Dum la 1a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos proksiman Aŭguston, sub la prezido de Dro L. Zamenhof, en Boulogne-sur-Mer, estos organizataj vesperkunvenoj kiuj konsistos precipe el balo kaj koncertoj.
Estas de nun necese prepari tiujn kunvenojn por ke ili havu kiel eble plej grandan sukceson. Ni ne dubas ke se ni atingas tiun celon, ni estos incitintaj la kuriozecon de la skeptikuloj kaj de la indiferentuloj kiuj nepre estos tiam esperantistigotaj. Tial, tiuj festoj devas esti zorge pripensataj kaj de longe organizataj.
Balo.—Laŭ la opinio de kelkaj Kongresontoj, ni pensis ke estus bone ke en la balo partoprenu multaj fremduloj kun naciaj aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la Kongreso; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu kunveno kaj ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el ili skibu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj kaj variaj kostumoj. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos aŭdi nian alvokon.
Koncertoj.—Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu kiu celas la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas ke la partoprenantoj estu diverslingvaj, por pruvi ke Esperanto estas same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti, deklami aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu:
1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus prezenti;
2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili nepre estos en Boulogne-sur-Mer.
La solvoj de tiuj demandoj tre helpus la formadon de niaj programoj. Multegaj estu la respondoj!
Ni esperas ke tiu ĉi alvoko nia estos aŭdata en la esperantistaro kiu venos al Kongreso kaj ni sciigas ke ni dezirus ricevi, kiel eble plej baldaŭ, la respondojn kiuj estos adresataj al: Sro Paul Boulet, Vicsekretario de la Grupo Esperantista, 49, Strato Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer (France).
Rakonto de Frédéric Soulié.—Esperantigis A. Motteau.
Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino, kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en malriĉa terdometo meze de la arbaro Sta Germano, aŭdis frapadon ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;—plue, la ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de mia kampo."
"Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo, mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon."
"Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino.
La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis, kiel la unua, junulo kaj nobelo.
"Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu.
"Jes, Henriko," respondis la alia.
Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro.
"Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion, por doni al mi?"
"Nenion," ŝi respondis.
"Ni do devos kunpartigi."
Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris ĉagrene: "Kunpartigu ni do."
La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)."
Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko, "rajte apartenas al la unua veninto."
"La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante: "Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos."
Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge.
La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis.
Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme kaj pace."
Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj fruntoj," respondis la maljunulino.
La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante petis ke ŝi klarigu sian diron.
La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo, vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!"
La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn de la maljunulino.
La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo.
Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d’Angély;
Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj;
Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques Clément;
Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac.
Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere, ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo.
Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro forta por esti neigata.
Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj, ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas, rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj suboficiroj, kaj junaj negocistoj.
Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi kaŭzo:—Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay" la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank’ al rapidaj vagonaroj kaj vaporŝipoj.
Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur ekzistas kvazaŭ en purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee"; eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 = £1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por ricevi £100, anstataŭ nur R1,000.
Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla.
Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo.
Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi: tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie, ĝentilecon de la popolo.
Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra "Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"), "Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la "Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[2] (malmolega ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi: mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon.
La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale, uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon, kaj kiamaniere eviti barojn.
La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte ekscitanta kaj eĉ danĝera.
[2] Tectona grandis.
Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).
Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon, kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson’a Golfo. Mi foriris de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas varmega.
Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo (betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la naturaj fenomenoj.
Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno, steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian celon.
Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu reveni al la linio.
Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro.
Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris, "daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro. De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj. Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre trafos la riverbordon."
Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko.
Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon, kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon, tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam, senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero, nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro. Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste, suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj termezuristoj.
"Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni perdiĝis. Kie do estas la tendaro?"
La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj.
"Kion vi diras?" li respondis.
"Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas tri kompatindaj perdituloj!"
"De kie vi venis?" ni demandis.
"De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis. Mi tute ne scias kie mi estas."
Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn, sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron, sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero? Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois) estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,—la kuloj! Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,—kriegos, ĉiuj kune, eble oni nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin. Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto eliri. Ni devas resti tie ĉi.
La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron. Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ."
"Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta."
"Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon. Post tio, ni ĉesigos vanan penadon."
Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere ekrigardetas.
Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni, anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon!
Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon.
"Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian kriadon?"
"Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia."
"Ĉu vi ne aŭdis pafadon?"
"Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj."
Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin, sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio, ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar—kredu al mi, kara epikurista leganto—oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta Kanada arbaro.
La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa vespere en "Café de la Rotonde," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "Café Soufflet," 25, Boulevard St. Michel, en rizervitaj salonoj.
Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable.
Originale verkita de 9911.
Du aŭ trifoje, antaŭ ne longe, mi akompanis mian fratinon kiam ŝi aĉetadis. Estis tial ke mi estis estinta tre bona knabo, mi supozas. Kompreneble, mi devis esti ĝuinta min mem troe, sed iel mi ne povis. Kelkfoje mi oferis mian konsilon pri io, kelkfoje mia fratino efektive petis ĝin; sed neniam ŝi agis laŭ ĝi! Mi ofte rimarkis ke la fratinoj de miaj amikoj ŝatas kaj taksas mian konsilon pli bone ol mia propra fratino, kvankam mi tute ne scias kial! Nu, mi scias ke mia fratino (malfeliĉe por ŝi) ne jam povas legi Esperante, tial mi skribos miajn konsilojn pri aĉetado, en Esperanto, por ke miaj amikinoj en la nobla Esperantistaro povu profiti per ili! Mia fratino diras ĉiam ke nura fraŭlo scias nenion pri la arto de aĉetado; sed miaj amikinoj (se nur pro sciameco!) sendube legos kion mi opinias pri tiu certe virinseksa okupado. Ŝajnas al mi ke estas tri punktoj kiuj meritas la atenton de ĉiuj aĉetadontoj.
Unue, oni devas scii ĝuste tion, kion oni bezonas. Due, oni devas tion ricevi; kaj trie, oni certe devas pagi tiel malmulte kiel eble por ĝi! Nu, mi ofte rimarkis ke miaj amikinoj ĝenerale ne scias kion ili vere bezonas, kaj tial ili subfalas kompatinde sub la logaĵoj kaj ruzoj de la butikhelpantino, kiu estas ofte beleta, kaj havis ja langon el mielo! Sinjorino aĉetadante certe devas ricevi kion ŝi bezonas, sed tre ofte ŝi ne ricevas tion! La afero de la helpantino estas vendi, ne tion kion la kliento deziras, sed kion sia mastrino volas vendigi. Ofte oni povas vidi sian amikinon sur la strato ekster butiko, tenantan multe da pakaĵetoj da objektoj kiujn ŝi tute ne bezonas! Ho, jes! sed mi tion ofte vidis, kaj kelkfoje ŝi eĉ konfesos ke la helpantino estas estinta tro lerta poduone!
Ankaŭ, sinjorino aĉetadanta devas pagi tiel malmulte kiel eble. Kaj kompreneble mi signifas, ne necese tre etan prezon, sed bonan valoron por la mono.
Nu, la arto de aĉetado estas reale ludo, en kiu la lerteco de unu fraŭlino baraktadas kontraŭ la lerteco de alia; kaj esceptinte ke la aĉetantino scias iom pri la ruzoj de la vendistino, la dua certe venkos, tial ke la dua ludas ludon kio estas sia vivilo, kaj per kio ŝi gajnas panon kaj buteron, kaj la unua nur estas nemetiistino.
Unu ruzo de la vendisto estas oferi ian etan komercan eton (ekzemple, gantojn, sunombrelon), po kosta prezo (t.e., senprofite), aŭ eĉ po malpli ol tio, por doni impreson de malkareco. La kliento poste volas spekulacii je aliaj komercaĵoj kiuj vendiĝas po tre granda profito. Tia metodo estas kompreneble nur kiel reklamo, kaj la vendisto atendas ke la sinjorino aĉetos ĉion kion ŝi bezonas en lia butiko estonte.
Nu, la sinjorino kiu klopodos akiri tian informon per zorga observado, kaj kiu agos laŭe atingos sian rekompencon, tial ke ŝiaj amikinoj kredos ke ŝi elspezas trioble aŭ kvaroble pli ol ŝi reale elspezas je sia vestaĵoj.
Kelkaj fraŭlinoj imagas ke se ili aĉetas kelkfoje en tre multekosta butiko, certe ili akiros ion tre, tre bonan. Kompreneble tia butikego ne ŝatas tian okazan klienton, kaj la kliento sekve ofte forvenas tute malkontente. Anstataŭ tio, ŝi devas klopodi eltrovi kiam la ĉef-helpantino de granda firmo estas komerconta por si mem, tiam la nova vendistino klopodos multe por sia antaŭa kliento kaj la kontentigo estas reciproka!
Nur unu pluan konsileron mi oferus. Kiam miaj amikinoj eliras por aĉetadi, certe ili devas preni kun ili ies fraton por ke li atentu tiajn etajn detalojn kia la pago de la kalkulo!
Originale verkita de N.B.
Sinjoro Smith iam havis vulpterieron kiu lin ĉagrenadis kuŝante sur la plej bona seĝego en la studejo. Kiam ajn la hundo eltroviĝis sur la seĝego sia mastro lin bastis, tial fine li sur ĝi kuŝi nur kuraĝis kiam la mastro ne ĉeestis.
Unu tagon, Sro Smith, enirante en la ĉambron vidis la hundon vere sur la planko, sed tre kulpe mienantan; la mastro tuj alproksimiĝis al la seĝego kaj mane palpis la kusenon, kiu estas tute varma. Tial li riproĉegis kaj batis la hundon.
Morgaŭe, kiam Sro Smith malfermis la pordon li eltrovis la hundon sur ĝiaj postaj kruroj starantan, ĝiaj antaŭaj piedoj sur la sidejo, kaj ĝi blovis sur la kusenon por ĝin malvarmigi!
By Dr. Martyn Westcott.
Rondiranto estas reale manuskripta gazeto en ĉirkaŭiro privata inter Samideanoj.
Ĝia celo estas permesi ke membroj restu reciproke intertuŝigataj, kie ajn ili estas, kaj plibonigi ilian scion de la lingvo per amika kritiko. La far-metodo estas simpla. Ses aŭ pli Esperantistoj konsentas donaci, unufoje ĉiumonate, mallongan artikolon en aŭ pri Esperanto.
Tia verketo povas esti letero, anekdoto, plendeto, tradukaĵo, originala rakonto, poezio, sciigo pri gramatiko ... aŭ io ajn kiu interesus la aliajn.
Artistaj membroj sendas skizojn, aliaj nur kritikojn skribas; sed ĉiu devas ion aldoni al la Rondiranto antaŭ li ĝin forsendos.
Oni elektas unu el la membroj kiel kondukanto, kaj li ekkomencas la gazeton kaj provizas la kovrilon, kiun oni povas oportune ricevi de Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. La kosto de tuko-bindita kovrilo estas unu ŝilingo, kaj la leda-bindita kostas unu ŝilingon ses pencojn, afrankite. Rondiranto, sendata en kovrilo, ĉe ambaŭ finoj malfermita, vojaĝos tra la poŝto en la Insuloj Britaj po duonpenco por ĉiu du uncoj.
Ĉiu membro ricevas la gazeton laŭvice, kaj tuj kiam li ĝin estos leginta kaj kritikinta la verkaĵojn de aliaj en la spaco rezervita por tio, en ĝi li enskribas sian propran artikolon, kaj forsendos la gazeton al la membro sekvonta.
Abonkosto nur noma devas esti pagata de ĉiu membro, kiu submetiĝas je monapuno se li malobeos la regularon.
Tiuj ĉi private-ĉirkaŭirataj gazetoj ebligas lernantajn Esperantistojn praktiki por klare esprimi iliajn pensojn per stranga lingvo, kaj ili vidigas kaŝitan kaj eble nesuspektitan literaturan talenton.
La kondukanto, ricevante ree la Rondiranton, eltiras la malnovajn verkaĵojn, kunligas ilin, enmetas en la kovrilon novan verkon de si mem, kaj denove sendas ĝin vojaĝi.
Ne estas necese ke ia membro de Esperantista Grupo estu eksigata por ke li ne povu partopreni en Rondiranto; la "novulo" certe povos fari demandon pri la gramatiko eĉ se li nenion alian povas fari.
Ordinare ek-lernantoj estas terure kritikemaj!
An Evercirculator is really a manuscript magazine with a private circulation between friends-in-Esperanto.
Its aim is to enable members to keep in touch with each other, wherever they may be, and to improve their knowledge of the language by friendly criticism. The method of procedure is simple. Six or more Esperantists agree to contribute, once a month, a short paper written in or about Esperanto.
Such contribution may be a letter, an anecdote, a grumble, a translated passage, an original story, a poem, a note about grammar ... or anything else that would interest the others.
Artistic members send sketches, others only write criticisms; but everyone must add something to the Evercirculator before he sends it on.
One of the members is chosen as a conductor, and he starts the magazine and furnishes the cover, which can conveniently be obtained from Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. The cloth-bound covers cost one shilling each, and the leather ones eighteenpence, post free. An Evercirculator, sent in a wrapper open at both ends, will travel through the post in the British Isles at the rate of a half-penny for every two ounces.
Each member gets the magazine in turn, and when he has read it and criticised the work of others in the space provided for the purpose, he writes in it his own contribution, and sends the magazine away to the next member on the list.
A merely nominal subscription should be paid by every member, who is subject to a fine if he breaks the rules.
These privately-circulated magazines enable young Esperantists to practice the clear expression of their thoughts in a "foreign" tongue, and they bring out latent and perhaps unsuspected literary talent.
The conductor, on once more getting back the Evercirculator, takes out all the old contributions, ties them together, inserts a new one of his own into the cover, and sends it on its journey once more.
No member of an Esperantist Group need be excluded from participation in an Evercirculator; even the "new chum" is certainly able to ask a question in grammar if he can do nothing else.
As a rule, beginners are dreadfully critical!
Al la Redaktoro.
Edward Young. Westport, N.Z.
C. Bicknell, originala verko.
| Page | |
|---|---|
| Reminiscences, Part VIII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 113 |
| Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon) | 114 |
| Esperantic Terms for Esperanto Grammar (by Dr. Lloyd) | 116 |
| Strive! a Hymn (by Maurice R. Keesing) | 119 |
| A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer) | 119 |
| Month by Month | 121 |
| An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh) | 122 |
| A New Book about the French (review by Dr. Martyn Westcott) | 123 |
| Concerning Hunger (by E. W.) | 124 |
| The Grey Horse (F. E. Bearne) | 125 |
| The Young Financier (G. C. Law) | 125 |
| Saved from Death, Serial, continued from page 98 (by General Cox) | 126 |
| A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander) | 127 |
| A Terrible Adventure (William Officer) | 128 |
| The Old Father (by 10532) | 128 |
MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.
VISKO
ESPERANTO.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
BONEGA PROPAGANDILO.
Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto.
Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.
Bonvolu skribi por detaloj al—
BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.
Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin
turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
NASKIĜO.
Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
"Du ovojn en ŝelo, kelnero!"
La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo, tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi mem manĝis ĝin.
Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj almenaŭ uzas kulerojn.
Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia telero, sed li ne alportas ovingon.
"Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas.
"Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega vetero ovoj rapide difektas."
Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke.
La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo estis el Angla deveno.
Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn.
"Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis la Bowie tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj tranĉiloj?"
Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne estas, malgraŭ la nomo, tranĉ-ilo.
Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn, kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn por esti facile purigotaj.
Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj."
Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi ĝin diros per tre malmultaj vortoj. En Amerikujo ne estas servistoj sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj. Pli ĝuste diri ili nomas sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "Lucus a non lucendo." Kiel ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj malhelpuloj.
Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj; antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga.
En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej strangan miksaĵon.
Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne reokazos."
En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan atenton.
Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ (kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj:
Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta.
Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas, ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon.
La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian buŝtukon kaj kriegadi "ŝ-ŝ-ŝ-u!"
Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti.
Vane oni svingegas kaj ŝ-ŝ-ŝ-u-as.
Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego——
La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin, kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo.
Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn.
Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke ŝi nur dungis kvin nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino.
Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ kelkaj el ili maĉas tabakon kaj ne ĉiuj uzas kraĉujojn. Mi ne deziras pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj.
"People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the floor."
("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur la plankon").
Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj.
Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi——
Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn.
Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon. Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion.
Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin."