milito kontraŭ Japanujo kaj internaj ribeladoj la okcidentaj gazetoj plenigis siajn paĝojn. Je la unua fojo mi komprenis vere, kiom Rusujo estas vastega kaj ke malkvietiĝoj aŭ milito en kelkaj el ĝiaj partoj ne havas gravan rebaton sur la ĉiutagan vivadon de l' cetero de tiu kolosa ŝtato. Ĝia vastegeco estas samtempe ĝia plej bona defendo kontraŭ kataklismoj kaj barilo kontraŭ reformoj, la kaŭzo de ĝia kuna forteco kaj malforteco.
Tamen, se la loĝantaro ekstere estis pacema, eble ĝi ne estis interne tute kvieta kaj al mi ŝajnas, ke en mia vagonaro mi povis konstati ĝin. En Rusujo, kiel en Aŭstro-Hungarujo kaj en la orienteŭropaj ŝtatoj, ĝis nun ne fariĝis la kunfandiĝo de la tieaj rasoj. La parto de Rusujo, en kiu mi estis veturanta, iam estis submetata je Polujo, kaj en ĝi restas ankoraŭ multaj poloj, antaŭe landregantoj, nun iĝintaj, per la sorto de l' bataloj, nur regatuloj. Inter ili kaj la rusoj ne estas multa simpatio, kaj ili vivadas aparte, ĉiam parolante inter si sian nacian lingvon. En mia vagonaro estis kelkaj gepoloj, kiuj sidadis en speciala fako. Eĉ mire mi rimarkis, ke la virinoj kaj fraŭlinoj portis sub sia zono ponardeton en eleganta ingo, kvazaŭ ili estus inter malamikoj, kaj timus ian perforton; sed oni diris al mi poste, ke tio estas nur ornamaĵo, ŝatata ankaŭ de la rusaj sinjorinoj.
Cetere mia kunvojaĝantaro montris interesan miksaĵon de diversaj rasoj. Krom la rusoj, kiuj, kompreneble, estis plejmultaj kaj la pola rondeto, mi rekonis Hebreojn pro ilia tipo kaj sono de voĉo. Kelkaj germanoj, sidantaj fiere en angulo, rigardis iom malestime siajn ĉirkaŭantojn. Du tataraj komercistoj eniris en nian vagonon, kaj insiste proponis al ni diversajn ŝtofojn kaj juveletojn, parolante laŭvice ruse, pole, france, germane eĉ angle, ĉiam malkorekte kaj ĉiam trudeme.
Kiam ni alproksimiĝis je Kievo, la lando prezentis novan aspekton, kovrite per belegaj abiaroj, en kiuj sin montris iafoje pentrindaj lignaj somerloĝejoj. Kievon mi ne vizitis, ĉar mia amiko Speranskij, avertita telegrafe, atendis min en Voroĵba kaj mi devis veturi al li senprokraste. Mi do haltis en la Kieva stacio nur unu horon por vespermanĝi en la bufedo kaj eniri en novan vagonaron.
Mi ĝis nun vidas en mia memoro la salonegon de la stacimanĝejo. Vastega landkarto de Rusujo, pentrita, kun la imperiestraj agloj sur muro, temaŝinego, staranta en la mezo de l' ĉambrego kaj ikono (sankta figuro), pendanta en angulo, pruvis al mi nerifuteble, ke mi fine estas en la cara ŝtato. Kaj kia stranga homamaso ĉirkaŭ mi! Uniformoj de oficiroj, uniformoj de soldatoj, uniformoj de oficistoj, uniformoj de lernantoj, de kadetoj, de gimnazianoj, eĉ de ortodoksaj pastroj—ĉie kaj ĉiel uniformoj! Ŝajnis, ke mi estas en ia soldatejo kaj mi sentis min preskaŭ ĝenata en miaj simplaj vestoj de vojaĝanto antaŭ tiu brila kaj multkolora uniformarego! En la triaklasa salono la uniformoj estis pli malmultaj, sed la loko estis ankoraŭ pli pentrinda pro ĝia aro de laboristoj kaj muĵikoj. Kun humileco kaj timemeco, kiu strange kontrastis iliajn longajn barbojn, ili staris aŭ prefere sidis, kaj eĉ kuŝis kiel orientuloj apud la sakoj, kiuj enhavis iliajn tre modestajn posedaĵojn.
Kien veturis tiuj simpluloj malriĉaj embarasataj kaj de la bruego konfuzataj? Ĉu en urbegan fabrikejon por gajni la ĉiutagan panon, kiun rifuzas al ili la naskiĝa kampo? Ĉu en Amerikan landon por trovi la religian liberecon kiel la "duĥobori" de Tolstoj? Kaj tiu soldataro, ĉu ĝi atendis vagonaron por veturi malproksimegen, dum multaj kaj longaj tagoj, al tiu nekonata Manĝurujo, kie tiom kaj tiom da rusaj vivoj senutile perdiĝis? Kiom mi deziris paroli al tiuj homoj, scii, kiaj estas iliaj pensoj kaj sentoj! Sed, ho ve! netransirebla muro, la malsimileco de lingvoj, tute apartigis min de tiuj apuduloj, tamen similaj je mi!
Mia dua nokto sur la rusaj fervojoj pasis nerimarkeble. Mi sentis min laca kaj iom brutigata, kaj al mi ŝajnis, ke ĉiuj vagonaroj rumanaj, aŭstraj kaj rusaj ruliĝas samtempe en mia kranio. Tamen, la sekvantan matenon, kiam la stacidomo Voroĵba alproksimiĝis, mi forgesis mian laciĝon kaj sentis kontraŭe en mia spirito strangan malkvietiĝon. Post unu horo, mi fine renkontos mian esperantistan amikon, celon de mia dusemajna vojaĝo. La rekuraĝiga influo de nia trijara korespondado nun tre malfortiĝis. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli nia perletera amikiĝo ŝajnis al mi nereala kaj fantazia. Inter tiuj rusoj por mi fremdaj, mia nekonita korespondanto, simila je ili, nun al mi ŝajnis ankaŭ fremda. Per leteroj oni montras sin neplene, kaj vole-nevole, precipe per siaj plej bonaj kaj plej kulturaj flankoj. Kia disreviĝo, se ni trovos nin efektive malsimilaj je niaj supozoj! Kaj al tiu unua antaŭtimo sin almetis dua pli grava ankoraŭ... Ĉu Esperanto, lingvo artefarita, estos taŭga por daŭraj rilatoj? Ĉu ni povos sufiĉe komuniki niajn ĉiuspecajn pensojn dum ĉiutaga kaj kelksemajna kunvivado? Fine, ĉu ni, parolantaj kutime lingvojn tiel malsimilajn, povos esti bone komprenataj unu de la alia, malgraŭ niaj naciaj akcentoj? Kiom malĝojige kaj mokinde estus, se ni, post tiom da tagoj kaj penadoj, renkontos fine unu la alian... nur por konstati, ke ni ne povas kunparoli...
Sub la influo de tiuj nedolĉaj pensoj, mi promenadis febre en mia vagono, preskaŭ bedaŭrante mian riskplenan entreprenon, kiam fajfego sonoradis... Jam ne estas plu tempo por bedaŭroj kaj ŝanceliĝoj—jen Voroĵba!
Kvin minutojn poste mi staras sur la trotuaro, atendante, laŭ antaŭe aranĝita interkonsento, ke oni venos al mi... Mi rigardas ĉiuflanke, kiam el malantaŭe, du brakoj ĉirkaŭprenas min, iu kisas min laŭ la rusa kutimo, kaj aŭdiĝas ĝoja, amika voĉo, esprimanta al mi fratan bonakcepton. Apenaŭ mi povas respondi, ree mi estas kaptata, forkondukata en alian vagonaron, kiu veturigos min en la urbeton de mia amiko, kaj sidintaj sur molaj kusenoj de rezervata vagonfako, ni komencas paroli...
Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian praktikecon, kiel ĝi montris ĝin iom poste en Boulogne, kaj la sekvantajn jarojn, en Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona kaj Washington. Mi jam diris, ke s-ro Speranskij ĝis tiam estis parolinta esperante nur kun samnaciuloj. Tamen mi tuj komprenis lin, kvankam li ne elparolis tre klare la diftongojn aj, oj, kaj, kiel ĉiuj malgrandarusoj, ofte intermiksis la sonojn g kaj h. Sed li parolis tre flue, kiel en sia nacia lingvo. Mi ankaŭ mirigis lin, ĉar mi tro malfortigis kelkajn kunmetitajn konsonantojn, kiel kv, kc, kaj, precipe, ĉar, laŭ nia franca kutimo, mi metis ofte la akcenton sur la lastan silabon de la vortoj. Sed ni, iom post iom, korektis tiujn difektaĵetojn, kiuj, cetere, neniam malhelpis nian reciprokan komprenadon. La sukceso estis plena—post kelkaj minutoj ni estis kunbabilantaj tre facile kvazaŭ ni estus samlingvuloj!
Ankaŭ miaj timoj pri la psikologia flanko de mia eksperimento rapide malaperis. Mi trovis mian amikon tia, kian mi supozis. De la komenco, nenia ĝeno estis en niaj rilatoj, kiuj estis tute liberaj kaj amikaj, kvazaŭ nia unua parolado estus nur la daŭrigo de antaŭaj paroladoj. Ni tuj aludis nian antaŭan korespondadon, kaj tio estis stranga impreso senti niajn spiritojn reciproke tiel konataj kaj kutimaj, dum niaj vizaĝoj sin rigardis je la unua fojo. Ni estis kiel du blinduloj, intimaj amikoj, kiuj iĝus vidantaj subite kaj rigardus unu la alian. Se al tiu jam neordinara impreso oni almetas tiun cirkonstancon, ke ni estis, rilate al niaj nacioj kaj vivadoj, tute malsimilaj, ke ni kunkomunikiĝis nur per artefarita lingvo ankoraŭ malofte eksperimentata en tiaj kondiĉoj (mi atentigas, ke tiam nenia esperantista kongreso estis okazinta), oni komprenos, ke tiu situacio estis impresiga, kaj lasis al mi fortan kaj neforgeseblan memoraĵon. Ŝajnis al mi ke mi estas transportata en ian sonĝon. Oni pripensu, ke de du semajnoj mi vojaĝis inter indiferentuloj; ke de tri tagoj mi ruliĝis tage kaj nokte inter nekonataj homoj, parolantaj nekonatajn lingvojn; kaj subite mi renkontis ne nur kunparolanton, sed eĉ amikon, kiu akceptis min kiel efektiva frato, kaj klopodis ĉiumaniere, por montri al mi sian serveman fervoron. Ofte nia babilado aludis diversajn rimarkojn de nia trijara korespondado; iafoje, li montris al mi, tra la vagonfenestro, lokon aŭ pejzaĝon, kies nomon mi jam sciis, aŭ kie okazis fakteto jam de mi konita per liaj leteroj. Mi estis kiel homo, kiu, post longa forestado, revidas landon jam kutiman, kaj ĉio, tamen, en tiu lando, estis por miaj okuloj nova kaj fremda!
Ja tiun nekompareblan situacion mi ŝuldis nur al Esperanto. Oni do komprenos, ke mi povas nur ridi, kiam oni diras, ke ĝi ne sufiĉus por efektivaj rilatoj. Kiel ĉiuj homaj kreitaĵoj, ĝi ne estas tute perfekta; oni povus eble iom plibonigi ĝin. Sed mia sessemajna eksperimento montris al mi nerefuteble ke, en ĝia nuna stato, ĝi jam taŭgas por interrilatigi ĝis plena reciproka pensintimeco kaj frata amikiĝo, du homojn, kiujn ĉio, krom Esperanto, apartigis kaj fremdigis.
Post unuhora veturo, kio estis seninterrompa babilado, ni alvenis en la urbeton Sumi'on, celon de mia dusemajna vojirado, kie mi povis fine halti kaj ripozi! Estis al mi dolĉe ne plu esti devigata batali per gestoj kun la pakaĵportistoj kaj oficistoj de la fervojo. Dank' al mia amiko, mi tuj kaj facile aliris al la pordo de la stacidomo. Tie agrabla surprizo atendis min. Kelkaj junuloj kaj knaboj, kiujn mi konis per la korespondo de s-ro Speranskij kaj al kiuj mi skribis iafoje poŝtkartojn esperante, venis kaj donis al mi afablan kaj fervoran bonakcepton, kisante min, kvazaŭ mi estus malnova amiko. Kaj tra la scideziro de iliaj okuloj, observadantaj la esperantistan fremdulon, mi facile konstatis sinceran simpation, kiu tre kortuŝis min.
Ĉe mia amiko mi trovis tute familian akcepton. Kelkfoje, en tiu rakonto, mi havos okazojn montri la rusan gastemecon, tiom simplan, sinceran kaj malavaran, kiu tuj atentigas la fremdulon. Se vi eniras la dometon de ia malriĉa muĵiko, li povos proponi al vi nur nigran panon kaj iom da lardgrasaĵo kaj kredeble da brando. Sed li noble kaj tutkore ĝin proponos kaj vi ofendus lin grave, se vi nenion akceptus. Ĉe la pli altaj klasoj, tiu antikva tradicio ankaŭ konserviĝis, kaj enhavas ion grandan kaj simplan, tre malsimilan je nia gracie servema gastemeco franca. Ni francoj kutime superŝutas per gratulaĵoj kaj afablaĵoj niajn gastojn; ni insiste proponas la plej bonan parton de ĉio nia al ili, kiel al homoj superaj, por kiuj nenio estus sufiĉe bona. La ruso akceptas sian gaston kiel efektivan hejmulon, sen afektado de ĝentileco, ankaŭ sen ia limiga kondiĉo: ĉio hejme estas reale je lia dispono kiel je tiu de la mastro mem. Tiu farmaniero estas pli senceremonia, sed ŝajnas al mi pli reale gastama.
Mia akcepto ĉe s-ro Speranskij havis tiun karakteron, sed plu, ion intiman kaj ameman, kvazaŭ mi estus efektiva ano de lia familio. Mi neniam forgesos, kun kiu kortuŝiga zorgo lia patrino min flegis, kelkajn tagojn poste, kiam ne atendita kaj tre maloportuna reŭmatismo detenis min en mia ĉambro. Bedaŭrinde s-ino Speranska ne parolis esperante, kaj ni povis interŝanĝi, sen tradukanto, nur malmultajn vortojn ruse aŭ france. Sed l' animboneco ne bezonas lingvan tradukon. S-ino Speranska agis rilate al mi kiel al filo kaj mi estas feliĉa, ke tiu rakonto havigas al mi okazon, por doni al ŝi publikan ateston de mia dankeco.
S-ro Speranskij havas fraton kaj fratinon ambaŭ esperantistojn; sed nur lia fratino estis en Sumi dum mia ĉeestado. En tiu urbeto parolis esperante ankaŭ du aliaj samideanoj s-roj Efremov kaj V. Postalenko (mi skribas parolis, ĉar nun, dank' al la fervora propagando de mia amiko, estas en Sumi aro da esperantistoj, kiuj senĉese plimultiĝas kaj kredeble ricevos baldaŭ de la registaro permeson por iĝi oficiale grupo). Cetere, oni ne kredu, ke mi povis havi rilatojn nur kun tiuj kvar esperantistoj. S-ro Speranskij prezentis min al siaj amikoj kaj konatuloj. Kun du el ili mi povis paroli france; kun la aliaj li estis mia lerta kaj nelacigebla interpretanto, kaj dank' al lia senĉesa pero kaj al la natura afableco de la rusa loĝantaro, mi baldaŭ havis en tiu fremda urbeto multajn amikojn de diversaj klasoj de la societo. Estis antaŭ konsentite kun mia amiko, ke ni vojaĝos kune en Rusujo, kaj, nome; vizitos la malnovan ĉefurbon Moskvon. Sed neatendita maloportunaĵo ne permesis, ke li prenu longan libertempon por forveturi malproksimen ekster Sumi. Tamen ni povis fari oftajn ekskursojn ĉirkaŭ tiu urbeto, ĉar lia ĉiutaga deĵoro estis finanta je la tria horo posttagmeze, kaj li povis disponi multajn liberajn tagojn, ĉe la tribunalo, en kiu li estis oficisto, ĉu laŭ speciala permeso, ĉu pro la festaj tagoj, kiuj estas multegaj en la rusa kalendaro. Rusujo ja meritas esti la paradizo de la mallaboremuloj: ĉio tie estas preteksto por senlaboreco, ne nur la dimanĉoj kaj la multaj festoj ortodoksaj, sed ankaŭ oftaj nereligiaj solenaĵoj kaj datrevenaj nomfestoj de l' caro, de l' caredzino, de l' carfilo, datrevenoj de l' naskiĝo kaj kronado de l' regnestro, k. t. p., tiel ke proksimume unu triono de l' jaro estas senlabora. Mi legis, ke pri tio plendas la bienuloj kaj la instruistoj, kiuj pretendas, ke tiu troeco da ripoztagoj malutilas la terkulturon kaj la klerigon de la lernantaro. Tiu lasta riproĉo ŝajnas al mi neprava, ĉar la rusa gelernantaro neniel estas malsupera je la aliaj, kion mi montros poste, kiam mi donos miajn impresojn pri ĝi. Kio ajn estas, mi mem ŝuldas multan dankecon al la rusa kalendaro, kiu tre faciligis mian ĉeestadon; kaj eĉ nun, kiam ĉiutage mi forŝiras la hieraŭan folion de la efemeridoj, al mi senditaj de mia amiko, ofte mi ekspiras envie, ektrovante ruĝan paĝon, kiu sciigas, ke tiu tago ankoraŭ estas senlabora... nur por miaj feliĉaj ortodoksaj samideanoj!
Sed mi reiru al miaj unuaj impresoj post mia alveturo en Sumi'on.
Imagu vi min, ekzemple, unu horon post mia alveno, sidantan apud la tablo de miaj gastigantoj, en ilia salono, kaj babilantan kvazaŭ familie kun ili. Katja, la malgranda servistineto, eniras senbrue kiel fantometo sur siaj nudaj piedoj. Post respekta saluto kaj duontimema, duonmokema ekrigardo al la fremda gasto, kiu parolas lingvon tiel strangan, ŝi metas sur la tablon barĉon kun viandaĵo, fumantan kaj bonodoran, iom similan je franca bovbolitaĵo, kies belŝajno estas al mi, malsata vojaĝanto, aparte dolĉa kaj promesplena. Sed, antaŭ ol manĝi, mi devas, laŭ la rusa kutimo, toasti kun mia mastro kaj trinkegi per unu fojo glaseton, plenan da vodka. Tiu blanka brando el sekalo estas bongusta kaj, feliĉe, ne forte alkoholumata, ĉar dum mia ĉeestado en Rusujo mi devos trinki multajn similajn glasetojn. Male je niaj okcidentaj kutimoj, la rusoj trinkas brandon antaŭ aŭ dum la manĝado, neniam poste.
Mi tre ŝatas la rusan barĉon, sed post ĝi, kun la sekvantaj pladoj, oni manĝas, anstataŭ salato, kukumojn, moligitajn en ia maldolĉa peklakvo, kiu donas al mia nerusa stomako fortan soifon. Male, miaj gastigantoj ŝajnas tre frandemaj pri tiuj legomoj, kiujn ili miksas kun ĉiuj manĝaĵoj ĝis la deserto. Fine, oni alportas la samovaron aŭ temaŝinon.
Kelkaj el miaj legantinoj kredeble ne scias precize, el kio konsistas la samovaro; mi do priskribos ĝin iom detale, ĉar ĝi estas tre grava elemento kaj kvazaŭ la simbolo de la rusa hejmo, kiel la fajrujo ĉe la okcidentaj popoloj. Ĉar ne fajrejoj, t. e. kamenoj, hejtas la rusajn domojn, sed centra fornego, iom komparebla kun tiuj de niaj bakistoj, konstruita tiel, ke ĉia ĉambro povu hejtiĝi per ĝia kontakto. Sekve, dum la vintra malvarmego, ne apud kameno, kiel ĉe ni, la rusaj familioj sidas por pasigi la longajn vesperojn, sed ĉirkaŭ la samovaro, staranta sur la tablo kaj aldonanta sian kutiman murmureton al la paroladoj de la familia rondo, kiel la grilo de niaj kamenoj.
Samovaro estas kupra vazego, kun piedo, havanta du tenilojn, supran mallarĝan faŭkon kaj malsupran kranon. Ĝin trairas, laŭ ĝia tuta alteco, centra tubo, dividata je du partoj per krado. Sur la supran faŭkon, kie estas la ekstremaĵo de tiu interna tubo, oni povas almeti laŭvole ĉu ferladan kamentubeton, ĉu kupran piedestaleton kaj kovrilon. Verŝinte akvon en la samovaron, oni ŝutas en la centran tubon, sur la kradon, karberojn, kiujn oni ekbruligas per aertirado kun la helpo de l' ferlada kamentubeto. Kiam la karbo brulas kaj kiam ekronkas la akvo, verŝita ĉirkaŭe en la samovaro, oni anstataŭigas la kamentubeton per la piedestaleto kaj oni alportas la samovaron antaŭ la mastrino, sur pletegon, kie jam orde estas teskatolo, tekruĉeto, sukerujo, telertuko, glasoj, teleroj, kuleretoj kaj konfitaĵoj.
Kompreneble, ne nia eta Katja povas alporti tiun multepezan ilaregon, sed ŝia kuiristina moŝto Ksenja mem solene plenumas tiun gravan oficon.
De tiam komenciĝas la rolo de la rusa domestrino, per kiu sin montras plej plene ŝiaj mastraj lerteco kaj afableco. Ŝi verŝas per la krano de la samovaro iom da bolanta akvo en la tekruĉeton por varmigi ĝin, forĵetas tiun akvon en la lavtason, ŝovas teon en la varmigitan tekruĉeton, alverŝas bolantan akvon, metas la tekruĉeton sur la piedestalon super la centra tubo, kaj plie kovras ĝin per la telertuko por ke la infuzo estu pli perfekta. Iom poste estas en la tekruĉeto teo malhela kaj tre forta. La mastrino verŝas iom da ĝi en la glasojn kaj almetas pli malpli da bolanta akvo por ĝin malfortigi, laŭ la deziro de siaj gastoj. Samtempe, ŝi proponas, sur la teleretojn, konfitaĵojn, kiujn oni gustumas per malgrandaj pecetoj kune kun plenkuleretoj da teo. Tuj kiam unu glaso da teo estas malplena, la mastrino afable proponas alian, lavas la glason per iom da bolanta akvo, kiun ŝi forĵetas en la lavtason, kaj ree verŝas novan plenglason. Tiel glaso post glaso, oni trinkas iafoje dum horoj, babilante kaj fumante bonodorajn cigaredojn de flavruĝa tabako. Kaj estas interese vidi la mastrinon partopreni en la parolado, atenta por diri afablan vorton al ĉiuj, dum ŝi lerte manovras la malsimplan ilaron de sia samovaro, jen turnante la kranon aŭ lavante glason, jen proponante ree konfitaĵojn aŭ farante freŝan teon, kiun akvumas senlace la ronkanta samovaro.
Se vi pripensos, ke la rusaj urboj ne havas ĝenerale kafejojn aŭ publikajn kunsidejojn, kie la viroj povu paroli pri siaj aferoj, sekve ke ili devas renkonti unu la alian ĉu en siaj oficejoj, ĉu, kiel la virinoj, ĉe siaj hejmoj, vi tuj komprenos, ke en la salonoj de la meza klaso estas tre oftaj vizitoj kaj ke la samovaro funkciadas preskaŭ dum la tuta tago.
Eble ankaŭ pro tio, la viroj, devigataj trakti seriozajn temojn antaŭ la virinoj, kutimis rilati kun ili iom alie ol ni francoj. Ĝenerale la virina klereco ne estas, en Francujo, tiel forta, kiel tiu de l' viroj: almenaŭ ĝi celas pli vole la sciojn ornamajn kaj agrabligajn, kiel la muzikon, la pentrarton, k. t. p., taŭgajn por reliefigi la naturan allogecon de la bela sekso. Antaŭ ĉio la franca virino deziras plaĉi, kaj la monduma bonmaniereco konsistas, por ŝi: aperi kiel eble plej gracia; por la viro: montri sin kiel eble plej allogata de tiu virina gracieco. Eĉ inter gepersonoj parolantaj serioze, tiu ambaŭa priokupado estas iom sentebla. Inter gehomoj rusaj, ĝi estas malofta. Viro bone edukita parolas al virino respekte kaj ĝentile, sed kun neflatema seriozeco. Li ne timas trakti gravajn demandojn kaj siaflanke la virino respondas sen malvera honto kaj embaraso. En tio la rusa virino gajnas per vera indeco, kion ŝi perdas per ŝajna flatiteco. Se ni, francoj, bonvolas ekzameni sincere nian sintenadon aminduman kaj spriteman antaŭ la virinaro, ni devas konfesi, ke sub ĝia afableca sed trompeca mantelo, ĝi efektive kovras ian fundeton de vira malhumileco kaj de praava nepoluriteco rilate al estaĵoj, kiujn ni certe tre amas, sed konsideras, pli malpli konscie, kiel malsimilajn kaj eĉ iom malsuperajn. Kontraŭe ĉe la mezaj kaj superaj rusaj klasoj, la egaleco de l' rajtoj kaj saĝaj kapabloj inter la ambaŭ seksoj ŝajnas esti akceptataj de la moroj, kaj por tio Rusujo ŝajnas al mi eksperimentejo antaŭdestinata por la "Feminismo". Jam ne estas alia lando, kie la studentinoj estas tiel multaj. La ŝtataj administracioj jam uzas virinojn kaj—detaleto tre rusa—donas al ili uniformojn kaj galonojn! Virinoj ne timas sekvi la virojn sur la plej danĝerajn vojojn, kaj, antaŭ tridek jaroj la nihilismo, nun la revoluciismo, fiere montras virinojn kaj fraŭlinojn en siaj martiraroj.
Mi memoras pri tio, ke mi vidis kuriozan kaj signifan bildon disvastigatan en Rusujo dum la komenco de 1905. Ĝi prezentis junan virinon, fiere starantan, kiu streĉas sian brakon al alia virino, kondamnita je morto kaj pendigita. Sur la trabo de la pendigilo oni legas: "Pro kaŭzo de politikaj opinioj", kaj sube: "Politika proceso de 1881; ekzekuto de Sofja Perovska". Kaj la juna virino diras tiujn parolojn: "Se virino estas inda iri sur eŝafodon, ŝi ankaŭ estas inda iri en Parlamenton". En lando, kie la politikaj postuloj ne estas sendanĝeraj, se oni povas malaprobi, oni ne povas moki tian pretendon, kaj pro tio la rusa "suffragette" (balotemulino) ne estos ŝercata kiel iafoje ŝiaj fratinoj angla aŭ franca. Sed tiu liberaleco de la rusaj virinoj estas tiom pli kurioza, ke ĝi estas tute kontraŭa je la moroj de iliaj praavinoj. Antaŭ Petro Granda Moskovujo estis ricevinta, pro siaj rilatoj kun Bizantujo, morojn tre similajn je tiuj de la nuntempaj islamanoj. La virino estis ŝlosata en la "terem" kiel nun islamanino en sia "harem"; kiel ŝi ankaŭ, ŝi estis neniam sendependa, submetite unue je sia patro, due je sia edzo, antaŭ kiu ŝi estis nur egalrajtulino de siaj propraj infanoj. Dum la edziĝa festo, la patro donis al sia bofilo skurĝon, per kiu tiu ĉi tuŝetis sian novan edzinon, kaj tio estis simbolo tre signifa, ĉar la Domostroj aŭ Mastrumo, verkita de pastro Silvestro, instruisto de l' caro Ivano Minaca, donas ja la sekvantajn konsilojn: "Se la edzino, la filo aŭ la filino ne atentas la parolojn kaj konsilojn de l' familiestro, ne aŭskultas kaj timas lin, se ili ne obeas la ordonojn de la edzo, patro aŭ patrino, oni devas skurĝi ilin sekrete, kaj ne antaŭ la servistoj, kaj instruinte ilin, pardoni, ĉio sen kolero de iu ajn. Kaj, pro ia ajn kulpo, oni ne devas bati sur orelon aŭ sur la vizaĝon, nek per la pugno sur la bruston, nek per piedo aŭ bastono, nek per ilo fera aŭ ligna. Se iu, pro sia kolero aŭ malkontento, tiel frapas, el tio devenas gravaj malbonaĵoj—blindeco, surdeco, elartikiĝo de kruroj, brakoj aŭ fingroj, kap- aŭ dentdoloroj, kaj iafoje infanoj estas vundataj en la ventro patrina. Vi devas, por puni, frapi per skurĝo—tio estas prudenta, kaj tio doloras, tio estas timinda kaj favora por la saneco. Se estis ia grava kulpo, malobeo, nezorgo, oni devas sublevi la veston, teni la kulpulon per siaj manoj kaj skurĝi proporcie je la kulpo, kaj, skurĝinte, aldiri kelkajn bonajn parolojn".
Tiuj antikvaj kutimoj, hodiaŭ tute malaperis, almenaŭ ĉe la mezaj kaj superaj klasoj, kie la edzino ne estas plu servistino timigata kaj enmonaĥejigata, sed vere egalulino de sia edzo.
Nun mi ekrimarkas, ke la fumo de mia unua samovaro, kiel la karbonika acido de l' ĉampanvino, stimulis mian cerbon kaj forlogis min malproksimen en la estinton. Mi do revenas al la estanto kaj al mia rakonto.
Kiam mi estis fininta mian unuan manĝadon ĉe miaj gastigantoj, mi foriris kun s-ro Speranskij por fari mian unuan promenon en Sumi. Estis iom malfrue; la oficejoj estis fermintaj siajn pordojn kaj iliaj posedantoj nun paŝadis en la precipa strato por ĝui la vesperan freŝecon post varmega tago. Ĝenerale Rusujo estas fama kiel tipo de lando malvarmega, kaj oni ĝin imagas nepre kun neĝo, glitveturiloj kaj lupoj; oni ne pripensas ke, kiel regiono preskaŭ senmara, ĝi havas malmoderan klimaton, malvarmegan vintre, sed tre varman somere. Dum mia ĉeestado, t. e. de l' komenco de julio ĝis la mezo de aŭgusto (de la okcidenta jarstilo) la hidrarga nivelo de la termometro Réaumur, uzata en Rusujo, neniam estis malsupre de 24 gradoj (30 gradoj de la centigrada termometro). Sed ofte, dum la tago, estis mallongaj pluvetoj, kiuj malvarmetigis la veteron, kaj superverŝis la verdan foliaron; plie facila venteto, la venteto de l' stepoj, igis tre tolerebla tiun temperaturon.
Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la loĝantojn sin vesti per rigidaj ĉemizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la supra vesto de l' viroj konsistis el "rubaŝka", maldika ĉemizeto kun larĝaj manikoj, butonumebla ĉe la maldekstra ŝultro, kaj premata ĉirkaŭ la talio per leda, lana aŭ eĉ silka, zono. Tiuj ĉemizoj estis diverse kaj hele koloritaj ruĝe, blue, flave, viole. Kelkaj estis lukse broditaj, ĉefe tiuj de junaj studentoj, kiuj dandis iomete antaŭ la sumianaj belulinoj. Ĉi tiuj, ankaŭ, ŝatis la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo, superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj aŭ grizaj, kun ruĝaj galonoj ĉe la oficiroj, kadetoj kaj soldatoj; kaj ĉiuj, soldatoj, gimnazianoj, oficiroj, oficistoj aŭ eĉ komercistoj kaj privataj homoj sen uniformo, havis "furaĵka'on" aŭ rusan ŝirmilĉapon, mi sola, preskaŭ skandale, min apartigis kaj neeviteble elmontris al ĉiuj mian fremdulecon per mia pajla ĉapelo!
Ni sidiĝis sur benkon de la urba ĝardeno. S-ro Speranskij montris al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian situacion de la rusoj, sed eĉ la administracian rangon de la civilaj oficistoj, ĉar nenia alia nacio estas tiel oficiale hierarĥiigita. Ĉiu rusa homo, havanta oficon de la ŝtato, ĉu militan, ĉu maristan, ĉu eklezian, ĉu administracian, apartenas al la dekkvarklasa hierarĥio "ĉin", kreita de la caro Petro Granda.
Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu hierarĥio.
| RANGOJ. | ||||
|---|---|---|---|---|
| N-o de la rangoj. | administraciaj. | militistaj. | maristaj. | ekleziaj. |
| 14-a | kolegia registratoro | — | — | — |
| 13-a | — | korneto. | — | — |
| 12-a | sekretario de gubernio | subleŭtenanto | miĉman | — |
| 11-a | — | — | — | — |
| 10-a | kolegia sekretario | leŭtenanto | — | — |
| 9-a | titola konsilisto | ŝtabrotĉefo | leŭtenanto | diakono |
| 8-a | kolegia asesoro | rotĉefo | — | protodiakono |
| 7-a | korta konsilisto | subkolonelo | ŝipestro de 2-a rango | pastro |
| 6-a | kolegia konsilisto | kolonelo | ŝipestro de 1-a rango | protopastro |
| 5-a | ŝtata konsilisto | — | — | igumeno (monaĥejestro) |
| 4-a | efektiva ŝtata konsilisto | general-majoro | kontradmiralo | arĥimandrito |
| 3-a | sekreta konsilisto | general-leŭtenanto | vicadmiralo | episkopo |
| 2-a | efektiva sekreta konsilisto | generalo | admiralo | arĥiepiskopo |
| 1-a | regna kanceliero | general-feldmarŝalo | general-admiralo | metropolito |
La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple, ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de gubernio estas egalranga kun militisto subleŭtenanto kaj marista miĉmano, ke administracia korta konsilisto havas la rangon de subkolonelo, de ŝipestro de dua rango kaj la pastro.
Iam la enviciĝo en la "ĉin" havis gravan rezultaton, ĉar nur la "ĉinovniki" (ĉinranguloj) estis homoj liberaj kaj ne submeteblaj je la korpaj punoj. Nun ĝi iom post iom iĝas nur honora apartigo, kaj la administraciaj rangoj estas iafoje donataj, kiel niaj ordenoj, al neoficisto, kiel scienculo, verkisto, kuracisto, aktoro. Kun la ĉin'aj rangoj korespondas specialaj moŝtaj titoloj, uzataj en la oficialaj rilatoj kaj en la korespondado. La ĉinovniki de la 14-a ĝis la 9-a rango havas la moŝtan titolon "via blagorodie" (via nobeleca moŝto), la 8-a ĝis la 5-a, oni titolas ilin "visokoblagorodie" (via altanobleca moŝto), en la 4-a ili iĝas "prevosĥoditelstvo" (via ekscelenca moŝto), fine, kiam ili altiĝas ĝis la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas antaŭ ili "vaŝe visokoprevosĥoditelstvo" (via altekscelenca moŝto).
Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj.
Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado de la fraŭlinoj kaj fraŭlinetoj, kiuj libere promenis ope kaj kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis, per lia respondo, ke la kutimoj de la aŭtokrata Rusujo, rilate al la fraŭlinaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika Francujo. La junulinoj ĝuas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli malofta ol ĉe ni, kaj se iliaj gepatroj ne loĝas en la sama urbo, ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili povu lerni kiel eksteruloj kaj ĝuadi vivadon hejman kaj pli liberan. Sed, eĉ la edukatoj, kiuj loĝas en la lernejo mem, havas iom da libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj. Ĉu dank' al tiu sistemo de edukado, ĉu dank' al la karaktero mem de la rusoj, kiu igas ĝin ebla, inter geknaboj kaj gejunuletoj estas facilaj kaj afablaj rilatoj, kiuj kontrastas kun la iafoje ĉu embarasata, ĉu tro malĝena sintenado de niaj gefrancetoj.
Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun estaĵoj de aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Ankaŭ la karaktero de niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi" por egaliĝi kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton, afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado, kiam li parolas libere kun samaĝulo. Tio estas nenatura, ĉar la instinkto de la knabo instigas lin altiĝi kiel eble plej multe ĝis la homoj pli maljunaj ol li.
Kontraŭe, la kvazaŭ soldata rusa disciplino kaptas la knabon en sian rigidan modelilon kaj apenaŭ dekjaran, lin vestas per la uniformo, kiu lin tenos ĝis lia morto. Ĉiu rusa lernanteto devas senĉese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne knaba, sed plenaĝula vesto. Eĉ se li ne iras en lernejon, la knabo sin vestas kiel viro, kaj ĉiu ajn dekjara ruseto estus tre honta havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema, amuzema, unuvorte knabo, sed, eĉ kiam li petolas, li konservas specialan indecon, pliĝustadire viran ol knaban. Kaj kun li, la plenaĝaj rusoj ordinare parolas serioze, klopodante lin altigi ĝis si mem, plivole ol sin egaligi kun li. Mi estis tre surprizata konstati, ke rusaj dekdujaraj knaboj jam legas kaj ŝatas verkojn kiel "Mortintaj animoj" de Gogol, "Reviviĝo" de Tolstoj, kaj rusajn tradukojn de l' verkoj de V. Hugo kaj eĉ de Zola. La Rusoj ne timas doni al tiuj junaj cerboj plenan intelektan nutraĵon. Kion valoras tiu sistemo de edukado? Ĝi certe produktas junuletojn pli seriozajn, pli klerajn kaj eble pli simpatiindajn, ĉar kun tiuj bonaj ecoj ili plej ofte restas modestaj. Sed, bedaŭrinde oni ne povas doni al ili samtempe, kiel mezurilon kaj necesan direktilon, la spertecon, kiu rezultas nur el la vivado; tial, iafoje, tiuj knaboj, iĝinte junuloj, atentas nur la allogecon de l' teorioj, kaj forgesas, ke ĉiam, en ĉiu homa societo, praktikan kaj daŭradan rezultaton oni povas atingi nur per pogradaj kaj metodaj antaŭenpaŝoj.
Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj interŝanĝis rimarkojn pri ĝi kun mia kunparolanto, la suno estis tute malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ĉirkaŭ mi. Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom malproksimiĝis, ĉar la loĝantaro de Sumi ne estas noktovagema. En la silentiĝintaj stratoj oni aŭdis nur la klakilon de l' noktgardisto, kiu, per tiu brueto kompleze antaŭinformis pri sia alveno iliajn ŝtelistajn moŝtojn. Sub la centra kupolo de la preĝejoj staris senmove la malhelaj siluetoj de l' fajrogardistoj, observadantaj la dormantan urbon, pretaj por signali la bruladojn, oftajn kaj danĝerajn ĉe la malgrandarusaj konstruaĵoj, kie la ŝtono, tre nekomuna, estas ĝenerale anstataŭata per lignaĵo.
Senbrue ni reiris hejmen, kaj mia amiko kondukis min, lacegan korpe kaj spirite, al mia nokta ĉambro. Jam de tri noktoj mi ne estis kuŝiĝinta sur reala lito! Mi do ekrigardis kun antaŭa danko tiun ĉarman meblon, plejbonan amikon de ĉiu laca vojaĝanto, kaj... mi restis iom surprizata.
Antaŭ mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur kies mezo kuŝis faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno montris mian internan embarason, ĉar s-ro Speranskij ne povis deteni sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam, mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la kovrilo, sterniĝas sur la liton kaj ekdormas.
Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko, kiu tiris antaŭ mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon, anstataŭantan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi baldaŭ forrapidis en novan landon ankoraŭ pli malproksiman ol Rusujo—en Sonĝolandon.
La postan tagon, je mia vekiĝo, mia gastiganto proponis, ke ni iru nin bani en la Psjol'on. Mi plezure akceptis, ĉar la vetero estis tre varma. La rusoj tre ofte sin banas, heredinte, kiel la turkoj, tiun ŝatemon de la Bizantoj. Mi devas aldiri, ke tiu higiena kutimo, bonega ĉie, estas speciale necesa por la popola klaso de Rusujo, precipe ĉe la grandarusoj, kiuj ne sufiĉe zorgas pri la detaloj de la ĉiutaga tualeto, kaj estus, sen tiuj oftaj banoj, terure malpuraj.
Dum la vintro, ne estas eble sin bani en la frostiĝintaj riveroj, sed en Rusujo, kiel en Turkujo kaj Norda Afriko estas specialaj ŝvitbanejoj, iom similaj je la romaj "thermoj". Tiuj rusaj ŝvitbanejoj estas tre diversaj, de la luksaj marmoraj banejoj en la urbegoj, ĝis la humilaj lignaj banejoj vilaĝaj. Sed, principe, ĉiuj konsistas el tri ĉambroj—la senvestiĝejo, la laviĝejo, kun akvoj varma kaj malvarma, kaj la ŝvitejo. En tiu lasta ĉambro staras fornego kun fera varmega platego, sur kiun oni verŝas intertempe akvon, kiu tuj vaporiĝas kaj plenigas la aeron per malseka kaj varmega nebulo. Ĉirkaŭe en la ĉambro kuŝas kelkaj longaj bretoj el ligno, amfiteatre surmetitaj, sur kiujn sin sternas la banantoj. Ju pli alta estas la breto, des pli varma kaj sufokiga la atmosfero estas. Kaj multaj rusoj preferas la plej altajn lokojn, kie ili ŝvitas ĝis tuta malfortiĝeco, kaj, plie, sin vergigas per vergofaskoj, kuiritaj en bolanta akvo! Iafoje, iaj bravuloj,—plej ofte de la klaso de komercistoj, kiuj estas efektivaj forteguloj,—post ŝvitego kaj vergado, ruĝaj kiel kuiritaj omaroj, kuras eksteren kaj rulas sian nudan kaj varmegan korpon en la neĝo, kriegante kaj ridegante pro volupteco sub la malvarmegaj kisoj de la frostego; poste tiuj herouloj ree kuras en la ŝvitejon kaj saltas sur la plejvarman breton! Sed tio estas danĝerega plezuro, ebla nur por homoj, havantaj bovan farton. Ĝenerale, la rusoj, post ŝvitado kaj vergado, nur lavas en la dua ĉambro sian korpon, moligitan per la vaporo, kaj fine sin malvarmetigas per malpli varma akvo.
Feliĉe, dank' al la somero, mi ne estis suferonta tiun timindan rusan operacion, sed nur banonta, kiel mi jam diris, en la malvarmetajn akvojn de la Psjol.
En tiu ebena lando, sen ŝtonoj kaj preskaŭ sen arboj, povantaj deteni la teraĵon, la riveroj havas tre kaprican kaj ŝanĝeman direkton. Dum la printempo, kiam la degelado multobligas iliajn akvojn, ili disfluas super siaj malaltaj bordoj kaj superakvigas la ĉirkaŭaĵon. Por fiksi la fluejon de la Psjol en Sumi, oni donis al ĝi bordojn, artefaritajn el palisaroj, apogitaj kontraŭ teraj deklivaĵoj. Tamen, en kelkaj lokoj de la urbo, oni lasis ĝin disflui sur nedeklivajn sablobordojn, kien la urbanoj venas amase sin bani.
Tiun matenon, do, kun mia gastiganto, mi iris en unu el tiuj banlokoj apud la pola preĝejo, kaj tie mi vidis ne atenditan spektaklon. Antaŭ mi, aperis aro da plenaĝaj viroj, da junuloj kaj knaboj tute nudaj, ĉu starantaj aŭ sidantaj sur la bordo, ĉu naĝantaj aŭ petole saltantaj en la rivero, kvazaŭ ili tute ne rimarkus sian "paradizan" kostumon! Apenaŭ kelkaj el ili forirante el la akvo, duone ekimitis la honteman geston de la Venuso de Mediĉi!
En Polinezio tia senĉemizularo ne estus min miriginta, sed en Rusujo mi ĝin ne atendis! Kredeble, mia amiko, kiu jam komenciĝis senvestiĝi, rimarkis ion neordinaran en mia mieno, ĉar li diris al mi demande:
—Nu! Ĉu vi ne deziras plu vin lavi?
—Mi deziras, sed mi devas konfesi, ke mi estas iom... mirigata. Ĉu, do, la Rusoj kutimas sin bani en tia vere simpla... senvesto?
—Kio? Ĉu vi mem kutimis konservi viajn vestojn dum la bano? Ha, mi divenas! Eble vi dezirus unu el tiuj trikotaj banvestoj, kiujn mi vidis en kelkaj mondumaj banlokoj sur la bordo de la Nigra maro? Se nur mi estus ĝin antaŭsupozinta, mi estus provinta trovi unu en Sumi... kvankam mi devas diri al vi, ke tio ŝajnus tie tre stranga kaj altirus sur vin la atenton de ĉiuj. Entute, nenio tie estas malbona kaj nenatura.
—Ho certe, mi konsentis, ĉio estas, kontraŭe, tre laŭnatura!
—Rimarku, li aldiris, ke vi estas inter homoj tre decaj. Rigardu, ekzemple, kaj li montris kun duonrideto diketan kaj solenan viron, kiu plaŭdis en la akvo kun du knaboj, dum severmiena soldato rigide staris apud iliaj vestoj, metitaj sur tapiŝeto, tiuj sinjoroj ne estas malpli ol lia "ekscelenca" moŝto generalo de nia urbo kaj liaj filoj!
Tiu vere rusa argumento tuj konvinkis min. Cetere la reala konveneco, en tiaj cirkonstancoj, estis konduti kiel ĉiuj kaj ne altiri la atenton sur aĵojn, pri kiuj neniu pensis.
Tamen, iom poste, dum mi naĝis apud mia amiko, mi demandis ŝerceme:
—Kaj ŝia "ekscelenca moŝtino" generaledzino, ĉu ankaŭ ŝi tiel same sin banas?
—Certe, sed, kiel ĉiuj sinjorinoj de la altaj kaj mezaj klasoj, ŝi banas sin en fermita loko. Tamen, iom pli malproksime, estas parto de la rivero, kie sin banas la virinoj de rango pli modesta. Vi vidos ilin, hodiaŭ posttagmeze, kiam ni faros ŝipetan promenon.
Do, post la tagmanĝado, kiu en Rusujo okazas je la tria horo, ni faris nian preparadon kaj provizadon por ekskurseti per boato al unu el la multaj insuletoj, kuŝantaj inter la fluejoj de la Psjol. Kompreneble, ni ne forgesis forporti kun ni la necesan samovaron, kun karbo por ĝin varmigi. Kun ni venis afabla kaj gaja fraŭlino, amikino de la familio Speranskij, kaj tri knaboj aŭ junuletoj, fervoraj akompanantoj de mia amiko dum liaj boataj promenoj. Nia blanka ŝipeto portis nigre pentritan la francan nomon Alger, laŭ delikata afablaĵo por ĝia alĝerana gasto.
Sub la vigla puŝado de nia juna remistaro, ni senbrue glitis kontraŭ la fluo, laŭlonge de la multaj kurbiĝoj de la Psjol. Tie, la rivero estis neprofunda kaj ofte ĝian trankvilan fluadon malrapidigis nenufaroj kaj aliaj akvaj herboj, tra kiuj naĝis kaj plaŭdis aroj de bruemaj anasoj, kiuj disflugis antaŭ nia ŝipeto.
Post mallonga veturado, ni alvenis en lokon, kie sin banis amaso da virinoj, junulinoj, knabinoj kaj knabetoj ĝojaj kaj babilemaj; ĉiuj havis la tre simplan rusan bankostumon, kiun mi jam priskribis. Nia alveno ne ĝenis ilin. Dum ni trapasis, niaj ŝipanetoj ŝerce alparolis tri knabinojn apude ludantajn. Responde, tiuj slavaj nimfetoj fortike naĝis post nia boato, plaŭdante kun ridegoj, kaj ŝprucigante nin per pluveto de perlaj gutoj.
Tio estis kvazaŭ mitologia sceneto, inda je la peniko de artisto, kaj ĉar mi ne estas pentristo mi povis nur fari fotografan kliŝon de tiu gracia pejzaĝo.
Iom poste ni veturis preter la lastaj dometoj de la posturbo, kaj mezen de la kamparo. Baldaŭ, proksimiĝanta bruo altiris nian atenton. Sur vojeto, zigzage disvolviĝanta tra la verda stepo, alkuris galope bando de junaj nudaj rajdistoj. Per siaj kriegoj, ili incitis siajn ĉevalojn, sur kiuj ili sidis firme kaj gracie, kiel indaj idoj de la antikvaj kozakoj de Ukrajno. Ĉiuj homoj kaj ĉevaloj, sin ĵetis maltime en la Psjol'on, farante post si ŝaŭmantan disondaron. Ŝajnis, ke mi vidas aron de nordamerikaj Indioj, rapidantaj, tra rivero, sur la milita vojo.
Sed mi rimarkas ke, jam de kelka tempo, mia okcidenta legantino maltrankvile pensas pri nia juna akompanantino kaj sin demandas: "Kiel, konvena fraŭlino konsentis promeni en lokoj, kie ŝi riskis renkonti tian spektaklon?"
Mi petegas, ke ŝi bonvolu iom atendi antaŭ ol severe juĝi sian slavan fratinon. Certe, mi opinias kun ŝi, ke la korphontemeco estas la plej bela ornamaĵo de niaj okcidentaj virinoj, kaj ĝi estas necesa kondiĉo de la bonordeco de nia societo. Sed, ĉu ĝi estas tiom necesa por ia ajn nacio, per aliaj vortoj, ĉu ĝi devenas de natura kaj tutmonda instinkto, aŭ de loka sistemo de edukado?
Mi loĝas en lando, kie tuta kategorio de virinoj, la islamaninoj, opinias, ke la korphontemeco devigas ilin kaŝi sian vizaĝon antaŭ neparencaj viroj. Tiu sento estas tiom forta, ke eĉ la strataj malĉastulinoj ne konsentus sin montri publike sen vualo. Iu el miaj amikoj, iafoje alvenis neatendite apud izola rivereto, en kiu ĉerpis akvon Maŭrino, vestata per sola robo kaj demetinta sian vualon. Tiu simplulino estis tiel honta montri sian vizaĝon al nekonatulo, ke ŝi preferis por ĝin kovri, levi super sia kapo sian jupon!
Certe al tiuj virinoj la hontemo pri la vizaĝo ŝajnas esti tute instinkta kaj natura. Ĉu, do, ni devas konkludi, ke ne estas konvenaj la eŭropanaj sinjorinoj, kiuj iras eksterhejmen sen kapvualo? Plie, tiuj samaj sinjorinoj, kiuj hontus malkovri en la strato siajn ŝultrojn kaj krurojn, ne timas ilin montri nudajn en balo aŭ banloko. Oni do devas akcepti, ke la korphontemeco estas malsimila laŭ la popoloj, kaj eĉ, ĉe unu sama persono, laŭ cirkonstancoj difinitaj nur de monduma interkonsento. Efektive ĝi estas la rezultato de la edukado kaj de lokaj kutimoj. La nudeco, principe, ne estas malvirto, sed iĝas tia nur, kiam ĝi kaŭzas skandalon kaj hontindan animstaton. En Rusujo, kiel en Francujo, estus hontinde promeni sen vesto sur la stratoj, sed la moroj permesas, ke oni sin banu nude, kaj tio neniun ofendas. Tio, do, ne estas tie malkonvena kaj pruvas nur, ke la rusa animo estas pli simpla kaj pli naiva ol la nia.
La vespermanĝo estis tre ĝoja. Ni albordiĝis en verdan insuleton, ombratan de arboj, kaj nomitan de la Sumi'anoj insulo de Amo, kredeble ĉar ĝiaj densaj foliaroj igas ĝin taŭga nesteto por la kampŝatantaj amantuloj. Sur herban tapiŝon ni metis nian manĝaĵaron, kiun atakis fervore niaj ŝipanetoj kun apetito de dektrijaruloj, duobligata de longa remado.
La rivero mem liveris al ili la akvon necesan por la teo. En la internan tubon de la samovaro ili ŝutis nian provizeton da karbo kun, por ekbruligi ĝin, kelkaj branĉoj, ĉirkaŭe kolektitaj. Bedaŭrinde, ĉu pro la nesperteco de niaj kuiristetoj, ĉu pro la nesufiĉa sekeco de la ligneretoj, nia samovaro ne konsentis ekbruliĝi! La afero ja estis grava: ĉiuj, kun konsternata mieno pripensis, ke ili estos devigataj fari manĝadon sen teo, kio estas abomenaĵo por ĉiu vera ruso... En tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj mia amiko ekhavis genian eltrovaĵon kaj uzis artifikon, ŝatatan de la muĵikoj, kiuj ne posedas kuirejan blovilon. Li nur demetis unu el siaj botoj, ĝin starigis renversitan kontraŭ la supro de la samovaro kaj ĝin tenis per unu mano, tiamaniere, ke ĝi fermu la internan kamentubon. Poste, per la alia mano, li vice levis kaj mallevis la tibiingon de l' boto, kiel prenilon de akordiono. Tiu simpla piedvesto, tiel ŝanĝata je blovilo, perfekte plenumis sian novan oficon kaj baldaŭ nia samovaro komencis sian kanteton, karan al la oreloj de ĉiu soifanta ruso.
Jam eknoktiĝis, kiam ni returneniris. Mi bezonus la plumon de Gogol por priskribi la silentan kaj kvietigan majestecon de tiu ukrajna nokto. Ĉiu lando havas sian propran fizionomion kaj ĝia personeco pli intense sin montras dum la nokto. Kiel virino, kiu, dum ŝi dormadas, ŝajnas ellasi sian intimecon, tiel same la Naturo, dum la nokta ripozado, sin liveras pli plene. La rusa steparo tiam estas strange impresiga. Nenio, krom oceano, donas tiel fortan impreson de la Senfineco, kiel senlima ebenaĵo sub ĉielo, plena da steloj. Inter ili, iranta la homo vagas kiel punkto inter du senfinaĵoj. Tiun vesperon, la luno duonheligis per ŝtalblua lumeto la stepon, kie nigraj poploj, tie ĉi kaj tie starantaj, faris nigrajn strekojn kontraŭ la diamanta ĉielo. Arĝenta rebrilaĵo sur la trankvila akvo de la Psjol apenaŭ sulkiĝis post nia ŝipeto laŭ flue flosanta. Nenia sono, krom, intertempe, bleko de noktabirdo kaj la ritma plaŭdeto de niaj remiloj.
Duonvoĉe mia amiko pentradis al mi la pasintaĵon de tiu lando, dum la epopeaj tempoj de la kozaka Sjeĉ. Ukrajno sidis sur la rando de l' kristana kaj islama mondoj. Tie, nenia barilo povas haltigi homojn, krom aliaj homoj. Al la praavoj de la nunaj malgrandarusoj, al la batalemaj kozakoj komisiiĝis la danĝera tasko defendi Eŭropon kontraŭ la invado de aziuloj. Kiom da furiozaj bataloj iam sangigis la altajn herbojn de la tiam nekulturata stepo? La kozakoj estis duone sovaĝuloj, sed nur tiaj homoj povis plenumi tian rolon, kaj al ilia ŝirmo nia okcidenta kulturo ŝuldas parte sian ekzistadon.
Tiel mi elvokis la heroan estinton de tiu silenta kamparo, sub la stelplena ĉielo. Ŝajnis al mi kvazaŭ, sur la bordoj de la rivero, kie ni flosis malrapide, mi ĵus ekvidis stariĝantan de post arbo, la altan felĉapon de kozako, spionanta l' alvenon de tataraj rajdistoj... Unu el niaj kunpromenantoj, tre belvoĉa, estis kantanta popolan arion. Mi ne komprenis liajn rusajn parolojn, sed la melankolia kaj sovaĝa ritmo de tiu melodio mirinde vivigis kaj korpigis miajn revaĵojn. Sub la energiaj trajtoj, la ostaj kaj brunaj vangoj, la brila rigardo de miaj ĉirkaŭantuloj, mi eltrovis, ne tute malaperintajn, post unu centjaro de civilizacio, la polurigitajn postsignojn de l' praavaj instinktoj, la fierecon, la eksplodemecon, la malzorgon, ian malestimon por niaj okcidentaj delikataĵoj, la decidemecon kaj la belan ŝatemecon al ĉio danĝera kaj riskoplena, kiu karakterizas la popolojn, junajn kaj estonte kreskontajn.
—Rigardu tiujn dektrijarajn knabojn,—diris al mi s-ro Speranskij,—malgraŭ ilia gimnaziana uniformo, ilia okcidenta kulturo, ili restas efektivaj kozaketoj. Se vi falus en la riveron kaj estus en mortiga danĝero, kvankam ili ne scius naĝi, estu vi certa, ke neniu el ili ŝanceliĝus por sin ĵeti en la akvon kaj riski dronon pli vole ol sin kovri per honto, lasante gaston perei sen helpo.
Kaj dume mia penso forflugis malproksimen al niaj parizanaj dandetoj, kiuj hontus iri en la liceon sen gantoj, kaj timas malvarmumi, kiam ili malsekigas siajn lakitajn ŝuetojn en strata rivereto...
Miaj kozakidetoj ne timis malvarmumon kaj tion baldaŭ pruvis al mi. Dum nia parolado ni ne estis rimarkintaj, ke la steloj super niaj kapoj iom post iom estingiĝis, kaj ni atentis tion nur tiam, kiam nigra nubo kovris la palhelan lunon kaj lasis nin en plena mallumo. Samtempe malproksima tondro sciigis nin, ke ni devas akceli nian returnon. Ni do rapidigis nian remadon laŭeble por alveturi en la urbon antaŭ la pluvego, sed niaj penadoj estis vanaj. Pli kaj pli ofte, fulmoj strekis la mallumaĵon, heligante per blindigaj fajraĵoj la nigran kamparon dum la aero pleniĝis per senĉesa tondrado. Kaj, ho ve! baldaŭ sin verŝis sur niajn dorsojn efektiva akvofalego: akvo supre, akvo sube, ni povis nur elekti inter pluv- aŭ riverbano!
Ni kovris per niaj supervestoj nian junan akompanantinon, kiu bonhumore ŝercis pri sia akvumiĝado. Niaj knaboj estis feliĉegaj kaj ridegis, dum ĉielaj torentoj fluegis tra iliaj maldikaj ĉemizetoj. La forto de l' pluvego estis tia, ke ni devis momente allasi la remilojn, por kaŝi nin sub la benkoj de l' boato, kiu libere flosis laŭ la fluo.
Kiam ni albordiĝis kaj reiris hejmen, niaj vestoj estis enpenetritaj de akvo, kvazaŭ ni estus elirintaj el la rivero mem; malvarmeta vento algluigis ilin malagrable kontraŭ nia tremetanta haŭto. Sed tiu deviga bano ne havis malbonan sekvaĵon, krom por la nova ĉapo de nia kunpromenantino, kiu faris en tiu tago sian unuan kaj lastan servadon, kaj, ho ve! por la nekozaka verkanto de tiu rakonto, kiu ekkaptis fortan reŭmatismon kaj devis restadi hejme dum kelkaj tagoj ĝis sia resaniĝo.