Originale verkita de Srino Reddet (Sens).
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO VIII.
Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:—
"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."
Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min.
"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?"
"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: ‘Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro....’
"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.
"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.
"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."
"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.
Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.
Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin.
"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.
"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"
"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."
"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.
"Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas.
"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.
"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."
"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."
"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?"
"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.
"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"
"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto."
"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.
"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."
"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."
"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi.
"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."
"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita."
Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj.
ĈAPITRO IX.
Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris.
"Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon.
"Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.
La Fino.
Verkita de Longfellow.—Esperantigita de Esperantisto 9639.
25an de Septembro, 1905.
Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.
Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy."
La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.
Provizore ankaŭ Sro Rektoro Boirac kaj Sro Generalo Sebert, laŭ la deziro de Dro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.
Laŭ la peto esprimita ankaŭ de Dro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.
LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.
Modeloj de Adresoj uzotaj:
Al Prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato
aŭ
Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato,
Esperantista Centra Oficejo,
51, rue de Clichy, Paris.
Unua Kanto.—Tradukita de D. H. Lambert, B.A.
(El T. Moore).
A. Grabowski.
| Page | |
|---|---|
| The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer) | 177 |
| Song of the Wind (A. Grabowski) | 178 |
| The Top Hat (Martyn Westcott) | 178 |
| Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott) | 179 |
| The Sea (Loti) (translated by E. Privat) | 180 |
| Reverie (Mdme. Reddet) | 180 |
| Dialogue on Elision (E. 10549) | 181 |
| To the W.P.B. (E J. Catt) | 181 |
| He, She, It and Another (Cynicus) | 182 |
| Strange Adventure of a Necklace (Dickens) (translated by A. A. Cowan) | 184 |
| Ethelwald Calms the Sea (translated by G.L.B. and C.F.W.) | 185 |
| The Old Songs (translated by Clarence Bicknell) | 186 |
| Esperanto Subjunctive (H. Sentis) | 186 |
| Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon) | 187 |
| A Christmas Song (E. 4686) | 188 |
| Editorial | 189 |
| Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof) (translated by W. M. Bassett) | 191 |
MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.
THE ...
ESPERANTO
BLEND.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.
THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow,
Scotland.
Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."
LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...
Cigaredo Esperanto
(Speciale Elektita Tabako de Virginio).
Bonvolu skribi por detaloj al:
TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin
turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
ESPERANTIST WEEK-ENDS.
A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...
"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.
Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
POŜTMARKOJ.
Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.
STAMPS.
Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King’s heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
Norda Legendo.—Verkita de William Officer.
En la paroĥo de Kirkmillar estas tre antikva kastelo. Ĝi nun ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj.
Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin preterpasi post la sunkuŝiĝo.
Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis—tiel diras la legendo—en Kirkmillar masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj, kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio, aŭ biero.
Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj.
"Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la kastelo?"
"Mi imagas ke ĉiu en Kirkmillar kredas tion."
"Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de fantomoj, aŭ en Kirkmillar kastelo, aŭ aliloke."
"Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la kastelon sole je noktmezo."
"Kiom vi vetas?"
"Dek ŝilingojn."
"Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?"
"Preskaŭ la dekunua."
"Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian glason antaŭ foriri."
Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de la kastelo.
"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.
"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la kastelo.
Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la rezultaton.
Post dek minutoj la Kirkmillar preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.
Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis; kaj la botisto levis sian kapon.
Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ signo aludis al sia sperto en la kastelo.
Multe da Kirkmillaranoj eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian tombon.
(El Leo Belmont).—A. Grabowski.
De Martyn Westcott.
Ĉu mi sonĝas?—aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (chimney-pot hat). Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al siaj geavoj—"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"
Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes! la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis Hetherington—bona nomo Angla, kiel vi vidas.
Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la Times de la jaro 1797! La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!
Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta. Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li ion tute novan elpensos. Fine li faris—fumpotĉapelon. Li laboris tute sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.
"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.
"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.
La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian domon, brue ekfermante la pordon!
Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu, la tiea magistrato estis la Lord Mayor,[1] antaŭ kiu Hetherington estis kondukata.
La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda knabo kies nomo estas Thomas Cordwainer, trabatiĝis per la piedoj de la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial, li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ Hetherington volis....
Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj la komizoj deviĝas porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega vetero....
Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!
Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni eklernas iom da higieno—ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon, kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el ni; ni lernadas iom pri arto—kaj ni vidas ke la f——o estas malbela, malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la f——o estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?
[1] Urbestro de Londono.
Martyn Westcott.
Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto "Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, bridge-kunvenoj, tute same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj, certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...
La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!
Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso. La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla! Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter Assouan, la landlima stacio, por viziti Kartum kiu grandiĝis mirinde sub Brita protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....
Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi. Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar Cook kaj la Anglo-Amerikana kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande, tamen, zorgata de Cook, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.
La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe unu de Dro Wallis Budge verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi modernajn triumfaĵojn de inĝenierado—tiaj kiaj estas la grandega dig-ponto ĉe Assouan antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj ĉe Assiut—kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.
Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80° Fahrenheit eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo—kaj ne atendu somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro–Februaro estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.
El "Romano de Infano," de Pierre Loti.
Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna Esperantisto."
Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi ĝin unuafoje vidis.
Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis. Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi tutspirite pripensas tiun memoraĵon.
Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la Saintonge marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam (linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta, maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis vojeto.
Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen, armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....
Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la mortigan kapturnon.... Sen ia dubo tio estis ĝi; nek unu minuto da ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado ke ĝi estas tiel, ne, nur teruro; mi rekonis kaj tremadis. Ĝi estis malhelverda, preskaŭ nigra; ĝi ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; ĝi moviĝis kaj ruliĝis ĉie samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.
Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo, longa fendo malplena, flave helpala....
Por tiel rekoni la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?
Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni kondukis en la insulon, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi; konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.
Originale verkita de Srino. Reddet (Sens).
Originale verkita de Esperantisto 10549.
Kritikisto. Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.
Poeto. Sed vi ne estas poeto.
K. Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne timas mian dispecigemon.
P. La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la vivo-sekcion.
K. Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj en la Fundamenta Krestomatio ŝpareme uzas tranĉilon.
P. Dro Zamenhof mem elizias.
K. Malofte severe. Lia longa poemo "Al la Fratoj" estas preskaŭ tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.
P. Li ankaŭ verkis la kanton "Al la Reĝo."
K. Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.
P. Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?
K. Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto. Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.
P. Tranĉi estas neeviteble.
K. Ne absolute. En "Alaŭdeto" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn nevunditajn.
P. Elizio plibeligas poemon.
K. Pardonu al mi. Vort’ en poem’ ofte similas al soldat’ post batal’, aŭ al kat’ kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil’, kaj al poem’ alie belul’ alvenas mien’ de malsanulej’.
P. Vi do tute malŝatas elizion.
K. Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas operacii kvazaŭ per falĉilo.
P. Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?
K. Preskaŭ la tutan poemaron en Fundamenta Krestomatio, malgraŭ la elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!
P. Ŝajnas al mi ke vi estas prava.
K. Nehakita kanto estas rava.
La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena respekto de la Verkistino, E. J. Catt.
Kara Korbo,
Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas donacon.
Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon) kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos—ĉar mi estas verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo de simpatio.
Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn, escepte por doni plezuron unu al la alia.
Legante artikolon "Iom da Muziko" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto.
Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la sekvanton:—
Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M—— ĉeestis multaj parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo—ne tre bone konata. Oni petis ke li kantu.
"Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos aferon—poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!"
"Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn je Dimanĉo! Venu tuj malsupren."
"Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian voĉon!"
Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe ke oni ne plu deziris ke li kantu!
Sed ni lasu tion—
Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ ĉu vi preferas resti malplena?