NIAJ LIBERTEMPOJ.

Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, loĝita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne sufiĉe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo ĉar ĝi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn ĝis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ĉi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al ĉiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi ĝoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belaĵoj de tiu ĉi ĵusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l’Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojaĝon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatiĝis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojaĝo nun estus pli ol plezurplenega, ĉar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj ĉi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedaŭros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per ĝi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ĉi liniojn hodiaŭ ĉar la libertempoj jam alproksimiĝas. Mi ĉiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaŭ ĉiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojaĝo inter la belaĵoj de mia propra lando, aŭ, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie troviĝas bonegaj vojoj, kaj kie la ĉiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojaĝi eĉ pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaŭ la Pasko, kaj ĝia Aprila Esperantist. Al ĉiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojaĝi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos.

Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama Cyclists’ Touring Club. Kaj vi jam scias ke la Touring Club de France estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, ĉu la C.T.C. ne devas ankaŭ klopodi pri Esperanto? Mi ĝin kredas, kaj mi fidas, ke antaŭ ne longe, ĝi faros ion por la afero. En la C.T.C. Gazeto de tiu ĉi Marta monato, troviĝas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke ĉiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de ĝia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, ĉiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.

La Redaktoro.

LA LINGVO DE LA FLOROJ.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuraĝis malkovri la flamon de kaŝita pasio. Tiu ĉi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta ĉielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn ĉarmojn"; la Rozo ruĝanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ĉi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo fariĝis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.

Sed en tia lingvo, la floroj nur utiliĝas kvazaŭ senvolaj iloj por esprimi ian senton aŭ sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estaĵoj; ĉu insekto, ĉu birdo aŭ besto, ĉu eĉ la homo ankaŭ. Ĉe multe da belaj floroj sia rasdaŭrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.

Tamen la floroj—kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aŭ eĉ sonojn en sia lingvo; efektive, tio ĉi estas ankoraŭ nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto—jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aŭ bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, muŝoj, aŭ skarabetoj, fariĝas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aŭ bestoj fariĝas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,—kies sufiĉa proporcio enteriĝos fine en tero freŝa, malproksime de la parencaj floroj.

Sendube la diferenca konstruaĵo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ĉi la plej decajn kaj taŭgajn senditojn, ĉu de la amo, ĉu de la propagando. Ankaŭ estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ĉiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aŭ odoro; kaj neniam kreas mielon.

Ĉu la floroj aŭ kreskaĵoj havas ian konsciencon aŭ propran volon, je siaj agoj aŭ funkciadoj? Ĉu vere "la kverko tremetas ĉe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaŭ nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ĉiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj aŭtomataj, sen propra volo aŭ inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, ŝajne, la unua observanto kiu kuraĝis pensi kaj diri ke la kreskaĵoj posedas ion analogian je la instinkto aŭ prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaŭ diris:—

"Mi certe kredas—ĉiu kara flor’ Ĝuadas la aeron kiun spiras."

Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskaĵoj." Mi devus ankoraŭ citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj—Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ĉe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por aŭskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.

Ben Elmy.

FOOTNOTE:

[3] Mignonette.

DU FABLOJ DE LAFONTAINE.

La Korvo kaj la Vulpo.—Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromaĝon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Moŝto! Kiel bela vi estas! Kiom vi ŝajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voĉo estas tiel bela, kiel estas via vestaĵo, vi estas la Fenikso el la loĝantoj en tiuj ĉi arbaroj."

Ĉe tiuj ĉi vortoj, pro ĝojego eksaltis la korvo, kaj, por aŭdigi sian belsonan voĉon, li larĝe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromaĝon.

Tuj ekkaptis ĝin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciiĝu ke ĉiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ĉi leciono sendube egalvaloras fromaĝon."

La korvo, hontanta kaj konfuza, ĵuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin.

La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo.—Pavo ŝanĝis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; ĉiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifuĝis ĉe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.

Estas sufiĉe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili ŝtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkoŝtelistoj."[5] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.

O.W. 7074 (Francujo).

FOOTNOTES:

[4] Jay.

[5] Plagiary.

LA ĈIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi: fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis.

Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ neniam faris bonaĵon.

Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris—

"Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo.

"Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj. Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis.

La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris.

La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa. Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta."

La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe: "Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la ĉielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti."

"Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen—" kaj tuj la malriĉulo vidis antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton.

Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!"


Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE
No. 6.
April, 1904.

THE
ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading
of the International Language....
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor’s Notes81-83
Science Notes83
Maltese Proverbs84
Two Fables84
Italian Conscription (by Clarence Bicknell)85
The Green Man (by Edward Metcalfe, Esq., M.A., Oxon)86-87
The Birth of Esperanto, continued from pages 76-78 (translated by John Ellis)87-90
The Tempest, continued (translated by A. Motteau)91
Correspondence Notes92
A Visit to the House of Commons (by Miss Lawrence)93
Various Items of Interest94
Grammatical Synopsis95-96

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed
in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King’s Road, Chelsea,
London, S.W.

[Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to—

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB,
41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

IO NOVA SUB LA SUNO.

Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet.

Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ eltrovis ke la kunfratoj en la Lando de Lagoj kaj Marĉoj nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.).

Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest.

Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ĉi malmulte konata lando.

Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio.

La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta.

Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj naciaj lingvoj.

Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun ĉi progresadon.

La longe atendita Internacia Scienca Revuo nun eliris, kaj kredeble plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaŭa monato.

La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la antaŭparolo.

"Antikve oni diris: Nil novi sub sole; ni povas nun proklami: Io nova sub la suno. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon."

Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili.

La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C.

Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la ĉiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la artikoloj pri la Militaj Rekrutoj en Italujo, kaj la Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado.

La Redaktoro.

SOMETHING NEW UNDER THE SUN.

A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet.

At first I thought it was some new mysterious Volapük, but soon discovered that brethren in the Land of Lakes and Marshes now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.).

Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest.

It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land.

Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family.

The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present.

Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages.

In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress.

The long-expected International Scientific Review is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month.

Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword.

"Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world."

Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them.

The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C.

This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on Italian Conscription and First Impressions of the Houses of Parliament. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coöperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse.

SCIENCAJ AFEROJ.

Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je Kruptono, la nove eltrovita elemento en nia aero.


Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per tuberklin’o kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin.


Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega eksplodo okazos.


Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ elsendas similajn radiojn.


Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia propra grandega radieco.

Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist.

Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de Pharmacie."

EL SHAKESPEARE’S SONNETS.
Ho, kiom multpli bela belo ŝajnas Per la dolĉeco kiun vero donas! Pli ĉarma brilas la ĉarmega rozo Naskante bonodoron en ripozo. Venenaj floroj ankaŭ povas brili; Rozkoloritaj ofte staras ili, Dorne pendantaj, rozojn similadas, Kaj petolemaj somervente ludas: Sed ili sole por sin montri venas, Sename vivas kaj neniun benas— Dum viva rozo nutras bonodoron, Perfumo ĝi fariĝas, mortan horon.

Esperantigis A.M., 6266.

LERTAJ RESPONDOJ.

Verkitaj de Philip de Bono (8707).

I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo.

Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.

Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn—ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.

"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."

Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj.")

Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?"

II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:—

"Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?"

"Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas."

"Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?"

"En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj."

MALTAJ PROVERBOJ.

1. Kisu la manon, kiun vi deziras tranĉota.

2. Ne estas rozoj sen dornoj.

3. Oni ne mezuras homojn per piedoj.

4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon.

5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto.

6. Tiu, kiu aĉetas fiŝojn en la maro, manĝos ilin putraj.

7. Nova najlo formetas la malnovan.

8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la reĝo.

(8108).

FABLOJ.

La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X).—La rajto de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj.

La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn.

"Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego."

"Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon."

"Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron."

"Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino."

"Se ne estas ci, estas do cia frato."

"Mi havas nenian."

"Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min."

Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo.

Tradukis H. Boucon.

La Vulpo kaj la Leono (Esopo).—Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?"

Troa kutimiĝo naskas malestimon.

(6266).

Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi posttagmezon."


Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero.

La butikisto diris: "Ĉu ne estas malbonege pri tiu ĉi militado!"

La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por ĝi bonan veteron!"

8276.

LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.

Originale verkita de CLARENCE BICKNELL.

En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan difekton.

Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj.

Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj.

Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.

Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.

Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn.

La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado, kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj.

Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj.

Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo.

Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn, aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden.

En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ universitato.

La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "La adiaŭ de la Memvolulo al lia Amantino." Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")

Jen estas la laŭvorta traduko.

LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.
Adiaŭ, ho belulino! L’armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto.
Ne ploru! mi spereble Revenos, ho anĝelo! Aŭ, en batal’ mortinte, Vin vidos en ĉielo.
La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l’sunleviĝ’ mi diros La adiaŭparolojn.
Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir’ kaj militisto! Vivu la libereco!
Militi mi ne iros Kontraŭ patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj.
De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraŭ la subpremantoj.
Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto.
Kun tiom da aliaj Mi ankaŭ mortos—eble— Sed ne maltrankviliĝu! Mi mortos honoreble.
Se mankus la novaĵoj Pri via vir’ amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta.
Mi ne vin lasos sole; Ĉar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil’ de mia koro.
Jen! la trumpet’! l’armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu!
LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:—tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,’ ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.’"

La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj.

Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli konvenan por tia vizitanto.

Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed, kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima de la pordo.

Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon?

Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino.

La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron.

Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi.

Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la Viro Verda mem.

Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto.

Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis.

Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide.

Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?"

"Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo.

Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (ulex europaeus).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.

Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:—la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo.

Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon.

Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.

Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.

Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min.

Iafoje la muso sin savas!

Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova.

Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita.

La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata.

Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn.

Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj—la fortoj de frenezulo.

Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo; konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion konis plu...."

Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis.

"Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino."

"Pri la lignaĵisto?"

"Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon; antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo.

Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis.

Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro.

Ĝustatempe!"

Jen estas la historio de la Viro Verda: ĉu ĝi ne estas tre, tre stranga?