Eltiraĵo de l’ "Madras Mail" de l’ 15.3.’05, de H.K.G.
La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de leonoj Hindaj.
Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas bonekonata: la Hinda estas senkolharo).
Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ 100.
Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ tiamaniere time.
La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir’a dum multe da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de homoj, kaj estas malmulte konata.
Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.
| Page | |
|---|---|
| Month by Month | 97 |
| Saved from Death (General Cox) | 98 |
| An Almost Modern Hermit (E.W.) | 100 |
| The Spanish Armada, Lord Macaulay (translated by Ben Elmy) | 102 |
| A Little Music, from Dan Leno (translated by A. J. Hulme) | 103 |
| Reminiscences, Part VII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 104 |
| The Universal Congress at Boulogne | 105 |
| The Four Henrys (A. Motteau) | 106 |
| Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon) | 107 |
| Three Greenhorns (by 10549, N.Z.) | 108 |
| A Bachelor’s Notions on Shopping (by 9911) | 110 |
| An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott) | 111 |
| From New Zealand (Edward Young) | 112 |
| Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell) | 112 |
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de la konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
Glasgow, Scotland.
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin
turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove. Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.
Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido—la konfirmo de la proponita regularo.
Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj, ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.
Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro, per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla membro, tamen ne malpli fervora pro tio!
Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon, k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la kotizaĵon!
Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala verketo, "Une heure d’Esperanto," verkita de la energia pro-blindula propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca lingvo, ĝis la alveno de "L’Etrangère," kiu parolas Esperante. Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède, Paris, por ricevi ĝin.
Sro Motteau nun pretigas tradukon de Ŝi kliniĝas por Venki, dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso. Ĝi estas samkosta kun la La Ventego, kies unua Arta Eldono elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.
Dro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la Kristnaska Kanto, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al nia Internacia Biblioteko.
Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride’s Institute, Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman 3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5.
The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., the President, was in the chair.
After an interesting speech and a synopsis of the financial situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose of the meeting was broached—the confirmation of the proposed regulations.
This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C.
It is our hope that all warm supporters will become Fellows of that Association. We ourselves would gladly have done so; but when we discovered that it would be necessary to declare all that one had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been merited, and also to find three witnesses to prove one’s adequate respectability, we had to forsake the intention and remain merely an ordinary member, but none the less devoted on that account!
We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set of regulations, etc., to all persons proposing to become future members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their would-be future members will have neither the time nor the desire to wade through the lot, and, in consequence, will never send in the subscription.
Among the new publications received in June was a most original little work, "An Hour of Esperanto" (Horo pri kaj per Esperanto), by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it.
Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan’s drama, She Stoops to Conquer. We hope to publish it before the Congress. It is uniform with The Tempest, the Art Edition of which is sold out. One can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated, for 2s. 2d., post free.
Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his popular narratives in our pages, has translated Dickens’ Christmas Carol. It is about to be published, and will be a valuable addition to our International Library.
Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold its first examination for Proficiency at St. Bride’s Institute, Bride Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o’clock. Competitors in this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at any rate of the London members) may be printed before the coming Congress. Those desirous of being examined can obtain all information from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO I.
"Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la hotelportisto, kiu staradis malantaŭ ni ĉe la eniro de la hotelo, portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn.
"Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian monujon," diris la maljuna sinjoro.
"Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske ĝin lasi en la oficejo, ĉar mi havis aferojn en la urbo hodiaŭ posttagmeze; kaj Londono ne estas la plej sendanĝera loko en la mondo ĉirkaŭporti en poŝo tri cent livrajn bankbiletojn! Ĉu ne vere?"
"Apenaŭ," respondis mia frato, ridante, kiel ni ĉiuj tri rapidiris sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus unu, mi bone scias, ke mi ĝin perdus dum malpli ol kvin minutoj."
"Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide. "Kiel?"
"Nu! ĝi bruligus truon en mia poŝo," rediris mia frato.
"Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilĉjo, mia filo, devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento ŝi enestos! Kaj kiam ŝi estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi ĝin perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaĝa." Tiam mi respondos, "Ĝi bruligis truon en mia poŝo!" "Ha! ha! kiel kolera ŝi estos, ke mi ŝercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilĉjo ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojaĝas?" li diris al mi.
"La dua," mi respondis.
"Nu, mi do diros al vi adiaŭ, ĉar mi ĉiam vojaĝas en la unua. Ĉe mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj kiel eble plej multe da ripozo!"
Mi tiom amuziĝis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi kunvojaĝos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton."
"Mi ne volas ke vi elpezu monon miakaŭze," li respondis.
"Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata.
La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiaŭ al mia frato kaj sidigis min en angulo de la kupeo kontraŭ la maljuna sinjoro, kaj ni forveturis.
ĈAPITRO II.
Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.
Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton, por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis, antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[1] ĉe la Inner Temple (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al elokventeca gloro!
Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo. Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge, kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn. Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi, salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj, kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.
Lasante Whitehall, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar mi tuj tutĝoje marŝis al la Temple (leĝkolegio); allogis mian fraton de lia Coke upon Littleton (leĝlibro), por ke li venu kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la armilfaristo ke li sendu ĝin al la Grosvenor Hotelo, adresita al Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa.
Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere, demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li sidiĝis ĉe nia tablo.
Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po kvindek mejloj la horon al nia celo.
(Daŭrigota).
[1] Antaŭe, membro de universitato, post kiam li ricevis la gradon B.A. (Baccaloreus Artium), povis fariĝi advokato, sen plua ekzameno, se li varbis sin kiel membro de unu el la leĝaj kolegioj, kaj ĉeestis ĉe ne malpli ol kvar vespermanĝoj en la salono de sia kolegio. Tion ĉi oni nomis "manĝi vespermanĝojn."
El Hejne-Lermontov.
Vs. Lojko.
Originale verkita de E.W.
Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima Libera preĝejo. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity. Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, Sro Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron, sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li multe ŝanĝiĝis.
Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana.
La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita kaj silenta. Sro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj.
Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis fajron kaj aĉetis nur librojn. Sro Stuart diris ke estas neeble ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante ĉe li, rapide li forkuros.
Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis "al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis, dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon? La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris, li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn. Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita" de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj Sto Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.
Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.
Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu."
"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?"
Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos, libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter iliaj parencoj vivon paradizan.
La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino, lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia frato.
Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio—tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."
"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."
"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni—nun mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin amis, eterne. Li vin amos."
Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ, fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"
P.S.—Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.
E.W.
De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.
Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).
El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).
Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto.
Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la plej kortuŝa muzika efekto iam konata.
Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per kvanto da sudokcidenta vento.
Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis ĝin tiel malbone kiel mi."
La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris dormi."
Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin mem al matenmanĝo.
Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton.
"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,—"ĉu, jam vi leviĝis? Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la lavtablon."
Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per ŝajne mallerte renversante iom da akvon.
"Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton—faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero.
Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.
Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono. Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj kunfrapis.
"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon."
Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego. Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."
Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon.
Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe tuŝis la kovrilon.
La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li forturnis la littukojn."
Faligu la kurtenon!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute ordinara; la movigo de domoj.
Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne dezirinda; eĉ eble ne estas domo.
Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li preferinda, li ankaŭ aĉetas ĝin. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la translokigo.
Mi ne diras ke neniam okazas malfeliĉo, car okaze—sed mi rakontos tion kion mi vidis.
Foje promenante en urbon kiun ni nomos New York, mi forlasis la grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.
El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon.
Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis pri la kaŭzo de tia malrektiĝo.
Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon.
Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas malsupran etaĝon.
Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.
Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas.
Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro.
Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe San Francisco por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras.
Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn. Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon. Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo.
Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis eĉ la plej malgrandan skueton.
Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento.
Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro—mian onklinon.
Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi.
En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis tre granda konstruaĵo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon.
Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado.
Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, li ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta predikado.
La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere:
"Miaj karaj" (ventum—li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (ilo: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (ventum—) "hodiaŭ pri la" (ilo) "vortoj kiujn vi" (ventum—) trovos en la (ilo), k.t.p.
Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe.
Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?"
En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon.