De Kolonelo H. K. Gordon.
La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado, vetado, kaj ĉiuj "Marionette" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas silkvestaĵojn.
"Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj.
Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj.
Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas tre bonaj ĝardenistoj.
La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de "Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj. Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj torentoj.
Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter pentrindaj ĉirkaŭaĵoj.
Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la malfreŝajn fiŝkunmetojn!
Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi.
Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la "Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita. Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange, tamen mi ĝin kredas vera.
La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas antikva "Pali," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas. Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi! Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li dirus, "Tio ne estas mia kulpo."
La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa malsaneco certe sekvas.
Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj: kaj supre ĉion, estas ĉiam la "Hti," aŭ Reĝa ombrelo.
Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo, sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj fruktoj, Dujan kaj Mangostin, kreskadas ĉe la sudflanko de la Riverego, "Salween" apud la urbo de "Moulmein" sed nenie ĉe la nordflanko.
El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad" aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el plafono, "tŭktu, tŭktu."
Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "Gymkhana" Klubo, aŭ kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj, biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo.
Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur junaj ŝultroj.
Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando, apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de reŭmatismaj malsanoj.
Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo.
Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis distingi ian diferencon.
(Daŭrigota).
Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono, kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por Esperanto.
La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas.
Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la British Esperantist, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine, faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi. Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni patrujajn nomojn al patrujaj aferoj.
Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. Dro Zamenhof ŝajnas senti tion en la "Plena Gramatiko" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta.
La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe da mono por pagi la instruadon. Dro Zamenhof vidis tion kaj diris ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro.
Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi la sufikson "-ilo":—
| Paroliloj. | |||
|---|---|---|---|
| 1. | Artikolo | La-ilo | = La instrumento, "la." |
| 2. | Substantivo | Nom-ilo | = La instrumento, de nomado. |
| 3. | Adjektivo | Ec-ilo | = La instrumento, por esprimi ecojn. |
| 4. | Adverbo | Tiel-ilo | = La instrumento, de maniero. |
| 5. | Pronomo (parte-) | Pro-ilo | = La instrumento, anstataŭ nomilo, ecilo aŭ tielilo. |
| 6. | Verbo | Dir-ilo | = La instrumento, por diri ion. |
| 7. | Prepozicio | Rilat-ilo | = La instrumento, de nomilorilatoj. |
| 8. | Konjunkcio | Kunig-ilo | = La instrumento, de kunigo. |
| 9. | Interjekcio | Kri-ilo | = La instrumento, de kriado. |
Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte eciloj, kiuj faras tion,—ne nomiloj. Mi prenos la naŭ serie, kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas: kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi.
1. Lailo bezonas du gramatikajn ecilojn por signifi (1) sian montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en "la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua.
2. Nomilo bezonas (1) la du ecilojn "propra" kaj "komuna," kaj ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo, nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo." Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna.
Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj. Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia, nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion. La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a" kazo.
Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon ‘la reĝon.’" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio."
Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo, ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?"
Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo. Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas "samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol "konkordo" aŭ "konsento."
3. Ecilo estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto.
Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj "superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da."
4. Tielilo.—La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare. Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj. Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo, kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel eciloj kaj nomiloj.
5. Proiloj.—La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj—vortoj kiuj anstataŭas (1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo."
Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo "kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por si mem.
Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra."
Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam "ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni" estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj "ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed tio estas nur per komuna kapableco de eciloj.
6. Dirilo.—Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj "netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira."
La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,—"indikativa, imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona. "Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke——." Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi proponas "okazatenda modo."
Modoj havas tempojn, kaj Dro Zamenhof donas al la tri ĉefaj tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) "la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva, kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata" per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1) "finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo.
Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3) la "antaŭestonta."
Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe, ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta).
Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la "sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la "fakta" modo.
La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de "por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi timas iri" kun "Mi kuras por iri."
7. Rilatilo.—La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo. La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta nomo por ĝi.
8. Kunigilo.—La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj.
9. Kriilo.—Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena por parenteso. Mi proponas tial "kriilo."
Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin antaŭ la Kongreso.
Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.).
(Ĥoraro).
(Chorus).
Maurice R. Keesing,
Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z.
El la Veillée, tradukita de Elise Bauer.
Personoj.—Paŭlo: dekjara. Johanino: okjara.
Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas. Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras.
Johanino. "Paŭlo!"
Paŭlo. "Kion?"
Johanino. "Ĉu ci jam skribis multon?"
Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj: "Jen!"
Johanino. "Sed ĝi estas tute elstrekita!"
Paŭlo. "Nu, kaj ci?"
Johanino, montrante blankan folion. "Jen!"
Paŭlo. "Sed ĝi estas tute blanka!"
Johanino. "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la sama punkto."
Paŭlo. "De tri kvaronoj da horo!"
Johanino. "La patrino diris al ni: ‘Estos baldaŭ la nomofesto de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.’ Kaj ni ambaŭ trovas nenion!"
Paŭlo. "Tio mirigas min, precipe de cia flanko."
Johanino. "Nu, kial?"
Paŭlo. "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia."
Johanino. "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min."
Paŭlo. "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie ĉi, ni havus multegon por rakonti al li."
Johanino. "Kaj ni ne trovas ion por skribi!"
Paŭlo. "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo kaj la Lamulo!"
Johanino. "Kiel!"
Paŭlo. "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi—tio ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si."
Johanino. "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?"
Paŭlo. "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos."
Johanino. "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!"
Paŭlo. "Ne, ci komencu!" Ili rigardas unu la alian nedecidite, tiam ekridas. "Ni estu seriozaj!"
Johanino, pripensante. "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..."
Paŭlo. "Certe!" Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li skribas sur la blankan folion "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la ideoj jam venas."
Johanino, penante imagi ion. "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ via baptofesto."
Paŭlo. "Li devas scii tion."
Johanino. "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn."
Paŭlo. "Estas feliĉe ke li havas nin!"
Johanino. "Jes, por doni donacojn al iu."
Paŭlo. "Hm, mi havas ideon!"
Johanino. "Diru ĝin!"
Paŭlo. "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...."
Johanino. "Flatulo!"
Paŭlo. "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon."
Johanino. "Kial?"
Paŭlo. "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia nomofesto."
Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion. "Atentu!"
Paŭlo. "Sed tre delikate. Ci komprenas!"
Johanino. "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." Ŝi skribas: "Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus albumon ..."
Paŭlo. "Ruĝan! Albumon ruĝan!"
Johanino, obeeme skribante. "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa. Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu."
Paŭlo. "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun iom pri lia sano."
Johanino, skribante. "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona."
Paŭlo. "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!"
Johanino, skribante. "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona. Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis, ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi." Interrompante sin. "Nun ni devas paroli pri la vestaro!"
Paŭlo. "Pri kia vestaro?"
Johanino. "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo."
Paŭlo. "Ha, jes! Donu!" li prenas la plumon kaj aldonas al la letero.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi scias, ili revas nur pri pupoj?"
Johanino. "En vestkesto! Skribu."
Paŭlo, skribante. "Ili revas nur pri pupoj—en vestkesto la vestaro."
Johanino, rigardante la paĝon. "Tio ĉi formiĝas!"
Paŭlo. "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni lernas diligente."
Johanino. "Tio ĉi ne estus modesta."
Paŭlo. "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!"
Johanino. "Bona ideo!" skribante, "Paŭlo estas tre diligenta. Li laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." Cia vico.
Paŭlo, skribante siavice. "Kaj mia fratino estas la plej bona el ĉiuj knabinetoj."
Johanino, kisante lin. "Kiel bone ci diris tion ĉi!"
Paŭlo. "Ĉar mi pensas tiel." Kisante ŝin.
Johanino. "Nia letero estas longa. Rigardu!"
Paŭlo. "Jes, ni povos nun kisi...."
Johanino. "La leteron."
Paŭlo. "Ne, la bapto-patron."
Johanino, rapidege skribante. "Ni vin kisas kore, kara bapto-patro," subskribante "Johanino Delormel."
Paŭlo, subskribante siavice. "Paŭlo Delormel."
Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!
Johanino. "Ni devas nur relegi nian evangelion."
Paŭlo, post minuto da pripenso. "Ho, ci volas diri nian epistolon!"
Johanino. "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" Kaj ili relegis ĝin, ĝis la fino.
Johanino. "Sed, ni forgesis ion."
Paŭlo. "Kio estas?"
Johanino. "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto."
Paŭlo. "Tio ĉi estas facile reparebla."
Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj "Johanino Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston."
Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi Unua Monda Kongreso Esperanta estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub la gvido de ia Internacia Komitato, kompreneble sub la prezido de Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre utilan libreton: Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio, 32 pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer.
Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega Kongresa Libro, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto Sro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn poemojn kiel Espero kaj La Vojo, ilustraĵojn kaj—ni ĝojas vidi—tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco.
Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan Majstro Jan Hus, bele presita 40-paĝa verko priskribante la Vivo, Agado, Kondamno kaj Morto de la Glorinda Martiro, verkita de J. F. Khun, kun antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris.
La Vocabulario Esperanto-Español alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la Fundamenta Krestomatio, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6 frankoj) certe ne estas tro granda.
Esperanto estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de Sroj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj stacidomaj gazetvendejoj en Francujo.
But a few days after the receipt of these pages, we shall have the pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes and the hope that this First Esperantist World-Congress will be for all participants a most pleasant gathering; also that the results there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic questions should be under the guidance of some International Committee, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly advise all Congress-men to read the most useful booklet: Congress Projects received previous to June 15th, 32 pp., published by the Groupe Espérantiste de Boulogne.
Our French friends certainly intend to do all possible to promote the success of the Congress, and, among other things, we have received a copy of the excellent Congress Book, 163 pp., written by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains a description of the town and surroundings, a French-Esperanto phrase-book, poems to be learned by rote, as Espero and La Vojo, illustrations, and—we rejoice to note—a most impressive collection of commercial advertisements. This book, more than any hitherto published, proves that the commercial man of to-day is at last awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom.
We have this month received the long-promised Master John Hus, a finely printed 40-page work treating the Life, Doings, Condemnation and Death of the Glorious Martyr, written by J. F. Khun, with preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V.
The Esperanto-Spanish Dictionary arrived a few days gone, and is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the Fundamenta Krestomatio, it contains 364 pages, and the price (5s.) is certainly not excessive.
Esperanto is the title of the new weekly sheet issued by MM. Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French Daily, and contains interesting information of our progress. It is stated that the paper is sold at all station book-stalls in France.
Originale verkita de F. A. Meigh.
La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj.
Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega, kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda.
Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la motorveturilo.
Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas multe pli timaj ol la azenoj.
Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile.
Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la "Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo.
Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en ilia lando.
La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion—frukton, lardon, botojn, k.t.p., sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj akvo.
En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis "La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed, li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas laboron."
La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de "Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj. La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas tute proksimaj.
Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne! certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!"
Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito, ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; ili ankaŭ ŝajnis havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo!
Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas ke ili vidas per la buŝo.
Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta. Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo. Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido.
Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj ŝercante.
Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn; samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda.
Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la admiranta amaso disiĝis.
Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste.
La celo de Esperanto—kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj aminda Majstro—
Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda, speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan Home Life in France, mi kore al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas io, kiu estas certe iom malbongusta (laŭ niaj ideoj):—ofte tiu io estas kaŝita, kaj kredeble artiste-kaŝita—sed ĝi estas tie! Estas tre malfacile trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon’om) por la kuranta literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas antaŭjuĝemaj....
Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ Franca "John Hodge."[1] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj en la ŝtato.
Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio.
Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj, kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli maldelikataj, kiel alie; sed noto reganta[2] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion. Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas—unue, "une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "a plain beauty," kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas jene—"it leaves something to be desired" (io dezirinda mankas). "Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero," diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la turmentegado de la Markizino de Brinvilliers, la mortigo de la juna De la Barre, kaj la ekzekuto de la malbonega Danton. Eĉ la martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj....
Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn vortojn kiaj bifteck (bifsteko), rosbif (bovaĵo rostita), turf (torfo), jockey (rajdisto), macadam (makadamo), cottage (dometo), kaj square (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o’clock" (teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu vortoj Francaj!
La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale." Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj najbaroj.
Martyn Westcott.
[1] La tipo de Angla kamparano.
[2] i.e., "a dominant note." The expression is used in Harmony.
Originale verkita de E.W.
Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe, Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan. Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "Nia Fraŭlino" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis—nune mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis preskaŭ pli dormi.
Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon malfluidan.
Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj kompreni ĝiajn efikojn.
Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi.
Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas sufiĉajn manĝaĵojn?"
Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme repagiĝis.
Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj, kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni.
Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn estaĵetojn?
Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj manĝoj donaciĝis en Londono.
Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al "Secretary of Children’s Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon Street, E.C.