Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).
Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.
Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin.
La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado.
Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi.
Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.
Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.
Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.
Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.
Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.
Ŝi revis ke ...
Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras.
Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.
Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo.
Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.
Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo.
Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis! Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin, kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.
Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni antaŭe ŝmiris per sapo.
Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn kiuj ĝenis lin.
Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin kaptis.
Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj dentoj."
J. Parisot (Vosges).
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed ĉiam interesa sciado.
Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias, maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas; eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore ricevis.
Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!"
"Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi petas."
"Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."
Tagon, apud la lago Erie la spionistoj de la Angloj raportis ke ili ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.
Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.
Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj: "Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go"; kiu signifas en ilia lingvo, "Indianoj kuras; Indianoj kuras."
Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton, kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).
Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la konatega urbo.
Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de ardezoj sur tegmento.
Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn, krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen ĉar ili dehakis kaj tuj uzis la arbojn post nelonge la freŝa (verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan plenigaĵon.
Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj, tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj, antikva ŝtipa dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj dormo-ĉambro.
En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo.
"Pro kio servas tiu ĉi truo?"
"Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta."
"Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile eniri serpento."
"Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris."
"Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!"
"Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton."
"Kutimo naskigas malestimon!"
Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi diris amuziloj.
Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.
Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta memoraĵo:—
Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.
Antaŭ la Luft Hütte (aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.
Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas. Preskaŭ tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo. Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per grandegaj kurboj.
Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!
"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ pasas unu jaro."
Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.
Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion, kaj en Italujo—sed ne; mi skribas nun miajn Amerikajn memorojn.
Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.
En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene komprenis.
"Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo."
La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.
Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.
Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras.
"Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas."
"Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas.
"Ne, por mi ili estas tute fremduloj."
"Sed tre senceremonie ili eniris vian domon."
"Nature, ĉar pluvis."
"Sed—ĉu vi intencas diri ke iu ajn eniros ies ajn domo kaj tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?"
"Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin ŝirmas de la pluvo.
"Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo."
Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi estas vidinta la Amerikan gastemecon.
La Amerikan senceremoniecon—sed pri tio mi parolos en alia fragmento.
Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).
Tage, en la somero de 18— mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao’n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro.
Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en jinrikisha (homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por la jinrikisha, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. La jinrikisha-viro prava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.
Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al Sro Kôsaka, mia instruisto:
"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."
Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto.
Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.
La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al Sro Kôsaka:
"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao."
Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi.
Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon—mem la korpon—kaj diris:
"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus."
El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan.
Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj Sro Weller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto Sro Bob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al Sro Winkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero 8, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de Sro Pickwick, Sro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomis Skota danco.
Dume, Sro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de Sro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.
Fine, tamen, helpate de Sro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj Sro Winkle leviĝis.
"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari."
"Haltu, Sam, haltu," diris Sro Winkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.
"Kiel glate estas, Sam!"
"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis Sro Weller. "Tenu! Sinjoro."
Tiu ĉi lasta rimarko de Sro Weller rilatis je pruvo kiun Sro Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio.
"Tiuj ĉi—tiuj ĉi—estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis Sro Winkle, ŝanceliĝe.
"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.
"Nun, Winkle," kriis Sro Pickwick, tute nekonscia ke io estis malprava.
"Venu; la sinjorinoj atendas vin."
"Jes, jes," respondis Sro Winkle je timegiga rideto, "mi venas."
"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.
"Nun, Sinjoro. Ekiru!"
"Haltu momente, Sam," spiregis Sro Winkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam."
"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.
"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris Sro Winkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam."
"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis Sro Weller.
"Tenu min komence, Sam," diris Sro Winkle.
"Nun—tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!"
Sro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de Sro Weller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam Sro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo—"Sam!"
"Sinjoro?" diris Sro Weller.
"Tien ĉi, mi bezonas vin."
"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!"
Per fortega peno, Sro Weller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa Sro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de la Skota danco, je la preciza momento, kiam Sro Bob Sawyer faras svingon de neegala beleco. Sro Winkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.
Sro Pickwick kuris al la loko.
Bob Sawyer estis leviĝinta, sed Sro Winkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj.
"Ĉu vi estas vundata?" demandis Sro Benjamin Allen, kun granda maltrankvileco.
"Ne multe," diris Sro Winkle, frotante sian dorson.
"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris Sro Benjamin Allen, tre avide.
"Ne, mi dankas vin," respondis Sro Winkle, rapide.
"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.
"Mi dankas vin," respondis Sro Winkle. "Plivole ne."
"Kion vi pensas, Sro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. Sro Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je Sro Weller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."
"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris Sro Winkle.
"Demetu liajn glitilojn," ripetis Sro Pickwick, firme.
La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. Sro Winkle silente permesis al Sam obei.
"Levu lin," diris Sro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. Sro Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn.
"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."
"Kio?" diris Sro Winkle, ektremante.
"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro."
Je tiuj ĉi vortoj, Sro Pickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn.
Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raporton Monato post Monato. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estos tro longa!
H.B.M.
Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).
Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn.
En la urbeto estis kuraĝa virino nomita Srino P. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn.
"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"
"Ne, Srino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj."
"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"
"Kion ni faros en la tombejo?"
"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."
Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.
La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite—ĥ-r-r-r-r!
Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo.
Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon.
"Mario, revenu!" alvokis Srino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!"
Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum Srino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino."
Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj Srino P. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam—jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi Srinon P. metis sin genue sur la tombo kaj—preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere Srino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.
Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.
Babilado de Alfonso Wachter (Riga).
Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.
Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.
Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco—en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesa kapo ĉe kapo kun blanka pasero li vidis sian amatinon!
Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.
Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro.
Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.
Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston.
Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo—ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.
La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto.
En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.
Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion—kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p.
Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn.
De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.
Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi.
Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li.
Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido.
Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!
Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis:
"Aliaj urbetoj—aliaj knabinetoj!"
| Page | |
|---|---|
| A Modern Hermit (Clarence Bicknell) | 81 |
| The Golden Heart (C. Oxenford) | 82 |
| Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 84 |
| Oddments | 86 |
| To Give or not to Give (E. W.) | 87 |
| Recollections of Ireland (F. A. Meigh) | 88 |
| A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) | 89 |
| The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) | 90 |
| Pancakes (A. Vuillaume) | 90 |
| From the Light of Asia (A. Motteau) | 91 |
| The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) | 92 |
| The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) | 93 |
| My Holiday (The Editor) | 94 |
| Indian Lions (H. K. G.) | 96 |
Avizo Grava.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
Buchanan, Scott & Co.,
Garthland Street,
Glagow, Scotland.
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron.
Kio estas tio, mi demandis?
Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?
La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn.
Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo.
Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado.
Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.
De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj.
C. Bicknell.
Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.
Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,—min kisu—mi iras—," tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron—ĝis vi—renkontos—la alian, tiam vi—konos. Adiaŭ, kar——"
La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia.
Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.
La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.
Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.
Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.
"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed—ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."
Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.
"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela—malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo."
Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la Aleo de la Nekonatoj, ĉe la fino de la aleo, vi trovos La Simpativojon; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la Strateton de la Amantoj; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan Arbaron de Ellern-unu-la-alian, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi."
"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?"
"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas."
"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la Aleo de Nekonatoj, ĉu vi bonvolos diri al mi?"
Li ridetis.
"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la Simpatia Vojo. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."
Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.
Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la Simpativojo; sed noktiĝante, ili restis ĉe Amikdomo ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la Am-Strateto eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton.
"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.
"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en Am-Strateto, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris:
"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."
Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne egalas la ŝian—supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la urbo.
"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."
Tiam ŝi parolis—kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.
Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la Strateton de la Amantoj antaŭ falos la nokto, sed—! Jen rigardu! Longtempe ili estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.
"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la Paradizon de la Koroj. Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do haltos hodiaŭ ĉe la domo de Hymeno, la forĝisto, kaj li forĝos ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe Mielluna Dometo, kaj morgaŭe ni kune iros tra la Arbaro de Ellern-unu-la-alian."
Tiun ĉi ili faris.
Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la Eterna Korparadizo.